INVITO AL KAMPANJO: FARU PRELEGON PRI ESPERANTO EN VIA URBO ! Ĉiu aktiva Esperantisto scias, kiel malfacile (aŭ multekoste) estas atingi amaskomunikilojn por informi pri nia afero. Dume, se ĉiu samideano de tempo al tempo farus prelegon pri la lingvo en sia medio, centoj, eble miloj da homoj estus atingitaj. Tamen, multaj Esperantistoj eble trovas malfacile organizi taŭgan, trafan materialon por fari tian prelegon. Por tiuj nespertuloj, ni preparis komputilan modelon de prelego. Temas pri 16 bildoj kun indikoj de bazaj informoj pri nia lingvo, kulturo kaj movado. Se oni uzas du, tri minutojn por klarigi ĉiun bildon, jen oni havas ĉirkaŭ 40-minutan prezenton en simpla kaj objektiva maniero. Oni aldonis komence konsilojn por la prelegontoj. Kompreneble, oni rajtas kaj devas riĉigi tiun prezenton per personaj aldonoj – temas ja nur pri senpretenda gvidlinio. Se oni ne disponas pri komputila projekciado, eblas transformi la materialon en travideblaĵojn por ordinara “retroprojekciilo”, aŭ eĉ uzi ĝin en papera versio. La materialon oni sendis al ĉiu BEL-ano, per interreto. Interesitoj petu ĝin de Alfredo Aragon (Rio): alfredoaragon@hotmail.com . Provu vi mem: proponu prelegon pri Esperanto en lernejoj, kulturdomoj, kluboj, bibliotekoj, aŭ eĉ simple al grupeto de amikoj, hejme. Disvastigo de Esperanto estas tasko unuavice de Esperantistoj!
Send a message
Search for members
Claude Trésorier says:
Post la konferenco de japanino, ĵurnalistino, fama en sia lando, multaj volis lerni, iri al Japanio, sed post monatoj, ne plu esperanton ili lernis, sed opiniis, ke "perfektigi la anglan sufiĉas" : oni jam longe lernis ĝin en la lernejo, kaj ne esperanton.
Do homoj havas orelojn, sed ne vere aùdas, havas kapon, sed ne vere uzas; eble pesimista mi, sed eble mi faros en Göttingen konferencon pri ESPERANTO !!!
amike via KT
Angelic Cante says:
Thierry Salomon says:
Izabel says:
Mi nur ricevis tiun-ĉi documenton en mia retskatolo. Mi forgesis kiu sendis ĝin al mi.
Bedaŭrinde, mi tute ne planas preligi en mia urbo ĉar mi estas tro timema.
Por ricevi pliajn informojn, ĉu vi provis peti de Alfredo Arango viajn demandojn ?
alfredoaragon@hotmail.com
Amike,
Isabelle
Roland says:
La dauxra ripeto kun vario estas la sxlosilo
Niaj spertoj el Berlin
esperantoplatz.wikispaces.com/Esperanto+in+der+Praxis
Estis serio de prelego kun diversaj aspektoj de Esperanto. Cxiam la sama baza prezento estas enuiga al la gazetaro. Necesas vario.
Angelic Cante says:
Do, jen, vi ja faris vian prelegon ? Ĉu estis bone ?
ulo38 says:
Izabel says:
Mi celas fari baldaŭ prelegon en mia vilaĝo (400 loĝantoj).
Lasta monato, la profesoro (franca lingvo) de mia filo petis de mi iri en sia lernĉambro por paroli dum unu horo pri esperanto.
La exerco estis tre interesa, kaj finfine la lernantoj demandis kial ili ne povas lerni esperanton en mezlernejo.
Ĉu la kuirpoto pli bone fartas nun ?
ulo38 says:
nun mi faras tion kion mi volas kaj mia chefa lingvo estas la esperantan. mi ankorau komprenas la euskan sed mia pens-maniero ne plu taugas naturece al la euska char la gramatiko kaj la vort-ordo estas malsamaj kaj estas ege malsimplaj. unu lingvo sufichas al mia cerbo.