En Usono malfermiĝis la unua publika librejo komplete sen presitaj libroj. Ĝi nomiĝas »Bibliotech«. En la elektronika librejo en San Antonio (en la usona partoŝtato Teksaso) la vizitantoj povas uzi okcent e-legilojn por legi pli ol dek mil e-librojn. Inter la legiloj troviĝas ducent speciale por infanoj, 48 iMac-oj, dek MacBook-oj, kvardek iPad-oj kaj kvar tuŝ-ekranaj tabloj. La aliro al la libroj okazas per nubo-memorilo.

Al la librejo estas ligitaj interreta kafejo, ĉambroj por pridokumenta reserĉado, grupa laboro kaj salono por legantoj. La domo estas en kvartalo de »sociale malfortaj« personoj. Ĉirkaŭ sepdek kvin procentoj el la loĝantoj ne havas propran aliron al interreto. La senpaga oferto de Bibliotech ebligas por ili bazan provizadon de ciferecaj servoj.

Leginte la novaĵon, mia unua ideo estis: Bonege. Jen estas homoj, al kiuj mankas aliro al klerigado kaj libroj, kaj la distribuado de scioj kaj konoj per elektronikaj vojoj permesos al ili plibonigi siajn ŝancojn en la vivo.

Tiam mi legis kelkajn komentojn en germana interreta gazeto, kaj vere, mia spiro haltis. Ekzemple:

* Pro kostoj de 2,4 milionoj da dolaroj por Bibliotech kaj dek mil libroj unu libro kostas ducent kvardek dolaroj. Paperaj libroj estas pli malmultekostaj.

* Dek mil libroj estas malabunda oferto.

* Ĉu krom scienistoj, studentoj kaj pensiuloj ekzistas homoj vizitantaj bibliotekon? El mia amikaro neniu iras en bibliotekon.

* Ĉu oni povas pruntepreni ĉiun e-libron nur unufoje samtempe? (Mi ne kredas, ke la librejo uzas Adobe DRM, sed permesas samtempe plurfojan pruntadon de libroj, do ili havas dek mil titolojn, ne dekmil ekzemplerojn. - Michael)