Michael Lennartz Published on November 6, 2009
by Michael Lennartz

Michael Lennartz's blog

Browse posts
Frage eines Journalisten
Posted on December 19, 2009
3 comments (latest 9 days ago)
"der esperantist" ist zurück
Posted on November 18, 2009
3 comments (latest 5 weeks ago)
Beispiele der Übersetzung aus dem Deutschen in das Esperanto
Posted on November 7, 2009
2 comments (latest 7 weeks ago)
Post la tradukado
4 comments (latest 7 weeks ago)
La orserĉistoj ĉe Klondike - Deka ĉapitro
Posted on November 6, 2009
5 comments (latest 7 weeks ago)
La orserĉistoj ĉe Klondike - Naŭa ĉapitro
Posted on October 19, 2009
1 comment (latest 2 months ago)
La orserĉistoj ĉe Klondike - Oka ĉapitro
Posted on October 8, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
ISBN - kaj nun?
Posted on September 28, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Germanio kaj Ŝlesvig-Holstinio balotis
Posted on September 28, 2009
2 comments (latest 2 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 100 times

Post la tradukado

Friday November 6, 2009 at 10:47AM

Enkonduko

Ĵus finiĝis la tradukado de "La orserĉistoj ĉe Klondike". Jen kion mi spertis kaj lernis:

La leganto

Kutime mi ne legas pri la plej grava faktoro de tradukado, ties celo: la leganto. Kompreneble oni povas traduki nur pro ĝojo por si mem, sed mi kutime tradukas tekston aŭ ĉar iu donis al mi la taskon aŭ ĉar mi mem havas interesan libron, kiun mi volas diskonigi al aliaj homoj. Ĉiukaze la rezulto estas publikigo de la tradukaĵo, kaj sekve de tio iu alia fremda homo, pri kiu mi havas neniun imagon, legos la tekston. Almenaŭ mi esperas, ke troviĝas iu tia homo. La esperantista leganto estas tute alia ol tiu en mia nacia ĉirkaŭaĵo. Neniu scipovas Esperanto kiel gepatran lingvon. Eĉ denaskaj esperantistoj parolas la lingvon de la gepatra lando, en kiu ili naskiĝis kaj eklernis, Esperanton ili parolas nur kun la gepatroj. Dum ludado kun infanoj sur la strato, en la lernejo, interparolante kun parencoj ili parolas sian gepatran lingvon, sed ne Esperanton. Sed la ordinara esperantisto estas alia homo, li lernas Esperanton kiel duan, trian, kvaran lingvon, hejme aŭ en Esperanto-kurso, kaj se li estas iom diligenta kaj fervora, tiam li finas la progresintan kurson.

Ni rigardu la pinton. Ekzistas eble cent aŭ ducent esperantistoj, kiuj uzas la lingvon ĉiutage parole, estante funkciulo aŭ oficisto de Esperanto-ligo. Por ili la lingvo estas memkomprenebla ĉiutaga ilo, pri kiu ili ne pensadas (bedaŭrinde multaj el ili vere ne pensas pri sia lingvo-uzado). Aliaj mil aŭ du mil estas spertaj esperantistoj pro longjara esperantisteco, ili estas aktivaj uzantoj de interreto, legas revuojn, verkas artikolojn, lernolibrojn, vortarojn. Sed ili ne estas tiuj, kiuj ĉiutage buŝ-parolas, ili unu aŭ du horojn tage legas kaj skribas. Do ni havas tutmonde eble tri mil esperantistojn, kiuj scipovas pli malpli flue legi, aŭskulti, skribi, paroli Esperanton. Plej multaj el tiuj kredas, ke la privata dialekto (kaj fakte estas tio), kiun ili uzas, estas la vera, reala Esperanto. Ili forgesas: Ĉiuj aliaj havas lingvan nivelon ne pli alta ol tiu de la supre priskribita fininto de duagrada kurso.

Nacilingvuloj havas multe pli altan lingvoscion. Junuloj en aĝo de kvin aŭ ses jaroj, kiuj ekiras al la lernejo, jam de pluraj jaroj ĉiutage parolas sian gepatran lingvon, disponas pri (kompare kun Esperanto) grandega vorto-provizo. Poste ili dum ses, ok, dek jaroj ĉiutage lernas gramatikon kaj ortografion, legas gazetojn, aŭskultas radion, rigardas televizion, interparolas kun centoj da homoj. Evidente neniu esperantisto havas kompareblan vorto-provizon kaj parol-kapablon rilate al Esperanto kiel iu ajn deksesjarulo fininte la lernejon rilate al sia gepatra lingvo.

