Mi estas el Kanado, en la francparolanta parto de la lando kaj mi interisiĝis pri la internacian ekde tri jaroj. mi tre entuziasmiĝas pri tiun ĉi malkovron. Aparte pro ke en mia lando ni (la francparolantoj) havas problemojn rezisti al la asimiladon de la angla majoritato. Kebekio,mia naskiĝprovinco estas la sola el la dek provincoj kaj teritorioj de Kanado en kiun oni parolas majoritate la francan. Tial ni devis, antaŭ tridek jaroj, leĝigi por certiĝi nian komunuman lingvon estu protektita. Nun la situacio estas pli bona ol antaŭe, Tamen se nia registaro povus havi la genian ideon uzi neŭtralan lingvon kiel Esperanto por proksimigi la du kulturoj kiujn ni nomas ironie " la du solecoj " tiam tiu povus esti bonega kuracilo por la interkomprenado de nia du popoloj. Tial, dum miaj libraj tempoj, mi dediĉas min al la disvastigon de Esperanto inter mia geamikaro.