Multaj esploraj rezultoj en genetiko, arkeologio, historio kaj lingvistiko montras, ke han-oj kaj tibetanoj havas la samajn prapatrojn; la antaŭhistoria kulturo en Tibeto havas intimajn rilatojn kun la ĉina kulturo; kaj la Tibeta Altebenaĵo ĉiam tenas intimajn rilatojn kun aliaj lokoj de Ĉinio en ekonomio, kulturo kaj politiko, kaj Tibeto estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio de antikveco.

 
La 7-12-a jarcento
 
    Komence de la 7-a jarcento, fondiĝis la potenca Tang-dinastio (618-907) en la centra ebenaĵo de Ĉinio, tio finis la malordan situacion en tiu regiono en la pasintaj pli ol 300 jaroj. Samtempe, la tribo nomata Spurgyal en Yarlung en la nuna Shannan iom post iom venkis aliajn tribojn kaj fondis Tubo-regnon — la unuan unuigitan regpotencon sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.
    En tiu periodo, du reĝoj edziĝis kun du princinoj de Tang-dinastio, kaj pro tio la interŝanĝo en politiko, ekonomio kaj kulturo de la du flankoj fariĝis pli kaj pli ofta kaj profunda, la popola kontaktiĝo komplete disvolviĝis, kaj la rilatoj inter tibetanoj kaj aliaj nacioj de Ĉinio senprecedence intimiĝis. Ambaŭ flankoj okfoje kunvenis por formi aliancon. La "Tang-Tuboa Pac-garantia Monumento" estis starigita en la fronto de Jokhang-templo en Lhasa post la 8-a kunveno. En la sekvantaj 300-400 jaroj, la tibetanoj daŭrigis intimajn rilatojn kun la dinastioj Norda Song, Suda Song, Okcidenta Xia, Liao kaj Jin.
 
Yuan-dinastio (1271—1368)
 
    En la jaro 1271, la mongola reĝo Kublaj-Ĥano prenis Yuan kiel la titolon de sia dinastio, kaj Ü-Zang (inkluzive de Lhasa, Xigaze kaj Ngari) kaj Dokham fariĝis parto de Yuan-imperio, kaj Tibeto estis rekte administrata de la centra registaro de Ĉinio.
    Kiam Yuan-dinastio unuigis Ĉinion, la regantoj laŭ la aktuala situacio de Tibeto alprenis serion da rimedoj por regi Tibeton. Ili estas:
1. La Superega Administra Komisiono estis fondita sub la centra registaro por administri tibetajn aferojn. En 1288 ĝi estis nomŝanĝita kiel Komisiono por Budhismaj kaj Tibetaj Aferoj. La estron de la komisiono ĝenerele kumulis la ĉefministro, kaj kiel la vicestro de la komisiono funkciis eminenta bonzo rekomendita de la instruisto de la imperiestro.
2. La centra registaro faris censon, establis poŝtostaciojn, kolektis imposton, garnizonigis trupojn kaj nomumis oficistojn en Tibeto. Krome, ĝi ankaŭ publikigis kaj praktikis tie la kriminalan leĝon kaj kalendaron de Yuan-dinastio.
3. La centra registaro nomumis tibetajn bonzojn kaj laikojn altrangaj oficistoj de la centra kaj lokaj registaroj.
4. Oni dividis Tibeton en diferencajn administrajn regionojn. Tio fariĝis bazo de divido de postaj administraj regionoj de Tibeto.
 
Ming-dinastio (1368—1644)
 
    En la jaro 1368, Ming-dinastio anstataŭis Yuan-dinastion, kaj la centra registaro reprenis la malnovajn oficistajn sigelilojn kaj anstataŭigis ilin per la novaj por paca transiro. Ming-dinastio daŭrigis suverenecon super Tibeto.
    Ming-dinastio forigis la oficistan sistemon adoptitan de Yuan-dinastio en Tibeto kaj starigis novan sistemon por nomumi elstarajn bonzojn oficistoj. Ĉiuj reprezentantaj personoj en Tibeto ricevis oficialan titolon kaj sigelilon de aŭtoritatoj por administri lokajn aferojn. La heredo de tiuj titoloj devis esti aprobita de la imperiestro de Ming-dinastio.
    Ming-dinastio plejparte heredis la sistemon de Yuan-dinastio pri divido de administraj regionoj kaj establo de armeaj institucioj kaj tiuj de lokaj registaroj. La centra registaro de Ming-dinastio nomumis estrojn de lokaj bonzoj kaj laikoj oficistoj de tiuj institucioj. La nomumo, eksigo kaj promocio de la oficistoj estis deciditaj de la centra registaro.
 
Qing-dinastio (1644—1911)
 
    Qing-dinastio establis sian ĉefurbon en Pekino en 1644 kaj poste unuigis Ĉinion. Ĝi daŭrigis suverenecon super Tibeto laŭ la historia agmaniero. La imperiestro dekretis, ke se tiuj nomumitaj oficistoj de Ming-dinastio redonas la malnovan sigelilon, ili povas ricevi la novan de Qing-dinastio. En la jaro 1652, Dalai-lamao la 5-a estis alvokita al Pekino por ricevi aŭdiencon ĉe imperiestro Shunzhi. Li ricevis sian oficialan titolon donitan de la imperiestro de Qing-dinastio en la sekvanta jaro. Poste, ankaŭ Banĉen-lamao la 5-a ricevis sian titolon donitan de imperiestro Kangxi. La honoraj titoloj de Dalai-lamao kaj Banĉen Erdeni kaj iliaj politika kaj religia pozicioj estis oficiale determinitaj tiam. Poste, ĉiuj iliaj sekvantaj enkarniĝintoj devas esti aprobitaj de la centra registaro.
    Surbaze de la sperto de Yuan kaj Ming-dinastioj en administrado en Tibeto, Qing-dinastio faris gravan kaj ĉiuflankan ŝanĝon laŭ la aktuala situacio, ekzemple, instali ministron en Tibeto; reordigi administran sistemon pri politiko kaj religio; doni honorajn titolojn al Dalai-lamao kaj Banĉen Erdeni kaj difini sistemon "tiri lotaĵon el ora urno" por konfirmi la reenkarniĝintojn de Dalai-lamao kaj Banĉen-lamao; ellabori la principon ke la eksteraj aferoj kaj landlima defendo de Tibeto estas prerogativo de la centra registaro; esplori kaj fiksi la limon inter Tibeto kaj Qinghai kaj tiun inter Sichuan kaj Yunnan; preskribi la regionojn respektive sub la jurisdikcio de Dalai-lamao kaj Banĉen-lamao kaj iliajn aŭtoritatojn, kaj la areon rekte sub la ministro en Tibeto.
 
Respubliko de Ĉinio (1912—1949)
 
     La Revolucio de 1911 renversis la feŭdan imperian sistemon en Ĉinio, kaj oni fondis la Respublikon de Ĉinio en 1912. La "Provizora Konstitucio de la Respubliko de Ĉinio" difinis, ke Tibeto estas unu el la 22 provincoj de la lando. Ankaŭ la "Konstitucio de la Respubliko de Ĉinio" poste publikigita havas en si difinon, ke Tibeto estas nedisigebla parto de la Respubliko de Ĉinio.
    En julio de 1912, la registaro de la Respubliko de Ĉinio establis sub si la Buroon por Mongolaj kaj Tibetaj Aferoj (en majo de 1914 oni ŝanĝis ĝian nomon en Konsilantaron de Mongolaj kaj Tibetaj Aferoj) kaj nomumis oficiston de la centra registaro en Tibeto. En 1929, la Konsilantaro de Mongolaj kaj Tibetaj Aferoj estis ŝanĝita en Komisionon de Mongolaj kaj Tibetaj Aferoj. En aprilo de 1940, la Komisiono de Mongolaj kaj Tibetaj Aferoj establis oficejon en Lhasa, kiu funkcias kiel agentejo de la centra registaro en Tibeto. Ankaŭ la konfirmo kaj surtronigo de Dalai-lamao la 14-a estis aprobitaj tiam de la registaro de la Respubliko de Ĉinio.
    Multaj historiaj registroj montras, ke Dalai-lamao, la loka registaro de Tibeto kaj Banĉen Erdeni sendis reprezentantojn al diversaj kunvenoj de la Nacia Asembleo, la organizoj de la nacia registaro aŭ la naciaj kongresoj. Kaj multaj el la reprezentantoj estis elektitaj kiel oficistoj de la organizoj de la nacia registaro.
 
