Sepa ĉapitro - Arkta vintro
La akvo en la El-Dorado-rivereto estis tro malprofunda, la riverujo tro plenigita de rokpecoj, eĉ senŝarĝe boatoj ne povis veturi sur la rivero. Tial la ŝarĝo de la du veturiloj estis portata sur la vojo tra la arbaro supren al la konstruejo. Tuj post la tagiĝo Tom Hopkinson sendis la junan Harry al Brown kun la komisio, ke tiu kaj la Crow-indianoj alvenu por helpi la transportadon. Nur la ĉarpentistoj restu supre kaj ne interrompu sian laboradon.
Aperante kelkajn horojn poste ĉe sia amiko, la pelto-ĉasisto raportis, ke unu el la trunkodomoj, nome la pli granda, estas preta krom la tegmento. La naŭ viroj dum la tago sukcesis porti la tutan ŝarĝon al la konstruejo kaj meti ĝin en rapide starigitan lignan budon. Intertempe la minparceloj sur la maldekstra bordo estis tute forlasitaj de orserĉistoj. Senzorge oni povis treni la boatojn sur la teron kaj loki ilin ambaŭflanke de la malplenigita kaj fermota kabano. Pro la ĉiutage kreskanta malvarmeco kaj la densaj nebuloj ili ne timis, ke iuj orserĉistoj ekloĝu tiel supre ĉe la rivero.
La preskaŭ finkonstruita trunkodomo konsistis el fortikaj trunkoj kvar ĝis kvin metrojn longaj, kiuj estis metitaj strikte unu sur la alian kaj firme kunigitaj ĉe la kvar anguloj de la domo. Ĝi enhavis tri ĉambretojn kaj salonon en la mezo, en kiun oni eniris tra pordo direktita al la arbaro. Tiu salono kaj la ĉambretoj ricevis lumon kaj aeron tra mallarĝaj malfermaĵoj hakitaj en la murojn. En la societa salono staris kuirforno masonita el ŝtonoj, kiu servis ankaŭ kiel kameno por hejtado. El tabuloj tablo estis farata, ŝtipoj anstataŭis fotelojn. La tri ĉambretoj estis destinataj kiel dormejoj por la sep amikoj. Por la ĉarpentistoj kaj por Vatamba kaj liaj tri samtribanoj estos konstruataj apartaj, pli malgrandaj trunkodomoj.
Dum la dua tago la tegmento de la plej granda domo estis finkonstruita. Ĝi same konsistis el fortikaj trunkoj, kiujn oni kovris per tero je alteco de kelkaj futoj. La tuto aspektis sufiĉe firma por rezisti eĉ kontraŭ plej fortaj neĝoŝtormoj.
Dum la sekvaj tagoj ili finkonstruis la du pli malgrandajn trunkodomojn, ĉe kio ĉiuj diligente helpis la ĉarpentistojn. Ĉar tiuj domoj servos por restado dum la nokto, ili enhavis nur po tri ĉambretojn. Sole en la kabano destinita por la indianoj troviĝis pli granda ejo, en kiu estos stokataj la nutraĵoj, kiuj ne povis resti en la malfortika budo.
Post kiam la konstruado finiĝis, majstro Howart deklaris, ke li deziras nuligi la kontrakton.
»Dum la vintro mi havos nenian aŭ nur malmultan laboron ĉi tie«, diris li al Braddon kaj la pelto-ĉasistoj, »do mi ricevus mian salajron kontraŭ nenio. Tio ne estas laŭ mia moro, sinjoroj. Ĉar ankoraŭ ne kuŝas neĝo, mi intencas revojaĝi al Selkirk, kie mi povas pasigi la vintran sezonon kun mia familio pli agrable ol ĉi tie. Se vi ne kontraŭas, mi tuj morgaŭ ekiros kun tri el miaj laboristoj, kiuj same volas reiri al Selkirk. La aliaj tri restos ĉi tie, se vi plue dungos ilin.«
Post nelonga interkonsiliĝo la pliaĝaj societanoj konsentis la proponon de la majstro. Pro la maldungo ili ŝparis dudek dolarojn tage. Ili vokis la ĉarpentistojn. Braddon, kiu estis la kasisto de la societo, donis al ili la salajron kaj kelkcent dolarojn kiel promesitan parton de la valoro de la oro, kies elfosadon ili partoprenis. Al la restantaj ĉarpentistoj ili deklaris, ke oni volonte plu dungos ilin, sed nur je taga salajro de du kaj duona dolaroj. Ili estis kontentaj pri tio, ĉar en la vintraj monatoj ili enspezus neniom en Selkirk.
En la unuaj tagoj de oktobro neĝo falis, fortaj ŝtormoj komenciĝis kaj aparte la noktoj estis tre malvarmaj. Sur la forno en la salono de la granda trunkodomo dumtage bruladis grandaj ŝtipoj elradiantaj bonfartigan varmon. La unuopaj fendetoj inter la trunkoj estis zorge plenigataj per musko, kaj en la dormoĉambroj oni pretigis la litojn. Tiuj konsistis el tavolo da musko, sur kiu etendiĝis pelta aŭ lana kovrilo, tiaj samaj kovriloj utilis kiel surlitaĵoj. La ĉarpentistoj kaj la kvar indianoj loĝis simile. Dumtage ĉiuj restadis en la bone varmigita komuna salono. Eltranĉitaj truoj kovreblaj per lignaj klapoj funkciis kiel fenestroj, kiujn oni devis fermi pro la enfluanta malvarmega aero post sufiĉa aerumado. Nun du lampoj lumigis la ĉambron, kiujn Hopkinson antaŭvide aĉetis en Dawson-City.
