Ĉeĥa E-Asocio kaj E-klubo „La Ponto“

kunlabore kun Ĉeĥa E-Junularo kaj E@I

invitas vin al


La 5-a Sabla Printempo


(seminario „Esperanto en Interreto“)


9.-11.4.2010


en la urbo Písek (Ĉeĥio – Suda Bohemio)

por komune lerni kaj krei ion novan kaj utilan

kaj interŝanĝi niajn sciojn kaj spertojn


Písek estas ĉarma urbo 100km sude de la ĉefurbo Prago

* facile kaj rapide trafike atingebla

(el Prago 75 min per rekta luksa buso kontraŭ 90,- CZK)

* fama precipe pro sia mezepoka ponto

(la dua plej aĝa en Eŭropo norde de Alpoj)

vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Pisek_(Pisek),

E-version de la urba retpaĝaro www.icpisek.cz

kaj mian Ipernity-fotoalbumon „Mia urbo Písek“)



Jam tradicia internacia komputila laborseminario

ĉi-jare okupiĝos pri jenaj ĉeftemoj:


1. Kreado de Esperanto-subtekstoj kaj dublado

por mallongaj filmoj

2. Funkciigo de la internacia E-datumbazo BRETARO

3. Por ĉeĥoj - Funkciigo de la nova komuna retpaĝaro

de ĈEA kaj ĈEJ


La seminariaj grupoj laboros sub gvido de la ĝisnunaj

spertaj kunlaborantoj Peter Baláž, Miroslav Malovec

kaj Marek Blahuš.


Kadre de la vesperaj programoj prezentiĝos

diversaj aktualaĵoj kaj interesaĵoj

pri „Esperanto en Interreto“ kaj iom da distraĵoj.


Ne mankos tempo ankaŭ por promenado

kaj ĝuo de la printempeca etoso en la urbo Písek

(ĉeĥlingve signifas „Sablo“ – pro la orhava sablo en la rivero,

ĉe kiu la urbo situas – tial la nomo de la aranĝo!)

kaj de la fama ĉeĥa biero!



Favorpreza partoprenkotizo:

Dank al denove tre probabla subvencio de la urbo Písek

(kaze de nericevo garantiata de ĈEA)

ni povas oferti al vi same avantaĝan kotizon kiel lastjare:

940,- CZK (ĉ. 36 eŭroj) inkluzivas:

* 2 tranoktojn en moderna studenthejmo

5 minutojn piede al la urbocentro

(2-3-litaj ĉambroj, duŝejo/necesejo komunas ĉiam por 2 ĉambroj;

kelkaj 1-litaj ĉambroj kontraŭ krompago mendeblas)

* sabate kompletajn tagmanĝon kaj vespermanĝon

en urba restoracio kaj 2 matenmanĝojn en la studenthejmo

* kompletan instruprogramon kun instrumaterialo

kaj aliron al Interreto


(Pro la subvencio membroj de ĈEA, ĈEJ, SKEA kaj SKEJ

ĝuas krome apartan rabaton 300,- CZK)


La prezo validas nur por aliĝoj akceptitaj ĝis 21.3.2010!

Postrestado en la urbo laŭ interkonsento eblas!

Bv. ĝustatempe peti aliĝilon kaj pli detalajn infromojn ĉe:

pisek@esperanto.cz


NI ĜOJATENDAS VIAN AKTIVAN PARTOPRENON!

Vladimír Dvořák kaj Pavla Dvořáková – la ĉeforganizantoj



Fotaĵojn el la pasintaj aranĝoj bv. vidi

en miaj Ipernity-fotoalbumoj:

Sabla Printempo Písek 2009 kaj La III-a Sabla Printempo