La voĉdonado de 1894

Esperanto estas lingvo kun natureca vortaro kaj skemeca gramatiko - evidente tre sukcesa miksaĵo. Kvankam mi promesis ne tuŝi reform-projektojn, mi ne povas ne skribi pri la voĉdonado de 1894. Koncize: Tiom longe, kiom ekzistas Esperanto, ankaŭ ekzistas deziroj, proponoj, postuloj ŝanĝi la lingvon. En 1894 Zamenhof fine cedis kaj ellaboris reformitan lingvon.

Zamenhof atentigas en n-ro 3/1894, pĝ. 36-39, kiel malfacila estas posta ŝanĝo en lingvo. Ne eblas ŝanĝi nur la alfabeton aŭ nur la vortaron - oni ĉiam devas prilabori la tutan lingvon kaj - konsekvence - ripeti la verigadon tradukante verkojn el la mondliteraturo kaj verkante originale. Do Zamenhof ne facilanime entreprenis la reformadon de la lingvo. Sed li estis superŝutita de laboro: Okulkuracisto, redaktoro, verkanto, tradukanto, korespondanto. Li ne havis tempon por ellabori la reformon en la profundeco, kiu distingis la originalan lingvon internacian. La rezulto estis lingvopropono, kiu ne taŭgus por la nuntempo. Detalojn mi eble priskribos en posta kontribuo.

Li publikigis la projekton (n-ro 1/1894 pĝ. 3 ĝis n-ro 5/6/1894 pĝ. 67-72) kaj petis la legantojn de La Esperantisto voĉdoni. La rezulto estis klara: La plejmulto voĉdonis, ke oni ne ŝanĝu la lingvon. Mi verdire ne fidas tiun rezulton. La plej multaj abonantoj de la gazeto loĝis en Rusio, do la rezulti esprimis ĉefe la opinion de rusoj. Por ili Esperanto kompreneble estis perfekta, malfermante pordon al okcidenta Eŭropo. Se mi ĝuste interpretas la nomojn, tiam okcidenteŭropaj esperantistoj ne tiel klare voĉdonis kontraŭ ŝanĝoj. Ilia emo simpligi la alfabeton, interŝanĝi unuopajn vortojn kaj krei pli naturecan gramatikon kondukis al tio, ke multaj aktivuloj forlasis la movadon, kaj finfine respondecas pri la dispartiĝo de Ido. Laŭ mi Zamenhof, kiu en multaj agadoj kaj vizioj estis tiom saĝa, faris du erarojn: Li ne komprenis, ke tiu lia demokratia voĉdonado ne estas fidinda, ĉar la diverslandaj voĉdonantoj ne estas en komparebla situacio. Due li diris, ke estas tro frue por reformi la lingvon. Oni atendu, ĝis Esperanto havu pli vastan amikaron. Sed en posta tempo reformoj ne plu eblus, ĉar la nombro de homoj, kiuj jam scipovis la klasikan Esperanton, kaj la literatura bazo estus tro grandaj. En 1894 estis la unusola, unua kaj lasta ŝanĝo reformi Esperanton. Ĝi malsukcesis. Bonŝance, ĉar laŭ mi la proponita reformo estus kreinta nevivkapablan aĵon.

Sen protektado de la privateco

Ĉu Vi legis la romanojn pri Sherlock Holmes? Por antaŭeniri en siaj kazoj, li ofte prenas la londonan gazeton Times kaj traserĉis la raportojn pri la socia vivo. Multan informojn li trovis tie, geedziĝojn, alvenon kaj foriron de famuloj, strangajn okazaĵojn ktp.

Legante La Esperantiston mi rememoriĝis pri tio. Privateco ne ekzistis. Zamenhof respondas leterojn publike. Jen ekzemplo el la 2a numero: Al sinjoro J. T. en Brixen. La diferenco inter la lingvo Esperanto kaj Volapük estas fakte tre granda. Sinjoro Dumpert salutas Vin.

La nomoj kaj loĝlokoj de ĉiuj abonantoj estis publikigataj (ekz. en n-ro 6/1891 pĝ. 45).

En marto 1891 la 20 membroj de la ĵus fondita Internacia klubo de korespondado en Nürnberg subskribis sian fondoanoncon kun plena adreso (n-ro 3/1891, pĝ. 23).

Por ni posteuloj tio estas bonŝanco. La adresaroj, parte kun profesio, ĉiam kun loĝlokoj, permesan altvalorajn rigardojn en la movadon. En 1892 124 ekzempleroj de la gazeto iris al Germanio kun centroj en Nürnberg (61), Schalke (18), München (4) kaj Flensburg (4). Inter tiuj, kiuj estis listigataj kun profesio, estis 8 komercistoj kaj 7 instruistoj.

La verda stelo

En 1892 la sveda esperantisto Jonson proponis, ke la esperantistoj akceptu ian difinitan signon, per kiu ili povus, renkontante sin, ekkoni unu la alian, ekzemple koloran silkan peceton, portatan sur la surtuta kolumo. (n-ro 12/1892, pĝ. 181).

Post nelonge tiu ideo ricevis pri konkretan formon: S-ro L. de Beaufront konsilas, ke la kovriloj de ĉiuj libroj de nia literaturo kaj entute ĉio, kio tuŝas nian aferon, havu verdan koloron kaj supre stelon. En tia maniero la verda koloro kun stelo (du simboloj de espero, esperanto) kaj fariĝos la konstanta ekstera signo de nia afero kaj oni ĉiam tuj rekonos ĉion, kio apartenas al ĝi. Ni plene aprobas tiun ĉi ideon, kaj ni ĝin uzados de nun sur ĉiuj verkoj, kiujn ni eldonados. Ni proponas tion saman ankaŭ al niaj aliaj amikoj eldonantoj. (n-ro 3/1893, pĝ. 47) Tiu propono ricevis vastan agnoskon: La propono de s-ro L. de Beaufront pri la stelo kiel signo por nia afero trovos grandan aprobon ĉe niaj amikoj ... S-ro Deullin proponas, ke oni akceptu simplan verdan stelon, el kiu ajn ŝtofo, laŭ la deziro de la uzanto, kaj sur kiu ajn loko ... tial ni pensas, ke la difinita signo de nia afero iom post iom fariĝos: verda koloro, stelo laj la vorto »Esperanto« aŭ »Esperantisto«. (n-ro 6/1893, pĝ. 84. La preseraron Esperonto mi korektigis.)

La jena sciigo aldonas amuzan detalon: Mi petas vin sciigi per nia gazeto ... ke s-ro K. Faberĵe (Jes, Peter Carl Fabergé, patro de la Fabergé-ovoj, Faberĵe estas transskribo el la rusa - ML) en Moskvo (kortega juvelisto ...) preparis por esperantistoj la sekvantan signon: ringo por la malgranda fingro, el oro; kun kvinpinta stelo el senbrila oro; ĉirk la stelo estas la surskribo. Lingvo internacia Esperanto, 1887a jaro ... (n-ro 1/1894, pĝ. 7)