Tamen ĝuste la aktivuloj de la Esperanto-movado ŝajnigas, ke ili scipovas Esperanton je la sama nivelo. Ne, Esperanto estas fremdlingvo por ĉiuj, ĉiam restos tia. Homo, kiu kvin jarojn vivis eksterlande kaj tie parolis fremdlingvon eble posedas la tiean lingvon pli bone ol iu ajn povas ellerni Esperanton.

Tion, kion ni nomas "Esperanto-movado", efektive estas la movado de tiuj ne pli ol tri mil aktivuloj. Libroj estas verkitaj kaj tradukitaj kadre de tiu elita grupo, recenzojn ĝi skribas, super revuoj kaj kunvenoj ĝi regas. Estas bone, ke ni ĝin havas pro ĝia produktemo, tiu elito samtempe malhelpas, ke la aktuala esperantistaro denove estiĝas amasa movado. Facilaj legaĵoj eble estas unu paŝo al la plinombrigo de la esperantistoj.

Konklude verkistoj kaj tradukantoj havas treege malfacilan taskon. Ili devas konsideri, ke la meza lingvoscio estas sufiĉe malalta kompare kun gepatra, nacia lingvoscio. Esperantisto, kiu aĉetis libron, kiun li komprenas aŭ tute ne aŭ nur per ĉiupaĝa pena helpo de vortaro, ofte ne prenos duan libron, eble eĉ foriroas el la movado, ĉar li konstatos, ke la promesita mirakla lando de reciproka kompreniĝo estas mensogo. Do oni devas verki laŭ tiu "malalta" lingvonivelo (ankaŭ, ne ekskluzive). El alia vidpunkto la legado de libroj, mi konfesas: amuzaj rakontaj libroj, plialtigas la lingvoscion kaj iom post iom la leganto scipovas legi tiujn pli altnivelajn verkojn. Tradukante iun verkon el nacia lingvo en Esperanton, mi eĉ ne havas alternativon. Mi devas skribi je sufiĉe alta nivelo. Legante belliteraturan libron, la esperantisto aliflanke lernas kaj lernu jen novan radikon, jen novan kunmetaĵon, sed ĉiam li lernas iom da gramatiko kaj stilo. La E-literaturo ampleksas preskaŭ ĉiujn gravajn verkojn de la monda literaturo, sed mankas tiuj verkoj tradukitaj kaj originalaj, kiujn la homoj legas ĉiutage kaj amase kaj plezure.

Do tio estis mia antaŭparolo. Verkante pri tradukarto, mi ĉiam pensas je la leganto de la tradukaĵo. Li estas la plej grava faktoro de mia laboro.

La aŭtoro

Dua grava faktoro estas la aŭtoro, pli ĝuste la respekto al aŭtoro. La reverkado, la rekreo de libro en alia lingvo, tio ja estas la tradukado, havas striktan limon: La originalon. Hodiaŭ la leĝoj pri kopirajto, la eldonejoj kaj ankaŭ la kritikistoj, lastaj eble konas la originalan verkon, limigas la liberecon de la tradukanto. Prave ili faras tion, ĉar la leganto ja volas legi certan libron de certa aŭtoro, kaj ne interpretadon. La tradukanto estas nura peranto de la enhavo, li ne rajtas fari sin dua aŭtoro.

Antaŭ cento kaj pli da jaroj estis alia situacio. Tiam rerakontoj estis ĉiutagaj. La itala Pinocchio, la germana Zäpfel Kern, la rusa Buratino (Буратино) rakontas la saman historion pri la eta lignulo, kiun ni konas kiel Pinokjo, sed kun fortaj alĝustigoj al la reciprokaj landoj; nomoj, lokoj, agoj kaj kulturaĵoj estas pli landotipaj; oni nomas tiujn adaptaĵoj inspiritaĵoj. Hodiaŭ tio ne eblas, estas simple kontraŭ la aŭtora rajto. Verdire mi ŝatas tiujn "malprecizajn" tradukojn, rerakontojn. Ili ne nur rerakontas, ili ebligas rigardon en la kulturon de la tiama tempo, bildigas la diferencojn inter kulturoj kaj tempoj, kiam oni komparas ekzaktan tradukon al "malpreciza".