Antaŭ ol la neĝo amasiĝis, la ministo iris kun Weimann kaj Melchers malsupren en la fendo por montri al la saksaj minfakuloj la lokon, akompanata kompreneble de Harry, kiu tradukis. Post kiam ili detale trarigardadis la ejon, batis minaĵojn el la roko kaj ekzamenis la orvejnojn, Weimann diris:
»Mi povas sincere gratuli al vi, sinjoro Braddon, vi trovis eksterordinare riĉan minon en ĉi tiu kvarcroko. Laŭ mia opinio tiuj orvejnoj etendiĝas vaste en la rokaĵon, en la valo laŭ kaj kontraŭ la fluo de la rivero kaj profunde en la rokon. Mi proponas al vi, ke tuj morgaŭ ni komencos fosadon de galerio ĉi tie piede de la rokfendo internen. Ni tri kaj eble du el la ĉarpentistoj provizore sufiĉas por la laboro, ĝis ni penetros en la ŝtonaĵon. Kiam dum la unuaj semajnoj la malvarmeco estiĝos tro ĝena, tiam ni povos fari fajregon por revarmigi niajn rigidajn manojn.«
»Mi tute konsentas«, deklaris la ministo post la traduko de Harry, »tio estas ankaŭ mia intenco, komenci la laboron ĉi tie en la fono.«
»Ankoraŭ unu demandon, sinjoro«, daŭrigis Weimann. »Ĉu vi posedas kelkajn Fäustel kaj Schlägel, krom malgranda ŝtonborilo? Komence ni nepre devas bori truojn kaj helpe de tiuj per eksplodigoj krei grandan malfermaĵon en la rokaĵo, kio estus tro temporaba per Fäustel.«
»Kio estas Fäustel kaj Schlägel?« demandis Harry, antaŭ ol li tradukis.
»Fäustel estas forta kaj akra ĉizilo, kaj Schlägel estas martelo, kiun uzas ministoj por rompi minaĵon el la minmuroj«, estis la respondo.
»Mi alportis nur unu ĉizilon el Koloradio«, respondis la ministo. »Niaj ĉarpentistoj certe havas plurajn kun si, ni ankaŭ povas uzi niajn pikpioĉojn, forfajlinte la duonon de la feraĵo. Diru tion al la fraŭlo.«
»Sendube«, opiniis la juna ministo, »por la komenco tiuj iloj helpos al ni.«
Laŭ ordono de Braddon oni kreis kelkajn ŝtupojn en la fona muro de la fendo por faciligi la alten- kaj malaltengrimpadon de sur la roka supraĵo. La pliaĝa el la studentoj dum la lastaj tagoj preskaŭ resaniĝis kaj brave laboris kun la aliaj, elhakante la ŝtupojn. La restado en la malvarma, sed pura aero, la fortiga manĝajo kaj antaŭ ĉio la liberiĝo de la zorgego pri la proksima estonteco kontribuis al la saniĝo de la viro.
La tuta societo nun nombranta dekkvar personojn sidis ĉirkaŭ la longa tablo en la salono kaj tagmanĝis la pladojn preparitajn de Tom Hopkinson kun la helpo de Vatamba. Weimann rimarkigis al la ministo:
»Mi deziras atentigi vin pri la jena: Post ioma fosado de la galerio en la rokaĵon de la malvasta fendo mankos spaco por la stokado de la dehakita minaĵo. Tial mi proponas al vi, sinjoro Braddon, plivastigi la faŭkon de la valo direktitan al la rivereto per eksplodigoj tiel, ke ni gajnos sufiĉan ejon por stoki la minaĵon. Pli poste ni devos starigi malsupre sur la bordo martelan muelilon, por kies funkciado ni bezonos akvon.«
»Vi tute pravas, sinjoro«, respondis Braddon, al kiu Harry komprenigis la proponon de Weimann. »Sendube ni havigos al ni plian spacon ĉe la rivereto, sed mi kredis, ke ni povas prokrasti la eksplodigojn ĝis printempo. Sed nun ni devos komenci la kreadon de la galerio plej baldaŭ. Bedaŭrinde mi havas nur malgrandan provizon da eksplodaĵo.«
»Tiucele mi konas solvon, amiko John«, diris Hopkinson, atente aŭskultinte la paroladon inter la juna kaj la maljuna ministoj. »En la sekva semajno mi iros kun Brown, Nan kaj Harry al Dawson-City kaj tie aĉetos la eksplodan pulvon kaj ĉion alian, kion vi bezonos.«
»Ja kion vi volas fari en la urbo, kaj kiel vi volas iri tien, amiko?« vokis Braddon. »Ĉie alta neĝo kuŝas!«
»Sed tio ne estas malhelpaĵo por pelto-ĉasisto!« respondis Tom ridetante. »Ĉu vi kredas, ke neĝo ne kuŝas ĉe la Granda Ursolago aŭ ĉe la Mackenzie-rivero je ĉi tiu sezono? Mi jam komisiis al Vatamba kaj liaj indianoj fari por ni neĝoŝuojn, tiel nomatajn skiojn. Ili elstare scipovas tion. Sur la skioj ni povas senĝene iri ĉien. Ni devas havigi al ni kelkajn hundojn. Sen tiuj ni estos detranĉitaj de ĉia trafiko, kiam la vintro serioze regos. La ĉarpentistoj intertempe faru ses sledojn, kiajn ni pelto-ĉasistoj uzas por la transportado de peltoj kaj nutraĵoj. En la urbo certe ne estas malfacile aĉeti al ni hundojn. Se mi estus sciinta, ke ni restados ĉi tie dum la vintro, tiam mi ne estus vendinta niajn bone hundojn en Selkirk.«
Dum kelkaj tagoj la indianoj faris seson da neĝosuoj, kaj la kvar pelto-ĉasistoj ekmarŝis al la Klondike-rivero kaj laŭ tiu al la Yukon kaj al Dawson-City. Krom fusiloj, revolveroj, ĉastranĉiloj kaj ĉastornistroj ĉiu havis longan bastonon kun pinto ĉe unu ekstremaĵo, kiu servis por plirapidigi la kuradon kaj superi eventualajn malhelpaĵojn.
