| june 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Haleluja
Haleluja
Ĉar regas la Eternulo
Haleluja
Sankta
Sankta, estas vi la Eternulo
Inda ŝafido
Inda ŝafido
Amen
| june 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Haleluja
Haleluja
Ĉar regas la Eternulo
Haleluja
Sankta
Sankta, estas vi la Eternulo
Inda ŝafido
Inda ŝafido
Amen
Published 22 May 2008
Observations on Esperanto

It is unlikely that George Soros, Japanese anarchists and William Shatner have much in common - except, perhaps, for their shared study of Esperanto, the "international aŭiliary language" now more than 120 years old and being heavily promoted by activists in Hokkaido, Japan in advance of this summer's G8 summit.
Invented in 1887 by Dr Ludovic Lazarus Zamenhof, Esperanto is a constructed language with Romanic and Germanic roots, Belarussian phonology, and Slavic semantics. The young ophthalmologist wanted an intermediary language to break through the language barriers that pervaded his home region in Poland, where different ethnic and linguistic groups lived in relative isolation from one another - an isolation that bred fear, suspicion and occasional violence.
There have been many attempts to spread the word (or vorto in Esperanto), but the latest spurt of enthusiasm comes from among contemporary anti-capitalist organisers hoping to use it to facilitate international action.
The Esperanto League for Freedom in Hokkaido (Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo), one of the many Japanese groups co-ordinating the anti-G8 summit protests, explains that it sees Esperanto as a "symbol of equality and internationalism".
Its goals are twofold: first, to see Esperanto used to aid communication between Japanese and foreign activists; and second, for the anti-G8ers movement to stimulate study of the language.
Many of the documents produced by the Japanese anti-G8 groups have online translations in English and Esperanto, and the Hokkaido-based Esperantists have put out international calls for groups to study and practise the language in the days leading up to the 7-9 July summit.
The calls echo those from a growing number of Esperanto study groups around the world from Brazil to South Korea.
Attempting to establish a common language is a tactic, but also reflects an ideology - an attempt to subvert the linguistic hierarchy of dominant languages. Activists argue that, just as the combined populations of the G8 countries, which rule the world, are a mere 14 per cent of the world's total, so native speakers of English, which dominates the spoken word, constitute little more than 5 per cent of the world's population.
Computer-savvy anti-capitalists have found that open-source software - including Linŭ, Open-Office, and Mozilla - has worked with Esperanto since 2003. Indymedia, the independent media resource, is talking about switching from English to Esperanto for international communications. The Finnish linguist Jouko Lindstedt estimates that 10,000,000 people worldwide have studied Esperanto.
Though it is most accessible to native speakers of Indo-European languages, Esperanto has always found fervent supporters in Asia (Japanese anarchists used Esperanto to communicate with European counterparts before the First World War). In China, as long ago as 1913, the country's first anarchist journal, La Voco de la Popolo, was released in Esperanto.
The totalitarian regimes of Hitler and Stalin considered Esperanto "dangerous" and executed or imprisoned prominent Esperantists. In Mein Kampf, Hitler denounced the language as a tool of the international Jewish conspiracy; Stalin claimed it was "the language of spies".
In March this year, the German activist Martin Kraemer was denied entry into Japan by authorities at the port of Sapporo-Otaru, where he arrived playing "The Internationale" on his trumpet, having been invited by Sapporo's Esperanto League to help prepare for the anti-G8 summit protests.
Is it a contradiction for "anti-globalisation" activists to desire a global means of communication? Not really. The opposite of globalisation isn't isolation.
The Esperanto League for Freedom in Hokkaido explains: "While the enemy is pushing forward the pace of globalisation, it is increasingly important for us to march ahead together and realise an internationalised solidarity."
In this spirit, Esperantists from Hokkaido travelled to South Korea in December 2007 to assist in establishing a new Korean group of militant Esperantists.
As they say in Esperanto: "Alia mondo estas ebla!" (Another world is possible!).
[This is the English translation of my poem 'Parlons la langue avant qu'on ne la coupe', which was translated into English thanks to Robin McKenzie, a Fellow at the University of Edinburgh. The original French version is also available in my blog, and has been published in an anthology called 'Tonguefreed', by the University of Portsmouth. My poem won 2nd prize for Creative Writing in a Foreign Language 2007]
This is my tongue.
It's neither black nor white.
I am not ashamed of it,
It indicates my culture and my race.
It's always there, as a trace.
Let's speak our tongue before it's cut off.
This is my tongue.
Is it a dialect?
A dialect? What's that?
Half a tongue, or a third of one?
A third of a tongue for the Third World.
Let's speak our tongue before it's cut off.
This is my tongue.
I am not ashamed of it
But I speak yours - that's clear,
So that you can understand,
And yet you will never understand.
Let's speak our tongue before it's cut off.
This is your tongue,
Whose importance you measure.
It is written in blood,
That reminds us of massacre,
Slavery, torture and hatred.
The Great Empires fall.
Speak your tongue before it's cut off!
http://www.port.ac.uk/special/creativewritinginaforeignlanguage/gallery/20062007/WorkTitle,67627,en.html
La Gnu-an Manifeston (tiun, kiu sekvos) verkis Richard Stallman en la komenco de la Gnu projekto por peti partoprenon kaj subtenon. La unuajn jarojn, pro kreskigoj, oni ĝistagigis ĝin. Nun, ĉar la plejmulto jam vidis ĝin, ni preferas lasi ĝin, kiel ĝi nun estas.
Depost la tiama epoko ni malkovris miskomprenojn kiujn povus eviti malsama frazmaniero. Notoj aldonitaj en 1993 klarigas la aferon.
Por ricevi aktualan informon pri la haveblaj komputilaj programeroj ĉe Gnu, bonvolu vidi la enhavon je nia ret-servo, aparte la liston da programeroj. Por scii kiel kontribui, vizitu la retejon: http://www.gnu.org/help
Kio estas Gnu? Gnu ne estas Unikso! Gnu signifas la frazon anglan ‘Gnu’s not Unix’ (Gnu ne estas Unikso). Temas pri la komputila programaro kiu kunfunkcias kun Unikso kaj kiun mi konstruas por ĝin donaci al ĉiuj, kiuj povas ĝin uzi. 1) Aliaj volontuloj helpas min. Kontribuojn per mono, programeroj aŭ aparato ni tre bezonas. Ĝis nun ni havas Emacs tekstilon kun Lisp por konstrui ordonojn por la tekstilo, plibonigilon, ‘parser generator’, kunligilon kaj ĉirkaŭ tridek kvin programerojn. Oni preskaŭ finis konstrui la ordoninterpretilon. Kompililo povus havebli ĉi-jare. Ekzistas jam kerna sistemo sed bezonas pli da laboro por ke ĝi imitu Unikson.
Kiam oni finos la kompililon kernan, oni disvastigos Gnu-sistemon taŭga por pli da laboro sur la programero. Tex utileblos kiel tekstilo sed oni laboras sur nroff. Ni ankaŭ uzas porteblan vindozan X-sistemon. Poste ni aldonos porteblan programeron Lisp, ludon Empire, informan tabelon kaj multe da aliaĵoj kaj dokumentaron haveblaj rete. Finfine ni volus eldoni ĉion utila, kiun oni kutime ricevas kun Uniksa sistemo, kaj plu.
Gnu kapablos trakti uniksajn programerojn, sed ĝi ne samos kiel Unikso. Per nia sperto, ni plitaŭgigos la aferon. Aparte, ni planas inkludi la eblon havi pli longajn nomojn por dosieroj, numerojn por versioj de dosieroj, kontraŭ-fiaskan sistemon, finilon por la nomo de dosiero, subtenilon por ekrano apartiĝonta de la servo, kaj eble vindozan sistemon (bazita sur Lisp) kiel kelkaj programeroj per Lisp kaj Unikso povas partaĝi ekranon. Ambaŭ C kaj Lisp ekzistos kiel programlingvoj. Ni provos subteni la programerojn jenajn: UUCP, MIT Chaosnet kaj retaplikojn por komunikado.
Gnu celos taŭgi por maŝinoj en la kampoj 68000/ 16000 kun latenta stokilo, ĉar la afero pli facilos por ĉi tiuj maŝinoj. La taŭgecon por malpli potencaj maŝinoj ni lasu por tiuj uloj, kiuj intencas uzi ĝin ĉi-cele. Por eviti konfuzon, vi prononciu la literon ‘G’ en la vorto ‘Gnu’ tiam, kiam tio indikas la nomon de la projekto.
Laŭ mi la ora regulo postulas ke mi partaĝu ŝatatan aplikon kun aliuloj kiuj ŝatas ĝin. Programeraj vendantoj preferas dividi la teritorion per konvinki la anojn ne partaĝi kun aliaj uzantoj. Maltiele, mi rifuzas rompi la fratarecon kun aliaj uzantoj. Laŭ mia konscienco mi ne povas eniri en ne-partaĝeman pakton, aŭ subskribi kontrakton pri komputila prgramara pakto. Multajn jarojn mi estis laboranta en Laboratorio de Artefarita Inteligento, kie mi provis konstraŭstari ĉi tiujn tendecojn. Tamen finfine, la afero trouzis mian paciencon. Mi ne povis resti meze de kampo kie oni agas kontraŭ mia propra volo. Por eviti malhonorigon mi decidis kolekti aron da senpagaj programeroj por ke mi ne devu uzi multekostajn programerojn. Mi maldungiĝis el la Laboratorio por ke MIT ne havu laŭleĝan kialon kontraŭstari la senpagan ofertadon de Gnu.
Unikso ne estas perfekta programero sed ĝi iom taŭgas. Ĉefe ĝi enhavas agrablajn aspektojn kaj mi pensas povi plenigi mankojn sen difekti la aplikon uniksan. Sistemo kiu uzeblas kun Unikso tre taŭgus por uzontoj.
Gnu ne ekzistas en publika kampo. Ĉiuj rajtos modifi kaj redisvastigi Gnu-on, sed neniu rajtos malhelpi ĝian disvastiĝon. Tiu estas: oni ne rajtas ŝanĝi ĝian proprecon. Mi volas garantii ke la versioj de Gnu restu senpagaj.
