About this blog

  • 5 posts
  • 1 217 visits
September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

September 18, 2009

Mia koncerto dum FESTO 2009 en Zwingenberg

Jen ligilo al mia koncerto dum FESTO 2009 en Zwingenberg. Agrablan ĝuadon,

www.youtube.com/view_play_list

Stefo

Published at 12:50PM ( 0 comments / 95 visits )
This post is public

August 28, 2009

Gramatiko

Gramatiko

Frazofarado

En frazo, oni mencias konceptojn, esprimatajn per radikoj, kaj interrilatigas ilin donante al ili rolojn, esprimatajn per rolvortetoj, rolfinaĵoj kaj sinsekvo.

• per biciklo (per)

En gramatika faklingvo: • rolo → kazo • rolvorteto → prepozicio • rolfinaĵo → finaĵo

Frazofarado: Aferoj (-o)

O-vortoj priskribas aferojn (t. e. nomoj, individuoj, objektoj, fenomenoj). Ili ne havas rolvorteton. Ili respondas al la demandoj kiokaj kiu.

• direktoro (-o)

Afero en multenombro ricevas la finaĵon -j.

• teatroj (-j)

En gramatika faklingvo:
• o-vorto (sen rolfinaĵo) → radiko
• o-vorto (kun rolfinaĵo) → substantivo
• o-vorto (sen rolvorteto) → nominativo
• o-vorto (kun rolvorteto) → prepozitivo
• o-vorto (kun finaĵo pri multenombro) → pluralo

Frazofarado: Kvalitoj (-a)

A-vortoj priskribas kvalitojn (t. e. kapabloj, aspektoj de aferoj). Ilia rolvorteto estas de. Ili respondas al la demando kia kaj kies.

• de teatro = teatra (de, -a)

Pli specife, kvalito povas esti rilato aŭ origino. Iliaj rolvortetoj estas respektive pri / kun kaj el / for.

• pri / kun teatro = teatra (pri / kun, -a)
• el / for teatro = teatra (el / for, -a)

Kvalitoj rilatas aferojn. Se la afero estas en multenombro, ankaŭ la kvalito ricevas la finaĵon -j. Oni kutimas meti kvaliton antaŭ tion, kion ĝi rilatas.

• grandaj teatroj (-j)

En gramatika faklingvo:
• a-vorto (kun rolfinaĵo) → adjektivo
• a-vorto (kun rolvoreto pri rilato) → genitivo
• a-vorto (kun rolvorteto pri origino) → ablativo
• a-vorto (kun finaĵo pri multenombro) → pluralo
• vorto rilatanta vorton (ekzemple a-vorto al o-vorto) → epiteto

Frazofarado: Cirkonstancoj (-e)

E-vortoj priskribas cirkonstancojn (t. e. situacioj, kondiĉoj, en kiuj estas aferoj). Ilia rolvorteto estas sur / en. Ili respondas al la demando kie, kiam kaj kiel.

• sur / en loko = loke (sur / en, -e)

Pli specife, cirkonstanco povas esti loko (respektive tempo) aŭ instrumento. Iliaj rolvortetoj estas respektive ĉe (respektive dum) kaj per.

• sur / ĉe flanko = flanke (sur / ĉe, -e)
• sur / per biciklo = bicikle (sur / per, -e)

Cirkonstancoj rilatas kvalitojn, rolvortetojn, agojn aŭ aliajn cirkonstancojn. Oni kutimas meti cirkonstancon antaŭ tion, kion ĝi rilatas.

• impone grandaj teatroj

En gramatika faklingvo:
• e-vorto (kun rolfinaĵo) → adverbo
• e-vorto (kun rolvoreto pri loko) → lokativo
• e-vorto (kun rolvorteto pri instrumento) → instrumentalo
• vorto rilatanta vorton (ekzemple e-vorto al a-vorto) → epiteto

Frazofarado: Atingoj (-n)

N-vortoj priskribas atingojn (t. e. direktoj, celoj, kiuj estas cirkonstancoj respektive aferoj). Ilia rolvorteto estas por (respektive pli specife alĝis). Ili respondas al la demandoj kien, kion kaj kiom.

• por / al renkonto = renkonten (por / al, -en)
• por / ĝis unu semajno = unu semajnon (por / ĝis, -on)

Se afero estas priskribata kiel atingo, ankaŭ eventuala kvalito rilatanta ĝin ricevas la rolfinaĵon -n.

