La kongreso de gemutuloj (malneto de traduko, 1a ĉapitro) de Max Schraut (t. e. Walther Kabel)

Tio estas la unua ĉapitro de mia nova traduko: La kongreso de gemutuloj. Kiel kutime mi petas vin atentigi min pri ĉiaj eraroj, bv.kp.:

www.ipernity.com/group/115874/discuss/164111

Tie vi povos elŝuti la kompletan tradukon.

-------------------------------------------------------------------------------

1a ĉapitro – La virino kun la danĝera komisio

La nokta malhelo estis tiel densa, ke la aŭtuna parko kun ĝiaj vastaj herbejoj kaj grupoj da arboj ŝajnis formi nedisigeblan unuaĵon kun la peĉe nigra nubaro de la ĉielo.
La malforta vento, kiu senforte blovis tra la suproj de la fagoj, faris apenaŭ susureton. Ĝi sonis kiel flustrado de koboldoj, kiuj aŭdacis suriron sur la tersurfacon en la malhelo.
En tiu malhelo, en kiu oni povis vidi eĉ ne la manojn antaŭ la okuloj, eksonis krom la subdiretado de la nevideblaj koboldoj el la direkto de la putorando, kies blanka kadro aperis nur kiel pala ovalo en la malhelo, la mistera, nekomprenebla, stertora balbutado de homo, kiu ne tute regas sian parolorganon kaj tamen penas iel komprenigi sin.
Estis maljuna vojulo, kiu sidis sur la rando de la fontano inter du same svagaj korpoformoj.
La viro estis aŭtentika vojulo, tute aŭtentika.
Li odoraĉis.
Estis la odoro de nelavita korpo, mucidaj ĉifonoj, pipofumo kaj fuzela brandaĉo.
Ni kaptis la maljunulon antaŭ mallonga tempo, kiam li eliris el la vilao de Saduzzi tra la pompa ĉefpordo, kaj la ferecaj ĉirkaŭprenoj de niaj manoj rapide instruis al li, ke rezistado estus tute senefika.
Harst diris al mi tre mallaŭte en Esperanto, kiun la fripono certe ne komprenis: »Ne havas sencon. Ni venigas lin kun ni. La viro estas muta, sed eble li povas legi kaj skribi.«
Li intence parolis tre raŭke, kaj mi respondis same raŭke: »Kion vi esperas de li?«
»Ni vidos. Metu rubandon sur liajn okulojn.«
Kaj al la maljunulo li diris transkvilige: »Timu nenion. Ni ne estas ŝtataj oficistoj.«
La fripono ridis mallaŭte. Lia rido sonis terure kiel la stertorado de mortanta diablo.
Tamen la maljuna, malbonodora viro ne faris al ni malfacilaĵojn. Ni prudente kondukis lin al malproksima murpordo kaj en la aŭtomobilon atendantan sen lumoj sole sur kampovojo.
Sur la ŝofora sidilo de la peza limuzino, kies blankaj metalpartoj brilis neklare kaj nebrile kiel disĵetitaj vitropecoj pro la timiga malhelo, sidis io, kio demandis per graka voĉo: »Kiun vi alvenigas?«
Tiam poŝlampo eklumis, nia veturigisto rigardis la vojulon, kies ĉapo estis glitinta profunde sur la nukon, kaj la lumfadeno forrampis.
Subite nia veturigisto tusetis helsone, kaj tiu tuseto finiĝis per imitita ĉirpado de grilo. Kio nun sekvis, tio estis la plej hontinda malvenko, kiun ni iam spertis.
Ni estis subtaksintaj la maljunulon, liaj pugnoj estis kiel forĝomarteloj, tiam finiĝis mia flugo maldekstre sur stako de terpomfolioj kaj la kontraŭvola transkapiĝo de Harst en malagrabla rubusarbusto, kion mi poste konstatis.
Fulmrapide okazis la pugnobatoj, fulmrapide ni flugis de la ŝtupobretoj en la peĉe nigran nokton, fulmrapide la veturilo ekveturis, kaj mi kolerege postrigardis la lumon de la lumĵetiloj, kiu malaperis trans la monteto.