Mi nun raportos pri kelkaj problemoj, kiujn mi renkontis tradukante la "orserĉistojn".

La titolo

La unua decido: Kiel nomi la tradukaĵon? Mi preferas tradukitajn titolojn, kiuj estas tre proksimaj al la originalo, ĉefe pro unu kaŭzo: Estas pli facile retrovi la fremdlingvan libron aŭ filmon.

Traduki "Die Goldsucher am Klondyke" per "La orserĉistoj ĉe Klondike" do estas konsekvenca. La libro estas tial nekonata, ke tio fakte ne ludas rolon, ankaŭ nomoj kiel "Oro", "La orminejo", "La orserĉistoj " aŭ "Kaptilistoj kaj orministoj" estas same bonaj. Verdire ne valoras longe pripensi tion. La ŝanĝo de "Klondyke" al "Klondike" tamen estis deviga, ĉar la rivero hodiaŭ tiel nomiĝas. Estonta nomo tamen estos "La orserĉistoj" simple pro mallongeco.

La lingvaĵo

La aŭtoro kelkfoje uzis anglajn vortojn. Ĉu lasi la anglajn vortojn en la teksto aŭ traduki ilin? La unua ĉapitro, kiun mi publikigis ĉe ipernito, havis la anglajn vortojn klarigitajn per piednotoj, poste mi tradukis la anglaĵojn esperanten kaj skribis ilin oblikve, en postaj ĉapitroj mi tradukis ilin, kaj ankaŭ la fintraduko enhavos simple la tradukojn. Ĉu vi divenas la kaŭzon? Verdire neniu el la solvoj estas pli bona aŭ malbona, ili estas egalvaloraj. Mi estas maldiligenta, jen la kaŭzo por la decido. La traduko estas verkata per tekstoprilabora programo, kiu tre taŭgas fari piednotojn. Sed kiam mi transprenas la tekston en retpaĝon, la piednotoj tute fuŝiĝas. Mi devas mane remeti ĉiun piednoton. Dekomence estis mia intenco, poste publikigi la tradukon en la formato de Mobipocket (pron. mobipoket, vidu http://www.mobipocket.com). Tiucele mi denove devos alĝustigi la tekston. Do, por eviti troan laboron per plurfoja aranĝado de piednotoj por diversaj eldonaj formatoj, mi malpliigis ilian nombron. Sekve ĉiuj anglaĵoj nun estas ordinaraj esperantaj vortoj.

Mi fundamenteme esperantigis vortojn kiel "Boardinghouse" per "pensiono", "Kanu" (kanuo) per "boato", meksikan-hispana "gambusino" per "ministo", "Mr.", "Mister" kaj "Sir" per "sinjoro", "Claim" per "minparcelo", "Nugget" per "orbuleto", "Creek" per "rivereto". Celo estis flua legado kaj simpla legaxjo, ĉar mi memoris, ke antaŭ jardekoj, kiam mi unuafoje legis la libron, min ĉagrenis tiuj fremdaj vortoj. Kanuo hodiaŭ estas iom alia ol la tiama transportboato, kaj "gambusino" eĉ ne troviĝis en mia tiama leksikono, mi hodiaŭ devas konsulti la hispanan vikipedion. Esperantaj verkoj estas legataj ne nur en okcidenta eŭropo de pli malpli kleraj homoj, ĝuste amuza literaturo estu kaj facile legebla kaj instrua.

