La hungarajn popolajn muzikinstrumentojn oni povas dividi al almenaŭ du kategorioj:
1) instrumentoj anstataŭigantaj muzikinstrumentojn kaj
2) veraj muzikinstrumentoj.
Pri la unua kategorio mi ne volas longe skribi. Tiuj ĉi instrumentoj estas uzataj precipe je popolaj kutimoj aŭ je manko de veraj muzikinstrumentoj: ĉenita bastono, folifajfilo, ktp.
Sed oni povas diri, ke en la Karpatbazeno ĉiuj muzikinstrumentoj estas / estis uzataj, kiuj ankaŭ aliloke: kordinstrumentoj, inkluzive arĉinstrumentojn kaj plukinstrumentojn, blovinstrumentoj kaj perkutiloj.
La "simplaj kamparanoj" en la tradicia vilaĝa kulturo origine ne tro uzis arĉinstrumentojn, violonon, aldviolonon, kontrabason, ktp. por amuzi sin; tio estis la tasko de ciganaj muzikistoj pagitaj. Kiam ili volis amuziĝi, danci je definitaj specialaj tagoj, okazoj aŭ festoj (ekz. geedziĝa festo, ktp.) ili pagis ciganajn muzikistojn, kiuj ludis la menciitajn arĉinstrumentojn foje kompletigite kun klarneto kaj zimbalo. Se tamen etnaj hungaroj, t. e. kamparanoj muzikis arĉinstrumente en iu vilaĝo, tiam oni povis vidi, ke ciganoj ne (plu) estis en tiu vilaĝo, aŭ ĉar la granda loka ciganmuzikista dinastio formortis, transloĝiĝis, aŭ ĉar tradicie eĉ ne loĝis cigana muzikista familio en la vilaĝo.
Jen ekzemplo, kiam vilaĝa muzikgrupo de ciganoj ludas aŭtentikan hungaran popolmuzikon:
Priskribante la plukinstrumentojn, oni uzis ankaŭ tambura-jn (substantivo), tamburica-jn (substantivo), la instrumentojn (kiuj tute ne samas kun la tamburoj, kiuj estas perkutiloj), kiujn hodiaŭ plej ŝate uzas la kroatoj kaj aliaj sudslavaj popoloj. La hungaroj uzis ĝin nur en la suda teritorio de Hungarujo, apud la rivero Danubo.
Legu miajn pensojn aŭ studeton pri tio, ĉu la tamburao estas origine hungara popola muzikinstrumento, aŭ nur pruntaĵo de sudslavaj popoloj:
http://kovicsan.extra.hu/tambura.htm
La kamparanoj ĉefe sole uzis tiujn ĉi "tamburaojn" aŭ "tamburicaojn", orkestre ilin uzis la ciganaj muzikistoj - kun ĉiuj membroj de la instrumenta familio "tamburica", "tambura", ekde la "tamburica" - la plej malgranda tipo ludanta la melodion kaj estranta la orkestron - ĝis la "kontrabasa tamburao" - la modelo de konstrui kaj uzi tiujn ĉi tipojn "tamburaajn" estis la arĉinstrumenta muzikgrupo pli supre priskribita.
Jen denove ekzemplo, kiam ciganoj ludas hungarajn popolajn kaj popolecajn melodiojn "tambura-orkestre":
Sed la simplaj kamaranoj plej ofte uzis citron el inter la plukinstrumentoj. La hungara citro oferas burdan agordan muzikakompanadon, ĝuste kiel la sakfajfilo kaj la vielo havas tiatipajn konstantajn, ne ŝanĝantajn agordojn dum la melodio sonas. Bonvolu rigardi kaj aŭskulti, kiam vera hungara kamparano ludis citron:
Turniĝante al la blovinstrumentoj oni unue devas mencii la ŝalmon, kiu estis ŝatata muzikinstrumento precipe de paŝtistoj (bovistoj, vakeroj, ktp.). Ĝi havas ses truojn, kaj oni uzis ĝin individue, ne en muzikgrupo.
Sed oni uzis ankaŭ la klarneton, jam menciitan, kaj la [hu] tárogató-n, kiu ne estas tro malnova inventaĵo (devenas de la 19-a jarcento, de la muzikinstrument-fabrikejo de Schunda). Oni uzis ĝin plejparte individue, tre malofte en orkestro.