• impone grandajn teatrojn (-n)

En gramatika faklingvo:
• e-vorto (kun n-finaĵo) → dativo
• o-vorto (kun n-finaĵo) → akuzativo

Frazofarado: Agoj (-i)

I-vortoj priskribas agojn (t. e. faroj, plenumoj). Ili ne havas rolvorteton, sed subkomprenigas aferon, kvaliton, cirkonstancon aŭ atingon.

• reĝisori = roli kiel reĝisoro (afero: reĝisoro)
• pezi = aperi kun pezo, aperi peza (kvalito: peza)
• bari = kovri per baro, kovri bare (cirkonstanco: bare)
• kompliki = krei komplikon (atingo: komplikon)

Pli specife, ago havas aspekton, t. e. ĝi povas esti daŭro aŭ fojo. Fojo havas tempajn limojn (t. e. komenco kaj fino) kaj implicas rezulton, dum daŭro – ne (t. e. kiel kutimo, ripeto aŭ longa procezo).

• reĝisori = plenumi rolon kiel reĝisoro (fojo), havi rolon kiel reĝisoro (daŭro)
• pezi = plenumi efikon kun pezo (fojo), havi pezon (daŭro)
• bari = meti baron sur ion (fojo), teni baron sur io (daŭro)
• kompliki = krei komplikon (fojo), konservi komplikon (daŭro)

En frazoj, agoj rilatas aferojn en diversaj modoj kaj tempoj. Tiam ilia rolfinaĵo ŝanĝiĝas al -u (por vol-modo), -us (por imago-modo),-as (por nun-tempo), -is (por pas-tempo), -os (por ven-tempo). Oni kutimas meti agon malantaŭ tion, kion ĝi rilatas kaj antaŭ tion, kio rilatas al la ago.

• Grandaj teatroj imponas multajn homojn. (-as)

En gramatika faklingvo:
• i-vorto → verbo
• i-vorto (kiel fojo) → perfektivo
• i-vorto (kiel daŭro) → imperfektivo
• i-vorto (kun i-finaĵo) → infinitivo
• i-vorto (kun finaĵo alia ol -i) → konjugaciita
• i-vorto (kun n-vorto, kiu rilatas al la i-vorto) → transitiva
• i-vorto (sen n-vorto, kiu rilatas al la i-vorto) → netransitiva
• maniero, en kiu oni vidas i-vorton kiel fojon → aspektismo
• maniero, en kiu oni vidas i-vorton kiel daŭron → tempismo
• afero (sen rolo), al kiu rilatas ago → subjekto
• afero (kun rolo), kiu rilatas al ago → objekto
• rolo subkomprenata de i-vorto → kategorio

Frazofarado: Frazoj

Frazofarado: Frazoj (Tempoj)

Frazoj priskribas tempan distancon al la parolanto. La parolanto uzas la finaĵojn -as por la tempo dum la parolado, -is por la tempo antaŭ la parolado, -os por la tempo post la parolado.

• pluvas (temas pri pluvo dum la parolado)
• pluvis (temas pri pluvo antaŭ la parolado)
• pluvos (temas pri pluvo post la parolado)

Por emfazi tempan distancon, oni uzas la cirkonstancojn jam kaj ankoraŭ. Por esprimi tempan proksimon, oni uzas la cirkonstancojnĵus kaj tuj.
• ĵus pluvis (la parolado sekvas la pluvon)
• tuj pluvos (la pluvo sekvas la paroladon)

En gramatika faklingvo:
• i-vorto (kun as-finaĵo) → prezenco
• i-vorto (kun is-finaĵo) → preterito
• i-vorto (kun os-finaĵo) → futuro

Frazofarado: Frazoj (Modoj)

Frazoj priskribas la vidpunkto de la parolanto. Por objektiva vidpunkto (t. e. realo) uziĝas la finaĵoj -as, -is, -os. Por subjektiva vidpunkto (t. e. imago) uziĝas la finaĵo -us. Por subjektiva vidpunkto, kiu fariĝu objektiva (t. e. volo) uziĝas la finaĵo -u.

