Revsonĝo de migranto

 

espere revi ŝvebe ensonĝiĝe

por vivon savi migri elĉerpiĝe

eltrovi tion ĉi ĉi oran gruzon

minejan indikilo-malkonfuzon

en jene envolvanta paradizo

pro ĝoja kanto-danco-improvizo

magie floras la feliĉinvado

animinterstelara eldorado

         -    *    -