Vidu tiun ĉi ekzemplon, kiam vera hungara kamparano (aŭ ĉu paŝtisto?) ekludas melodion per [hu] tárogató:
Grava blovinstrumento de hungaroj estis la sakfajfilo. La hungara tipo havas parencaron nur en la Karpata Bazeno, do gia konstruaĵo ĉefe diferencas ekzemple de la fama skota sakfajfilo. La hungara sakfajfilo estis tipa ŝatata instrumento de paŝtistoj, samkiel la ŝalmo.
Bonvolu rigardi kaj aŭskulti, kiel hungara paŝtisto ludis sakfajfilon (ĉiuj filmekzemploj estas el la jaro 1975):
Lastatempe (ekde ĉirkaŭ la 19-a jarcento) la hungaraj vilaĝanoj ankaŭ ekuzis latunajn blovinstrumentojn, kiel trumpeto, ktp. sed ĉiam nur en orkestro, neniam individue (estas vere, ke iam la paŝtistoj havis signokornon de ligno, kiun ili uzis individue en la montoj).
Vi povas sperti, kiel la hungaraj vilaĝanoj uzas la latunajn blovinstrumentojn en la tipa latunblovinstrumenta orkestro, kiu troviĝas ankaŭ en okcidenta Eŭropo kaj ĉie en la mundo laŭ tiu ĉi ekzemplo:
Koncerne la perkutilojn, la diversaj drum- kaj tamburtipoj ne aperis laste en la hungara popolmuzika tradicio. Ili nur aperas en la latunblovinstrumentaj orkestroj, kiel tradicie ankaŭ aliloke en tiuj ĉi orkestroj. Sed la hungaroj certe uzis en la mezepoko, respektive dum kaj antaŭ la patrujokupado aŭ patrujokupadoj kaj en la antikvaj tempoj la drumon de la ŝamanoj, kiu havas unu fundon.
Inter la perkutiloj estas prezentindaj la jam menciita zimbalo, kiun uzis ĉefe kaj profesie la ciganmuzikistoj ene de siaj muzikgrupoj, sed amatore ankaŭ la hungaroj.
Kaj estas kuriozaĵo la tielnomata [hu] gardon (nominativo), kiu estas kordinstrumento, kiun oni batis per bastoneto. Per ĝi oni ne ludis melodion, sed servis la ritmon; ĝi havas la saman funkcion, kaj prezentas similan sonoron, kiel la drumoj. En la hungara kultura kaj lingva teritorio (t. e. la Karpata Bazeno) ĝi estas uzata nur en la plej orienta Transilvanio.
Oni povas vidi la fotaĵojn de tiu ĉi instrumento, kaj aŭdi ĝin ĉi tie:
Ĉiuj postaj modernaj muzikinstrumentoj (akordiono, saksofono, sintezilo t. e. elektra orgeno, elektra gitaro, ktp.) kiujn oni nun uzas en vilaĝoj en Hungarujo ne kalkuliĝas kiel popolmuzikaj instrumentoj, ĉar ili naskiĝis post kiam la tradicia kamparana socio jam ĉesis ekzisti, pluvivi.
Send a message
Search for members
Péter Kovács says:
Erzsébet Tuboly says:
Cindy Mckee pro says:
Mi tre ĝuas la tambura-videon!
Ho ne, mi ĵus atingis la lastan, kaj jam ne estas disponebla. :(
Mi tre ĝuis vian prezenton de la popolaj instrumentoj de Hungarujo, kaj la cigana muziko interesas min.
Ho, de kiu ligno estas farita la ŝalmon?
Ĉu ekzistas multaj metiistoj de muzikinstrumentoj, aŭ ĉu oni produktas ilin nur en fabrikejoj?
Ha! Mi ĉesos pri miaj demandoj. Mi volas danki vin denove pro via donaco (vera donaco!)
Péter Kovács replies:
Mi ne komprenas: "Ho ne, mi ĵus atingis la lastan, kaj jam ne estas disponebla. :(" Ĉe mi ĉiuj "videaĵoj" (?) estas atingeblaj, videblaj.
"Ŝalmon" estas en akuzativo, ŝalmo estas korekte. La plej saĝe estas fari ŝalmon de sambuko, ĉar ĝia interna parto estas malmola, bone, facile elborebla.
