Karaj geamikoj! La reprezentanto en Euxropo( Vlad'ka Chvatalova) de la neregistara organizo Afrika Centro Mondcivitana "Centre Africain de la Citoyenneté Mondiale "(ACM) vizitis Beninon fare de la okazinta konferenco kaj rimarkis la vivkondicxon de la infanoj en la orfejo "Nabouba" en Lokossa.Kio permesis al sxi lancxi alvokon por plibonigi la vivon infanojn en la orfejo. Bv konatigxi kun la alvoko de sxi: Dum nia vojagxo ni proksime de Lokossa (Benino) vizitis orfejon, en kiu krom alia estas instruata Esperanto (cetere, mi dum mia unusemajna restado en Lokossa acxetis keston da sapo kaj transdonis gxin kun restinta mono al la direktoro de la orfejo, li kaj la infanoj ege dankas al cxiuj!). Kontaktojn kun la orfejo tenas Latifou Gbadamassi kaj François Hounsounou. Mi vizitis la orfejon ankoraux foje dum la tuta tago kun François kaj instruis tie Esperanton al la plej malgrandaj infanoj. La vivsituacio de tiuj infanoj estas tre malfacila. Cxiuj devas multe labori en kampoj por havi almenaux ion por mangxi, cxar la financaj fontoj ne suficxas. Kaj mi ecx ne parolas pri vestajxoj, lernejaj elspezoj kaj foje malsanoj. Mi decidis kunlabori kun François kaj la neregistara organizo, kies fondinto kaj prezidanto li estas, kaj trovi subtenantojn de tiuj infanoj, kiuj - se eblas - regule pagus monon por helpi al konkretaj infanoj kaj/aux la tuta orfejo. Laux la direktoro plej necesas helpi unue infanojn, kiuj perdis ambaux gepatrojn, kaj poste aliajn, kiuj havas ankoraux unu de la gepatroj. Unue temus pri infanoj 12-14 jaraj, kiuj devos forlasi la orfejon jam post kelkaj jaroj, kutime kiam ili igxas 18-jaraj. Se ili povus havi decan edukadon, ili pli bone povus prizorgi sin mem post la forlaso de la orfejo. Ni proponas pagi 15euxrojn po infano kaj monato - por sxpari sendokostojn oni pagus por duona jaro, kaj eblos sendi monon al mia konto en Belgio, el kiu mi sendos cxion kune al la konto de la neregistara organizo (kompreneble vi povus pagi rekte mem, sed laux miaj unuaj informoj la kosto de la transpago estas cxirkaux 40 euxroj). La organizo poste pagos al la orfejo, sen depreni ion ajn por la servo, kaj poste - ankaux senpage - kontrolos la elspezojn kaj raportos pri tio. Cxiu havos skriban kontrakton kun la infano pere de la organizo. ankaux la direktoro estas ege agrabla kaj fidinda persono. Plej bone estus, se cxiu persono, kiu partoprenos tiun projekton, povus pagi gxis la infano forlasos la orfejon, sed se iu pro iu kialo ne plu povos/volos pagi, ni klopodos trovi anstatauxanton. Mi ege sxatus peti vin konsideri tiun cxi proponon kaj sciigi min, se vi interesigxos pri tiu cxi subteno de la infanoj. Mi kolektos nomojn - ne nur de esperantistoj - dum septembro kaj oktobre ni faros praktikajn pasxojn, ekskribos kontraktojn ktp. Mi konscias, ke pluraj homoj jam subtenas infanojn pere de aliaj projektoj kaj programoj. Sed dum la tri tagoj, dum kiuj mi ekkolektis nomojn, mi ankaux komprenis, ke multaj homoj sxatus helpi, sed ne sxatas sendi monon al grandegaj organizoj, kie multe da mono estas elspezataj pro administrado aux kie ne eblas bone kontroli la elspezojn. Nia iniciato estas eta, sed gxi havas grandan sencon kaj estas ege konkreta. Mi dankas, se vi legis tiun cxi mesagxon gxis la fino, kaj mi esperas, ke almenaux iuj el vi kontaktos min por organizi cxion pli konkrete. Bv. ankaux sendi tiun cxi mesagxon al viaj geamikoj - ankaux ne-esperantistoj, se vi opinias, ke ili povus interesigxi. Kun amikaj salutoj Vladka Chvatalova sciuro@seznam.cz Tel:+32 47 83 61 47 5