Mi decidis traduki "Beefsteak" per "virbova rostaĵo" anstataŭ "bifsteko". Bifsteko estas malnova esperanta vorto. Ĝi troviĝas ekzemple en la germana-esperanta vortaro de P. Christaller el 1910. Por 99 procentoj el ĉiuj legantoj ĝi (la bifsteko) estas konata, ne ekzistas kaŭzo ne uzi ĝin (kaj ĉiu uzu senhezite). Tamen mi tradukis fundamentece, ĉar tiu vorto estas bona ekzemplo por elmontri la du skolojn. Unuflanke sendube internacia kaj konata nefundamenta, simpla, mallonga radiko, aliflanke malpli preciza, longa, peza kunmetaĵo. "Virbova rostaĵo" taŭgas por vere facilaj legaĵoj, kiuj instruas la uzon de kunmetaĵoj kaj evitas troan eŭropecon, "bifsteko" por meze facilaj legaĵoj, kiuj ne hezitas prezenti pli (okcident-)eŭropan lingvaĵon. La menciitaj du skoloj staras por diversaj grupoj de homoj. Unu grupo, al kiu mi apartenas, ŝatas la analizan kaj sintezan (kunmetan) metodon de Esperanto baze de manpleno da reguloj. Tio estas facila por ni, ni estas tro maldiligentaj por ellerni dudekon de pliaj radikoj, sed enigmece kunmetas kaj dismetas vortojn kiel aranĝbildon (puzlon). Ni kredas, ke ĉiuj homoj en la mondo ŝatas solvi enigmojn kaj aranĝbildojn. La alia grupo (aŭ skolo) estas sufiĉe diligenta por ellerni radikon post radiko, devigas ĉiujn aliajn fari la saman, ĉar alikaze la unua skolo ne komprenas la duan. La radik-lerna skolo havas pli facilan vivon, ĉar ĝi nur devas lerni vortojn kaj ne aldone solvas enigmojn. Do ne temas simple pri du skoloj en la Esperanto-movado, sed pri du diversaj pensmanieroj de la homoj.

Apartan atenton meritas la kartludo "Monte Bank" (germane: http://de.wikipedia.org/wiki/Monte_Bank). En la unua versio mi kreis novan radikon kaj klarigi ĝin same, kiel ĝi estis klarigata en la originala verko. Partopreninte la diskutadon pri "ĵakmaro", la statuo "Jakobo kun martelo" batanta sonorilojn, mi serĉis alian solvon. Mi ellaboris la jenajn:

1 - Simple skribi pri kartludo sen klarigi ion ajn.
2 - Inventi novan radikon kaj klarigi ĝin (mia unua solvo)
3 - Skribi pri kartludo kaj mencii en la teksto, kiel ĝi originale nomiĝas kaj funkcias.
4 - Skribi pri kartludo kaj klarigi ĝin en piednoto
5 - Uzi ĝin en la originala formo, almetante o-finaĵon

La unua solvo estas malakceptenda.Tiu tre facila solvo kontraŭas la sintenon, ke ni volas esprimi en E-ton ĉion, kion ni esprimas nacilingve.

En la dua solvo mi ne vidas sencon. "Monte Bank" estas nekonata hodiaŭ, do kial krei novan radikon nur por unusola uzo? En germana lingvo mi ne renkontis tiun ludon duan fojon, mi eĉ miris, ke ekzistas artikolo pri ĝi en vikipedio. Tia "loka" aŭ "unuverka" radiko eble havus sencon, se la vorto aperus plurfoje en la teksto. Sed tio ne estas.

La proponoj tri kaj kvar estas tre similaj inter si. Diferenco estas en tio, ke ĉe solvo tri mi tradukus "la kartludo Monte Bank", ĉe solvo kvar nur "La kartludo(1) ..." kun aldona klarigo en piednoto: "(1) En la originalo temas pri la ludo Monte Bank" ...

La solvojn tri kaj kvar mi taksas egale plej bonaj. Mi fine aplikis solvon kvar.

La kvina propono estas klasika. Mi konscias, ke la hodiaŭaj esperantistoj malakceptas tiun formon, kiu vere estas stranga pro la duparta originalo. Do: Forĵetinda.

Lingva nivelo

Kvankam mi legis la libron plurfoje, mi rigardis ĝin ĉefe kiel amuzan literaturon sen alta lingva kaj literatura nivelo. Jam post la unuaj alineoj mi konstatis, ke tio estis granda eraro. Unue la libron skribis sperta aŭtoro, kiu bonege scipovis sian gepatran lingvon. Fakte tio ne estas tro miriga, ĉar fine de la 19a jarcento ĉiu klera eŭropano bone posedis sian gepatran lingvon kaj unu aŭ du fremdlingvojn, estis lerta en diskutado, gramatiko, ortografio. Ne havante radioricevilon, diskludejon, interreton, anstataŭe timante baton per liniilo aŭ posttagmezan karceron, lernanto dediĉis iom pli da tempo kaj peno al la ellernado de lingvoj. Kaj ili eble eĉ rigardis sciencojn kaj scion kiel grandan aventuron (kiel mi). Do la aŭtoro sufiĉe bone regis sian lingvon kaj montris talenton en la verkado de aventuraj romanoj. Longajn, komplike nestitajn frazojn li skribis sur preskaŭ ĉiu paĝo. Legi ilin ne estas malfacile, kompreneble, ni havas la saman gepatran lingvon, sed traduki tiujn frazojn signifas profunde eniĝi en ilian strukturon, dispartigi ilin kaj remeti ilin tiel, ke senco kaj stilo de la aŭtoro restas, la frazo tamen estiĝas Esperanta frazo facile legebla kaj komprenebla. Ofte mia solvo estis dismeto de unu longa frazo en du mallongajn. Kelkfoje la Esperantlingva kutimo, uzi participajn subfrazojn, helpis. La gramatikajn tempojn mi tradukis sufiĉe libere (laŭ instigo de Vladimir), plej ofte rezignante pri la apliko de participo favore al simpla tempo. Tio estis mia plej granda interna batalo, ĉar mi ŝatas participojn kaj komplikajn tempo-sinsekvojn.