Se via demando pri la metiistoj koncernas Hungarion, mi povas diri, ke en Hungarujo estas multaj bonegaj muzikinstrumentfaristoj, ekzemple ROMANEK Tihamér konstruis la teorboklavicenon, kiu estas unika en la mondo. Ĝi antaŭe ne havis ekzempleron en la mondo, sinjoro Romanek konstruis ĝin laŭ priskriboj de antaŭaj epokoj. Vidu mian blogeron en interlingvao pri tiu ĉi temo (intertempe mem sinjoro Romanek malkovris ĝin, skribis al mi kaj evidentiĝis, ke la blogero enhavas iom da misinformojn, kiujn mi iam devos, indus korekti): zalaegerszeg.blogspot.com/2006/08/le-sol-cembalo-lyric-in-le-mundo.html
Cindy Mckee pro replies:
Ha, ŝalmo estas farita el la sama arbo de kiu oni kreas tipon de brando. Mi scias ke foje la Ĉoktaŭan indianan fluton oni faras el la loka kano. La fluto havas du aerajn kamerojn, mi kredas; kaj mi ankaŭ kredas ke oni uzas la mezurojn de la homa korpo por konstrui la fluton -- devas esti rekta rilato inter la partoj de la fluto kaj la partoj de la homa korpo. Mi trovis retpaĝon kiu enhavas la sonon, inkluzivante tion, kion la flutisto ludis ĉe la funebra ceremonio de mia onklo. www.choctawflutes.com/cd.html
La lerteco de la metiistoj ja interesas min; mi nun rigardas vian blogeron pri 'teorboklaviceno' -- ĉu unika?! Mi ne povas legi la tekston, sed mi ja povas vidi la fotojn; tre dankon!
Péter Kovács replies:
Same hungaraj paŝtistoj uzas siajn korpopartojn por mezuri la proporciojn de la fluto (la staton de la fingroj por determini la lokon de la truojn, ktp.).
Péter Kovács edited this comment 4 months ago.
Cindy Mckee pro replies:
Sed mia fraŭlina nomo estas 'Moon' = Luno.
Mia familio diras ke ni ŝajne ne estas indianuloj, malgraŭ la nomo. Iom da miaj parencoj geedziĝis kun indianuloj, do mi ja havas kuzojn, onklojn, onklinojn kiuj estas. Do, dum la familiaj ceremonioj povas okazi indiana muziko -- kiu estas plenplena je animo!
Eble la konstruado de flutoj estas tre simila tra la mondo! Kaj tio estas interesa fakto!
Péter Kovács replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Blazio
Imre Szabo says:
Donace mi aldonas persone al vi iun mian tradukon:
Flugas la gracia bird'
ne al ĉia branĉo,
min atendas ne ĉiam
mola litaranĝo.
//:Flugu, flugu, min alvenu birdo,
flugu, flugu, min komprenu birdo!://
Vespermanĝo mia jen
nura ruĝa pomo,
pajlofasko de manplen'
estas la peplomo.
//:Flugu, flugu, min alvenu birdo,
flugu, flugu, min komprenu birdo!://
Dorina replies:
Péter Kovács replies:
Mi dankas vin pro la gratuloj kaj des pli pro la tradukaĵo. La grupo Harangláb bezonas kelkajn tradukaĵojn de popolkantoj (vi scias la kialon...), ĉu vi povus helpi? Vi bezonus malpli da tempo al tio ĉi, ol mi kaj evidente, ke vi estas poeto kaj tradukisto kaj ne mi...
Petro Desmet' says:
Dankon!
petro.
Dorina says:
Kim Ribeiro says:
koran dankon pro la lekciono.
Restis dubo pri tárogató (vi metas hu antaŭe certe ĉar estas tárogató-jn ekster Hugario, ĉu ne?): ĝia sono similas pli al obojo ol al klarneto > ĉu ĝi estas unuanĉa aŭ duanĉa instrumento?
Amike kaj dankeme,
Kim
Péter Kovács replies:
Nedankinde. Mi metis la signon [hu] antaŭ la nomon tárogató, ĉar la nomo de la instrumento estas tio en la hungara. Same, kiam mi metas la mallongigon [eo], tio signifas, ke la sekva vorto estas en Esperanto; se [ia]-n, tiam ĝi estas en interlingua (interlingvao), ktp. Certe ekzistas tárogató-j ankaŭ ekster Hungarujo, ekzemple en Rumanio - en la rumana ĝia nomo estas taragot, kiu devenas de la hungara originala nomo. Mem la hungara nomo de la instrumento havas hungarlingvan originon: el la verbo tárogat(ni). Mi ne kredas, ke la instrumento uzatas krom la hungaroj kaj rumanoj (eble la slovakoj ĝin uzas) kaj ke ĝi havus alian internacian nomon, ol la hungara tárogató aŭ la rumana taragot. Do povas esti, ke la "internacia Esperanta nomo" de la instrumento devas esti ankaŭ tarogato.
Péter Kovács replies:
Kalina says: