Mi aktualigis mian retan vortaron:

www.der-esperantist.de

aŭ rekte: www.majkel.de/eo

La (tute reprogramita) retpaĝaro estas reduktita al la vortaro, ĉiuj aliaj partoj estas viŝitaj. La amplekso de la vortaro tre modere kreskis. Ĝi estas vortaro Esperanto - germana kun germanlingva fasado.

Aldonita estas serĉado pri fakoj. Tamen tio estas ne pli ol pruvo de fareblo, ĉar mi ne havas gvidliniojn pri la aldono de fakoj. La nova serĉo listigas ĉiujn fakojn, la nombron de la koncernaj indikoj pri fako, kaj kompreneble ĉiujn tradukparojn de la fako.