Mia kapo zumegis kiel helico, kaj estis nur malforta konsolo, ke ankaŭ Harald poste devis kovri belegan fruntoŝvelaĵon honte per pudro dum pluraj tagoj kiel memoraĵon pri du nekonatoj.
Silente ni sidis dum kelka tempo ĉe la vojrando. Laŭ la situacio ni devis perpiede iri en la plej proksiman vilaĝon.
Harst restis senvorta. Mi komprenis tion, ĉar la konduto de nia mistera klientino kaj de la vojulo estis neelĉerpebla temo por spuremaj pensoj.
En la vilaĝo ni trovis la gastejon ankoraŭ malfermita, kaj la dika, societema mastro tuj kredis nin, ke ni estas unutagaj turistoj el Berlin, ke ni nur vojeraris kaj akcidente puŝis niajn kapojn en la arbaro kontraŭ arboj. Li kondukis nin en komfortan gastoĉambron kun du litoj, alportis refreŝigaĵojn, hejtis la fornon kaj deziris al ni agrablan ripozadon.
En la forno muĝis fajrego de abiopecoj, la fornopordeto estis malfermita, kaj la varmo ĉirkaŭradiis nin afable, kaj la grogo estis tiel eksterordinare bona, ke mi havis pli afablan opinion pri la situacio. Malgraŭ la ŝvelaĵo.
Ni do havis malbonŝancon.
Harst sidis profunde en fotelo, fumis sian cigaredon mute kiel fiŝo kaj manĝis iafoje plenbuŝon de la bongustega kamparana ŝinko.
»Do ŝi konis kaj tuj rekonis lin malgraŭ la poŝtuko, kiun vi metis antaŭ la okulojn«, li diris tiam senpere. »Per kio ŝi rekonis lin? Ĉu vi vidis la cikatron sur la frunto ĉe la komenco de la densa griza hararo, mia kara?«
»Ne, sed mi vidis, ke la fripono havis unuopan neĝblankan harfaskon proksimume sur la linio de la verto.«
Harst kapjesis vigle. »Jam du rekoniloj! Kion vi pensas pri la tuta afero?« Lia indiferenteco estis neniĝinta.
»Ni resumu! Ĉi-matene iu telefone interparolis kun ni, estis damo. Ŝi promesis al ni mil markojn, por ke ni observu parkon kaj terason de la vilao de Saduzzi en la venonta nokto kaj kaptu la homojn, kiuj eliros el la vilao je la dek-unua horo, ĉar tiuj estas rompŝtelistoj. Profesoro Saduzzi estas forvojaĝinta. Tiom da sciigoj de la klientino, neniom pli. Ni konsentas, renkontiĝas kun ŝi je la naŭa horo en malhela strato. La virino sidas en kaŝvestaĵo kiel ŝoforo ĉe la stirilo, estas tute nerekonebla, donas al ni la honorarion, kaj ni veturas al Potsdam (* Potsdam – germana urbo ĉe Berlin, iama rezidejo de la reĝoj de Prusujo kun unikaj parkoj kaj kasteloj *) per diabla rapideco. Tiam ŝi informas nin, kie ni trovos la parkpordon, priskribas parkon kaj vilaon. Ni embuskas sur la teraso, ĝis la maljuna fripono eliras el la domo ekzakte je la dek-unua horo. Tiam ni konstatas, ke la viro estas muta, ni kunvenigas lin al la aŭtomobilo, kaj nia klientino forrabas lin kaj mem forfuĝas. Freneza historio«, li finas la rakonton ridetante.
Lian rideton mi konas. »Eĉ pli freneza estas la demando«, mi demandas freŝige bruske, »kial vi entute entreprenis tiun suspektindan aferon.«
Impete li etendas la manon al mi. »Max Schraut, se vi ne demandus tion nun, tiam mi rezignus fari vin detektivo. Do kial mi akceptis tiujn mil markojn? Nu, pro la Kongreso de Gemutuloj!«
