Rodrigo Alberto Ramirez Published on April 7, 2008
by Rodrigo Alberto Ramirez

Rodrigo Alberto Ramirez's blog

Browse posts
KOLOMBIA AKTORINO, Zharick León, lernas Esperanton
!!ALVOKO POR LA KOLOMBIA KRESTOMATIO !! (1909-2009)
Posted on March 31, 2008
MIA PREZENTO
Posted on March 31, 2008

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 230 visits

KOLOMBIA AKTORINO, Zharick León, lernas Esperanton

Monday April 7, 2008 at 02:57PM

Saluton al cxiuj. Mi resendas gravan kaj fierigan mesagxon, kiun mi ricevis el la kolombia duskutlisto, de nia kara Profesoro, lingvisto, verkisto kaj amiko LUIS JORGE SANTOS MORALES. Fecha: Sun, 6 Apr 2008 Asunto: [eo-kolombio] Zharick León lernas Esperanton ........ GEAMIKOJ : Jes, kredu min! Sxi mem, Zharick León, nia fama kaj superbelega aktorino kaj modelino, profitante sian gravedecon kaj sekvante konsilon de Spirita Majstro eklernis Esperanton en Januaro. Sxi jam studis la unuan libron "Esperanto, un idioma para hacer amigos" kaj parton de "Ni parolu Esperanton flue kaj nature" kaj ecx komencis legi ekzempleron de "Karlo" de Edmond Privat. Jes, tiu fascinanta belulino estas fascinata de Esperanto. Sxi diras, ke Esperanto estas multe pli mirinda ol sxi iam imagis. Mi konfesu, ke mi sentas vere honorata pro tio, ke sxi petis min ke mi instruu nian lingvon al sxi. Mi ecx pensis, ke temas pri trompsxerco, kiam Martin Karpan, sxia argentina fiancxo, telefone diris al mi Zharick tre, tre, tre, tre interesigxas pri Esperanto. Kompreneble, ke cxi-momente mi kalkulas je sxia permeso cxi-tion sciigi al vi cxiuj. Mi diru al vi, ke Zharick estas ne nur perfekte bela virino, sed treege inteligenta kaj spirite tre disvolvigxinta homa estulo. Tiom da perfekteco cxe unu sola persono ja sxajnas nekredebla, tamen sxi estas inter ni kaj estas el karno kaj ostoj. Cxi-jare, pro la baldawa naskigxo de la bebo, sxi ne akompanos nin cxe nia Ibagea Kongreso, sed espereble, venontjare cxe la Centjarigxo de Esperanto en Kolombio, sxi ja estos kun ni kaj vi tiam povos konstati ke mi diras al vi la puran veron. Sxia bebo, kiun sxi nomos Luciano, naskigxos post du monatoj, kaj sxi esperas ke li ankaw estos fervora Esperantisto. Gxuste cxi-semajne en la Numero 502 de la Revuo Aló (Revista Aló) estas artikolo pri sxi ilustrata per belegaj fotoj sxiaj (en la hodiawa numero de El Tiempo trovigxas granda reklamo gxuste pri tiu Numero). Fiere via, Luis Jorge Santos-Morales PN: Pri la aktorino www.colarte.com/colarte/conspintores.asp?idartista=13716

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.