Verdaj Paŝoj estas serio de elektronikaj libroj (e-libroj) de belliteraturaj verkoj kaj tradukoj, kiuj estas eldonitaj ekde Aŭgusto 2013. La libroj eliras en la mobipoketa / kindla kaj en la epub-dosierformoj kaj estas legeblaj per la aktualaj legiloj, ekzemple Kindlo (Amazon Kindle), Tolino-legilo (en Germanio), Kobo, Sony Reader, BeBook, Pocketbook kaj aliaj, same per diversaj legoprogramoj por komputiloj, pletkomputiloj kaj smartfonoj.

Verdaj Paŝoj enhavas verkojn en aktuala lingvaĵo, unueca aranĝo kaj moderna prezentado. Novaj libroj aperos laŭ disponeblo. Mi akceptas tekstojn kiel proponojn por publikigo, pri detaloj okazos unuopa interkonsento.

La dosierojn vi trovas en la ĉapitro »Elŝutoj« de Esperanto-SH. La elŝutado estas (memkompreneble) senpaga.

La unua libro, kiu aperas en la serio, estas La du salikoj de Nagyenyed de Mór Jókai en nova traduko de László Vizi. Por tiuj, kiuj preferas PDF-dosieron, vi povas ĉi tie elŝuti la dosieron: www.ipernity.com/doc/41683/24689665 (bedaŭrinde nur por klub-membroj).

Jen specimeno de la libro, kia ĝi aspektas per androida pletkomputilo, legoprogramo "Coolreader":