Estante spertaj skiantoj, ili rapidis sur la neĝŝuoj kaj atingis la urbon frue antaŭ la vespero, kaj ekloĝis en la pensiono de Jefferson.
La vivo en Dawson-City estis sufiĉe vigla, multaj orserĉistoj el proksimaj orlavejoj decidis pasigi la vintron en la urbo. Plimulto el ili havis bonŝancon en sia laboro kaj volis plue ekspluati la ankoraŭ ne elĉerpitajn minparcelojn komence de la sekva bona jarsezono aŭ akiri novan. Aliaj evitis la konsiderindajn kostojn de la vojaĝo al San Francisco, de kie ili devus revojaĝi por ne rezigni siajn multpromesajn minparcelojn. La vivo en Dawson-City estis ege multekosta, klafto(1) da brulligno kostis kvardek ĝis kvindek dolarojn, funto da butero du dolarojn kaj duonan, lada skatolo da kondensita lakto unu dolaron, sako da faruno dek ĝis dekkvin dolarojn. Oni povas facile kalkuli, kian grandan profiton la komercistoj faris per nutraĵoj. Multaj el tiuj, kiuj travintrumis, helpe fondis kvar- aŭ kvinope komunan mastrumadon. Tio estis konsiderinde pli malmultekosta ol se ĉiu estus loĝanta en pensiono kun ĉambro kaj manĝo.
Dum la unua tago en Dawson-City Hopkinson kaj liaj kamaradoj ne trovis hundojn konvenajn por iliaj celoj. La malmultaj hundoj posedataj de kelkaj urbanoj estis aŭ ne vendataj aŭ ne taŭgaj. Tom vespere petis sciigon de sinjoro Jefferson, la dommastro, ĉu li konas iun en la urbo, kiu havigos al li dekon da bonaj sledohundoj. La mastro konsilis, ke la pelto-ĉasistoj plej facile atingos sian celon veturante al Fort Cudahy ĉirkaŭ kvardek kilometrojn for sur la maldekstra bordo de la Yukon-rivero. Tie troviĝas filio de la angla misio. Laŭ tio, kion li aŭdis, la misiistoj tenas amason de tiaj hundoj, kiujn ili bezonas por siaj vintraj ekskursoj.
»Morgaŭ ni iros al Fort Cudahy«, sekve deklaris Hopkinson. »Sur niaj skioj ni iros la kvardek kilometrojn sen penoj en tri horoj, do vespere ni denove estos ĉi tie.«
Post la vespermanĝo la juna Hopkinson proponis al sia amiko Harry, akompani lin al proksima danco-salono por iomete distriĝi. La juna germano tamen rifuzis la proponon, ĉar li sentis sin laca post la irado dum la tuta tago. Ferdinand sole ekiris, post kiam lia onklo admonis lin ne tro longe foresti, ĉar ili volis ekvojaĝi al Fort Cudahy frue en la sekva mateno.
Estis jam je la dekunua horo nokte, kiam Tom Hopkinson iris en la ĉambreton de Harry, en kiu tiu loĝis kun Brown, kaj vekis la profunde dormantan.
»Bonvolu komplezi al mi, mia knabo«, diris Tom, »kaj iru al la danco-salono. Nan ankoraŭ ne venis hejmen, tial mi timas, ke okazis io malbona. Li estas flamiĝema kaj facile kverelas.«
Post nemultaj minutoj alveninte la salonon, Harry ne povis malkovri la serĉaton kaj iris en la ludejon, sed tamen ne trovis Ferdinandon. Li nun serioze zorgis pri ties foresto. Li sin turnis al la domservisto, kiu troviĝis ĉe la bufedo kaj kiun li konis de antaŭaj vizitoj, kaj demandis, ĉu li scias, kie troviĝas lia amiko, kiun la domservisto same konis, ĉu tiu jam forlasis la domon.
»Ho ne, sinjoro«, estis la respondo, »via amiko ankoraŭ estas ĉi tie. Bonvolu sekvi min, mi kondukos vin al li.«
Li iris antaŭ la perpleksa viro al ĉambreto apud la ludejo, kie Harry terurigite ekvidis la serĉaton. Pale kaj ĝermante li kuŝis en kovrilo sur la planko.