Mi konstatis, ke helpverboj estas oftaj. Germanoj evidente treege ŝatas la aldonon de "povi, voli, devi" ktp. anstataŭ klare skribi, kion ili intencas. Lerninte tion, mi maluzis la helpverbojn kaj tradukis per ordinaraj verboj.

Alia malfacilaĵo sin montris en la evoluo de la romano. Unue temis pri pelto-ĉasistoj, kiuj ekiras al orserĉado. Sed tiam ili malkovris abundajn orvejnojn kaj fondis orminejon. Eĉ se temas nur pri kelkaj maloftaj fakvortoj, la faka defio de minado por tradukanto kompreneble estas pli granda ol la priskribo de ploranta dommastrino aŭ vetkurantaj leporo kaj erinaco, krome menciante, ke iuj fakvortoj estis en la angla. Mi jam skribis, kiel mi solvis tion. Skribante pri la indianaj amikoj de niaj ĉefrolantoj, la aŭtoro ofte skribas nur pri "Crows". Mi tiam vortumis "indianoj", evitante la fremdan vorton.

Personaj kaj geografiaj nomoj

Eterna diskutado okazas pri personaj kaj geografiaj nomoj. Inter la ekstremoj de "tute ne" traduki kaj "ĉion esperantigi" ni trovas ĉiun pozicion. Trans ĉiu teoriado mi faras la jenan: La Esperanto-nomoj de grandaj aŭ gravaj lokoj estas aŭ sufiĉe konataj aŭ facile eltroveblaj. Tio koncernas ĉiujn ŝtatojn kaj landojn, ĉiujn ĉefurbojn, ĉefajn riverojn kaj montarojn kaj ĉiujn urbojn gravajn por la E-movado. Ilin mi uzas senhezite inkluzive de "Misuro"-rivero, kiu estas granda kaj grava rivero, kvankam ne tro konata en la movado. Kiu uzas la vortojn Elbo kaj Odro, tiu laŭ mi ankaŭ devas koni riveron Misuro (!, Misurio estas usona ŝtato). Kio estas granda kaj konata aŭ ne, tion ĉiu decidu por si mem. Aliflanke mi certe ne esperantigis la nomon de ĉiu urbeto kaj vilaĝo. Oni devas retrovi la geografiaĵojn, kaj tio okazas aŭ per vortaro (maparoj en Esperanto bedaurinde apenaŭ ekzistas) aŭ per nacilingva leksikono aŭ mapo, kaj por tiuj lastaj oni bezonas fidindan geografian nomon. Tio ne signifas, ke mi por eternaj tempoj kontraŭas E-tigon de geografiaj nomoj. Kiam ĉiu dua eŭropano scipovas E-ton kaj ĉiu maparo enhavas E-lingvan liston de geografiaĵoj, tiam mi vidas neniun problemon en la uzo de pure E-taj vortoj. Sed en la hodiaŭa tempo tio ne taŭgas.

