Mi estas nun laboranta pri kolektado de materialoj por DVDo omaĝe al 40jariĝo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, en kiu devus aperi elekto de multmediaj valoraĵoj, aperintaj dum tiu periodo en ĉeĥa E-movado. Por tiu celo mi komencis ankaŭ skani tekstaron eldonitan okaze de la unua seminario de ASISTI (Asocio internacia pri spiritaj kaj teologiaj instruoj), kiun mi organizis kun mia edzo en Tábor en 1994. Jen unu el la tekstoj, kiujn mi tiam tradukis por la kolekto kaj kiun mi ĝis nun tre ŝatas kaj aprezas. Eble ankaŭ vi .....

La sonregistraĵon de la teksto vi trovos en mia ludlisto ĉi-paĝe.

Bazaj reguloj de feliĉo



Por ke ni feliĉu, ni devas unue
kontraŭstari la inklinon al kiom eble plej malmulta peno,
kiu kondukas nin aŭ al restado surloka
aŭ al serĉado de vivorenovigo precipe en ekstereca vigleco.
Ni ja devas profunde enradikiĝi
en riĉaj kaj palpeblaj materiaj realaĵoj, kiuj ĉirkaŭas nin.
Sed feliĉo fine atendas nin en laboro
pri nia interna - intelekta, arta kaj morala - perfektigado.
La plej grava afero en la vivo estas trovi sin mem.


Por ke ni feliĉu, ni devas due kontraŭstari egoismon,
kiu kondu­kas aŭ al fermiĝo en sin mem,
aŭ al limigado de la aliaj sub nia superregado.
Ekzistas ankaŭ tia - malbona kaj senfrukta - amado,
kiu volas havi, posedi, anstataŭ mem doni.
Nur amo, kiu esprimiĝas per komuna spirita progreso,
kondukas efektive al feliĉo.


Por ke ni feliĉu - plene feliĉu - ni devas, trie,
translokigi la finan intereson de nia ekzisto
al progreso kaj sukceso de la mondo ĉirkaŭ ni.
Se ni volas atingi kampojn de grandaj kaj konstantaj ĝo­joj,
ni devas transporti poluson de nia ekzisto al tio, kio pli gra­ndas ol ni.
Tio ne signifas, ke ni devus fari
iajn specialajn kaj eksterordinarajn aferojn.
Necesas nur - konsciante vivan solidarecon kun la Granda Afero
fari grandioze eĉ la plej etajn aferojn:
kaj tio atingeblas por ĉiuj el ni.


Aldoni unusolan eĉ la plej etan kud­raĵeron
al grandioza brodaĵo de la Vivo.
Ekvidi tion universan, kio kreiĝas kaj kio altiras nin
enkore kaj en celo de niaj plej etaj agadoj.
Ekvidi Ĝin kaj enkore kuniĝi kun Ĝi
- jen finfine la granda sekreto de feliĉo.
La plej granda el ĉiuj ĝojoj troviĝas
en profunda kaj instinkta kuniĝo kun la tuta fluo de l' Vivo.
Ni kunigu la korpon kun la kapo, la bazon kun la pinto,
en unu Fonton de pleneco.




Pierre Teilhard de Chardin /1881-1955/, franca filozofo kaj teologo, origine paleontologo; kreinto de kristana evoluismo kun panteismaj trajtoj