• pluvus (temas pri imago)
• pluvu (temas pri volo)
• pluvas, pluvis, pluvos (temas pri realo)

En gramatika faklingvo:
• i-vorto (kun finaĵo -as, -is-os) → indikativo
• i-vorto (kun us-finaĵo) → kondicionalo
• i-vorto (kun u-finaĵo) → imperativo

Frazofarado: Frazoj (Diroj)

Frazo estas ago de la parolanto. La parolanto povas mem priskribi sian agon diri frazon, per cirkonstanco.

• Certe, li venos. = Mi estas certa, ke li venos.

En gramatika faklingvo:
• cirkonstanco de frazo → deikta disjugo (angle: deictic disjunct)

Frazofarado: Frazoj (Perceptoj)

Frazoj povas priskribi perceptojn. Tiam ili rolas kiel rolfrazo kvazaŭ rolvorteto rilatanta la rezulton de la percepto. La rezulto de la percepto priskribas la n-vorton de la frazo.

• Li vidas ŝin: ŝi dancas. = Li vidas ŝin danci. (Li vidas ŝin)

Oni ellasas la n-vorton, kiam la rezulto ne estas perceptita, sed volita aŭ imagita.

• Li volas: li dancu. = Li volas danci. (Li volas) • Li povas: li dancus. = Li povas danci. (Li povas)

En gramatika faklingvo:
• i-vorto (rezultiganta volon aŭ imagon) → modala verbo
• tio, kion rilatas rolfrazo → predikativo

Vortfarado

En vorto, oni kombinas vorterojn por krei novajn konceptojn. Vortero povas esti unu- aŭ multesilaba. Vorteroj povas esti kombinitaj. Vortero povas esti metita antaŭ la radiko aŭ post la radiko.

• malsanulejo ((((mal-san)-ul)-ej)-o = ejo por uloj je malo sanaj)

En gramatika faklingvo:
• vortero → afikso
• vortero antaŭ radiko → prefikso
• vortero malantaŭ radiko → sufikso

Vortfarado: Aferoj

Vortfarado: Aferoj el Aferoj (-er-, -an-, -ar-, *-i-)

Aferon aŭ personon konsistigantan alian aferon oni formas per la vorteroj -er- (por peco) aŭ -an- (por membro).

• sablo → peco el sablo = sablero (-er-)
• familio → membro el familio = familiano (-an-)

La tuton, kiun aferoj aŭ personoj konsistigas, oni formas per la vortero -ar-.
• arbo → tuto da arboj = arbaro (-ar-)
• homo → tuto da homoj = homaro (-ar-)
La tuton, kiun personaŭ aŭ aferaj agoj konsistigas, oni formas per la ne-oficiala vortero *-i-. *-i- do signifas -adar-, kombinon, kiun oni evitas.

• filozofo → filozofi → tuto da filozofadoj, filozofa skolo = filozofio (*-i-)
• telefono → telefoni → tuto da telefonadoj, telefona reto = telefonio (*-i-)

Vortfarado: Aferoj el Aferoj (-olog-, -ist-, -ologi-, -istik-, -ism-)

Personon spertan pri alia afero oni formas per la vorteroj -olog- (por fakulo) aŭ -ist- (por praktikulo).

• fakulo pri Esperanto = esperantologo (-olog-)
• praktikulo pri Esperanto = esperantisto (-ist-)

Skolon pri alia afero oni formas per la vorteroj -ologi- (por fako) aŭ -istik- (por studo).

• fako pri Esperanto, tuto da esperantologaj agoj = esperantologio (-ologi-)
• studo pri Esperanto, studo de esperantisto = esperantistiko (-istik-)

Manieron vidi, uzi, vivi alian aferon oni formas per la vortero -ism-.
• maniero vidi, uzi, vivi Esperanton = esperantismo (-ism-)

Vortfarado: Aferoj el Aferoj (-in-, *-iĉ-, ge-, -j-)

Personon aŭ beston kun sekso oni formas per la vortero -in- (por inseksulo) aŭ per la ne-oficiala vortero *-iĉ- (por virseksulo). Al ili respondas la nomilo ŝi respektive la ne-oficiala nomilo *hi. Al la formo sen seksindika vortero respondas al nomilo li.