Personajn nomojn mi ne tradukis, eĉ ne lingve alĝustigis. Fakte mi neniam legis romanon, en kiu oni germanigis proprajn aŭ familiajn nomojn (aŭ mi ne povas memori), tio estas unu el la plej bazaj rimedoj por kulture, loke kaj tempe difini rakonton. Kompreneble, en Esperanto, kiu estas lingvo kiel ĉiu alia lingvo, ĉio estas iel alia. En nacilingva lieraturo oni jam de jardekoj ne tradukas personajn nomojn, franca Pierre, hispana Pedro, rusa Pjotr nomiĝas ĝuste tiel, ne "Petro" aŭ "Peter". Tute male. Laste mi legis la E-tradukon de la nederlanda romano "Dekkinga fuĝas". Mi observis min, kiel la tiea esperantigo de nomoj efikas al mi. Nu, se vi volas, ke la leganto sin sentas forportita en fremdan, miraklan, fabelan landon, tiam esperantigu personajn nomojn. Al la plej multaj esperantistoj tio certe plaĉas. Promenante tra la Preĝeja strato, neniu devas pripensi, ĉu ĝi troviĝas en Londono, Parizo, Berlino aŭ Etburĝvilaĝeto. Plonĝu en fotelon kaj revu. Se vi celas priskribi surteran, realisman, ĉiutagan situacion, tiam vi uzu la kutimajn nacilingvajn nomojn.

Mi supozas, ke iuj tuj kontraŭdiros min ("oni laŭeble multe esperantigu kaj certe nomojn de reĝoj, dukoj, pli grandaj urboj (Prago, ne Praha), internacie gravaj historiaj eventoj ktp."). Tio estas bona teoria aŭ kongresa opinio. Por belliteratura traduko ĝi ne helpis min. Kio estas pli granda urbo, pli konata urbo, grava internacia urbo? Kiu decidas pri tio? Ĉu oni devas parkere lerni 300 urbonomojn, ĉar tiuj urboj havas pli ol unu milionon da enloĝantoj? La listo en E-vikipedio bazas sur la germana listo, do mi trovas hodiaŭ (2009-09-01) urbojn kiel "Prag" (Praho, germana skribmaniero), "Tiflis" (al mi pli konata kiel Tblissi, germana skribmaniero), München alidirektata al Munkeno, Mumbai (supozeble germana skribmaniero), Karaĉio (E-tigita), Delhio (E-tigita, kvankam mi ne scias, ĉu mi parole rekonus "delh*i*o" -n). La tri lastaj troviĝas en Hindio, sed ili estas foje adaptita al E-to, foje ne. Tradukado de la rivero "Missouri" (E-tigita Misuro) preskaŭ malsanigis min, ĉar la rivero sendube apartenas al la konataj riveroj de la mondo, sed kiam vi lastfoje legis pri ĝi en E-to? Flua legado, facila, tuja komprenebleco, konformeco al la naciaj kutimoj, jen la gvidlinioj, kiujn mi sekvis. Jes, nomo kiel "Harry" por mi estas pli facile legebla kaj identigebla ol "Hari, Haro, Hario" aŭ eĉ laŭ angla prononcado "Heri, Hero, Herio".

Iam espereble venos la tempo, kiam la E-nomoj estas memkompreneblaj. Ni ne ŝajnigu jam hodiaŭ, ke E-to estas la umbiliko de la mondo. Ĝis tiam mi preferas nacilingvajn nomojn laŭ la modelo de la germanlingvaj libroj, kiujn mi legas. Tio estas *mia* tradukarto, neniu devas obei miajn gvidlibrojn.

Iom nekonsekvence: Mi emas ŝanĝi "w" al "v", se tio estas la unusola ŝanĝo. Tial Vatamba ne plu nomiĝas "Watamba", same unu aŭ du loknomoj.

Estas (kompreneble) tute alia afero, se nomo estas "parola", do prezentas nacilingvan sencon, kiun oni povas transpreni en la tradukon. Bilbo Baggins estas ekzemplo, en la germana kaj multaj aliaj tradukoj oni peras ankaŭ la "bag" de la familia nomo al saketo, germane Beutel, kiel nomo: Bilbo Beutlin. Bedaŭrinde la E-ta Bilbo nomiĝas Baginzo, ne Sakuleto.

Politika korekteco

Mi ne apartenas al la homoj, kiuj atentas pri politika korekteco. Verdire mi malŝatas tiun modernan formon de diktaturo. Tamen mi politike malakrigis la libron tie, kie mi sentis tro tiklajn antaŭjuĝojn. Tial mi "maltradukis" kromfrazon, kiu asertas, ke viskio estas la preferata trinkaĵo de ĉiuj ruĝuloj. Eĉ se tio estus vera: Viskio estas preferata trinkaĵo ne nur de ruĝuloj, sed ankaŭ de la blankuloj, en la libro la pelto-ĉasistoj trinkas preskaŭ nenion alian.