»Mia Dio, kio okazis? Ĉu li mortos?« vokis li kaj surgenuiĝis apud la evidente grave vundita. Li rimarkis, ke tiu sangis el vundo ĉe la dekstra brusto, sur kiu oni pansis malsekan tukon.
»Via amiko, sinjoro«, klarigis la domservisto, »dum ludado kvereliĝis kun aliaj ludantoj. Baldaŭ estiĝis granda interbatiĝo, kia okazas preskaŭ ĉiunokte. En tiu batado la juna viro ricevis tranĉilan pikon en la bruston. Kun helpo de kolego mi portis lin en tiun ĉambreton kaj pansis la vundon, kiu eble ne estas tro dangera, per malseka tuko. Ne sciante, kie la viro loĝas, mi ne povis forportigi lin.«
»Mi dankas al vi, amiko«, diris Harry, donante al la domservisto tri dolarojn. »Alportu glason da viskio miksita kun akvo, kiun ni donu al li, por ke li plene konsciiĝu. Tiam ni vidu, kio estas farenda.«
Eltrinkinte la glason, Nan efektive revenis post malmultaj minutoj el la senkonsciiĝo, en kiun lin metis la sangoperdo. Li evidente ĝojis vidi sian amikon Harry, etendis al li la manon kaj diris per malforta voĉo: »Dankon al vi, mia knabo. Portu min hejmen, se tio eblas.«
Li tiam provis rektiĝi, sed tuj devis rezigni, ĉar kaŭze de tiu movo la sango fluis pli forte el la vundo, kaj ĉio turniĝis ĉirkaŭ li.
»Ni portu lin sur lia kovrilo al la loĝejo, sinjoro«, opiniis la domservisto, kiu estis tre fervora post la abunda trinkmono. »Kie vi loĝas, sinjoro?«
»En la pensiono de Jefferson«, respondis la juna germano.
»Ho, tio estas tute proksima. Atendu nur momenton, mi petos kolegon transpreni mian laboron ĉe la bufedo por mallonga tempo. Metu ĉi tiun malsekan buŝtukon panse sur lian bruston. Mi tuj revenos.«
Post nelonge la domservisto revenis kun pluraj lankovriloj, kiujn ili metis sur la vunditon por ŝirmi lin kontraŭ la nokta malvarmo. Harry levis la kovrilon, sur kiu Nan kuŝis, ĉe la kapo, la kelnero prenis la alian ekstremaĵon, tiel la du fortaj viroj portis senpene sian ŝarĝon tra la doma koridoro en la liberan spacon kaj al la pensiono. Tie Hopkinson kaj Brown alrapidis post voko de Harry kaj portis la vunditon en la ĉambron de Hopkinson, senvestigis kaj enlitigis lin.
»Malbona piko«, opiniis Brown, post kiam li kaj lia amiko ekzakte esploris la vundon. »La pulmo ne estas trafita, alikaze li havus ruĝas ŝaŭmon sur la lipoj. Kredeble la tranĉilo disŝiris vejnon, mi konkludas laŭ la forta sangoperdo.«
Ili zorge lavis la vundon per akvo, surŝmiris la kuracan ŝmiraĵon taŭge pruvitan ĉe la pelto-ĉasisto kaj bandaĝis ĝin, tiel malhelpante pluan sangadon. Doninte al la vundito iom da viskio kun akvo, la maljunaj amikoj ripozigis lin kaj iris al Harry, kiu en sia ĉambro scivoleme atendis ilian juĝon pri la vundo.
»La fiknabo metis nin en tre malfacilan situacion«, diris Tom, sidiĝinte ĉe la malgranda tablo en la ĉambro. »La vundo ne minacas la vivon, sed ĝi povus estiĝi tia, kiam Nan elmetos sin je la malvarmeco, kiu pliakriĝas ĉiutage. Do li devas restadi almenaŭ du aŭ tri semajnojn en la ĉambro, ĝis la vundrandoj fermiĝos. Sed estas neeble por ni resti tro longe en ĉi tiu multekostega urbo. Krome Braddon maltrankviliĝus pro nia longa forestado kaj pensus, ke ni iel akcidentis.«
»Mi kredas, ke la afero ne estas tiel malbona, kiel vi opinias, Tom«, atentigis Brown pripenseme. »Ni ambaŭ kuros morgaŭ al Fort Cudahy kaj provos havigi al ni la bezonatajn hundojn. Harry kompreneble devas resti ĉi tie kaj zorgi pri la vundito. Via nevo estas sana, fortika knabo, kiu post nemultaj tagoj tiom resaniĝos, ke ni povos transporti lin en sledo al El-Dorado-rivereto. Ĉefe ni havigu al ni dekon da hundoj, ĉio alia sekvos.«
»Vi vere pravas«, respondis Hopkinson, »pri transporto en hunda sledo mi tute ne pensis. Dum nia forestado morgaŭ kaj eble postmorgaŭ Harry ĉirkaŭrigardu, kie ni povos aĉeti konvenan sledon.«
La pelto-ĉasistoj konstatis, ke je la sekva tago survoje ĉe la Yukon-rivero la vetero ne estis pli malvarma ol novembre dum la ĉasiroj supre en norda Kanado. Je tiu sezono la tagoj en Alasko estas tre mallongaj kaj krespuskaj, la noktoj tre belaj kaj klaraj, ofte heligataj plej grandioze de la norda brilo.
