La estiĝo kaj disvastiĝo de la movado

Min interesis, kiel la frua movado akiris siajn unuajn membrojn: Ili estis volapukistoj. La profunda scio de Zamenhof pri Volapuko kaj la interligoj al la origine volapukista klubo en Nürnberg montras, ke Zamenhof mem estis volapukisto kaj uzis la komunikajn vojojn de tiu lingvo por diskonatigi sian lingvon. Zamenhof dissendis sian unuan lernolibron donace al volapukistoj, librovendejoj, aliaj konatoj. Tian varbadon li rekomendas en leteroj kaj en la gazeto:

Al s-ro R en Biela. Fari ion por nia afero povas ĉiu, se li eĉ loĝas en la plej dezerta vilaĝo. Se Vi faros al Vi regulon dissendadi ĉiumonate aŭ ĉiusemajne certan nombron da vortaretoj (kun antaŭparolo) al diversaj personoj, tiam Vi alportos al nia afero multe pli grandan utilon, ol multaj el niaj amikoj, kiuj loĝas en grandaj urboj. (n-ro 3/1889, pĝ. 23)

Same: Tre grandan utilon alportas al nia afero tiuj amikoj, kiuj disdonas aŭ dissendas en granda nombro la malgrandan vortareton de nia lingvo... La plej granda parto de la dissenditaj vortaretoj sendube perdiĝos sen utilo; sed multaj falos en bonan teron kaj donos frukton. Li eĉ instigas specialan laŭdon por tiuj, kiuj sekvas lian konsilon: La nomojn de la personoj, kiuj venigas por disdonado aŭ dissendado ne malpli ol 25 vortaretojn per unu fojo, ni ĉiam donados en nia gazeto. (n-ro 5/1890, pĝ. 31)

Aliaj metodoj por atentigi pri la lingvo estis prelegoj kaj artikoloj en neesperantistaj gazetoj. Mencion ricevas i. a. s-ro E. de Wahl, kiu sukceses publiki en la gazetoj S. Petersburger Zeitung kaj Denj kaj sciigis, ke li kun plezuro respondos pli vaste al ĉiu, kiu volas konatiĝi pli proksime kun nia afero. (n-ro 5/1890, pĝ. 31) En Sibirio s-ro A. Utjamiŝev skribis vastan artikolon pri nia lingvo en la tatara gazeto Tolmaĉ. (n-ro 6/1890, pĝ. 36) Zamenhof konstatis: La plej gravan utilon al nia afero alportas tiuj, kiuj skribas pri ĝi artikolojn en gazetoj. Por ke la indiferenta amaso aliĝu al nia afero, estas necese antaŭ ĉio, ke oni ofte ripetadu al ĝi la aferon en gazetoj en diversaj formoj, bone konatigante la publikon kun la signifo de nia lingvo, kun ĝia konstruo... Li petis alsendon de ekzemplero de la gazetoj, kiuj publikigis artikolojn, kaj sciigis pri tiuj en La Esperantisto (n-ro 10/1890, pĝ. 51). Helpe de gazet-artikoloj la lingvo internacia estis premata en la konscion de la publiko. Pli grava por la senpera gajno de novaj lingvoamikoj estis tiutempe prelegoj kaj la rekta alsendo de lernolibroj. Zamenhof plurfofe petis en la gazeto alsendon de adresoj de librovendejoj, por ke li sendu (do donacu) al ili lernolibrojn.