Tradukado


Tradukante el la germana lingvo al Esperanto, al mi plurfoje mankis konforma Esperanta nocio. Al mi, sidante antaŭ klavaro, luktante super iu verko, ĉiuj diskutoj pri neologismoj, tradukado de personaj nomoj, meditado pri mankantaj aŭ troaj fulmoforigiloj ne helpis. Mi devis venki baraktantajn, torditajn frazo-konstruojn, strangajn sinsekvojn de ago-fadenoj en diversaj tempo-ebenoj, perifrazojn kaj subitan aplikon de fak-vortoj. Tiam mi kopiis la germanajn vortojn, kolore markis ilin kaj nur post tagoj revenis al la peno de esperantigo.

Malfacila traduko estis ekzemple la germana vorto "Ziemer", kiu estas trovebla nur en ĉasistaj vortaroj. Mi fine kunmetis "lumba fileo", kvankam "lumbaĵo" aŭ "fileo" eble sufiĉas. Jen okazo, kie mi bezonus helpon de Bernhard, kiu posedas multajn fakajn vortarojn. Simila situacio: La germana "teufen, abteufen" estas tradukita per "fosi" (Krause 2007, paĝo 26). Tamen: Minejojn oni ne ĉiam fosas, sed boras aŭ faras per ekplodoj.

Permesu al mi doni ampleksan ekzemplon: "Da beide noch nicht Zeit gehabt hatten, etwas zu genießen, ließen sie sich auch jeder ein Couvert bringen und sprachen den ziemlich guten Speisen wacker zu." Malfacila ne estas la vorto "Couvert" (germane: Gedeck, E-te: manĝilaro), sed la frazo ligita al la antaŭa. Kutime mi tradukus: "Ĉar ili ankoraŭ ne havis tempon por manĝi ion, ili petis la pretan manĝon kaj ĝuis la sufiĉe bonajn manĝaĵojn.". Tute klare: Trifoja uzo de la radiko "manĝ-" estas nepardonebla peko, kaj jam en la antaŭa frazo temas pri tagmanĝo!

La sesa ĉapitro apartenis al la plej malfacilaj. Eble vi rimarkas, ke mia maniero de tradukado ŝanĝiĝis. Mi malatentas la stilon de la aŭtoro favore al pli facila legado kaj kompreno. Laŭ la spertoj de la antaŭaj ĉapitroj mi nun dispartigas la longajn frazojn. Tio plifortiĝis en la sepa ĉapitro. Unuafoje mi aŭdacis ne batali pri ĉiu frazo, sed modifis la enhavon, jen kaj jen ne tradukante frazeton aŭ frazparton kaj evitante tro oftan uzon de iu aŭ alia vorto.

En germana lingvo estas ĉiutaga kutimo paroli pri dekduo aŭ duona dekduo da personoj aŭ objektoj. Tamen ne temas vere pri tiom da personoj ktp., sed pri indiko de pli ol kvin aŭ proksimume dek. Mi tradukis tiun kazon per "pluraj"/"kelkaj".

Mi uzis plurajn divers-aĝajn vortarojn. La plej malnova estas la jam menciita vortaro de Christaller el 1910. Ĝi estas modelo por simpla tradukado, kelkfoje tro simpla, kelkfoje malmoderna. La dua estas la vortaro germana-Esperanta de Krause el 1983. Tiu estas mia ĉefa vortaro, ne tro dika, kun firma kovrilo, sekve portebla kaj kun elstare bona kolekto de vortoj. La ekzaktan signifon de unu aŭ alia vorto kaj maloftajn derivaĵojn mi trovis en mia ŝatata PIV el 1977.

Vortojn kiel "ungvento, erco, bifsteko" mi rekomendas nepre uzi ankaŭ en plej facilaj tekstoj. Tio vere faciligas la vivon.

Antaŭ ol venas demando jam estas respondo: Jes, mi havas kaj legis la libretojn de Cherpillod pri tradukarto kaj de Faulhaber pri stilo.

Skribado kaj presado

Kompreneble mi skribis miajn tekstojn per helpo de komputilo kaj redaktilo. Mi ŝanĝis la pligrandigon de la tipoj al 125%. Tiu grandeco helpas tuj vidi erarojn kiel liter-tordaĵojn, doublajn literojn, mankantajn akuzativojn.

