En 1986 en Germanio aperis represo de la unua esperantista revuo La Esperantisto, gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto. La restajn ekzemplerojn oni povas akiri malmultekoste ĉe Germana Esperanto-Asocio. Mi entreprenis la aventuron (jes, plisciiĝado estas la ĉiama aventuro de la homoj) trafoliumi la pli ol 800-paĝan libron por konatiĝi kun la frua movado.

La gazeto aperis monate en Nürnberg, komence sub la kunlaboro de C. Schmidt, por kelka tempo sub sola gvidado de Zamenhof, ekde 1892 sub administracia (kaj financa) kunlaboro de W. H. Trompeter (kiu difinis salajron de 100 markoj al la redaktoro, t. e. Zamenhof), ekde 1895 Zamenhof denove estis redaktoro-eldonanto.

Kelkajn temojn, kiujn mi trovas interesaj post unua supraĵa trarigardo, mi volas ĉi-sekve trakti pli detale. Aliaj kontribuaroj, kiujn mi nur povas mencii, sendube meritas apartan kaj detalan pritraktadon, tiel la financa stato de la movado, literaturaj konkursoj, koresponddeziroj, la kreo de Ligo de Esperantistoj, reformado de la lingvo ktp.

Roberto Tresoldi amplekse raportis pri Zamenhof kaj Volapük, do mi ne volas resumi la temon ĉi tie.

Mi trovis la anoncojn pri la unua (Nürnberger Weltsprache-Verein: La lingvo internacia. Vollständiger Lehrgang der internationalen Sprache nebst Wörterbuch zum Gebrauch für Deutsche. Nürnberg: 1889), dua (Ludwig Meier: La Lingvo Internacia. Vollständige methodische Grammatik, Formenlehre und Syntax der internationalen Sprache Esperanto. München 1891) kaj tria (Trompeter, W. H.: Die Weltsprache Esperanto. Vollständiges Lehrbuch nebst zwei Wörterbüchern. Leipzig 1891) germana E-lernolibro, kompreneble oni atentigas pri lernolibroj kaj vortaroj en aliaj lingvoj.

En 1895 la duobla numero 5/6 aperis kiel la lasta. La rusa cenzuro estis malpermesinta la enporton al Rusio kaj tiel fortranĉis la plejmulton de la abonantoj.

La lingvaĵo

Neniu miras, ke oni povas flue legi La Esperantiston. Esperanto rezistis ĉiun reform-proponon, do la lingvaĵo estas senŝanĝa ĝis hodiaŭ. La Esperanto de la jaro 1889 estas pli proksima al ni ol la germana lingvaĵo (ekz. tiam Litteratur, Vorstandschaft, hodiaŭ Literatur=literaturo, Vorstand=estraro) tiutempa. Iuj kunmetaĵoj estas nekutimaj por ni hodiaŭuloj: eliri por aperi.


Admirinda estis la malstrikta sinteno pri lingvaj demandoj. Zamenhof insistis pri la uzado de laŭfundamenta lingvo en la gazeto, tamen senŝanĝe presigis leterojn kaj kontribuojn de legantoj en iuj ajn privata dialekto. Li prezentis kaŭzon por lia strikta uzado de la fundamento: ... Respondante tiun ĉi demandon, ni devas antaŭ ĉio memori, ke la celo de nia laborado estas ne krei ian lingvan ludilon, kiu kontentigus ĉiujn (!) gustojn, sed – enkonduki lingvon tutmondan. (n-ro 4/1891, pĝ. 26).

Li konsciis, ke lingvo internacia estas lingvo de la estonteco, kiam la klasikuloj estos tiel malmultaj, kiel hodiaŭ ili estas multegaj (n-ro 4/1893, pĝ. 55), kaj ke lingvo, kies unua kaj plej grava celo estas fariĝi tutmonda, devas antaŭ ĉio esti la plej simpla kaj plej facila por ĉiuj ... (n-ro 3/1894, pĝ. 38).