Mi trovas ke multaj aliaj programistoj ekscitiĝas pri Gnu kaj volas helpi. Ofte programistoj malfeliĉas pro la komerca aspekto de komputila programeroj. La afero pli ofertas monon, tamen ĝi starigas konflikton kontraŭ aliaj programistoj anstataŭ kamaradecon. La fundamenta ago de amikeco inter programistoj estas la partaĝo de programeroj.. Hodiaŭ la merkata afero malpermesas ke oni traktu aliajn kiel amikoj. Nun la aĉetanto de programeroj elektu inter amikeco kaj obeado de la leĝo. Sed tiuj, kiuj fidas la laŭleĝajn agojn malŝatas la elekton. Oni fariĝas sarkasma, pensante ke programado nur temas pri maniero kiel akiri monon. Per uzado de Gnu anstataŭ ies ajn aliaj propraĵo, ni povas inviti ĉiujn kaj samtempe obei la leĝon. Plue, Gnu servos kiel banderolego por inspiri aliajn partaĝi. Starigas jen senton de harmonio tiun, kiu ne eblas per uzado de pagaj programeroj. El la programistoj kun kiuj mi parolis, duono pensas ke mono ne anstataŭas ĉi tiun gravan senton.
(Nuntempe por plenumi programistajn taskojn vidu la liston. Por kontribui alimaniere, vizitu la retejon: http://www.gnu.org/help. )
Mi petas donacojn per mono kaj maŝinoj el fabrikantoj de komputiloj. El kompatuloj mi petas donacojn per laboro kaj programeroj.
Se vi donacus maŝinojn, vi povus atendi ke Gnu funkciu rapide per ili. La maŝinoj estu plenaj kaj pretaj sistemoj, aprobitaj por uzado en la uzanta kampo sen bezoni apartan povon nek malvarmigilon. Mi trovis multe da programistoj pretas labori parttempe. Plejparte mallongajn projektojn oni gvidas malfacile; ekzemple la programerajn fragmentojn oni ne kapablu kunmeti sufiĉe. Sed pri la aparta tasko anstataŭi Unikson, ĉi tiu problemo ne ekzistas. Plena uniksa sistemo enhavas centojn da alfiksitaj sistemoj tiuj, kiujn oni kontrolas per kunfunkciado uniksa. Se kontribuantoj verkis apartajn sistemojn por taŭgi laŭ la uniksa ekzemplo, finfine la kunmetado de programeroj funkcios korekte. Eĉ se alvenus kelkaj problemoj, tamen la tasko fareblus – kaj la kernan komunikadon kontrolos tre aparta grupo per intima kontaktado.
Se mi ricevus monon kiel donacojn, mi povus dungi kelkajn ulojn plentempe aŭ parttempe. Laŭ programista fako la salajro ne estos elstara, sed mi serĉas personojn tiujn, laŭ kiuj la konstruado de komuna spirito samgravas kiel gajni monon. Mi trovas la aferon maniero, kiel ebligi gelaboremulojn dediĉi plenan energion al la Gnu-projekto ĉar ĝi evitos ke ili vivtenadu alimaniere.
Tiam, kiam Gnu pretos, ĉiuj povos akiri bonajn programerojn senpage kiel aeron. (2)
Estas pli grave ol nur ŝpari la prezon de uniksa permeso. Temas pri evito de samkialaj programeroj kaj do, programista laborado. Anstataŭe, la strebadon oni povus uzi por plibonigi la programistan arton. Plenaj rimedoj haveblos al ĉiuj. Tiele, uzanto kiu bezonas ŝanĝi la sistemon sentus sin tute libera fari tion, aŭ dungi iun ajn haveblan programiston. Uzantoj ne plu estos devigitaj pro firmaoj, al kiuj apartenas la fonto, atendi ke oni faru bezonatajn ŝanĝiĝojn. Lernejoj povos havebligi pli taŭgan medion por kuraĝigi lernantojn studi kaj plibonigi la sisteman kodon.
La komputilejo de la Universitato de Harvard estis havanta regulon ne instali sistemon krom se la enhavon rajtis uzi ĉiuj publike, kaj ĝi daŭrigis ĉi tiun regulon per rifuzi programerojn unujn. Tiu tre inspiris min.
Finfine la problemo, tiu estas pensi pri al kiu apartenas la programero kaj kion oni povas fari aŭ ne fari per ĝi, ne plu ekzistas.
La tuta afero kiel oni pagigas la uzantaron por uzi programeron, inkluzive permesilojn pro kopiado, ĉiam multekostas al la komunumo pro la peza afero eltrovi kiel starigi pagigan strukturon kaj por kiuj programeroj pagu la uzantoj. Kaj nur polica ŝtato povus devigi ĉiujn obei. Pensu pri kosma stacio, kie la fabrikado de aero multekostas. Pagigi pro spiro po litre povus esti justa sed surhavi spirmaskon tage kaj nokte ne tolereblas eĉ se oni kapablus pagi la fakturon. Plue, la aferon starigi kameraojn por kontroli la surhavadon de spirmaskoj oni ne povus toleri. Pli bone en la realo forlasi la maskojn kaj starigi impostan sistemon po kape.
Kopii parton aŭ tutan programeron estas tiel nature por programisto kiel spiri – plue estas tiel produkteme. Ĝi devus esti tiel senpage.
“Neniu uzos ĝin senpage, ĉar ne ekzistos apogado.”
“Vi pagigu por la programero pro la kosto de apogado.”
Se oni preferus pagi por Gnu plus servado ol ricevi la programeron senpage sen servado – tiam starigi firmaon por oferti nur la servadon devus esti profitema. (3)
Ni distingu inter la vera apogado, tiu estas laborado de programistoj, kaj simpla gvidado. La ĉi-unuan vi kutime ne trovos ĉe vendantejo de programeroj. Se la problemon ne partaĝus sufiĉe da uzantoj, la vendanto rifuzus helpi vin. Se via komercado vere dependas de apogado, la nura maniero estas akiri ĉiujn fontojn kaj ilojn. Poste vi povos dungi iun ajn ulon ripari la difekton – neniu devigas vin je aparta solvo. Per Unkiso la kosto de la fonto malebligas ĉi tiun solvon por la plejmulto da firmaoj. Sed per Gnu ĝi facilas. Estas tamen risko ke kompetentulo ne haveblos ĝustatempe, sed estas aparta problemo kiu ne rilatas al disvastigado. Gnu ne solvas ĉiujn problemojn en la mondo – nur unujn!
Dume, uzantoj kiuj nenion scias pri komputiloj bezonas gvidadon: ke oni faru por ili taskojn, kiujn ili povus fari mem sed ne scipovas. Tiun servadon povus oferti iu ajn firmao okupiĝante pri gvidada aŭ limigita servado. Se estas vero ke oni volus pagi por ricevi produktaĵon kaj servadon, kompreneble li aŭ ŝi ne plendos pro pagi la servadon post ricevi la produktaĵon senpaga. Tiele la servadaj firmaoj starigos konkurencon per kvalito kaj kosto. Uzantoj ne estos devigitaj aŭ ligitaj perkontrakte.
“Vi ne povas atingi multajn personojn sen reklamado, kaj pro tio la programero nepre estu paga.”
“Ne estas senco reklami pri senpaga programero.”
Estas diversaj tipoj de senpaga aŭ tre malmultekosta reklamado, kiujn oni povus uzi por informi uzantojn de komputiloj pri io kiel Gnu. Sed povus esti vero ke oni atingus pli per reklamado. Se tiu estas vera, firmao kiu ofertas la kopiadon kaj poŝtadon de Gnu por kosto devus sukcesi kompensi reklamadon kaj pli. Tiele nur uzantoj, kiuj profitas de la servado pagas ĝin.
Male se ĉi tiuj firmaoj ne sukcesus, kaj multe da uzantoj akirus Gnu-on danke al iliaj amikoj, pruvus ke reklamado ne necesis por disvastigi Gnu-on. Kial la predikantoj de la libera merkato ne lasas la decidon al la libera merkato? (4)
“Mia firmao bezonas propraĵan sistemon por akiri avantaĝon komercan.”
Gnu forprenos programaron pri operaciaj sistemoj el la kampo de konkurenco. Vi ne povos ĝui avantaĝon en ĉi tiu kampo sed nek viaj konkurantoj. La konkurenco stariĝos alifake dum ĉiuj profitos same pri la operacia sistemo. Se via firmao vendus operaciajn sistemojn, vi ne ŝatus la Gnu-projekton, sed estas malŝance por vi. Se via firmao okupiĝus pri aliaj aferoj, Gnu evitos ke oni puŝu vin en la multekostan kampon, tiu estas la vendado de operaciaj sistemoj.
Mi volus ke multe da fabrikantoj kaj uzantoj subtenu Gnu-on per donacoj por malaltigi la koston por ĉiuj. (5)
“Ĉu ne estas vero, ke programistoj meritas rekompenson pro sia kreemeco?”
Se io meritus rekompenson, estus pro socia kontribuo. Kreemeco povus esti socia kontribuo, nur se la rezultatojn la socio povus uzi libere. Se programistoj meritus rekompenson por krei novajn programerojn, ili same devus esti punitaj por malhavebligi la uzadon de ĉi tiuj programeroj.
“Ĉu programistoj ne rajtas peti rekompenson pro sia kreemeco?”
Neniu mankas je la deziro esti pagita pro laboro aŭ voli plibonigi salajron, se ne temus pri detruema rimedo. Kutime hodiaŭ la programista kampo baziĝas sur detruado. Preni monon de uzantoj kaj samtempe malpli havebligi la manierojn kiel oni rajtas uzi la programerojn estas detrueme. Tio malplibonigas la monon kiun la homaro gajnas per la programero. Kiam oni propravole starigos malhelpilon, tiam la malagrabla konsekvenco temas pri propravola detruado. La kialo, kial bona civitano ne uzas tiel detruajn rimedojn por pliriĉigi sin estas ĉar se ĉiuj faris same ni ĉiuj fariĝus povruloj pro detruado reciproka. Jen la ora regulo aŭ etikilo laŭ Kant, la filozofiisto. Ĉar mi malŝatus la konsekvencon de ĉies retenado de informo, mi estas devigita konsideri ke mi mem ne rajtas tion fari. Aparte la deziro esti rekompensita pro kreemco ne rajtigas malhavebligi al la mondo tuton aŭ parton de tiu kreemeco.
