Antaŭ dudek jaroj, en 1987, Lucasfilm Games (nun LucasArts, kompanio de George Lucas) eldonis videoludon nomiĝita Maniac Mansion (tradukita "Maniula Mansardo" aŭ "Freneza Domo" en Esperanto). Nun, oni ofte konsideras ĝin, kiel unu el la plej bona videoludo.

Ĝi estis la unua videoludo farita per la revolucia (tiam) ludmotoro SCUMM (Script Creation Utility for Maniac Mansion). Tiu ludmotoro ankaŭ estis uzita por aliaj famaj ludoj de LucasArts: Zak McKracken and the Alien Mindbenders (1988), Indiana Jones and the Last Crusade (1989), Loom (1990), The Secret of Monkey Island (1990), Monkey Island 2: LeChuck's Revenge (1991), Indiana Jones and the Fate of Atlantis (1992), Maniac Mansion: Day of the Tentacle (1993), Sam & Max Hit the Road (1993), Full Throttle (1995), The Dig (1995) kaj The Curse of Monkey Island (1998).

En 2004, fana skipo, LucasFan Games, faris senpagan version nomiĝita Maniac Mansion Deluxe. Ĝi jam estas disponebla en multe da lingvoj: angla, bulgara, finna, franca, germana, hispana, hungara, itala, malta, nederlanda, norvega, portugala, rusa kaj... Esperanto!
Fakte, tiu videoludo estas senpage trovebla en la reto aŭ en la DVD Esperanto Elektronike eldonita de la esperanta organizo E@I
.

Vikipedia artikolo: Maniac Mansion