• kuracistino = inseksa kuracisto (-in-) = ŝi
• *kuracistiĉo = virseksa kuracisto (*-iĉ-) = hi
• kuracisto = li

Oni uzas la vorteron ge- por indiki ambaŭ seksojn.
• gepatroj = patrino kaj patro
• gefrato = frato aŭ fratino

Oni uzas la vorteron -j- por formi karesformojn, mallongigante la seksindikajn vorterojn al -n- kaj -ĉ- kaj ellasante parton de la radiko.
• patrino → panjo (-nj-)
• patro → paĉjo (-ĉj-)

En gramatika faklingvo:
• nomilo → pronomo
• uzo de li sen indiki sekson → liismo
• uzo de *hi → hiismo
• uzo de *-iĉ- → iĉismo

Vortfarado: Aferoj el Aferoj (bo-, -id-)

Personon kun parenceco pro geedziĝo oni formas per la vortero bo-.

• bopatrino = patrino de geedzo (bo-)

Beston naskitan de alia besto oni formas per la vortero -id-.

• katido = naskito de kato

Vortfarado: Aferoj el Kvalitoj (-ec-, -ul-)

Havon de kvalito oni formas per la vortero -ec-.

• juna → havo de la kvalito esti juna = juneco (-ec-)

Personon kun kvalito oni formas per la vortero -ul-.

• nova → persono kun la kvalito esti nova = novulo (-ul-)

Vortfarado: Kvalitoj

Vortfarado: Kvalitoj el Agoj (-ant-, -int-, -ont-)

Kvaliton de persono aŭ afero, kiu plenumas agon, oni formas per la vortero -ant-.

• homoj, kiuj konstruas = konstruantaj homoj (-ant-)

Por esprimi, ke la ago okazas antaŭe, oni uzas la vorteron -int-. Por esprimi, ke la plenumata ago okazas poste, oni uzas la vorteron -ont-.

• homoj, kiuj konstruis = konstruintaj homoj (-int-)
• homoj, kiuj konstruos = konstruontaj homoj (-ont-)

Por mencii ankaŭ la atingon de la ago, oni uzas la rolfinaĵon -n.

• homoj konstruantaj domon (-n)
Kiam oni uzas o-formon de ago, oni evitas la rolfinaĵon -n kaj uzas la rolvorteton de.

• persono, kiu admiras ŝin = persono admiranta ŝin → admiranto de ŝi (de)
• enkonduki lingvon → enkondukado de lingvo (de)

En gramatika faklingvo:
• kvalito kun la vortero -ant-, -int-, -ont- → aktiva participo

Vortfarado: Kvalitoj el Agoj (-at-, -it-, -ot-)

Kvaliton de persono aŭ afero, kiu estas la atingo de la ago, oni formas per la vortero -at-.

• domo, kiun oni konstruas = konstruata domo (-at-)

Por esprimi, ke la ago okazas antaŭe, oni uzas la vorteron -it-. Por esprimi, ke la plenumata ago okazas poste, oni uzas la vorteron -ot-.

• domo, kiun oni konstruis = konstruita domo (-it-)
• domo, kiun oni konstruos = konstruota domo (-ot-)

Por mencii ankaŭ la plenumanton de la ago, oni uzas la rolvorteton de aŭ la ne-oficialan rolvorteton *far.
• domo konstruata de homoj (de)
• domo konstruata *far* homoj (far)
Kiam oni uzas o-formon kun la vortero -at-, -it-, -ot-, oni evitas la ne-oficialan rolvorteton *far kaj nur uzas la rolvorteton de.
• persono konata *far* ŝi → konato de ŝi

En gramatika faklingvo:
• kvalito kun la vortero -at-, -it-, -ot- → pasiva participo

Vortfarado: Kvalitoj el Agoj (-ebl-, -ind-, -end-)

Kvaliton de afero, kiun oni povas fari, oni formas per la vortero -ebl-.

• fari → kvalito de afero, kiun oni povas fari = farebla (-ebl-)

Kvaliton de afero, kiun oni volas fari, oni formas per la vortero -ind-.

• fari → kvalito de afero, kiun oni volas fari = farinda (-ind-)

Kvaliton de afero, kiun oni devas fari, oni formas per la vortero -end-.

• fari → kvalito de afero, kiun oni devas fari = farenda (-end-)

Vortfarado: Kvalitoj el Agoj (-em-, *-iv-)

Kvaliton de persono aŭ afero, kiu havas la inklinon aŭ tendencon plenumi agon, oni formas per la vortero -em-.