Estante lertaj skiantoj, post duhora kurado ili atingis la malgrandan fortikaĵon Fort Reliance tridek mejlojn for de Dawson-City. Tie ili sin fortigis en la manĝejo de la militistaro konsistanta el unu oficiro kaj dudek soldatoj, poste transiris la Yukon-riveron firme kovritan de glacio kaj kuris sur la dekstra bordo dek kilometrojn al Forty-Mile-City. Tiu urbeto starigita antaŭ nelonge troviĝas tuj ĉe la enfluejo de Forty-Mile-rivero sur la dekstra bordo de ĉi tiu rivero, rekte kontraŭe sur la maldekstra staras Fort Cudahy. La malgranda urbo havas bonan estontecon, ĉar ambaŭflanke de la rivero ĝis la Tanana-montaro oni malkovris tre riĉajn orlavejojn kaj orminejojn, al kiuj kunkuris miloj da orserĉistoj, tiel ke Fort Cudahy kredeble baldaŭ konkuros kun la floranta Dawson-City. En Cudahy Hopkinson kaj Brown tuj iris al estro de la angla misio. Li akceptis ilin tre afable, sed ne povis subteni ilin atingi sian celon en la filio. Dum la vintro la misianoj ofte veturis al Circle-City kaj al iuj kelkaj disaj trunkodomoj en la flankaj valoj. Temis pri krizaj malsaniĝoj, al kiuj ili povis veturi nur per hundosledoj.
Ripozinte kelkajn horojn en la gastama domo de la misiestro kaj partopreninte ties tagmanĝon, la pelto-ĉasistoj forveturis el la misio por reiri al Dawson-City. Ĉe Fort Reliance ili revoje transpaŝis la Yukon-riveron kaj daŭrigis sian vojon sur la dekstra bordo. Estis profunda nokto, la ĉielo estis kovrita de nuboj, nek steloj nek la luno heligis la senlumecon.
Estante plurajn kilometrojn supre de la malgranda fortikaĵeto, ili subite aŭdis laŭtan kriadon el la direkto de la riverujo kaj ekvidis svingatajn lanternojn. Ili singardeme malsupreniris la krutan bordon kaj malkovris malfermitan senglaciejon inter la bordo kaj insulo meza de la rivero, sur kiu ili rimarkis homojn, kiuj laŭte vokis Hallo! Hallo! kaj movis tien kaj reen bruligitajn lanternojn.
La distanco inter la dekstra bordo kaj la insulo, da kiuj ekzistas granda nombro en la riverujo de Yukon, ne estis tiel granda, ke oni ne povus interkompreniĝi per laŭta vokado. Tom Hopkinson kriis al la homoj, ke ili reiru al la maldekstra bordo. Ĉi tie pasado tra la rivero estis neebla, ĉar varma fonto malhelpis glaciiĝon de la rivero, kaj la senglacia akvo etendiĝis je longa distanco laŭ- kaj kontraŭflue. »Denove atinginte la alian bordon, vi devos iri proksimume unu kilometron laŭflue. Tie la glacio estas firma, kaj vi povas facile transpaŝi. Ĉie tie estas tute neeble. Ni returnos nin kaj vokos al vi, kiam vi atingos lokon por facila transiro.«
»Multan dankon, fremdulo, por via konsilo«, iu revokis. »Sen vi ni pasigus la tutan nokton sur ĉi tiu malbenita insulo.«
Post duonhoro Tom kaj lia kamarado ekvidis la brilon de la lanternoj sur la alia bordo ĉe loko, kie la glacio estis firma kaj la transpaŝo de la rivero realigebla. Tom tial vokis, ke ili ne pluiru, kaj ili tuj komencis la transiradon.
Ili estis kvin viroj vestitaj en peltoj, kiuj havis ses grandajn sledojn kun si, peze ŝarĝitajn kaj trenatajn de po ses fortaj hundoj.
»Kiel vi venas en ĉi tiu jarsezono el iu sovaĝejo al la Yukon-rivero?« demandis Hopkinson, salutinte la virojn.
»Ni estas komercistoj el Nuklukveto, la granda komercejo malsupre ĉe la Yukon«, raportis la gvidanto de la fremduloj, »kaj portas menditajn varojn al Dawson-City. En la valo de la Tanana-rivero, kiu ĉe Nuklukveto fluas en la Yukon-riveron, kion vi eble scias, ni marŝis kontraŭflue tiom, kiom eble, trans la montojn kaj laŭ la Forty-Mile-rivero, ĝis ni troviĝis ĉe Fort Reliance proksimume sur la loko, kie ni volis transpaŝi la Yukon-riveron. Pro la krespuska vetero ni kredeble turniĝis tro dekstren kaj dum la malheleco atingis tiun insulon, de kiu vi savis nin bonŝance, sinjoroj.«
»Ĉu vi restos en Dawson?« demandis Brown, kiu piediris pinte de la malgranda karavano. Li kaj lia amiko demetis la neĝoŝuojn. »Aŭ ĉu vi eble reiros al via komercejo?«
»Dio savu nin!« vokis la fremdulo, »ni sufiĉe suferis dum la alvojaĝo, kiu estis ege pena kaj danĝera, tion mi certigas al vi.«
»Do vi espereble ne bezonos viajn hundojn dum la vintro, aŭ ne ĉiujn?« daŭrigis la pelto-ĉasisto.