“Ĉu ne malsatos programistoj?”
Mi povus tuj respondi ke neniu estas devigita fariĝi programisto. El ni, la plejmulto ne povas vivtenadi per fari ridigemajn mienojn strate. Finfine jen: nenio kondamnas nin malsati dum fari ridigemajn mienojn strate. Fakte ni elektas alian solvon.
Tamen ĉi tiu respondo ne taŭgas, ĉar ĝi akceptas la kaŝitan supozon ke sen propraĵigado de programeroj, programistoj ne ricevos eĉ speson. Supozeble estu ĉio aŭ nenio. La vera kialo, kial programistoj ne malsatos estos ke oni daŭre pagos ilin pro programado, tamen ne tiel kiel nuntempe. Reduktado de kopiado ne estas la ĉefa komerca afero por programistoj: ĝi estas la plej konata kiel plej bona rikoltilo de mono. Se oni malrajtigus la aferon, ekzemple pro malpermeso de klientoj, la programista komercado restrukturiĝus laŭ formo, kiun ni trovas malofta nuntempe. Ĉiam estas aliaj manieroj kiel strukturigi ian ajn komercan aferon.
Verŝajne la programado ne estos tiel monrikolkema kiel nuntempe. Sed ĉi tiu kialo ne estas bona argumento kontraŭ la ŝanĝo. Ne estas taksita majusto ke komizoj gajnas tiel malalte. Se programistoj same gajnus kiel komizoj, nek tio ne estus maljusto. (En la realo ili gajnus multe pli ol tio).
“Ĉu la popolo ne rajtas kontroli kiel oni uzas ĝian kreemecon?”
‘Regado de ies ideoj’ kutime temas pri regado de ies vivo, kaj tion oni kutime uzas por fari la vivon pli malfacila. Homoj kiuj studis atente la rajton de inteligenta propraĵo (kiel juristoj) diras ke ne ekzistas aparta rajto kiel inteligenta propraĵo. Supozeble la specojn de rajtoj tiujn, kiuj baziĝas en inteligenta propraĵo, la leĝa kampo kreis por apartaj celoj.
Ekzemple la patentan sistemon oni starigis por kuraĝigi inventistojn malkovrigi la detalojn de siaj inventoj. La celo helpus la socion pli bone ol la inventistojn. Je la epoko la longdaŭro de la patento, estante 17 jaroj, estis mallonga kompare al la akcelado de la arto. Ĉar patentoj nur estas afero inter fabrikantoj, kies kosto kaj strebado de starigi permesan kontrakton estas malalta kompare al starigi produktadon, la patentoj ne kaŭzas problemon. Ili ne malhelpas ulojn tiujn, kiuj uzas patentitajn produktojn.
Je la antikva epoko, la ideo de kopirajto ne ekzistis, kiam verkistoj ofte estis kopianta la verkojn de aliaj verkistoj aparte pri nefiktiva fako. La afero utilis kaj danke al ĝi multe da gravaj verkoj supervivis – eĉ unuj duonparte. Do, la kopirajtan sistemon oni inventis aparte por kuraĝigi verkadon. En la kampo tiu, kiun oni celis – tiu temas pri libroj, kiujn oni nur povis kopii malmultekoste per presilo – ĝi tre utilis kaj ne malhelpis la ulojn kiuj ŝatas librojn.
Ĉiuj rajtoj pri inteligenta propraĵo estas fakte permesiloj tiuj, kiujn eldonis la socio kiu pensis, bone aŭ malbone, ke la socio entute profitus de la afero. Sed dum iu ajn aparta cirkonstanco, ni starigu la demandojn: ĉu ni vere profitos de eldoni la permesilon? Kian agon estas ni en la realo permesanta? La kazo de nuntempaj programeroj tre malsimilas ol libroj antaŭ cent jaroj. La ulo kiu instigas kopirajton perforte malhelpas socion tutan, fizike kaj spirite pro tri faktoj: a) ke la plej facila kopiado okazas inter najbaroj; b) ke la programero enhavas fontokodon kaj objektokodon tiujn, kiuj estas malsimilaj kaj c) ke la programeron oni uzas pli bone ol legas kaj ĝuas. Pro ĉio ĉi tio, oni ne devus tion fari, eĉ se la leĝo permesus.
“Konkurenco plibonigas la kvaliton.”
La ĉefideo de konkurenco estas konkurado: per rekompensi la gajninton, ni kuraĝigas ĉiujn konkuradi pli efike. Kiam kapitalismo funkcias ĉi tiel, tiam ĉio iras bone. Tamen la defendantoj de ĉi tiu sistemo malprave supozas ke ĝi ĉiam funkcias ĉi tiel. Se la konkurantoj forgesus kial oni ofertas premion, kaj decidas gajni iel ajn, tiam ili trovos aliajn strategiojn kiel ataki sin mem. Se okazus interbatiĝo, ĉiuj konkurantoj malfruus.
Propraĵa kaj sekreta programeroj samegalas kiel kurantoj dum batiĝo. Ni diru, malfeliĉe la ununura arbitrulo, kiun ni havas ne kontraŭstaras la batiĝojn, li nur kontrolas ilin (“Vi rajtas pafi unufoje po okmetra kurado”). Anstataŭe li disigu la batalontojn kaj puni ilin pro provi bataliĝi.
“Ĉu ne estas vero ke ĉiuj ĉesos programi, sen monkompensado?”
Fakte multe da personoj programos sen iu ajn mona kompenso. Programado allogas unujn ulojn nerezisteble, kutime tiujn, kiuj plej elstaras je tio. Ne estas manko da profesiaj muzikistoj kiuj ne povos tiel vivtenadi. Tamen ĉi tiu ofta demando ne tre taŭgas ĉi tie. Pago por programistoj ne malaperos, ĝi nur malaltiĝos. Jen la taŭga demando: ĉu iuj ajn volos programi por pli malalta salajro? Laŭ mia sperto, jes.
Pli ol dek jarojn multe el la plej elstaraj programistoj en la mondo estis laboranta por Laboratorio de Artefarita Inteligento, por malpli da mono ol tiu, kiun ili povus havi aliloke. Ili profitis de aliaj tipoj de kompenso: famo kaj dankado, ekzemple. Ankaŭ kreemeco estas ĝojo – speco de kompenso. Poste, el ili, la plejmulto forlasis tiam, kiam oni ofertis al ili la oportunon fari laboron same interesa por multe pli da mono. Tio montras la fakton ke uloj volos programi por diversaj kialoj, ne nur mono. Tamen ili akceptos kaj finfine postulos la oportunon gajni pli da mono. Firmaoj kiuj pagas malbone fartas malbone kompare al bonpagantoj, sed ĝi ne nepre estu la kazo se al la bonpagantoj oni malpermesus ekzistadon.
“Ni tre bezonas programistojn. Se ili demandus ke ni ne plu helpu najbarojn, ni obeu.”
Vi neniam estas tiel senforta kiel vi obeu tian ordonon. Memoru: “Milionoj por defendado, sed eĉ ne speso por omaĝo!”
“Programistoj iel vivtenadu.”
Estos tuj vero. Tamen ekzistas multe da manieroj kiel programistoj povus vivtenadi sen vendi rajton uzi programeron. Ĉi tiu metodo kutimas nuntempe ĉar al programistoj kaj komerculoj ĝi plej rikoltas monon, ne ĉar ĝi estas la ununura maniero vivtenadi. Se vi volus, vi facile trovus aliajn manierojn. Jenos kelkaj ekzemploj:
Firmao prezentante novan komputilon pagos transportadon de operacia sistemo en novan sistemon.
Dungus programistojn ankaŭ la vendado de instruado, gvidado kaj ripara servado.
Novideuloj povus disvastigi senpagajn programerojn (7), petante donacojn de kontentigitaj uzantoj, aŭ vendante gvidadon samtempe. Mi mem rekontiĝis kun uloj kiuj laboras ĉi tiel sukcese.
Havante similajn bezonojn, uzantoj povus grupiĝi kaj pagi kotizon. Poste la grupo povus dungi programistojn por verki apartcelajn programerojn.
Plibonigadon oni povus pagi per starigo de programa imposto: Imagu ke ĉiuj kiuj aĉetas novan komputilon pagus samtempan imposton kiel procenton de la kosto. Tiun la registaro ofertus al agentejo kiel NSF por elspezi sur plibonigado de programado. Tamen, se la aĉetinto donacus propravole al programa plibonigado, li aŭ ŝi rajtus preni krediton pro la pasinta imposto tiu, kiun li aŭ ŝi jam pagis. Li aŭ ŝi povus mem elekti iun ajn projekton, ofte por uzi la rezultatojn poste. Li aŭ ŝi rajtus preni krediton laŭ ĝis la plena valoro de la imposto jam pagita. La procenton de imposto decidus tiuj, kiuj pagu ĝin per voĉdonado. Proporcio de la imposto dependus de la valoro malneta.
Konsekvencoj
· La komunumo de uzantoj subtenus programaran plibonigadon.
· Ĉi tiu komunumo decidus kiom da subteno necesas.
· Uzantoj kiuj dediĉus sin al apartaj projektoj rajtus zorgi monrimede ilin laŭ la valoro de jampagita imposto.
Estonte, la havebleco de senpagaj programeroj estas paŝo al postmalhavebliga mondo, kie neniu laboru tiel strebe nur por vivtenadi. Homoj sentos sin liberaj dediĉi sin al amuzaj aferoj post la deviga dek-hora semajno pasigita sur bezonataj taskoj kiel leĝafero, familia konsilado, riparado de robotoj kaj minigado de asteroidoj. Oni ne devos vivtenadi per programado. Ni jam malplibonigis la kvanton da laborado, kiun la tuta socio faru por esti produktema. Tamen la gelaborantoj profitas malmulte de tio, ĉar pro administraciego kaj luktadego kontraŭ konkurantoj, restis ne nur nepra laborado, sed ankaŭ multe da nenepra.
En la kampo programara, senpagaj programeroj tre malplibonigos la malefikecon. Ni nepre faru tion por ke la teknika plibonigado traduku en la ideon: malpli da laboro por ni.
Apendicnotoj:
1) Ĉi frazmaniero malklaras. La ĉefa ideo temus pri la fakto ke neniu pagu por ricevi permeson uzi Gnu-on. Tamen pro la vortoj, oni komprenas ke kopiojn de Gnu oni disvastigu por malmulte aŭ neniom da mono. Neniam estas la kerna afero. Malfrue la Manifesto klarigas la eblon por firmaoj gajni profiton per disvastigado. Poste mi lernis distingi klare pri la du sencoj de la vorto “free” en la angla: estante ‘senpaga’ kaj ‘libera’ samtempe. Senpaga programaro estas programaro tiu, kiun uzantoj rajtas ŝangi kaj disvastigi. Unuj uzantoj povus akiri la programeron senpage, aliaj eble pagu por obtenu kopiojn – kaj ĉi tiun ni ŝatu, se la mono utileblas subteni kaj plibonigi la programaron, plej bone. La kerna afero estas ke ĉiuj kiuj havas kopion rajtas interŝanĝiĝi kaj labori kune.
2) Denove mi malsukcesis zorge distingi inter la du signifoj de la vorto, “free”. Laŭ mi, ĉi tiu frazo estas malkorekta ĉar vi povas akiri kopiojn de Gnu senpage de amikoj aŭ interrete. Tamen ĝi ne sugestas la malkorektan ideon.
3) Unuj firmaoj jam ekzistas.
4) La FSF (Free Software Foundation = La Senpaga Softvara Firmao) dek jarojn gajnis monon plejparte per distvastiga servado. Kvankam ĉi tiu firmao estas karitato, vi povas mendi de ĝi.
5) Ĉirkaŭ 1991, firmaaro kunigis monrimedojn por subteni la Gnu-an C kompililon.
6) Dum la okdekaj jaroj mi jam ne estis lerninta kiel konfuzema estas la afero de ‘inteligenta propraĵo’. Tiu termino estas malklara. Subtile tio kunmetas malsamajn leĝojn pri malsamaj fakoj. Aktuale mi instigas onin forĵeti la terminon ‘inteligenta propraĵo’ entute, pro la risko ke oni akceptu ĝeneralan ideon pri ununura kampo. La maniero kiel klarigi estas diskuti la apartajn fakojn unu post la alian: patentan, kopirajtadan kaj “trademarks” (tiu estas komercaj markoj). Vidu pluan eksplikon kiel tiu termino temas pri konfuzo.
7) Poste ni lernis distingi inter ‘senpaga softvaro’ kaj “freeware”. La ĉi-lasta temas pri programaro tiu, kiun vi rajtas redisvastigi. Tamen kutime vi ne rajtas studi nek ŝanĝi la fontokodon. Do, plejparte ĝi ne temas pri libera softvaro. Por ampleksa ekspliko vidu la paĝon pri konfuzemaj vortoj kaj frazoj.
Noto pri la traduko:
Kiam la verkisto uzas la vortojn “free software” en la angla, tiam vi ne scias ĉu temas pri ‘senpaga’ aŭ ‘libera’. La verkisto mem aldonis notojn por ekspliki la aferon, kaj mi ne kapablus substreki ĝin pli lerte ol li.
Tamen mi volus diri post legado, ke ŝajnas al mi ke pli kaj pli la vorto ‘libera’ pli taŭgas. Tamen mi preskaŭ ĉiam elektis la malon. Estas pro du kialoj: unue, kiel tradukisto, mi estas devigita rekrei la problemojn de la angla kvankam ili ofte ne ekzistas en Esperanto. Mi donos ekzlemplon: je la dua paĝo Stallman diras “mi volas garantii ke la versioj de Gnu restu senpagaj” Laŭ la kunteksto mi certas ke pli temas pri la vorto ‘liberaj’. Sed je la tria paĝo li diras, “…akiri bonajn programerojn senpage kiel aeron”. Ĉi tie, laŭ mi ‘senpage’ estas la ĝusta vorto, sed vi ĉiam havas la problemon en la angla. La teksto de Stallman veku vin pri nova ideo de socia strukturo, kaj se mi donacus al vi la ŝlosilon je la unua paĝo por eviti la miskomprenon, vi havus ion, kion la anglalingvaj legantoj ne havas. Ankaŭ se vi komprenus pli efike la unuajn du paĝojn, vi ne komprenos la postskribaĵon, kie Stallman parolas pri la problemoj de terminoj.
La dua kialo estas simple ke Stallman tre lerte klarigas ke finfine vi eble pagu por via kopio de Gnu; sed verŝajne temas pli pri kontribuo ol pagego. Se mi bone komprenus Stallman, la elekto inter la du vortoj fariĝas pli kaj pli malgrava; kaj mi certas ke vi ne konfuziĝos, krom se vi malŝatus la ideon de la teksto, aŭ se ĝi ne tre gravus por vi. KF.
Ĉe ni, la suno neniam subiras,
La pejzaĝo estas bela, kaj vasta,
Pri montpintoj kaj torentoj ni miras
Kaj ĝojas. La vivo estu malhasta.
La loĝantoj ĉi tie estas blankaj,
Flavaj, nigraj, ruĝaj; ne gravas!
Riĉajn kulturojn ni rimarkas sanktaj.
Dum malsato ni ĉiam ĉion havas.
Spite diversajn lingvojn, ni komprenas
Unu la alian sen problemeto,
Neniu prenas pli ol li bezonas,
Simpla vivo nepras kiel panpeco.
Ĉe ni, paco regas, personoj gravas,
Pli agrable ol en Ieajnujo,
Ni lernis ke terakiro ne savas,
Ege bonvenon al Esperantujo!Mi akiris kompaktdiskon de Robert Johnson, tre fama blusa gitaristo kiu inspiris multajn, kiel Clapton kaj aliajn...
Mi trovas ke ĉiuj liaj kantoj tre facilas. Mi konfesas ke mi ne kapablus kanti en tiel akra maniero - tamen pro tio miaj najbaroj tre feliĉas! Mi ludis la kanton 'Cross Roads Blues' kaj poste 'Phonograph Blues' kaj estas la sama kanto! La akordoj nek la melodio nek la akra kantmaniero ne ŝanĝiĝis!
Kial li estas tiel legenda gitaristo, kaj mi ne??
Dum ĉeestado en la Sat-amikara konkreso, mi profitis de la libroservo per aĉeti libron, Marta. Estis verkita de la Polino Eliza Orzeskzo, kaj tradukita de Zamenhof.
Precipe mi elektis tion pro la fakto ke Zamenhof ĝin tradukis. Kompreneble lia teksto pli agrablas ol kremo, kaj tion mi tre ŝatis. La historio temis pri juna vidvino, provante trovi solvon por vivtenadi kaj prizorgi sian junan knabinon post la forlaso de sia edzo kaj do, vivrimedo.
Per lerta rakonto la aŭtoro ŝajne protestas kontraŭ la sistemo kiu permesas al viroj vivtenadi, sed ne virinoj. Mi avertas, ke la sorto de la vidvino malpliboniĝas daŭre, kaj ke la libro ne ĝuas feliĉan finon! Tamen ĝi elstaras, aparte la traduko.
Ĉu vi miras pri la mondo
Ĉe la rando de la rondo
Ni ne plu ekhavas revon
Nek plu penumegas devon?
Krom nenion fari
Ĝi al mi ne plaĉas aĉeme!
Ĉe la idoj de la ido
Per la lingvo de kunsido
Kie ne ekzistas ponto
Pro parolaĉema honto
Krom nenion fari
Ĝi al mi ne plaĉas aĉeme!
Al vi ne gravas
Se vi ne havas
La gravrimedon
Aŭ kredebligon
Ni daŭrigu ĝis la venko
Pli ol resti sur la benko
Havebligi Esperanton
Kaj fariĝi geperantoj
Krom nenion fari
Ĝi al mi ne plaĉas aĉeme![Ĉi tiun kanton mi verkis post aŭskulti intervjuon kun Renato Corsetti, kiu diris ke eŭropaj esperantistoj perdis la revon plibonigi la mondon. Tuj venis en mian kapon la refreno 'Krom nenion fari, ĝi al mi ne plaĉas aĉeme' temas pri esperantistoj kiuj ĝuas kune la rondon, sed ne havante deziron havebligi la lingvon ekstere; plaĉas aĉeme, ne?]
Antaŭ dekkvin jaroj mi ludis gitaron en mia loka preĝejo. Ni fariĝis sufiĉe kompetenta grupo kaj eĉ rolis kiel ĉefgrupo en la Katedralo de Guildford antaŭ pli ol kvin miloj da uloj! Je la epoko mi havis problemon; ĉar mi laboris po ses tagoj semajne kaj semajnfine mi havis du grupojn. Oni malŝatis mian malfidelemecon en la preĝejo. Ja, mi estis fidelema – tamen mi ne volis ĉesigi la rok-grupon, en kiu mi spertis uzi londonajn muzikstudiojn. La estro de la preĝeja grupo estis kontentiga ke neniu mankis dimanĉe je mia muzikumado; sed la paŝtisto malŝatis la aferon kaj volis maldungi min. Tion mi komprenis, kaj eĉ kun tiu konsentis; sed mi ĉiam tieniris dimanĉe kaj se mankis aliaj muzikistoj oni dependus de mi, ofte krom se mi pretigu. Finfine mi koleriĝis kaj diris; “Vi ne rajtas maldungi min, krom se vi maldungu min definitive!” Do, la afero daŭris, sed estis malfacila epoko.
Unu tagon venis al mi la paŝtisto kaj diris, “Ni decidis starigi apartan meson por nekristananoj, kaj ni decidis estrigi vin.” Nu, mi preskaŭ defalis teren! Li eĉ ne volis ke mi ludu, sed eble li supozis ke mi estis pli ‘en kontakto’ kun la junularo (eĉ la mortintoj ja estus!) Do mi tuj akceptis la defion kaj komencis telefonvoki pasintajn amikojn (kristanajn) tiujn, kiuj elstaras muzike.