• manĝi → kvalito de persono aŭ afero, kiu havas la inklinon aŭ tendencon manĝi = manĝema (-em-)

Kvaliton de persono aŭ afero, kiu havas la kapablon plenumi agon, oni formas per la ne-oficiala vortero *-iv-.

• krei → kvalito de persono aŭ afero, kiu havas la kapablon krei = *kreiva (*-iv-)

Vortfarado: Cirkonstancoj

Vortfarado: Cirkonstancoj el Aferoj (-um-, *-al-, -uj-, -ing-)

Ĉirkaŭantan, kovrantan instrumenton oni formas per la vortero -um-.

• kolo → ĉirkaŭanta, kovranta instrumento por la kolo = kolumo (-um-)

Tenantan, limantan instrumenton oni formas per la ne-oficiala (ŝajn-)vortero *-al-.

• moro → tenanta, limanta instrumento por moro = moralo (*-al-)

Ĉirkaŭantan, kovrantan lokon oni formas per la vortero -ej-.

• mono → ĉirkaŭanta, kovranta loko por mono = monujo (-uj-)

Tenantan, limantan instrumenton oni formas per la vortero -ing-.

• glavo → tenanta, limanta loko por glavo = glavingo (-ing-)

(-um-)
La vortero -um- fariĝis memstara parto en multaj kombinoj. Ĝi signifas ĉirkaŭo, kovro. Ĝia i-formo signifas meti ĉirkaŭon sur ion,meti kovron sur ion.

• orumo = ĉirkaŭo, kovro el oro • orumi = meti ĉirkaŭon, kovron el oro sur ion

Ĝi uziĝas metafore interalie por institucioj, sistemoj, funkcioj.

• komunumo = institucio por komuno
• operaciumo = sistemo por operacio
• rapidumo = funkcio por rapido

Ofte ĝi uziĝas nur por aplikoj aŭ pasigoj.

• cerbumi = apliki la cerbon
• literumi = pasigi literojn
• plenumi = plene apliki, plene pasigi

Aparte ĝi uziĝas por mortpunoj.

• ŝtonumi = mortpuni per ŝtonoj

Vortfarado: Cirkonstancoj el Cirkonstancoj (*ĉi-, *-aŭ)

Oni malofte kreis cirkonstancon el cirkonstanco kun implica ĉi-nur per la (ŝajn-)finaĵo *-aŭ, kiam la origina cirkonstanco ne plu uziĝas

• ĉi-samtage = *ĉi-hodie = hodiaŭ (-aŭ)
• nur ĵuse = *nur apene* = apenaŭ (-aŭ)

Vortfarado: Cirkonstancoj el Agoj (-ej-, -il-)

Lokon kaj instrumenton de ago oni formas per la vorteroj -ej- kaj -il-.

• manĝi → loko por manĝi = manĝejo (-ej-)
• manĝi → instrumento por manĝi = manĝilo (-il-)

Vortfarado: Atingoj

Vortfarado: Atingoj el Agoj (-aĵ-)

Atingon de ago oni formas per la vortero -aĵ-.

• konstrui → atingo de konstruado = konstruaĵo
• manĝi → atingo de manĝado = manĝaĵo

La vortero -aĵ- fariĝis memstara parto en multaj kombinoj. Ĝi signifas afero.

• bela → afero, kiu estas bela = belaĵo
• formo → afero, kiu rolas kiel formo = formaĵo
• nutri → afero, per kiu oni nutras = nutraĵo

Vortfarado: Agoj

Vortfarado: Agoj el Agoj (-ad-, *-ac-)

Agon sen tempaj limoj oni formas per la vortero -ad-.

• pafi → pafi sen tempaj limoj = pafadi (-ad-)

Agon kun tempaj limoj oni formas per la ne-oficiala vortero *-ac-. Ĝi uziĝas nur en kombino kun la ne-oficiala vortero *-i-.

• generi → tuto da generoj kun tempaj limoj = generacio (*-ac-)
• konjugi → tuto da konjugoj kun tempaj limoj = konjugacio (*-ac-)

Vortfarado: Agoj el Agoj (-iĝ-, -ig-)

Agon el la vidpunkto de la atingo de la ago oni formas per la vortero -iĝ-. La plenumanto de la ago restas ekster la kunteksto.