Li diris tion per tiel strange serioza voĉo, ke mi surprizite ekatentis. Kongreso de Gemutuloj estas hodiaŭ, kiam eĉ internaciaj krimuloj aranĝas kunvenojn kaj interŝanĝas spertojn preskaŭ sub la okuloj de la publiko, nenio ekscita. Nur pro la nekutime serioza tono de Harst mi konjektis, ke la Kongreso de Gemutuloj devas havi tute apartajn trajtojn.
Bedaŭrinde nun iu frapetis la pordon. La dika mastro, laŭ la ruĝo de sia nazo li estis sia pej bona gasto, faletis en la ĉambron kaj apogis sin al la pordokadro.
»Miaj … sinjoroj …«, li povis nur stertori, »okazis … terura akcidento … En apuda ĉambro …«, li tremetis pro timo, »kuŝas … fremdulo … morta, mi ne scias … Mi scias nenion … Mi aŭdis klakon de la dompordo, kaj …«
Lia konfuzita babilado sciigis nenion al ni.
Harst gestis al mi. En la apuda ĉambro antaŭ la interliga pordo, kiu ĉi tie estis kovrita per dikaj kurtenoj, al nia ĉambro ni trovis tiun vojulon, kiu antaŭ mallonga tempo donis al ni la bontrafajn pugnobatojn.
Harald klinis sin, prilumis la povran korpon, subite rekuris en nian ĉambron, alportis sian dorsosakon, prenis el ĝi la malgrandan medikamentan ekipaĵon, faris du injektaĵojn al la maljunulo kaj tiam metis kusenon sub lian kapon.
»Enlitiĝu, sinjoro Brandt«, li opiniis ordone. »La vojulo svenis pro pro malsato kaj elĉerpiĝo. Ni zorgos pri li. Ne estas grave.«
Sinjoro Brandt spiregis senŝarĝiĝinte. »Mi dankas vin, sinjoroj …«, kaj lia dika figuro haste malaperis.
»Fermu la pordon, mia kara!« Harst ne moviĝis, nur migrigis siajn akrajn okulojn kaj mute almontris al la kuntiritaj fenestrokurtenoj.
Ankaŭ ĉi tiu estis unu el la belaj gastoĉambroj de la gastejo »Eldorado«. Ĝi estis neokupita kaj malvarma, sed purega. En la somero la »Eldorado« ĉiam havis multajn gastojn, nun en Oktobro la sezono kompreneble estis malfavora.
Mia amiko palpis la pulson de la maljunulo.
»Li restos viva«, li deklaris mallaŭte. »Tio tre malplaĉos al certaj homoj. Se la mastro ne serĉus rompŝteliston ĉi-supre pro brueto de la dompordo, tio estus finfarita venenmurdo.«
Mi estiĝis rigida. »Ĉu venenmurdo, Harald?«
»Kompreneble. Bonvolu rigardi la maldekstran mandorson de nia fremdulo. La gratvundeto estas mallarĝa, sed la koloro sur la rando jam ŝanĝiĝis blue-verde. Tre strange.«
»Kion vi injektis al li?« mi demandis konfuzite.
»La universalan kuracilon kontraŭ korinsuficienco. La viro havas rezisteman naturon. La koro laboras jam pli forte.«
Li nun paŝis al la kurtenoj, kiuj vualis la interligan pordon, prilumis ĝin per la poŝlampo kaj plurfoje skuis la kapon.
»Tio aspektas kiel faro de virino«, li flustris. »Pingloj kun vitrokapetoj! Ne estas alia maniero, kiel estiĝis la gratvundeto sur la mandorso. Oni taskis al li nian subaŭskultadon, sed efektive li havis la taskon morti. Kaptante la kurtenojn kaj distirante ilin por pli bone aŭskulti, li gratis la manon. Kia abomeninda murdatenco!«
Mi iris apud lin.
Ne estis facile, kribri el la fulmrapidaj, saltosimilaj konkludoj de Harst la vere gravan informon.
»Tenu la lampon«, li petis.
Tiam li tiris kun granda singardemo ok pinglojn el la orloj de la duoblaj kurtenoj, metis ilin en sian paperujon kaj opiniis: »Ĉu ŝi faris tion? Jam ŝi revenas. Aŭdaca estas ŝi! Ŝi volos forigi la pinglojn.«