Post la tajpado mi presis la tekston por kontrol-legado. Antaŭe mi ŝanĝis la literojn al grandeco de 12 punktoj kaj metis duoblan spacon inter la linioj. Krome mi rekomendas uzi tre bone legeblajn tiparojn kiel Constantia, DejaVu aŭ Charis SIL. Kvin ĝis dek erarojn mi trovis sur ĉiu paĝo, kio faciligas la postan laboron de la lingva revizianto.

Lingva revizio

Ne subtakseble grava helpo estas kontrol-leganto. Miajn tekstojn trarigardis Vladimir Türk, kiun mi elkore kaj sincere dankas pro la penoj. Kontrola legado tute ne estas facila tasko. Unue ĝi ja estas tasko, do oni devas iam sidiĝi kaj plenumi la akceptitan laboron. Vladimir trovis ĉiujn erarojn kaj mi vere hontas pro miaj multaj eraroj kaj supraĵeco. Li havas tre bonan senton por stilo kaj esprimado en Esperanto. Laste sed ne malgrave: Li scipovas uzi redaktilan programon, tial mi facile kaptis liajn komentariojn.

El la kunlaboro kun Vladimir mi lernis du aferojn: Unue mi konstatis, ke esperantisto neeviteble tradukas tre proksime al sia gepatra lingvo. Male al la originala skribado de leteroj aŭ interretaj taglibroj la esperantisto, ne nur mi, dum la tradukado daŭre estas influata de la origina lingvaĵo kaj ne povas reverki en pura Esperanto.


Lasta modifo: 6a de novembro 2009

4 Comments / add your comment?

Vladimír Türk*pro says:
"Vladimir eltrovis ĉiujn erarojn".
Bonvolu pardoni ankaŭ tiun ĉi harfendaĵon: sufiĉus "trovis" :)))
Krome mi dankas por la tre interesa artikolo. La nomoj vere estas problemo. Mi mem preferas ne traduki ilin (tiel instruis min mia amiko J. Fidel Řepa). Nur la nomoj de la ĉefurboj meritas tradukon, laŭ mia opinio.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Roland says:
Bedaŭrinde via opinio pri propraj nomoj ne estas gvidlinio de Vikipedio. Ili esperantigas sen pripensante
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Mi alte taksas vian teorion pri la literatura tradukado, ja ĝi estas mia propra opinio... :)

La obseditaj neologismuloj faras ekskluzivan grupeton (klikon), kaj fortimigas simplajn interesiĝantojn, kiuj post kelkjara lernado komprenas el noveloj kaj romanoj apenaŭ kelkajn vortojn.

Mi gratulas al vi, kaj petas pardonon, ke pro miaj privataj problemoj mi ne vizitis vin regule.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Wel says:
Kiel ŝvitiga laboro traduki vere estas!!

Al mi aparte fascinas la stilon per kiu iu ajn verko prezentiĝas (ĉu originlingve, ĉu traduke) tial ke ĝi estas, kio finfine kapablos al la leganto ĝue legi, kompreni, daŭre legi.

Pri propraj nomoj, fakte tio estos laŭŝajne eterna gordia nodo ajnlingve. Pluraj faktoroj viciĝas en la analizo de la afero, inter ili la gravo de la verko, la internacia kutimo aperigi tiujn nomojn, la eventuala kompliko legi ilin en la cellingvo sen ajna adapto (do traduki laŭ oficilaj vortaroj, aŭ redoni en laŭprononca transliterigo)

Al iuj eĉ tre ĝenas legi fremdajn nomojn, precipe se tiaj estas multaj en la verko, pro la malfacilo klare identigi, kiu estas kiu laŭlonge de la legado.

Ili aliflanke tiel povas fariĝi tia problemo, kial ne, depende de la spirito (nivelo) de la historio. Foje traduki proprajn nomojn iom diluas la verecon de la historio. Eble vere esperantajn proprajn nomojn oni pli adekvate uzu en origine esperantaj tekstoj.

La tradukisto ankaŭ mem sentu la personecon de 'sia' verkaĵo. Fojfoje helpas provi/pruvi sian intuicion.

Ĝis la punkto kie mi legis la tematan tradukon, ĝi sufiĉe delice legeblis en la verda! Mi finas per:

Dankon kaj gratulon, kara Michael Lennartz!
Posted 7 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...