Post kolapso de la retejo www.esperanto-sh.de mi devis renovigi ĝin. Post unu semajno la laboro estas farita.

Mi uzas alian redaktan sistemon (WBCE anstataŭ Websitebaker) kaj malgrandigis la nombron de paĝoj. Ĉiuj e-libroj revenis, multaj ricevis novan titolbildon, kaj la malnovaj prc-dosieroj estas nove kunmetitaj kaj konvertitaj kaj validigitaj.

Neŝanĝita estas la prezentado de Ŝlesvig-Holstinio kaj ĝiaj distriktoj.