»Tute ne, kial ni manĝigu la hundojn, kio estas multekosta en la urbo«, estis la respondo. »Trovante aĉetanton, ni tuj vendos ilin.«
»Mia amiko kaj mi volonte aĉetus dekdu fortajn, sledospertajn hundojn kaj pagus bonan prezon«, rimarkigis Brown.
»El tuta koro, sinjoro«, respondis la komercisto. »Jam pro danko pri via ĝustatempa helpo vi havu la rajton aĉeti kiel la unua.«
»Konsentite. Komplezu viziti nin morgaŭ matene en la pensiono de Jefferson«, diris Brown ĝoje pro la hazardo, kiu havigis al li kaj Tom la hundojn. »Mi estas William Brown, mia amiko nomiĝas Tom Hopkinson.«
»Mia nomo estas Benjamin Steinfeld«, respondis la fremdulo. »Morgaŭ matene je la deka mi vizitos vin.«
»Tre bone«, diris la pelto-ĉasisto. »Sed nun ni denove surmetu niajn skiojn kaj rapide iru al Dawson, ni survojas jam ekde la frua mateno. Do, ĝis revido morgaŭ antaŭtagmeze, sinjoro Steinfeld.«
»Tion vi bone faris«, rimarkigis Hopkinson, post kiam ili kelkdistance foriris. »Nia hodiaŭa vojaĝo ne estis vana.«
Estis jam post la naŭa, kiam Tom kaj lia kamarado alvenis en la pensiono, kie Harry senpacience atendis ilin en la bufedejo. Ekde unu horo blovis neĝa vento, la juna viro ekzorgis pri siaj amikoj.
Dum tiuj fortigis sin per vespermanĝo kaj glaso da varmega grogo, Harry raportis pri la sanstato de la vundito. Tiu havis iom da febro, kredeble pro la sangoperdo, li dormis preskaŭ dum la tuta tago, trinkis viandobrogaĵon kaj kelkajn tasojn da teo.
»Tio estas la plej bona, kion la knabo povas fari«, diris Hopkinson. »Morgaŭ matene mi nove bandaĝos lin, kaj mi esperas, ke li estos transportebla post du aŭ tri tagoj.«
»Ĉu vi parolis pri transporto, Tom?« demandis la juna germano. »Sed kiel vi volas aranĝi tion?«
»Tute simple, per sledo trenata de hundoj, mia knabo«, respondis la pelto-ĉasisto kaj sciigis lin pri la renkontiĝo kun la komercistoj el Nuklukveto.
Je la sekva mateno Benjamin Steinfeld aperis en la pensiono de Jefferson por konduki Hopkinson kaj Brown al la domo de negoca amiko, ĉe kiu li loĝis, kaj en kies grandspaca magazeno oni loĝigis la hundojn. Ili tre rapide akordiĝis pri la prezo. La du pelto-ĉasistoj pagis modestan sumon por dekdu fortaj hundoj kaj du sledoj. Ĝis la tago de la forveturo la hundoj restos kun la aliaj en la magazeno. Nun Hopkinson aĉetis por Braddon kaj liaj laboristoj kelkajn malgrandajn lanternojn, kiujn ili povis uzi kiel minejajn lampojn, bonajn martelojn kaj ĉizilojn, sakon da kafo, kelkajn rulaĵojn da tabako kaj diversajn malgravaĵojn, kiujn ili bezonis por mastrumado kaj agrableco. Por tiuj aĉetoj Tom devis pagi mil dolarojn.
La vundito je la dua tago tiom resaniĝis, ke oni aŭdacis transporti lin sur sledo al El-Dorado-rivereto.
Sur la tiucela sledo estis metita longa kesto el tabuloj, kiun oni plenigis per kovriloj kaj peltoj, tiel ke Smith kuŝis en ĝi varme kaj komforte. Ĉar la vundo ankoraŭ ne estis fermita, li ne povis riski sidi rekte. En la duan sledon ili metis la aĉetitajn varojn.
La mateno de forveturo ekestis malklare kaj krepuske, kiam ili forvojaĝis el Dawson-City direkte al la enfluejo de la Klondike-rivero. Ili ne riskis veturi kun la peze ŝarĝitaj sledoj tra la ebenaĵo kovrita de alta neĝo. Tuj apud la bordo la neĝo kuŝis malpli alte. Nuliĝis la danĝero perdi la direkton pro la malforta krepuska lumo, kiam oni iris proksime de la rivero.
Tom Hopkinson antaŭkuris je mallonga distanco, tiam sekvis Harry kun la sledo, sur kiu kuŝis la vundito, kaj kondukis la gvidrimenon de la plej antaŭaj hundoj, ĉar oni ne sciis, ĉu la bestoj estas fidindaj. Sekvis la dua sledo, kaj Brown fermis la malgrandan karavanon.
Antaŭ tagmezo ili atingis la enfluejon de la Klondike-rivero, kie oni haltis por ebligi al la hundoj horon da ripozado kaj al si mem manĝon. Por la bestoj Tom havis grandan pecon da sekigita bubala viando kaj plurajn panojn akiritajn de la pensiona mastro.
