Jianhua Li Published on May 15, 2008
by Jianhua Li

Jianhua Li's blog

Browse posts
Miaj videoj
Posted on June 23, 2008
Historia evoluo kaj suvereneco de Tibeto
Posted on June 23, 2008
Konigo pri Pekina Espearnto-Asocio
Posted on June 23, 2008
Okazis forta tertremo en sudokcidenta Ĉinio
1 comment (latest 4 months ago)
refunkcias mia retejo
Posted on April 22, 2008
3 comments (latest 5 months ago)
Por nia Esperanto, Kunlaboru!
Posted on March 12, 2008
44 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 111 visits

Okazis forta tertremo en sudokcidenta Ĉinio

Thursday May 15, 2008 at 01:15AM

Je la 35-a minuto post la 14-a horo de la 12-a de majo, laŭ pekina tempo, okazis tertremo en Wenchuan, gubernio de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.

Pro tiu Ĉi tertremo, partoj da poŝttelefono en tiu provinco malfunkciis, la trajno ŝtopis funkcii, la ŝoseoj estas barita kaj la aviadiloj ankoraŭ ne povas normale ekflugi kaj surteriĝi. Sed vespere de samtage, la fervojoj jam refunkciis kaj la lokaj flughavenoj ankaŭ estis malfermita.

Laŭ statistiko, ĝis la mateno de la 15-a de majo, 14866 personoj mortis pro la tertremo. Post okazo de tiu tertremo, Ĉina prezidanto Hu Jintao tuj postulas ke Ĉiuj-nivelaj registaroj kiel eble plej baldaŭ savi la vunditojn kaj garantii la sekurecon de la popolo en katastrofa regiono. Sciinte la okazon de tiu Ĉi tertremo, Ĉina Ĉefministro Wen Jiabao tuj iris al la katastrofan regionon por gvidi aktivadon por savi kaj helpi popolon. En la vespero, Wen Jiabao jam atingis la katastrofan regionon.

 

Post okazo de tiu Ĉi tertremo, oni organizis pli ol 2 mil soldatoj kaj kelkaj kuracistoj-groupoj iri al la katastrofa regionoj por savi popolon.

Sciinta la tertremon, japana Ĉefministro, usona prezidento, germana Ĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj, ĝenerala sekretario de UN, slovenia Ĉefministro, vicministro pri eksteraj aferoj de Turkio kaj ambasadoro de Rusio en Ĉinio jam esprimis siajn simpation.

Nun, Ĉiuj Ĉinoj prizorgis tiun katastrofon kaj multaj Ĉinoj kaj organizoj jam aktivis por helpi la popolon de tiu regionon.

1 Comment / add your comment?

Onklo says:
En mia koro mi ankaŭ partoprenas en funebra ceremonio,kiu okazis por sennombraj mortinotj,kiuj mortis ĉi foje pro katastrofo de grandega tertremo en Ĉinio. MI esprismas mian kondolencon al la mortintoj pro ĉi foja grandega tertremo. Mi salutas vin el S. Koreio.Lee(Onklo).
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.