Jen mallonga raporto pri la lastaj aktualigoj.

Mia reta vortaro ricevis sian kutiman kvaronjaran aktualigon (www.majkel.de/eo). La plej grava ŝanĝo: Por kelkaj vortoj mi aldonis la Lingvajn Respondojn de Z. Iru al la serĉopaĝo kaj tajpu ekz.: "lingvaj": www.majkel.de/eo/index.php?id=33

En mia blogo pri ne-Esperantaj temoj mi skribis pri Vindozo 8, la kindlo (la lego-aparato "Kindle 4" de Amazon) kaj aliaj aferoj. Je sabato, la 31a marto 2013, aperos blogero pri "dezerta ŝipo" (Wüstenschiff) - teknika utopio.

Nova elektronika libro aperis (www.ipernity.com/doc/41683/14597889). Tio estas la pdf-dosiero por sescolaj ekranoj kaj legiloj. La epub- kaj la mobi-dosierformojn vi povas elŝuti: www.majkel.de/wb/pages/esperanto/elektronika-libraro/elsutado.php