Ĉina Popola Respubliko (fondita en 1949)
 
    Kiam la Ĉina Popola Respubliko estis fondita en la 1-a de oktobro 1949, Banĉen Erdeni la 10-a, unu el la du eminentaj vivaj budhoj de Gelug-sekto de la tibeta budhismo, esprimis sian subtenon al la centra registaro kaj sian volon liberigi Tibeton kiel eble plej baldaŭ.
    En la 23-a de majo de 1951, la Interkonsento de la Centra Popola Registaro kaj la Loka Registaro de Tibeto pri Rimedoj por Paca Liberigo de Tibeto estis subskribita en Pekino. Ĉar la interkonsento havas 17 artikolojn, oni nomas ĝin ankaŭ "17-artikola Interkonsento". Dalai-lamao la 14-a kaj Banĉen Erdeni la 10-a respektive sendis telegramon al la centra registaro, esprimante sian subtenon al la interkonsento kaj sian decidon por garantii la unuecon kaj suverenecon de la patrolando. Laŭ la 17-artikola Interkonsento Tibeto realigis pacan liberiĝon.
    En la jaro 1954, Dalai-lamo la 14-a kaj Banĉen Erdeni la 10-a kune iris al Pekino por ĉeesti la 1-an Tutlandan Popolan Kongreson de la Ĉina Popola Respubliko. En tiu kongreso Dalai-lamao la 14-a estis elektita kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, kaj Banĉen Erdeni la 10-a, membro de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso. En la 22-a de aprilo 1956, fondiĝis en Lhasa la Prepara Komitato por Fondo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Dalai-lamao la 14-a funkciis kiel ĝia prezidanto kaj Banĉen Erdeni la 10-a kiel ĝia unua vicprezidanto.
    Demokratia reformado estas principo preskribita en la 17-artikola Interkonsento. Sed en la meza periodo de la 20-a jarcento, servutulo-posedantoj en Tibeto ankoraŭ opiniis, ke la feŭda servuteco estas neŝanĝebla por Tibeto. Tial akra kaj komplika batalo okazis inter la centra registaro kaj la progresema forto de Tibeto en unu flanko kaj altranguloj kaj konservativuloj de Tibeto en alia flanko, rilate plenumadon de la 17-artikola Interkonsento. En la 10-a de marto 1959, por konservi siajn interesojn, la reakciaj servutulo-posedantoj deklaris "sendependiĝon de Tibeto" kaj lanĉis armitan ribelon. La 28-an de marto de tiu jaro, la centra registaro anoncis abolon de la loka Gaxag-registaro de Tibeto, kaj ordonis, ke la Prepara Komitato por Fondo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono laboru kiel la loka registaro de Tibeto kaj Banĉen Erdeni la 10-a funkciu kiel aganta prezidanto de la Prepara Komitato.
    En junio kaj septembro de 1959, la Prepara Komitato por Fondo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono aprobis la Rezolucion pri Demokratia Reformado en Tibeto kaj la Rezolucion pri Abolo de Ter-posedanteco de la Feŭdaj Servutulo-posedantoj kaj Enkonduko de Ter-posedanteco de la Farmistoj, kaj decidis sufiĉe mobilizi la popolanojn por plenumi demokratian reformadon en Tibeto. La reformado ĝenerale finiĝis en la jarfino de 1961, kaj diversaj guberniaj, distriktaj kaj urbetaj popolaj potenc-organoj estis starigitaj. En marto de 1962, 92% de la urbetoj de Tibeto faris ĝeneralan elektadon surbaze de kamparanaj asocioj. En julio kaj aŭgusto de 1965 elektado ĉe la gubernia nivelo ĝenerale finiĝis.
    La 1-a Sesio de la 1-a Popola Kongreso de Tibeto okazis en la 1-a de septembro de 1965 en Lhasa, kaj en tiu sesio oni deklaris fondiĝon de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Estis starigitaj en Tibeto la sistemoj de popola kongreso, regiona nacia aŭtonomeco, politika interkonsiliĝo kaj demokratia kontrolado.