Suzan »Suzi« LeVine estas la nova usona ambasadorino en Svisio kaj Liĥtenŝtejno. Ŝi grave proksimigis la aĝan ceremonion al la moderno, farante sian enoficigan ĵuron sur elektronika legilo.
La aparato estis malfermita je la dek naŭa aldono al la usona konstitucio, kiu garantiis en 1920 al virinoj la rajton de balotado. Vicprezidento Joe Biden administris la ĵuron (Foto: mobile.twitter.com/USAinUK/status/473420104634732544/photo/1 ).
Ŝia »elektronika« ĵuro ne estas tro surpriza. Dum jaroj ŝi laboris por Microsoft inter alie kiel manaĝero pri produktoj kaj Expedia kiel direktoro pri merkatorientiĝo kaj multe okupiĝis pri lernosciencoj kaj per socialaj aktivadoj. Ŝi havas du bakalaŭrajn titolojn (angla lingvo kaj mekanikaj inĝenieraj sciencoj), edzon kaj du infanojn.