Renkontiĝo en Lokossa,Benino.

s-ro Patrice LOVESSE, fama beninano, Direktoro pri agrikultura instanco(Centre Béninois pour le Développement des initiatives à la Base=CBDIBA) iĝis la nuna sekretario de la registrocentro pri mondcivitaneco en Parizo. La prezidanto de NGO ACM,François HOUNSOUNOU kaj la nuna sekretario jam konatiĝis dum ia okazinta seminario pri mondcivitaneco en Abomey fare de ASCOP.Patrice ege interesiĝis pri la studado de nia lingvo,esperanto.François H havigis al li kelkajn materialojn pri esperanto.Vojaĝante al togolando tra Lokossa, li skribis al François por rendevui pro esperanto kaj mondcivitaneco.Favora rezulto okazis inter ili kaj planis helpi unu kaj la alian.

La renkontiĝo okazis hodiaŭ la 12an de novembro 2008 posttagmeze.Ili sinrevidos la venontan vendredon por eki la agadojn.

verkis:

François HOUNSOUNOU.