Jen mallonga resumo pri mia publika agado en la kvara kvaronjaro 2013:

Blogo:
- "La nordfrisa lingvo" okupiĝas pri la situacio de minoritata lingvo en Germanio. Se vi atente legas ĝin, vi povas kompreni, kial mi ne kredas je "lingva imperiismo".

- "La nova Kindlo: Kindle Paperwhite 2013" raportas pri miaj unuaj spertoj per ĉi tiu legilo.

- "Uragano Xaver super Norda Eŭropo" furiozis je la 5a kaj 6a de Decembro 2013. Mi havas la impreson, ke la esperantistoj tute ne rimarkis ĝin. Eble ĉar ĝi okazis en Eŭropo.

Elektronikaj libroj:
Esperanto to go estas nova serio de elektronikaj lernolibroj por Germanoj. En Januaro aperos nova libro kiel kutime en mobi- kaj epub-dosierformoj.

La viro el Francujo de Ivans (Traduko de W. Versteeg-Graftdijk) estas reeldono de Krimromano el la jaro 1917 pri anglaj aristokratoj kaj juvelŝtelisto.