Ĝis posttagmezo ili kuris longan distancon kontraŭflue de la Klondike-rivero. Subite tute senlumiĝis, kaj akra vento ĵetpelis la neĝon de la grundo en iliajn vizaĝojn.
»Neĝoŝtormo!« vokis Hopkinson kaj haltis. »Rapidu malsupren sur la glacion, proksimen al la bordo, dank´ al Dio ĝi estas kruta kaj alta kaj sufiĉe ŝirmos nin kontraŭ la ŝtormo. Sed rapidu, aŭ ni estos perditaj! Ekprenu, Harry! Ni portu la sledon kun Nan malsupren. Unue maljungu la du plej malantaŭajn hundojn, sed tenu la rimenon por ke la hundoj ne forkuru. Vi, Bill, glitigu la alian sledon de la bordo malsupren. La pakaĵoj estas firme fiksitaj kaj ne elfalos.«
Post nemultaj minutoj ili estis malsupre sur la glacio proksime ĉe la bordo unu metron alta. La hundoj flaris la almuĝantan ŝtormveteron kaj kuŝiĝis inter kaj sub la sledoj, la tri viroj sidiĝis sur la rando de la sledo, en kiu kuŝis la vundito.
Estis urĝa tempo! Homoj kaj bestoj estis apenaŭ preparitaj tiom, kiom la cirkonstancoj permesis, kiam terure muĝegante la ŝtormo alrapidis super la ebeno, akompanate de hajlado, kiu detruus ĉion vivan, kiun senŝirma ĝi trafus. Sekvis neĝoblovado tiel densa, ke oni vere ne povis vidi la manon antaŭ la okuloj, la neĝo falis amase ne sole de supre, sed la grandega ŝtormo relevis tiun kuŝantan sur la grundo en sovaĝa kirla danco.
Post kelkaj minutoj la viroj estis tegitaj de neĝa kovraĵo, kiun ili devis forskui denove kaj denove por ne esti ŝutkovrita. Samtempe estis akre malvarme, ili estis en danĝero, ke ili glacie rigidiĝos, ne povante moviĝi. La ŝtormego furiozis super la kapoj de la sidantoj, ili ne riskis sin levigi kaj iomete varmigi piedbatante. La rando de la bordo estis nur unu metron super la glacio kaj ne ŝirmis la supran parton de staranta korpo.
»Espereble la neĝoŝtormo ne daŭros longe«, diris Hopkinson. »Jen supre ĉe Mackenzie-River mi plurfoje travivis neĝoŝtormojn, kiuj kutime finiĝis post du ĝis tri horoj. Tia malvarmo ne estas eltenebla, kiam oni devas sidi senmove.«
»Ni prenu glason da viskio«, proponis Brown. »Ĝenerale ne estas konsilinde trinki alkoholaĵon ĉe akra malvarmo, ĉar estas danĝero, ke oni endormiĝus kaj mortus pro frosto. Ni povas atenti unu pri la alia, tiam tiu danĝero ne ekzistas.«
»Certe, amiko«, respondis Tom. »Ni nepre devas varmiĝi. Jen, Nan«, li daŭrigis, trinkinte plengorĝon el sia lada botelo, »ankaŭ vi havu vian parton.«
»Multan dankon, onklo«, diris la vundito trinkinte. »Malgraŭ peltoj kaj kovriloj mi iom post iom sentas la froston, la malbenita vento penetras tra ĉio. Juĝante laŭ muĝado kaj bruado la ventego ankoraŭ longe daŭros.«
»Povas esti, mia knabo«, respondis la onklo. »Sed Dio gardu nin. Se ni devos resti en tiu situacio dum la tuta nokto, tiam neniu el ni ĝisvivos la matenon.«
»Ĉu vi ne povas bruligi fajron sub la borda rando, kie la vento ne sukcesos estingi ĝin, onklo?« demandis Nan.
»Per kio? Ni havas eĉ ne ŝtiperon da ligno«, estis la respondo.
»Via knabo pravas«, atentigis Brown. »Ni devas fari ĉion por protekti nin kontraŭ morto pro frosto. Kiu scias, kiom longe la ŝtormvetero daŭros. Ne havante lignon, ni eble trovos ĉe la bordo postrestaĵojn de kluzoj aŭ defalintajn tabulojn de ruiniĝantaj kabanoj. Mi iros distancon laŭflue, Harry iros kontraŭflue. Irante dorsfleksinte, ni kontraŭstaros la venton, kaj piede de la bordo kuŝas nur malmulte da neĝo. Eble ni trovos iom da ligno.«
La maljuna, alte kreskinta pelto-ĉasisto devis rampi sur manoj kaj genuoj, sed efektive li malkovris eble ducent metrojn malsupre de la loko, kie ili bivake haltis, kelkajn brakdikajn lignaĵojn elstarantajn el la frostiĝinta tero. Helpe de sia stabila ĉastranĉilo li elterigis la pecojn kaj portis ilin al la sledoj laŭ tiu pena maniero. Tom ĝoje akceptis lin. Brown reiris al la loko, kie li estis trovinta la lignon, kiu evidente devenis de kluzo, kiu estis instalita por ellavado kaj kribrado de grundo. Tie elstaris pliaj fortaj pecoj el la bordo.
Duafoje revenante kun sia gajnaĵo al la sledoj, li tie renkontis ankaŭ la junan germanon, kiu estis trovinta du tabulojn nur maldike kovritajn de neĝo, kiuj konjekteble devenis de disfalanta kabano de orserĉistoj.