Zamenhof konstatis: Unu el la plej gravaj malhelpoj en la vastigado de nia afero estas la cirkonstanco, ke oni prekaŭ nenie povas ricevi la lernolibrojn de nia lingvo. Tiun ĉi pledon ni ricevas de diversaj flankoj preskaŭ ĉiutage. La plendoj estas tute pravaj ... »Leginte en la gazeto X pri la lingvo Esperanto, mi volis konatiĝi kun ĝi kaj iris al ĉiuj libristoj de nia urbo, sed nenie mi povis ricevi lernolibron aŭ eĉ sciiĝi, al kiu mi devas min turni por ricevi tian lernolibron ... Tiajn leterojn ni ofte ricevas, kaj la leteroj ordinare estas akompanataj je la konsilo, ke la aŭtoroj de verkoj en Esperanto, precipe la aŭtoroj de lernolibroj, devas dissendi siajn verkojn al ĉiuj libristoj, por ke tiuj ĉi lastaj ne sole sciu pri la verko, sed havu ĉiam en sia magazeno kelkan nombron da ekzempleroj. Ĉar se iu venas la libristo kaj ne povas ricevi lernolibron, li ordinare perdas ĉiun deziron serĉi plu ...« (n-ro 11/1890, pĝ. 55)

Sukcesaj por gajni novajn lingvoamikojn estis prelegoj: En la lasta tempo sinjoro Chr. Schmidt havis en Nürnberg kelkajn publikajn paroladojn pri la lingvo Esperanto (en la klubo de urbanoj, en la klubo de inĝenieroj kaj arĥitektistoj). La paroladoj havis tre bonan sukceson kaj kaŭzis tre grandan interesiĝon de la flanko de la aŭskultantoj. La parolanto montris praktike la konstruon kaj la signifon de nia lingvo en la jena maniero: al kelkaj aŭskultantoj li donis la malgrandan vortareton kaj poste li donis al ili leteron skribitan en Esperanto. Tute ne lerninte ankoraŭ la lingvon, ili per helpo de la sola vortareto tute bone kaj libere tradukis la leteron sen ia malfacileco. Tiu ĉi praktika provo la plej multe konvinkis la aŭskultantojn kaj alportis al nia afero multajn amikojn. (n-ro 6/1890, pĝ. 36) Schmidt estis tre agema, li ripetis siajn prelegojn en pluraj urboj, pri kio raportis la gazetoj (n-ro 12/1890, pĝ. 59; n-ro 1/1891, pĝ. 6-7).

Rapide kreskis la nombo de lernolibroj kaj vortaroj, eĉ se ili ne estis konataj de neesperantista publiko. Kutime estis unuopuloj, kiuj proprakoste presigis malgrandajn verkojn. Ni trovas anoncojn pri libroj en la lingvoj bohema, bulgara, dana, itala, hebrea, hispana, latva, pola, sveda, ne konsiderante eldonojn en la pli grandaj lingvoj. En la n-ro 9/1894, pĝ. 133 Zamenhof informis, ke ekzistas lernolibroj de Esperanto en 17 lingvoj.

La bibliografio listigas 31 titolojn en novembro 1889 (n-ro 1/1889, pĝ. 7 kaj n-ro 2/1889, pĝ. 16). La nombro kreskas al 75 titoloj en januaro 1895 (n-ro 1/1895, pĝ. 14-16)

Kelkfoje okazis pledo pri esperantistoj, kiuj sidas en siaj urboj kaj atendas disvastiĝon de Esperanto, mem ne antaŭenigante la aferon. Zamenhof skribis pri ili al s-ro M-n en G.: Anstataŭ demandi min ĉiumonate »kio estis farita«, Vi devas en la fino de ĉiu monato demandi Vin mem: »kion mi faris por nia afero en la pasinta monato?« (n-ro 2/1889, pĝ. 15). Ĉu Bill Clinton (Ne demandu, kion Via patrolando povas fari por Vi, sed demandu, kion Vi povas fari por Via patrolando) konis tiun frazon?

Cetere min frapis la jena kontribuo: Konkurenco de la lingvoj. La amerikanoj opinias, ke la lernado de la lingvo latina estas senutila, kvankam tiu ĉi lingvo estas »lingvo sciencula internacia«, ĉar ŝajnas al ili, ke la lingvo angla estas difinita fariĝi lingvo internacia en estonteco. (Tio sama ŝajnis jam al multaj aliaj diversaj nacioj en diversaj tempoj, sed la historio montris jam tute klare, ke tio estas nur ŝajno, kiu baldaŭ pasas. - La redakcio) (n-ro 4/1895, pĝ. 61)