Tion oni malŝatis! Oni supozis ke mi uzus la kutiman grupon; sed kie estus la senco nur starigi malnovan sistemon kun nova ĉefulo? Finfine oni trudus min uzi la samajn kantojn, kaj poste jen: normala meso! Mi daŭrigis; ĉu mi estas la muzikestro, aŭ ne?
Johanon je la tamburaro, sufiĉe gravan bas-gitariston, kaj Markon kiel kantisto mi trovis. Johano ludis por eksa preĝa grupo, kaj Marko verkis, ludis, studadis kaj ĉefrolis en sufiĉe gravaj teatraĵoj; vivante apud mia propra preĝejo, ni malofte vidis Markon, sed finfine li havis la saman problemon kiel la mian. Se vi ludus fuŝe, vi povus kompensi iomete per fideleco, ĉar neniu alia volus ke vi ludu kun ili! Sed se vi bone ludas, vian horplanon oni rapide plenumus! Mi mem ludis en piedpilkaj kluboj, gimnezioj, geedziĝaj festoj, junularaj haloj eĉ en kamparo dum pluvo (estas pro religia miraklo ke mi ne ricevis ŝokon elektran!)
Jen la praktikado kaj ni kuniĝis la unuan fojon. Mi ne tro pensis pri la muziko, sed mi foliumis la repertuaron, serĉante ion iom rokeman! Mi pensis tuj pri la kantoj de Noel Riĉards, kaj mi superŝultre kriis (super ekripetada bruo), “He knaboj, ĉu vi jam konas la kantaron de Noel Riĉards?” La halo tuj silentis sed neniu respondis al mi.
Mi diru ankaŭ ke Noel Riĉards estas sufiĉe fama kantisto en la preĝeja rondo, sed ekstere, ne! Kaj mi aŭdis ke li frekventis lokan preĝejon, ne pli fora ol kvardek kilometrojn, kien iras ankaŭ Cliff Riĉards (ili ne estas parencoj!). Mi mem ne atestas pri la vereco, sed tion mi aŭdis.
“He! Vi ankoraŭ ne respondis; ĉu vi konas liajn kantojn, jes aŭ ne?”
Johano klarigis por mi:
“Ni ja estas la apoga grupo por Noel Riĉards! Ni ludas kune ĉiun semajnfinon!”
Kia strangaĵo, kaj kian ŝancon mi havis elekti la grupon de diversloke! Mi neniam renkontis Noel Riĉards, sed mi opinias ke li devas esti tre elektema kaj talentema homo; ĉar ni ekzake same elektis nian grupon. Eble elstaraj mensoj same funkcias!
Bedaŭrinde ĉar mi ne estis tiel riĉa, mi nur prunteprenis lian grupon dum dumonata projekto, sed mi tre ĝuis la okazon.
[Ĉi tiun teatraĵon sonbendigis kaj eldonis Sonja el Radio Aktiva Urugvajo]
Mateo kaj Linda, 1) la naskiĝdatreveno de Mateo
Mateo:
Rilate al la oficejo, ni ĉiuj estas parto de grandega maŝino. Tion diris verkisto de scienca fiktiva libro…Ekzemple, mi estas ĉi tie, pensante pri la vivo – kaj laborante samtempe, certe! Ĉiuj aliaj estas laboranta pri sia tasko, ofte ne havante ideon pri la fina produktaĵo. Ĉu vi konsentas kun ĝi?
Al kiu mi parolas? Kompreneble al mi mem! Eble mi komencas esti freneza..? Aŭ povus esti ke mi parolas al la poto-planto; saluton Sinjoro Poto-planto! Fakte mi estus kutime parolanta kun Linda, sed ŝi malfruas. Kie ŝi estas? Jen staras interesa demando. Kaj se ŝi estus ĉi tie, eble ŝi demandus al mi, “Kara Mateo, kiel vi fartas?” Kaj mi respondus, “Sufiĉe malbone! Jes mi fakte havas malbonan humoron hodiaŭ!” Kaj ŝi respondus al mi, “Ho kara, kio iras malglate ĉe vi?” Kaj mi dirus laŭte…eble ne tro laŭte, ĉar kunlaborantoj jam rigardas min sufiĉe strange; “Ĉar iu ŝtelis mian libron! Ĉu estas grave? Ne tre grave, certe, sed hieraŭ vespere, kiam mi estis vojaĝanta hejmen, mi ne havis libron! Eĉ; sciencan fiktivan libron!”
Eble ŝi kompatus kun mi. Sed kion mi legos ĉi-vespere? Kaj kion mi faros al la viro, kiu ŝtelis mian libron? Eble mi pensos pri io malagrabla por li! Estas la unua racio kial mi sentas min sufiĉe malbone; kaj ĉu vi deziras scii la duan? Kompreneble, sed jen estas Linda! Ŝi venas…Ho, Linda!
Linda:
Bonan tagon, Mateo, ĉu vi fartas bone?
Mateo:
Ho jes, tre bone, dankon! Ja, ĉio iras glate ĉe mi…
Linda
Ĉu vi certas? Vi aspektas iomete strange, hodiaŭ.
Mateo:
Mi bone fartas, kiel mi ĵus diris…
Linda:
…Kaj mi havas vian libron; jen! Mi bedaŭras, sed mi prunteprenis ĝin sen peti permeson. Ĉu vi koleris pro tio?
Mateo:
Certe ne, tute ne – ha! Imagu ke mi koleriĝu pro tio! Ĉu vi jam legis ĝin. Ĉu vi eĉ interesiĝas pri scienca-fiktiva libro?
Linda:
Ne, ne kaj tute ne! Mi ne legis ĝin; mi fakte havis malsaman kialon por preni ĝin. MI, LEGI ĜIN; certe vi ŝercas..? Sed mi iros al la kafa maŝino…ĉu kafo?
Mateo:
…Kaj jen ŝi foriras kaj lasas min denove al miaj pensoj…mi eĉ ne bezonas respondi ĉar ŝi bone konas mian sistemon, kaj kiel mi preferas la kafon. Kiel mi ĵus diris, GRANDEGA MAŜINO! Sed mi ankoraŭ ne diris la duan racion, kial ĉio malbonas…sed, nu: ŝi revenas.
Linda:
…Krom la kvara ĉapitro.
Mateo:
Pardonon?
Linda:
Mi legis la kvaran ĉapitron; mi vidis ion temante pri la fakto ke ĉiuj estas kiel ratoj en vasta sistemo. Nu, stranga ideo! Eble nur stultuloj akceptus ĝin. Ĉu vi konsentas kun via scienca-fiktiva verkisto?
Mateo:
Ho, mi ne scias. Mi fakte ne rimarkis. Ĉu en la kvara ĉapitro? Eble mi ankoraŭ ne atingis ĉi tiun ĉapitron.
Linda:
Ja, vi atingis ĝin. Via paĝ-markilo estis je la kvina!
Mateo:
Ĉu vi certas pri tio? Eble vi ne bone memoras la ĉapitron..? Kien vi iras nun?
Linda:
Mi revenos. Mi ankoraŭ ne alhokigis la palton.
Mateo:
Ho, diable; donacu al mi la fortecon! Sinjoro Poto-Planto; ĉu vi vidas tiom forgesebla ŝi estas? Ĉu vi supozas ke ŝi iam en la pasinteco memoris ion ajn – ekzemple NASKIĜDATREVENON?! Kaj pli grave, la mian?! Ja, jen la dua racio – mi ne substreku la fakton, sed finfine vi komprenas. Eble ŝi ne sufiĉe komprenas la maŝinon; aŭ, kion ŝi diris? La sistemon, ĉu? Ĉu mi malfeliĉas, pro tio, ke ŝi ne memoris mian naskiĝdatrevenon? Tute ne! Ĝi fakte ne gravas ĉar mi decidis aĉeti la venontan libron en la serio, kion mi ankoraŭ ne havas. Mi regalos min; jen la solvo!
Kie ŝi estas? Ŝi ankoraŭ ne revenis. Ŝi prenas sufiĉe longan tempon por alhokigi la palton. Eble ŝi perdiĝis ie? Neniu perdiĝas en la maŝino. Jen ŝi alvenas denove!
Linda:
Ĉu vi havas glu-bendon?
Mateo:
Glu-bendon? Ĉu la hoko defalis teren??
Linda:
Ne, ĝi ne defalis. Ĉu vi havas ĝin; jes aŭ ne??
Mateo:
Nu, mi rigardos en la tir-kesto…mi certas ke mi vidis ion hieraŭ. Sed glu-bendon? Kial vi bezonas glu-bendon? Nu, mi konstatas ke tion mi ne havas. Tamen mi tuj prenos paŭzon, kaj mi aĉetos por vi la diablan glu-bendon. Mi ja iros en la butikon, do mi aĉetos ĝin por vi.
Linda:
Nu, atendu. Ho, jes, dankon. Ĉu vi jam prenas paŭzon?
Mateo:
Mi ne ‘JAM’ prenas paŭzon. Mi fakte estis laboranta energie, dum vi estis kaŝanta, perdiĝanta kaj rompanta la hokojn! Nu, mi foriros. Mi tuj revenos; ne ĝenu tro Sinjoron Poto-Planton!
Linda:
Kiun?! Ne forgesu…! Ho, li jam eliris, ne gravas! Fakte la glu-bendo estis tiel urĝa ke mi ne povis atendi. Sed nun mi havas ĝin de aliloke.
(AL SI MEM) Ho nia Mateo kara, kvankam li estas iomete stranga, povrulo li estas, kaj mi vere kompatas je li. Mi ne komprenas lian intereson por scienca-fiktivaj libroj, fakte, sed ne tre gravas. Nu; ĉu mi havas ĉion, por plenumi la taskon kiun mi estas nuntempe faranta? Tondilon, glu-bendon kaj buntan paperon; finfine, ja!
Mateo:
Jen mi denove!
Linda:
Aj…ne pretas…
Mateo:
Pardonon?!
