La 15an de decembro de cxiu jaro estas konata de cxiuj verdaj amikoj sub la signo de memorfesto. Tutmonda esperantistaro organizis kaj festis siamaniere la zamenhofan tagon.
Imite al la strukturoj en eperantujo,ACM Benino ne margxene restis de tiu festo en Benino.ACM Benino organizis belegan feston por memorfesti la naskigxtagon de Zamenhof.Tiu festo okazis en la publika lernejo Hlodo kie esperanto enkondukigxis antaux tri jaroj.
Malgraux la trimestra tasko de lernantoj,la nova lernejestrino rajtigis la okazigon de tiu cxi festo.Estas la unua fojo sxi auxdis pri esperanto kaj sopiras pliscii kio gxi estas.La festo tiel okazis la 18an decembro cxeeste de la lernejestrino,kolegoj kaj ACM-anoj en la lernejo.
Laux la programo, la infanoj kantadis por lauxdi Zamenhof, recitis poemetojn kaj donis la nomojn de diversaj ajxoj en esperantujo por gajni premiojn. La infanoj gxojesprimis per diversajn afrikaj dancojn inter ili enestas « Gogohoun »,speciale por Benino.
Piedpilkon(macxo de foot) la malnovaj esperantistoj ludis kontraux la novaj.Tiuj lastaj gajnis la macxon.La lernejestrino transdonis la acxetitan kupon de ACM Benino al la gajnintoj.
Redaktoro de la Jxurnalo,la plumo vizitis la lernejon kaj intervjuis la prezidanton de ACM Benino.Tiklaj demandoj estis responditaj por kontentigi lin.

Raportis
Francois HOUNSOUNOU.