• Li fermis la pordon. → la fermado el la vidpunkto de la atingo (la pordo) = La pordo fermiĝis (pro li). (-iĝ-)

Agon el la vidpunkto de la kaŭzanto de la ago oni formas per la vortero -ig-. La plenumanto de la ago restas ekster la kunteksto.

• Li fermis la pordon pro ŝi. → la fermado el la vidpunkto de la kaŭzanto (ŝi) = Ŝi fermigis la pordon (al li). -ig-)

Oni evitas kombinojn el -iĝ- kaj -ig-.

• La pordo fermiĝis (pro ŝi). = La pordo *fermigiĝis (pro ŝi). (*-igiĝ-)
• Li fermis la pordon (por ŝi). = Li *fermiĝigis* la pordon (pro ŝi). (*-iĝig-)

Vortfarado: Rolvortetoj

Vortfarado: Rolvortetoj el Aferoj (*-e de, *-)

Oni malofte kreis rolvorteton el afero per la (ŝajn-)finaĵo *-e de aŭ per nula finaĵo.

• faro → fare de = far
• mezo → meze de = mez

Vortfarado: Rolvortetoj el Agoj (*-’ al, *-aŭ)

Oni malofte kreis rolvorteton el ago per la (ŝajn-)finaĵo *-’ al.

• danki → dank’ al (*-’ al)
• vici → vic’ al (*-’ al)

Kiam la origina ago ne plu uziĝas, oni uzas la (ŝajn-)finaĵon *-aŭ.
• *anstati → *anstat’ al = anstataŭ (*-aŭ)
• *kvazi → *kvaz’ al = kvazaŭ (*-aŭ)

Vortfarado: Nomiloj

Nomilo signifas aferon, individuon, posedanton, kvaliton, manieron, gradon, lokon, tempon, kaŭzon. Ili uziĝas por enkonduki, indiki, priskribi, ĝeneraligi, negi. Por prezenti ĉiujn 45 nomilojn oni ofte uzas tabelon, pro kio nomiloj nomiĝas tabelvortoj.

Vortfarado: Nomiloj (-o, -u, -es, -a, -el, -om, -e, -am, -al)

• -o: afero
• -u: individuo, persono, objekto
• -es: posedanto
• -a: kvalito
• -el: maniero
• -om: grado, kvanto
• -e: loko
• -am: tempo, kazo
• -al: kaŭzo

Vortfarado: Nomiloj (i-, ti-, ki-, ĉi-, neni-)

• i-: enkonduko
• ti-: indiko
• ki-: priskribo, demando
• ĉi-: ĝeneraligo
• neni-: nego

Vortfarado: Nomiloj (ĉi, jen, la, for, ajn, unu)

Ekzistas diversaj nuanciloj por nomiloj. Ili ankaŭ uziĝas memstare kiel cirkonstancoj aŭ por aferoj.

Ion en la proksimo de la parolanto oni nuancas per ĉijen. Kutime jen havas la nuancon de apero.

• tie ĉi = sur indikata loko proksima al la parolanto
• ĉi loko = loko proksima al la parolanto
• ĉi = jen = proksime al la parolanto

Ion en la malproksimo de la parolanto oni nuancas per lafor. Kutime for havas la nuancon de malapero.

• *tie la* → tie for = sur indikata loko malproksima al la parolanto
• la loko = loko malproksima al la parolanto
• *la* = for = malproksime al la parolanto

Ion ne specifigatan de la parolanto oni nuancas per ajnunu.

• ie ajn = sur enkondukata loko ne specifigata de la parolanto
• *ajn loko* → unu loko = loko ne specifigata de la parolanto

En gramatika faklingvo:
• nuancilo antaŭ afero → artikolo
• indikanta nuancilo antaŭ afero → difina artikolo

Verda Lineo

Plurkategorieco (Damaĝo kaj Domaĝo)

La afer-vorto damaĝo signifas perdon, detruon, difekton, kaj la i-formo damaĝi signifas kaŭzi damaĝon. Kontraste, domaĝo estasbedaŭro pro damaĝo, kaj ĝiaj a- kaj e-formoj domaĝa kaj domaĝe signifas kaŭzanta / kaŭzante bedaŭron pro damaĝo. Tamen, la i-formo domaĝi ne signifas kaŭzi domaĝon (nek senti domaĝon), sed timi domaĝon. Tia uzo ŝajnas evitinda.