Linda:
Ĉu vi jam manĝis?
Mateo:
Ne, mi ne tre malsatis. Oni ne havis la libron! Nun mi ĉagrenas denove.
Linda:
Ho, povra Mateo! Ĉu surprizo refeliĉigus vin?
Mateo:
(SONĜE) Mi dubas pri tio…
Linda:
Jen la surprizo! Donacaĵo!
Mateo:
Donacaĵo? Por kiu?
Linda:
Por vi, Stultulo! Ĝojan naskiĝdatrevenon al vi!
Mateo:
Vi memoris ĝin? Mi pensis ke vi ne sciis! Ĉu mi rajtas malkovri ĝin?
Linda:
Kompreneble!
Mateo:
Estas la libro, kiun mi serĉis! Kiel vi sciis..?
Linda:
Nu, mi opinias ke ĉiuj sciis pri tio!
Mateo:
Dankegon, kara! Grava amikino vi estas; dankon dankon!! Mi neniam dubis pri via sento nek via memoro, eĉ unu minuton!
FINO
[Ĉi tiun tekston mi tradukis el la angla specife por la helika retejo Applesnail.net sed oni ne uzis ĝin, do mi permesas al mi mem eldoni ĝin ĉi tie. Certe mi ŝuldas al Stijn Ghesquiere, kiu skribis ĝin angle. Mi ankoraŭ ne serĉis erarojn; devus esti ja kelke da ili! Por pli da informo pri helikoj, bonvolu serĉi mian grupon ĉi tie ĉe Ipernitio; bonvolu membriĝi ĉar mi restas la ununura ano!!]
Fruktopomaj Helikoj
La fundamenta gvidilo pri la zorgado de fruktopomaj helikoj en akvario aŭ ĝardena lageto (versio en Esperanto). Estas pli da informoj en la angla lingvo je ĉi tiu retejo aŭ en Esperanto je karlofrosto.mysite.orange.co.uk
Komenco
La fruktopomaj helikoj el la familio Ampullariidae troviĝas en dolĉaj akvoj el pluraj varmaj regionoj de la Tero kaj kelkaj specioj nun troviĝas meze de la akvaria hobio por fariĝi dombesta heliko. Dank’al allogeco kaj grandeco (je kvin centimetroj ĝis dekkvin centimetroj granda) ili plidisvastiĝas. Tamen, malgraŭ la sukceso, ankoraŭ restas miskomprenoj pri ĉi tiuj ‘misteraj helikoj’ laŭ kiel ili estas ankaŭ konataj. Ekzemple, la plejmulto da akvariaj libroj taksas ĉi tiujn helikojn kiel Ampullaria gigas kaj Ampullaria cuprina, sed ĉi tiuj nomoj estas malkorektaj kaj ne plu ekzistas laŭ scienca literaturo ekde longa tempo. Oni atendas ke certaj eraroj alvenu pri la specioj, ĉar hobiistoj kutime ne legis la literaturon de la dekoka kaj deknaŭa jarcentoj tiun, kiu priskribis ĉi tiujn helikojn. La familio Ampullariidae, laŭ la kutime akceptita noma sistemo, konsistas en kelkaj genroj: Asolene, Felipponea, Marisa kaj Pomacea estas la genroj de la Nova Mondo (Suda Ameriko, Centra Ameriko, la Karaiba Insularo kaj suda Usono), kaj la genroj Afropomus, Lanistes kaj Saulea troviĝas en Afriko. La genro Pila troviĝas kaj en Afriko kaj en Azio.
Medio kaj taŭgeco
Fruktopomaj helikoj troviĝas en malsamaj medioj inkluzive marĉojn, fosaĵojn, lagetojn, lagojn kaj riverojn. La plejmulto da specioj preferas dolĉajn riverojn ol torentojn; nur kelkaj specioj troviĝas en riveroj kun forta fluo.
Spiranta pere de tubeto kiam ĝi estas en la akvo (Pomacea canaliculata).
Havante kaj pulmojn kaj brankojn permesas al fruktopomaj helikoj troviĝi en malpura akvo kie mankas oksigeno. Ofte estas la kazo en marĉoj aŭ neprofunda akvo. Maltiele ili dependus tro de la branko kiu malhelpus la ŝancon survivi. Alia avantaĝo de ŝpiri aeron temas pri survivado de sekeco, kiu ofte okazas en ĉi tiuj medioj. Ankaŭ ili havas ŝtopilon en la konka aperaturo (ŝela pordo). Dum seka sezono la heliko tipe dormegas en la substrataĵo kun la ŝela pordo fermita. Kiam cirkonstancoj permesas al helikoj resti aktivaj la tutan jaron (se ne okazus seka aŭ malsata periodoj), tiam ĝi ne prenas paŭzon kaj daŭrigas aktivecon. Krom protekto kontraŭ sekeco la ŝela pordo ankaŭ protektas la helikon kontraŭ rabbestoj.
Multaj specioj, aparte el la genro Pomacea el Suda Ameriko, havas rimarkindan ŝpirilon. La heliko havas faldaĵon en la konka truo maldekstre de sia kapo tiun, kiu kutime ne estas videbla. Kiam la heliko deziras refreŝigi la stokon de aero en la pulmo, tiam ĝi premas la muskolojn ĉirkaŭ la faldaĵo kaj faras el ĝi longan tubeton flekseblan tiun, kiu permesas ŝpiradon de aero dum subakva stato. Tiele la heliko havas avantaĝon ĉar je la surfaco estas danĝero pro rabbirdoj kiuj manĝas helikojn.
Aliaĵo, eĉ pli rimarkinda estas la maniero en kiu la fruktopomaj helikoj elmetas siajn ovojn ekster la akvo. Kiam ĝi estas preta, tiam la ina heliko eliros el la akvo por elmeti ovojn aŭ sur stangon de akva vegetaĵo havanta parton ekster la akvo, aŭ sur arbotrunkon, rokon aŭ alian malmolan objekton. Ĉi tiun konduton oni nur vidas ĉe la fruktopomohelika familio. Tamen ne ĉiuj specioj el ĉi tiu familio elmetas ovojn ekster la akvo. Helikoj el la genroj Asolene, Felipponea, Lanistes, Marisa kaj verŝajne ankaŭ Afropomus kaj Saulea elmetas gelatenan amason da ovoj en la akvo sur akvan vegetaĵon, ŝtonon aŭ alian objekton taŭgan.
Konataj specioj en akvarioj
Identeco de la specio gravas ĉar manĝaj bezonoj malsamas. Por simpligi la aferon, sufiĉas konstati ke fiŝbutikoj kutime ofertas la jenajn speciojn: Pomacea bridgesii (la misteran helikon) aŭ Pomacea canaliculata. Se la karapaco estus plata (eble striita) vi havus la helikon Marisa cornuarietis. Ĉi tiun helikon oni ne ĉiam taksas kiel ano de la sama familio pro malsama formo de la karapaco. Malpli konata, tamen foje havebla en la hobio (kutime en Usono) estas Pomacea paludosa (la florida heliko).
Nur Pomacea bridgesii vere taŭgas en akvario kun plantoj, ĉar ĝi manĝas materiaĵojn mortitan kaj putrantan. Pro molaj dentoj ĝi ne povas detrui bonstatan vegetaĵon.
Pomacea bridgesii aŭ mistera heliko. Ekzemplojn el diversaj koloroj oni havebligas ekde longa tempo.
Flava Pomacea canaliculata. Sovaĝe, ĝi havas brunan karapacon kun malhelaj strioj.
Marisa cornuarietis.
Sekve estas proksimuma gvidilo por klarigi la speciojn laŭ karapaca formo. Grava punkto: la koloro de la karapaco ne helpas je identeco ĉar ekzempleroj ekzistas de diversaj koloroj inter ĉiu specio (vidu ĉi-supre fotografaĵon de Pomacea bridgesii helikoj). Foje, aliaj specioj de fruktopomaj helikoj alvenas en la hobion, ofte importitaj specioj. Tiam, identeco malfacilas.
Pomacea bridgesii: plataj ŝultroj kaj suturoj de 90 gradoj. Tamen la plata ŝultro fariĝas malpli evidenta je la lastaj spiraloj de la karapaco.
Grandeco: 45 milimetrojn ĝis 65 milimetrojn.
Pomacea canaliculata: Ŝajnaj enpremitaj ŝultroj, angulo je malpli ol 90 gradoj. Ĉi tiu karapaco estas pli ronda ol je Pomacea bridgesii.
Grandeco: 45 milimetrojn ĝis 80 milimetrojn.
Pomacea paludosa: preskaŭ plataj suturoj kun angulo je pli ol 90 gradoj. Tiele la pinto de la karapaco aspektas kiel konuso.
Grandeco: 45 milimetrojn ĝis 65 milimetrojn.
Prizorgado kaj reproduktado
Akvario kaj kondiĉoj
Fruktopomajn helikojn oni facile enmetas en kutiman akvarion por fiŝoj. Sed ne ĉiuj ŝatantantoj elektus ilin pro la fakto ke ili manĝas akvajn plantojn. Tamen kiel ni jam lernis, Pomacea bridgesii estas escepto kaj malsatus eĉ ĝis morto inter freŝaj plantoj se manĝaĵo mankus. Bedaŭrinde, ĉi tiun fakton oni ne ĉiam konas, eĉ dombestobutikestroj konsideras ke ili malhelpas vegetaĵon.
Fruktopomaj helikoj kunvivas pace, kaj kun fiŝoj, krom tiuj kiuj manĝas helikojn evidente. Certaj fiŝoj mordetas iliajn tentaklojn, sed ne gravas ĉar la helikoj povus adapti la kutimon reteni siajn tentaklojn ene de la karapaco pli kaj pli. Ĝenerale oni konsilus akvarion tenantan po dek litrojn da akvo por ĉiu mezgranda heliko. Ankaŭ kovrilon vi bezonos por eviti ke la heliko eskapu nokte. Male vi ne mirus trovi helikon ie sur la planko – vi ne estus la unua! Tavolon de aero je kelkaj centimetroj vi bezonos sub la kovrilo. Malgraŭ la branka sistemo, ĉi tiuj helikoj preferas uzi siajn pulmojn aŭ ili riskus droni. Ni konsilus tavolon de aero je dek centimetroj profonda, aparte ĉar tiele la helikoj povus tien elmeti ovojn.