»Kie mi trovis ĉi tiujn tabulojn«, raportis Harry, »tie la bordo estas pli alta ol ĉi tie, la akvo iomete kavigis la teron, tial formiĝis malgranda plilarĝiĝo, kiu ŝirmas nin pli bone ol la loko ĉi tie. Tial mi proponas ŝanĝi la noktan bivakejon tien. La loko estas ĉirkaŭ tricent metrojn kontraŭflua. La ŝtormo malfortiĝis, sed pro la terura neĝoblovado ni ne povas daŭrigi nian marŝadon sur la nuda ebeno.«
»Certe, mia knabo, vi tute pravas«, respondis Hopkinson. »Unue ni metu la lignon kaj la sledon kun la varoj tien, preparu la ejon kaj fine alportu la sledon kun Nan. Intertempe Brown povas konduki la hundojn al la nova bivakejo. Estas neeble pasigi la nokton ĉi tie.«
Post duonhoro la viroj bruligis fajron en la ŝirmo de la alta borda rando kaj preparis kaldronon da forta kafo. Tiu efikis bonfartige kaj agrable varmigis la duone rigidiĝintajn pli bone ol viskio, kiu helpis nur momenton. Fortaj ventoj pelis la neĝon super la kapoj de la bivakantoj, ne ĝenante ilin. La hundoj ricevis iom da bubala viando kuirita en akvo kaj panon kaj kuŝiĝis proksime de la fajro sur kovriloj.
Post du horoj la ŝtormvetero finiĝis, la nokto estiĝis klara kaj hela. Baldaŭ ili rigardis grandiozan nordan brilon kun purpuraj, flavaj kaj ruĝaj radioj. Estiĝis malvarmege, sed Brown kaj Harry trovis ankoraŭ kelkajn tabulojn kaj trunketojn de la ruiniĝinta kabano kaj per ili nutris malgrandan fajron dum la tuta nokto.
Matene ili faris bonan kafon kaj tiam levis la sledojn sur la bordon. La vundito devis forlasi la sledon dum tio. Junginte la hundojn, ili ekmarŝis malrapide, ĉar la trablovita neĝo ankoraŭ ne firmiĝis. Ĝi kaŭzis grandajn problemojn kaj penojn kaj al la tri skiantoj kaj al la hundoj. La tago estis krepuska, la heleco daŭris apenaŭ tri horojn.
Post treege malfacila kvinhora marŝado ili atingis la arbaron, kie ili haltis unu horon por ripozo. Ŝirmate de la arboj, ili pli bone antaŭeniĝis kaj tute elĉerpite atingis la trunkodomojn je la sepa horo vespere.
Pro voko de Hopkinson Braddon kaj ĉiuj domanoj venis el la trunkodomo, salutis la alvenantojn per ĝojaj krioj kaj unuavice portis la vunditon en la varman salonon. La Crow-indianoj maljungis la hundojn, kondukis ilin en sian kabanon kaj preparis por ili varman kuŝejon el kovriloj. La ĉarpentistoj malpakis la duan sledon kaj portis la varojn en la provizejon.
Dum la komuna vespermanĝo Tom rakontis, kio estis la kaŭzo por la malfrua reveno, kaj kiel ili sin ŝirmis kontraŭ la detruaj efikoj de la neĝoŝtormo.
»Ankaŭ ĉi tie furiozis neĝoŝtormo«, raportis la ministo. »Niaj trunkodomoj bone rezistis kaj ne difektiĝis. La malvarmeco pliiĝis, la termometro falis ĝis kvardek gradoj sub nulo! Neniam mi travivis ion similan en la okcidentaj teritorioj. Ĉar ni dekkvar viroj ne povas komune dormi ĉi tie, la ĉarpentistoj ĉi-matene konstruis kamenojn el rokpecoj en ambaŭ trunkodomoj kaj almuntis fumtubojn el ladopecoj. Tiel la fumo nun foriĝas tra unu el la malgrandaj lukoj. Nur mankas peltoj, ĉar la lanaj kovriloj nesufiĉe protektas kontraŭ la akra malvarmo.«
»Peltojn ni povos havigi al ni«, opiniis Tom. »Post la hieraŭa neĝoŝtormo ni havos kelkajn trankvilajn tagojn, kiujn ni uzos por ĉasi ursojn en la montoj sur la kontraŭa bordo. Brown, Harry kaj mi ekiros morgaŭ matene kun la indianoj, ni prenos unu el la sledoj kaj ses hundojn.«
»Mi konsentas, amiko«, respondis Braddon. »Prenu sledon, kiun niaj ĉarpentistoj faris dum via foresto. Ĝi estas iom pli malgranda ol la ŝarĝosledoj alportitaj de vi kaj pli facile glitos tra inter arboj.«
»En ordo, John«, diris Tom Hopkinson. »Sed nun estas tempo, ke ni enlitiĝu. Post la peniga marŝo tra la malfirma neĝo ni estas elĉerpitaj.«
***
(1) klafto: Male al la difinoj en PIV kaj vikipedio klafto en germanlingvaj landoj ne estas nur longa, sed ankaŭ volumena unuo. Klafto da brulligno (3,133 m³) estas proksimume duona kuba klafto.
Lasta modifo: 17a de oktobro 2009