Max Schraut: La Kongreso de Gemutuloj
Tradukis Michael Lennartz
Krimrakonto el la 1930a jaroj

Traduko de la kajero Der Kongress der Stummen de Max Schraut. La aŭtoro estas Walther Kabel, kiu uzas en la serio Harald Harst – Aus meinem Leben la plumnomon Max Schraut.

La germana originalo: www.walther-kabel.de/node/173

Senpaga elŝuto: www.majkel.de/wb/pages/esperanto/elektronika-libraro/elsutado.php?dgp=18

Granda titolbildo: www.ipernity.com/doc/41683/33585001

Titolbildo de la rakonto "La Kongreso de Gemutuloj" Specimeno:

La nokta mal­helo estis tiel densa, ke la aŭtuna parko kun ĝiaj vastaj herbejoj kaj grupoj da arboj ŝajnis formi nedisigeblan unuaĵon kun la peĉe nigra nubaro de la ĉi­elo.

La vento, kiu senforte blovis tra la suproj de la fagoj, faris apenaŭ su­sureton. Ĝi sonis kiel flustr­ado de koboldoj, kiuj aŭdacis suriron sur la tersur­facon en la mal­helo.

En tiu mal­helo, en kiu oni povis vidi eĉ ne la manojn antaŭ la okuloj, ek­sonis krom la subdir­etado de ne­vid­eblaj koboldoj el la direkto de la putorando, kies blanka kadro aperis nur kiel pala ovalo en la mal­helo, la mistera, nekom­prenebla, ster­tora bal­butado de homo, kiu ne tute regas sian parol­organon kaj tamen penas iel kom­pren­igi sin.

Estis mal­juna vojulo, kiu sidis sur la rando de fontano inter du same svagaj korpo­formoj.

La viro estis aŭten­tika vojulo, tute aŭten­tika.

Li odoraĉis.

Estis la odoro de nelavita korpo, mucidaj ĉifonoj, pipofumo kaj fuzela brandaĉo.