Kvalito de la akvo
Fruktopomaj helikoj ne postulas elstarajn kondiĉojn: ili kapablas elteni malbonajn kondiĉojn pli bone ol fiŝoj. Ĝenerale oni uzu la samajn metodojn kiel ĉe fiŝoj por kontroli la kvaliton de la akvo (bonan purigilon, oftan ŝanĝadon de la akvo, ktp.) Tamen, ĉar helikoj bezonas kalcion por konstrui karapacon, ili preferas akvon riĉa je kalcio. Por protekti la karapacon la PH nivelo de la akvo devus esti almenaŭ 7 (neŭtrala), aŭ pli alta. Oni do atentu ĉi tiun gravaĵon. Se la akvo ne taŭgus, oni povus plialtigi la nivelon de kalcio per enmeti pudritan marmoron, kalkan ŝtonon, marajn konkojn aŭ preparaĵon, kiun ofertas dombestobutikoj.
Kiam la kalcia nivelo de la akvo ne taŭgas, tiam la karapaco malpliboniĝas kaj ĝi ekhavas truetojn (Pomacea bridgesii).
Manĝo
Manĝado estas tre simpla afero por fruktopomaj helikoj, ĉar ili manĝos iun ajn manĝaĵon, kiun ili povas mordi kaj meti en la buŝon. Legomoj tre taŭgas, kiel kukumo, spinaco, karoto kaj laktuko. Ankaŭ manĝaĵon por fiŝoj, mortitajn fiŝojn, aliajn helikojn kaj iliajn ovojn, algon kaj salikoketojn ili manĝas. Kiel ni jam menciis, Pomacea bridgesii nur povas manĝi molan kaj mortitan vegetaĵojn. Do por ĝi, manĝaĵo por fiŝoj pli taŭgas kaj kuiritaj legomoj. Tiele vi tre atentu ne malpurigi la akvon.
La kvanto de manĝo dependas de la bezono de la heliko. Kutime temas pri kontroli la kvanton de manĝaĵo antaŭ ol ĝi komencas putri en la akvo. Tro da manĝaĵo ne malhelpus la helikon, tamen vi limigu la kvanton por ne malŝpari rimedojn.
Ĉar fruktopomaj helikoj havas mikro-organismojn en sia internaĵo por helpi digestadon, la akvo riskus malpuriĝi kiam ili eliras pere de ekskremento. La afero ne tre malhelpas – kaj povus eĉ fariĝi fonto de manĝaĵo por fiŝetoj. Bona sistemo de pureco malpliigus ĉi tiun aferon.
Temperaturo
Ĉar fruktopomaj helikoj troviĝas en intertropikaj regionoj (krom certaj genroj kiel Felipponea kaj Asolene, kiuj estas subtropikaj helikoj) la temperaturo de la akvo devus esti inter 18 kaj 28 gradoj. La aktiveco de la helikoj tangas pere de la temperaturo. Ili estas preskaŭ neaktivaj je 18 gradoj – male ili kondutas pli kutime je 24 gradoj aŭ eĉ pli altaj. La temperaturo influas ne nur la aktivecon sed ankaŭ la longdaŭron de la vivo. Je pli altaj temperaturoj la vivlongdaŭro (de naskiĝo ĝis morto) malpliiĝas de ĉirkaŭ kvar jaroj ĝis malpli ol unu jaro, dum aliflanke, la hejto plirapidigas reproduktadon.
Reproduktado
Sukceso je reproduktado dependas de kelkaj aferoj. Unue, oni bezonas inan kaj malinan helikojn – jen la ĉefa problemo: kiel scii se vi havus ambaŭ? Bedaŭrinde, rimarki la malsamecon inter la seksoj malfacilas sen multe da sperto. Oni havu plurajn helikojn por plibonigi la ŝancon havi ambaŭ seksojn. Poste, oni atendas ke la helikoj kuniĝu kaj komencu elmeti ovojn. Altaj temperaturoj kaj abundeco da manĝo devus roli kiel helpiloj – sed ofte temas pri malrapida afero, do pacienco gravas. Ankaŭ kondiĉoj sezonaj povus influi seksan aktivecon. Kiam la ovoj pretas, tiam la ina heliko eliras el la akvo por serĉi taŭgan lokon por elmeti ovojn. En hejma akvario, povus esti sur la vitraĵon aŭ la kovrilon, dum sovaĝe, povus esti sur iun ajn objekton proksime de la surfaco de la akvo. Evidente la helikoj bezonas sufiĉan spacon por elmeti ovojn, super la nivelo de la akvo.
Helikoj el la specio Pomacea bridgesii dum koito. La malina heliko (maldekstre) enmetas sian penison en la inan helikon.
Ovoj
La ovoj estas elmetitaj unu post la alia; ili estas ligitaj en ovaro plena. Ili estas molaj kaj aspektas kvazaŭ lakta koloro, kaj fariĝas malmolaj post kelkaj horoj. La finan koloron oni vidos post unu du tagoj (dependante de la specio, la koloro povus esti blanka, verda, roza ĝis oranĝa.)
La ovoj nepre restu humidaj sed ne malsekaj, nek oni ĝin neniam surmetu akvon aŭ la heliketoj dronus. Ĝenerale, ne estus problemo se estus kovrilo. Notu ke ne ĉiuj fruktopomaj helikoj elmetas ovojn ekster la akvo. Marisa cornuarietis elmetas gelatinan ovaron en la akvo.
Ina heliko el la specio Pomacea canaliculata elmetanta siajn ovojn super la akvo.
La ovoj de la specio Pomacea canaliculata estas flavaj. La ovoj de Pomacea bridgesii estas rozaj.
Jen akva ovaro de Marisa cornuarietis.
Heliketoj
Heliketoj el la specio Pomacea canaliculata. Ili aspektas kiel malgrandaj kopioj de siaj gepatroj.
Post du aŭ kvar semajnoj (dependas de la temperaturo) la heliketoj estas tuj eloviĝonta. La ovaro fariĝas iom post iom malhela, kaj la heliketoj aperas per manĝi la ŝelon kaj defalas en la akvon. Tiam vi povus translokigu ilin en alian akvarion ĉar fiŝoj kutime manĝas heliketojn. Regrupigi la heliketaron estas malfacila afero. Anstataŭ fari tion vi povus translokigu la ovaron aliloken, antaŭ eloviĝo: humidigu la ovaron kaj atendu ĝis ĝi fariĝu malpli fiksita. En nova akvario, metu la ovaron sur flosantan objekton. Male vi povus atendi ke la heliketoj estu eloviĝanta – vi elprenu la ovaron kaj ne gravus se vi rompus la ovaron, eĉ se vi helpus la heliketojn eliri per teni ĝin en la akvo kaj ruligi ĝin per fingroj. Se vi farus ĝin zorge vi savus la plejmulton de la heliketaro.
Tuj post eloviĝo la heliketoj manĝos algon molan, rubaĵon kaj restaĵon de manĝo. Ĉi tiu fonto de manĝado nur ekzistas en stabila akvario sed povus manki en nova. Do, vi preparu helikan akvarion almenaŭ du semajnoj antaŭ eloviĝo, aŭ manĝigu ilin per pudrita manĝaĵo por fiŝoj. Post unu du semajnoj la heliketoj manĝos same kiel la maljunaj helikoj.
Oftaj demandoj
Ĉu fruktopomaj helikoj fariĝos pesto en mia akvario?
- Ne. Helikaron fruktopoman vi povas facile kontroli. La maljunaj helikoj elstare videblas kaj ankaŭ la ovaroj. Vi simple detruu ovaron por malhelpi reproduktadon.
Kioman aĝjaron ili povos havi?
- Dependas de la specio, la temperaturo kaj aliaj faktoroj. La atingebla vivlongdaŭro tangas de unu jaro ĝis pli ol kvar jaroj.
Ekde unu tago, mia heliko estas flosanta. Ĉu ĝi mortis? Kion mi faru?
- Frutopomaj helikoj ofte flosas kiam ili havas pulmon plena de aero. Ankaŭ ili povas resti senaktivaj dum tagoj, eĉ semajnoj, aparte la maljunaj helikoj. Flosanta heliko ne nepre temas pri mortita heliko. Tamen se ĝi ekmalbonodorus, aŭ se la korpo de heliko ŝajnus senforta – verŝajne la heliko estus mortita kaj vi tuj elprenu ĝin.
Fiŝoj miaj malsanas kaj mi intencas flegi ilin. Ĉu la ĥemiaj produktaĵoj malhelpos helikojn?
- La fundamento por flegi fiŝan malsanon temas pri uzi produktaĵon tiun, kiu mortigos la malsanon dum ĝi ne provoku problemojn ĉe fiŝoj – ĉar estas gravaj malsamecoj fizika kaj cerba inter fiŝo kaj la organismo kiu kaŭzas la malsanon. Tamen en la maniero en kiu la helikoj respondas al ĥemiaj produktaĵoj, ili pli similas al la malhelpaj organismoj ol al fiŝoj. Krom vi certas ke la produktaĵo ne malhelpos helikojn, vi metu helikojn en alian akvarion dum flegado de la fiŝoj. Ĉar malhelpaj organismoj ne povas survivi pli ol kelkaj tagoj ekster la korpo de la fiŝo, ĉi tiu metodo kaj ofta ŝanĝado de la akvo en la izolita akvario helika malpliigas la ŝancon ke la malsano reeniru pere de la helikoj. Estas esceptoj, kiel parasitoj kiuj vivas rekte en la korpo de fiŝo aŭ heliko (kutime temas pri fiŝoj aŭ helikoj tiuj, kiujn oni kaptis sovaĝe.)
Jen listeto de ĥemiaj produktaĵoj kiuj povas esti venenaj ĉe helikoj:
- Malachite Green (uzita por kontraŭi blankan makulaĵon, fungaĵon kaj ‘veluron’)
- Diversaj kontraŭpestaĵoj kiel formaldehyde, metriphonate, trichlorphon (= dylox, masoten, neguvon) dichlorvos kaj aliaj, kiuj kontraŭas vermetojn kaj parasitojn.
