About this blog

  • 2 posts
  • 1 810 visits
June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

June 5, 2008

Faru prelegon pri esperanto en via urbo !

INVITO AL KAMPANJO: FARU PRELEGON

PRI ESPERANTO EN VIA URBO !

Ĉiu aktiva Esperantisto scias, kiel malfacile (aŭ multekoste)

estas atingi amaskomunikilojn por informi pri nia afero.

Dume, se ĉiu samideano de tempo al tempo farus prelegon

pri la lingvo en sia medio, centoj, eble miloj da homoj estus

atingitaj. Tamen, multaj Esperantistoj eble trovas malfacile

organizi taŭgan, trafan materialon por fari tian prelegon. Por

tiuj nespertuloj, ni preparis komputilan modelon de prelego.

Temas pri 16 bildoj kun indikoj de bazaj informoj pri nia lingvo, kulturo kaj

movado. Se oni uzas du, tri minutojn por klarigi ĉiun bildon, jen oni havas

ĉirkaŭ 40-minutan prezenton en simpla kaj objektiva maniero. Oni aldonis

komence konsilojn por la prelegontoj. Kompreneble, oni rajtas kaj devas riĉigi

tiun prezenton per personaj aldonoj – temas ja nur pri senpretenda gvidlinio.

Se oni ne disponas pri komputila projekciado, eblas transformi la materialon

en travideblaĵojn por ordinara “retroprojekciilo”, aŭ eĉ uzi ĝin en papera

versio. La materialon oni sendis al ĉiu BEL-ano, per interreto. Interesitoj petu

ĝin de Alfredo Aragon (Rio): alfredoaragon@hotmail.com . Provu vi mem:

proponu prelegon pri Esperanto en lernejoj, kulturdomoj, kluboj, bibliotekoj,

aŭ eĉ simple al grupeto de amikoj, hejme. Disvastigo de Esperanto estas tasko

unuavice de Esperantistoj!

Published at 03:34PM ( 9 comments / 820 visits )
This post is public

May 4, 2008

Malnovaj revuoj, dua vivo !

Estimataj,

mi transsendas, cxi-sube, peton de S-ro Renato Corsetti.

================================================================================

La Afrika Oficejo de UEA ofte ricevas petojn de afrikaj
kurs-gvidantoj pri revuoj malnovaj por la lernantoj, por ke ili
ekkontaktu per legado la Esperanto-mondon.

Se vi volas doni al viaj malnovaj revuoj utilan funkcion, bonvolu
sendi kvanteton al
Afrika Oficejo de UEA
BP 416
Lokossa-Mono
Respubliko Benino/République du Benin

Dankon!

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato.corsetti@esperanto.org> ~ ~ ~ __._,_.___
 

Published at 07:13AM ( 10 comments / 429 visits )
This post is public


( 2 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Izabel

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...