Akre li argumentas kontraŭ la frua propono, anstataŭi ka vorton kaj per e aŭ et. Li skribas: Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin ankaŭ gvidi en niaj proponoj per gustoj naciaj, se la proponoj havas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun aŭ alian nacion, alportante per tio ĉi nenian utilon al la nacio kvazaŭ flatata kaj grandan malutilon al la afero mem. (n-ro 7/1891, pĝ. 1). Zamenhof sin montras kiel lerta argumentanto kaj granda viziulo.

Kiel multaj aliaj esperantistoj tiamaj kaj nunaj A. Graboswki havis proprajn ideojn pri la plua elformiĝo de la internacia lingvo: Nia nuna esperanta tabelo de pronomoj prezentas monotonan ŝablonon de elpensitaj, en nula (neniu) lingvo de la mondo ekzistantaj vortoj ..., ed (kaj) malhelpas forte la senperan kompreneblecon de la lingvo. Ĉar la eraroj de la pronomaro ne povas esti forigita per kvalka (iu) nova el la senfina nombro da similaj eblaj, parte iam proponitaj ŝablonoj, pro kvesta (tiu) kaŭzo mi konsilas allasi al paralela uzado kun la malnovaj volapükismoj la sube donitajn vortojn, k'aj (kiuj) estos kompreneblaj senpere por totaj (ĉiuj) popoloj romanaj ed (kaj) por ĉaka (ĉiu) pli-malpli instruita Germano aut (aŭ) Slavo... (n-ro 1/1894, pĝ. 15, interkrampe mia tradukoj - ML).

Laŭplaĉa kaj malstrikta estis la uzado de personaj kaj geografiaj nomoj. Volapük nomiĝis Volapük - ne Volapuko. Gravaj geografiaj nomoj estis esperantigataj, nekonataj urboj tenis sian originan nomon. En la marta numero de 1895 ni legas: Afriko. En Kongo oni malfermis la unuan fervojon de Matadi ĝis Kenge.... Apud Amerika, Vaŝingtono, Ĉikago ni trovas Hobart (Tasmanujo)Greifswald (universitata urbo en Germanio) aŭ la informon el Svedujo, ke en La urbo Östersund, havanta 4500 loĝantojn, posedas lumon elektran, kanalizacion, akvokondukojn kaj telefonojn. (n-ro 3/1894, paĝoj 45-).


La Esperantisto kompreneble kontribuis al la stabiligo kaj stabileco de la lingvo per sia sola ekzisto. Post la lernado de la lingvo la abonintoj konstatis la nivelon de sia lingvoscio, spertis ties vivon. Du specoj de kontribuoj meritas apartan mencion, ĉar ili puŝis la evoluon de la lingvo: literaturaĵoj kaj raportoj el la tuta mondo.

Jam en la tria ĝis dekdua numeroj dulingva (germana kaj e-ta) fabelo Die kleine Meerjungfrau / La virineto de maro aperis en la traduko de Anna R. Preskaŭ en ĉiu numero originalaj kaj tradukitaj poemoj ĝojigas la leganton. Originalan rakonton verkis inter alie V. Devjatnin: Arturo, aperantan ekde numero de Februaro 1893. Ĝi hodiaŭ troveblas en interreto.

Ekde 1892 la rubriko El la mondo raportis pri interesaj sciigoj, popularaj-sciencaj novaĵoj, konsiloj por la domo ktp. Ni ekscias novaĵojn ekz. el Birmo, la Filipinaj insuloj, Monako kaj Monte Karlo, Nova Gvineo, Nova Zelandujo, la Saharo kaj Tibeto en la jam menciita numero 3/1894, paĝoj 43-46 (loknomoj en tiama skribmaniero). Esperanto restis ĝisdata kun sciencaj eltrovoj, teknikaj evoluoj, geografiaj ekskursoj.