- Kontraŭ-helikaĵoj kaj iu ajn produktaĵo enhavanta kupron kiun oni uzas por kuraci infekton kaj fungaĵon.
- Parricide (stana oksido) tiu kiun oni uzas por mortigi vermetojn
Ĉu fruktopomaj helikoj kapablas aŭdi?
- Ne. Ili estas surdaj.
Kiel bona estas ilia vidpova?
- Ili havas okulojn por ‘vidi’ la medion, sed vi ne atendu tro. Ili ne bone vidas krom por distingi helajn kaj malhelajn lokojn.
Vi ion faras al mi
Io tre profunde
Mi pendas de la faden’
Por netrovebla am’
Vi ion faras bone
Kaj puŝas tion for
Miksante la emociojn
Retrenpuŝas min
Pendante de la faden’
Mi atendas ŝanĝiĝon
Mi dansas tra la fajro, ke mi kaptu flam’, kaj refariĝi reala.
Pendante de la faden’
Mi atendas ŝanĝiĝon
Mi dansas tra la fajro, ke mi kaptu flam’, kaj refariĝi reala.
Vi ion faras al mi,
Ie tre profunde
Mi esperas alproksimiĝi
Al netrovebla pac’
Dansante tra la fajro
Ke mi nur rekaptu flam’
Por alproksmiĝi
Sufiĉe por vin diri ke,
Vi ion faras al mi
Io tre profunde.(Elstara kanto, verkita de Paŭl Weller - kaj li eĉ kapablas preskaŭ ludi gitaron tiel lerte kiel mi; kiun mi tradukis el la angla).
(Voilà un poème que j’ai écrit en français. Il a gagné le second prix pour écriture en langue étrangère chez l’Université de Portsmouth et on l’a inclu dans l’anthologie ‘Tonguefreed’, un livre réalisé par l’Université de Portsmouth.)
Parlons la langue, avant qu’on ne la coupe
Par Derek Frost (mai 2007)
Voilà ma langue,
Elle n’est pas noire ni blanche,
Je n’en ai pas honte,
Elle indique ma culture et ma race,
Elle est toujours là, en tant que trace,
Parlons la langue, avant qu’on ne la coupe.
Voilà ma langue,
Est-ce que c’est un dialecte?
C’est quoi ça, un dialecte?
La moitié d’une langue, ou un tiers?
Tiers d’une langue pour le Tiers Monde,
Parlons la langue, avant qu’on ne la coupe.
Voilà ma langue,
Je n’en ai pas honte
Mais je parle la vôtre – ça, c’est clair,
Afin que vous compreniez,
Pourtant, vous ne comprendrez jamais,
Parlons la langue, avant qu’on ne la coupe.
Voilà votre langue,
Dont vous mesurez l’importance,
Elle est écrite dans le sang,
Ça nous rappelle le massacre,
L’esclavage, la torture et la haine,
Les Grands Empires, ils tombent,
Parlez la langue, avant qu’on ne la coupe!
...ok so I'm fed up with everyone saying that Esperanto is just like Castilian Spanish. It's not, and if it were, how come my Esperanto is tolerably good, while Spanish is my lamentable fourth language?! Apart from the occasional 'o' these languages are entirely dissimilar with stodgings of false friends. Here are just a few:
feo; fairy (Esp) ugly (cast)
mesa; adj relating to catholic service (Esp) table (cast)
Barato; India (Esp) cheap (cast)
nana; adj relating to dwarves (Esp) lullaby (cast)
piso; urine (Esp) floor/ room (cast)
rato; rat (Esp) moment (cast)
subiri; to go down (Esp) subir = to go up (cast)
rabo; robbery (Esp) tail (cast)
False phonyms:
coro; koro = heart (Esp) choir (cast)
cola; kolo = neck, kola = adj pertaining to neck (Esp) tail (cast)
capa; kapa = adj pertaining to head (Esp) layer/ coating (cast)
Of course there are synonyms too, but in Esperanto verbs do not conjugate, there are no genders and no subjunctives and certainly no future or imperfect subjunctives!
Mi miras pro la maniero kiel oni bildigas la lingvan situacion en la mondo. Mi ĵuse vidis artikolon sur Times Online (mi ja havas kopion sed ne plu estas) entitoligita 'Why Bother Learning Foreign Languages?' (Kial do peni eklerni lingvojn?). La verkisto diris ke la ĉina prezidas en la mondo sed alkalkulante la fremdajn lernantojn de la angla, la angla 'lasus ĝin kiel mortintan'. Ja sed ĉu la fremdaj lernantoj de la ĉina malaperis?
Mi mem estis lernanta la vjetnaman ekde tri jaroj. Estas pli facile ol la ĉina skribe, sed pri la parolmaniero ĝi malfacilas pro pronocisistemo sestona. La ĉina nur havas kvar. Kial do la verkisto pensas ke oni ne kapablas eklerni la ĉinan? Mi mem ĝuis iom da sukceso. Aliflanke oni tre fieras pro la kvanto da anglalingvaj lernantoj en la mondo, sed ĉu ili vere kapablas interkomunikiĝi? Mi havas lertan amikon marokan tiun kiu ofte telefonvokas amikinon sian en Barato; kaj mi mem eĉ tradukis en la pasinteco ĉar la slango kaj la parolmaniero malsamas. Eĉ inter la landlimoj de Britio fortaj akĉentoj ekzistas, kiuj malhelpas la komprenon.
Hodiaŭ la lingvoj konas tiom da premo ke oni fakte mensogas pri la utileco. Ankaŭ surprizas min kiel fiera estas Francio dum la Tago de la Franca Lingo, bildigi la fakton ke en la mondo ekzistas 100 milionoj da uloj uzante tage la francan. Inter kiuj la plejmulton ĝi serĉas forpuŝi de siaj landlimoj kaj malhavebligi la laborpostenojn! Estas tipo de hiperkriteco, ne?
Eĉ strate mi aŭdas ke certaj lingvoj malutilas. Kiel juĝi la aferon? Eble temas pri mensolavado ĉar mi fakte kolektas amikojn en Esperanto, sed dum tri jaroj de vivtenado en Francio mi havas malmulte da amikoj por praktiki la francan. Ĉu la franca gravas en mia vivo? Certe ja, sed mi ne havas la tempon interparoli kun 100 milionoj da franclingvanoj kaj ŝajnas ke ne pli ol kvin ses el ili havas la tempon paroli kun mi!
Antaŭ kelkaj tagoj Isabelle telefonvokis min por diri ke eblos vojaĝi al la Sat-amikara Kongreso en Parizo, kaj ke ŝi konsentis preni min aŭte. Mi tuj konsentis ĉar estas sufiĉe longa tempe ekde mi kongresis for en Esperantio. Isabelle Jacob estas la prezidantino de la Limoĝa grupo, Kaj eble tiu de la regiono, mi ne scias.
Do, ni renkontiĝis je la urbodomo je la naŭa kaj poste ekvojaĝis al Parizo. Dum la vojaĝo ni parolis esperantlingve pri multaj temoj. Malvarmis kaj eĉ ŝajnis neĝminacema, sed finfine kondiĉoj ne estis malagrablaj. Tuj post nia alveno ni manĝis sandviĉojn en la aŭto kaj poste eniris en la kongresejon.
La kongresejo troviĝis en Antonio en la suda parto de Parizo, apud popolparko. La loko temis pri inĝenierafaka universitato. Kaj la bonveniga halo fariĝis kongresejo kaj taŭga loko por la libroservo kaj muzikservo danke al Flor de Vinilkosmo. Mi tuj havis la impreson ke mi neniun konus, sed kelkaj surprizoj atendis min. Mi pasigis tempon foliumante je la libroservo kaj komencante saluti alvenintojn. Mi havis malgravan problemon je la tranoktado ĉar mi nenion antaŭmendis, sed Veroniko bone zorgis la aferon. Poste ni ĉiuj vespermanĝis kune. Etel de Croatio (AKK Tilio) antaŭe avertis min je la manĝo, sed tio ne malplaĉis al mi (eble ŝi estas neplaĉebla! :) )
Antaŭ la vespermanĝo (pardonon; mi malordigas pro forgesemeco!) ni ŝatis prelegon de Flor pri ĉiuj aspektoj de la havebla muziko en Esperanto. Lia prezentaĵo estis tute ampleksa, kaj ŝajnas ke li preparis multe pli ol permesis la tempo. Mi miris pro la kvanto de muziko meze de la movado tiu, kiun mi ankoraŭ ne aŭskultis.
Vespere ni atendis du koncertojn. Ni ŝatis tiun de la Kuloj. Persone mi trovis la Kulojn tute nepikemaj; estis triopo franca, lundinte slavan muzikon kaj alian klasikstilaj. Ili konsistis el gitaristo (samtempa akordeonisto - mi ne volas diri ke li ludis la du instrumentojn samtempe - sed fakte li pratike faris tion ankaŭ!) bonega, violonistino kaj hobojisto. Poste ni ĝuis koncerton de rap-muzikistoj (ĉu estas la korekta termino? Ili ne kantis de rapoj fakte!) Mi malkaŝas la fakton ke tiu muzikstilon mi malŝatas. Tamen mi miris pro la fakto ke ili bone laboris por starigi la stilon kaj labori la tekstojn en Esperanto. Ni bonŝancas havi tiun muzikstilon meze de la movado kaj estis pli da junuloj vespere; tamen ne sufiĉe. Ni faru pli por allogi gejunulojn, ĉu ne?
Mi tre ĝojis pro renkonti Paŭanojn; Fredon, Fabrice kaj Henrikon; kaj Jean-Luis alvenis dimanĉe! Estas ili, kiuj esperantigis min, kaj mi ne estis vidinta ilin edke preskaŭ du jaroj. Kun du el ili mi partaĝis ĉambron, kien ni iris post la fino de koncertoj kaj mi estis tre laca sed mi ne bone dormis. Jen la unua tago!
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Karlo Frosto