Redundaj Ripetoj (Ŝmiro Ŝmirita)

Oni ofte evitas redunde ripeti radikojn. Ekzemple, anstataŭ demandi demandon oni prefere diras starigi demandon, prezenti demandon, fari demandon, plenumi demandon aŭ simple – demandi. Do, stariĝas la demando (aŭ "demandiĝas"), ĉu ni povas libere elekti ĉu uzi n-vorton aŭ ne, ĉu diri demandidemandi demandon. Jes, ni povas, ĉar ambaŭ formoj estas ĝustaj. Eĉ plie, ni povas ellasi o-vorton kaj uzi "nudan" i-vorton: La frazo "Pluvas." samsignifas al "Pluvo pluvas." (kaj al "Pluvo falas."), kaj ĉiu el ili estas ĝusta. Tamen ekzemple planto plantita ne estas redunda, ĉar plantoj povas kreski libere, sovaĝaj, sen kulturado. Do ne ĉiu "ŝmiro ŝmirita" estas redunda.

En gramatika faklingvo:
• redunda ripeto → pleonasmo
• o-vorto ĉe i-vorto → subjekto
• n-vorto ĉe i-vorto → objekto
• i-vorto kun n-vorto → transitiva verbo
• i-vorto sen n-vorto → netransitiva verbo

Published at 09:24PM ( 0 comments / 85 visits )
This post is public

June 17, 2009

Enuo kaj Konfuzo: Plurkategorieco (el "Esperanta Gramatiko")

La ago-vortoj enui priskribas tiun, kiu laciĝas aŭ tediĝas. Ofte la kvalit-vorto enua priskribas la laciganton, la tedanton. Tio (t. e. plurkategorieco) estas evitinda.

• li enuas (ENU/ priskribas la laciĝanton/tediĝanton)
• enua temo (ENU/ priskribas la laciganton/tedanton, evitinde)

Kutime radiko priskribas konstante tiun, kiu spertas impreson.

• esti espera = esperi = senti esperon
• esti gaja = gaji = senti gajon
• esti ĝoja = ĝoji = senti ĝojon
• esti sufera = suferi = senti suferon

Por regula uzo de ENU/ oni diru enuiga, simetrie al esperiga, gajiga, ĝojiga, suferiga – aŭ teda. Konsekvence, oni evitu formojn kiel *enui sin.

La ago-vorto konfuzi priskribas tion, kio kaŭzas malordon. Ofte la kvalit-vorto konfuza priskribas la malorditon. Tio (t. e. plurkategorieco) estas evitinda.

• ĝi konfuzis lin (KONFUZ/ priskribas la malordanton)
• li estas konfuza (KONFUZ/ priskribas la malorditon, evitinde)

Kutime radiko priskribas konstante tion, kio kaŭzas impreson.

• esti ĉagrena = ĉagreni = kaŭzi ĉagrenon
• esti detrua = detrui = kaŭzi detruon
• esti ĝena = ĝeni = kaŭzi ĝenon
• esti teda = tedi = kaŭzi tedon

Por regula uzo de KONFUZ/ oni diru konfuzita anstataŭ *konfuza, simetrie al ĉagrenita, detruita, ĝenita, tedita – aŭ kompleksa. Konsekvence, oni evitu formojn kiel *konfuzigi.





Published at 12:24PM ( 1 comment / 84 visits )
This post is public

June 16, 2009

Esperanta Gramatiko

Mi verkis (kaj plu verkas) Esperantan gramatikon. Vi bonvenas mem rigardi kaj komenti:

www.stephan-schneider.net/Kunststoffe/Cerbumo/esperanta_gramatiko.html

Stefo

Published at 01:18PM ( 0 comments / 52 visits )
This post is public

August 13, 2008

Ĝisdatigo de mia TTT-ejo

Saluton!

Mi ĵus ĝisdatigis mian tekstaron ĉe mia TTT-ejo, rigardu ĉe:

www.stephan-schneider.net/Kunststoff/Poesie/texte.html

(La plej novaj tekstoj troviĝas funde.)

 

Agrablan legadon!

Amike,

Stefo

Published at 04:21PM ( 1 comment / 273 visits )
This post is public


( 5 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Stephan Schneider

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...