Arbo-projekto en Lokossa/Benino

 

La neregistara organizo nome Afrika Centro Mondcivitana (Esperantista asocio) kunlabore kun la orfejo « Nabouba » respondeciĝis pri la plantado de fruktaj arbidoj (manguier-oranger-Crossole-avocatier-papayer-bananier-artocapus-citronnier-cocotier-palmier sélectionné) en Lokossa (6*38—1*43) fare de TAKE-ESPERANTO en Francio. Tiu gajnita projekto rezultiĝis el la korespondado de Michel BASSO kaj François HOUNSOUNOU.La celo de plantado ne nur kontribui al la solvado de la medio, sed ankaŭ subteni la infanoj pri kiuj la gepatroj ne vivas aŭ ne plu kapablas subteni ilin pri la edukado kaj sanstato. Cele solvi tiujn problemojn,ke la tri organizoj decidis subteni la tiajn infanojn tra la  vendado  de la kolektado de fruktoj de arboj plantitaj en Lokossa en la vilaĝo « Doukon » signifas apud lago. Tiu loko estas riĉa pri turismo (vidindaĵo de bestoj). La riĉa grundo pro la lago profitos la kreskado de la plantoj.

En la orfejo ricevas esperantokursojn la infanojn. kaj laboris la germanaj volontulinoj kun la infanoj fare de Afrika Centro Mondcivitana.

 

Lokossa estas la kerno de esperanto en Benino pro diversaj agadoj,kiuj ĉiufoje okazas. Ĝi gastigas la Afrikan Oficejon kaj la Afrikan Centron Mondcivitan. Tiu lasta rilatas kun la urbodomo pro la bona evoluado de siaj agadoj kaj Esperanto en la urbo. Ĝi ŝatas imiti la paŝojn de Herzberg en Germanio por iam deklarigi la urbon kiel esperanto-urbo en Benino. La unuaj paŝoj jam estas faritaj.

Bv viziti la urbon kaj la vilaĝon por ĝui la belan plantadon de la infanoj de la orfejo kaj la esperantista grupo en Lokossa poste la ĉirkaŭaĵo de la lago kun freŝa aero .Ĝi troviĝas ĉirkaŭ du km for Lokossa.

 

Plian informon, bv turniĝi al

 

François HOUNSOUNOU

esperantoawc_benino@yahoo.fr

ong.acm@gmail.com