Karaj vizitanto,

kiel prezidanto de la due plej malnova Esperanto-societo de la mondo (fondita 1891 far de

Ludwig Meier) mi volas de tempo al tempo raporti pri aktivecoj. La programon de la klubo vi povas legi sub la pagho www.esperanto-muenchen.de.

En augusto ni renkontos en EineWeltHaus, Schwanthalerstr. 80  haltejo U Theresienwiese

Hierau vizitis nin la prezidanto de la E-societo de Tokio, kiu daurigas al UK Roterdamo.

Ni kunsidis ankorau che biero en la fama "Hofbräuhaus" kiu estis plenplena kaj havas

oktobrafestan etoson. En augusto la E-klubo komune kun la Munkena Esperanto-junularo, kiun mi

refondis antau 30 jaroj faras grandan eventon en la plej granda feria infanurbo de la mondo, kiu

nomighas Mini-München kaj okazas chiun duan jaron. Tiu urbo estas vizitita de proksimume

15.ooo infanojn. Dum la lastaj 12 jaroj ni tie jam informis pli ol 10.000 infanojn pri esperanto.

En Mini-München situas la Comenius-infanuniversitato. En la kadro de interlingvistiko nie tie instruis

pli ol 2000 infanstudentojn. Pli ol 40 doktorighis kaj 4 profesorighis kaj gvidis mem kursojn tie.

Chijare ni faras specialan aranghon pri multlingveco okaze de la UN-jaro de la lingvoj. Pro tio mi bezonas tekstojn en laueble multaj lingvoj. Eble iu de vi povas helpi. La D;F;I,Turk,P,E mi jam havas.Ankau la aragan hebrean grekan kaj latinan.

Ni kontruos lingvan gvidilon por urghajn situaciojn - speciale por infanoj, Krome ni ofertos lingvoludon dum kelkaj tagoj.

20.an kaj 21an de septembro ni renkontas por komune aspekti la inauguran spektaklon de la plej granda bierfestivalo de la mondo - nome "OKTOBERGFEST "

Ni renkontas 20an ekde 10.oo h che EineWeltHaus Schwantahlerstr. 80 kaj 21an che Esperanto-

Platz por festi la 100jarighon de UEA kaj rigardi la plej grandan foklorkostuman manifestacion kun

pli ol 10.000 agantojn. Eble vi ankau emas partopreni.

Chijare la klubo festas sian 40jaran jubileon kiel jure enskribita societo. Pro tiu okazo ni volas ankorau presenti nin per informvespero publike.

Ekde 20a de julio ghis 26a mi estos en Paris proksime de Euro-Disney por ferii kun familianoj el

Brazilo.

Mi deziras al chiuj bonajn feriojn!.