Gekaraj, mi pretigis por vi etan donaceton, kiun vi povos utiligi ne nur dum la Kristnaska tempo, sed iam ajn dum la sekva jaro. Temas pri serio de mallongaj, kutime unufrazaj esperantlingvaj mesaĝoj, destinitaj por via kuraĝigo, inspiro kaj ĝojigo, kiun vi povas printi, distondi, miksi kaj uzi iam ajn vi bezonos iom instigi aŭ karesi vian animon kaj senti, ke vi ne estas sola ......

Kun pozitiva reago mi ankaŭ uzas la mesaĝojn dum diversaj E-aranĝoj - aŭ eblas la frazojn utiligi dum instruado en kursoj aŭ dum klubaj kunvenoj. Kompreneble vi povas ankaŭ laŭplaĉe kompletigadi la kolekton el viaj propraj fontoj!

Mi esperas, ke la tekstetojn povos ĝui ankaŭ tiuj kiuj ne kredas je anĝeloj :-)

(kvankam ja ili certe povas aspekti diversmaniere kaj ne nepre ne bezonas havi flugilojn....)

La dosieron vi povas elŝuti en http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/mesa-oj-de-an-eloj-kaj-muzika-novjara-bondeziro.html en suba parto de la paĝo.

Korplenigajn Kristnaskajn festojn kaj etan ĝojon por ĉiu tago de la sekva jaro deziras al vi elkore



Pavla