About this blog

  • 18 posts
  • 14 884 visits / 1 comment
December 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 15, 2009

Novtipaj tostoj

Ĉio ŝanĝiĝas, moderniĝas... por resti aktualaj kaj freŝaj ni bezonas konstante renovigi ĉion nian (ĉefe tion, kio ne renoviĝas per si mem). La finjaraj tostoj ne estas escepto. "Pacon kaj amon". Tiuj vortoj jam tiom da fojoj estis eldiritaj dum familiaj renkontiĝoj ke ili perdis la realigan povon. "Finan venkon". Ambaŭ malbelaj. Fino de la esperantumado. Venko super kiu? Ĉu iu perdis? Ĉu tio estas motivo por feliĉo? "Daŭran ĝuadon" aspektas pli bone...

Nu, se vi havas sugestojn por novtipaj tostoj, ili estas bonvenaj ĉi tie. Malnovtipaj bondeziroj ankaŭ bonvenas. Mi estas revoluciema sed ne fanatikulo...

Mia propra propono ne tiom bonas sed povas helpi kiel ekzemplo:



"Ke la verdo de nia flago ne estu tia de la fungoj kreskantaj sur humidaj rokoj en malhelaj kavernoj, sed tiu de la ŝosoj soifantaj sunleviĝojn kaj brizojn printempajn."






Mi havas nenion kontraŭ fungoj, humido, rokoj aŭ kavernoj... pro tio mi diras ke mia tosto ne tute bonas... ĉio havas sian lokon en ĉi mirinda kaj mistera universo...






ĉion bonan por la venontaj tagoj kaj jaroj, kaj por ĉiuj spacoj transtempaj, netempaj...




Plej amike kaj bondezire
el la sudo de la mondo
Ale.
Published at 04:20PM ( 6 comments / 89 visits )
This post is public

November 22, 2009

La revolucio en pajleraro

Teknologio -samkiel preskaŭ ĉio ekzistanta- havas aspektojn pozitivajn kaj negativajn. Ĉi kaze, dank´al ĝia evoluo, Vinilkosmo kapablis eldoni diskon senkorpan, kompilantan ĉiujn miajn ĝis nun ne eldonitajn kantojn: Revolucio en pajleraro. Por pliaj informoj kaj eventualaj elŝutoj bv. viziti:



http://www.vinilkosmo-mp3.com/revolucio-pajleraro-c-74_111_143.html?language=eo (esperante) http://www.vinilkosmo-mp3.com/revolucio-pajleraro-c-74_111_143.html?language=en (english) http://www.vinilkosmo-mp3.com/revolucio-pajleraro-c-74_111_143.html?language=fr (francais) http://www.vinilkosmo-mp3.com/revolucio-pajleraro-c-74_111_143.html?language=es (español)



Plej muzikajn salutojn,

Ale.

Published at 02:08PM ( 5 comments / 152 visits )
This post is public

October 12, 2009

Esperanta komunumo

Ĉu vi ŝatus loĝi en esperanta komunumo? Ĉu vi kredas ke eblas? Kio bezonatus por tion fari? Kion mi proponas al tiuj kiuj interesiĝas pri la ideo estas krei demandaron kiu helpos nin pli bone kompreni kiamaniere ĝin konstrui. Ekzemple:



Kie?
Kiuj?
Kion devus alporti la partoprenantoj? Ĉu difinitajn profesiojn, laborkapablojn, monon?
Ĉu estos memstara ekonomike aŭ enmerkatigos produktojn kaj/aŭ servojn produktitajn ene?
Ĉu funkcios en ĝi lernejoj? Kiajn?
Kiom da homoj partoprenus? Ĉu soluloj, paroj, familioj, ĉiuj?
Ĉu bezonatos reprezentantoj, estraranoj?


Nu, kion mi proponas estas ke ni kunkreu funkciantan realan komunumon. Ni havas la teknologion kaj supozeble la sciojn. Temas pri homoj el ĉiuj partoj de la mondo parolantaj minimume du lingvojn: tio estas trezoro! Ĉu vi ne sentas ke ni povus kunigi kapablojn kaj krei ĝin en la sama maniero en kiu Zamenhof kreis la lingvon?


Ni povus krei komunan paĝon ĉe Ipernity por diskuti la aferon. Ne eternan diskutadon pri la uzo de ita aŭ ata sed pri la konkretaj agoj kiujn ni devus efektivigi por ke ĝi ekzistu sane kaj ĝoje.


Mi atendas viajn reagojn.
Brakumon el la sudo de la mondo,
Ale.


PS: mi sugestas ke ni pensu unue pri la demandoj. Ili estas kvazaŭ patrinoj de la plej kontentigaj respondoj.
Published at 08:00AM ( 15 comments / 331 visits )
This post is public

October 7, 2009

Prilabori la ripozon

Ĉar mi ne scias kiom longe mi spiros sur ĉi mirinda planedo, mi devas senhalte malstreĉigi miajn nervojn kaj lerni la misteran arton de l' neniofarado ista. Jes, sed ĉar eĉ la plej subtilaj movoj de l' vivsubteno nepra malpacigas la nirvanecan trankvilon de mia konscio laga, mi devas ĝin protekti per paradoksaj rimedoj brutalaj: serĉi la bruon kiam mi emas silenti, lavi telerojn najbarajn kiam siesto min allogas kaj trajni ien ajn kiam mi burĝe bonfartus hejme.

Published at 10:27AM ( 0 comments / 453 visits )
This post is public

July 7, 2009

Kanzonaro

Jen vortoj kaj akordoj de miaj kanzonoj. Kaj kelkaj tradukoj...

read more
Published at 06:19PM ( 5 comments / 1053 visits )
This post is public

July 3rd, 2009

Amo virtuala

En mutaj polmoj etendiĝas la prunoj de l' somer'. Kaŝe via, mi naskiĝas ĉiutage al hazardaj renkontiĝoj virtualaj. Kiom longe daŭros ĉi agonio plasta, lada, vana? Mezvoje al infer' banala de l' agoj rutinaj, mi aliiĝas -bonŝance- kaj delfene karesas la marbordojn de via korpo fizika. Dum miaj tagoj surteraj mi malfermis multajn pordojn, sed malfermi la fenestrojn de viaj kruroj miraklivaj, mi ne povas. Kia ironio! Tiom proksime kaj tiom for...

Published at 09:31AM ( 2 comments / 610 visits )
This post is public

January 23, 2009

Esperbusoj



Per lingvo internacia interkompreniĝos homoj vojaĝantaj en la Esperbusoj. Ruldomoj transnaciaj, ambasadoroj de kulturo paca, vivantaj ekzemploj survojaj de la fama interna ideo. Tiuj busoj vojaĝos de urbo al urbo, prefere prezentante spektaklojn, prelegojn kaj/aŭ kursojn. Kio bezonatas por ke ili eku?


1- Homoj (tion ni havas…)
2- Busoj (fabrikanto de veturiloj tiaj povus interesiĝi pri la eventuala propagando devenanta el vojaĝoj supozeble tre komentataj)
3- Sponsoroj (trinkaĵoj energidonaj, asekurkompanioj, radoj, manĝaĵoj, telefonkompanioj, ktp, ekz.: “en la buso sufiĉas Esperanto, sed por paroli hejmen, bezonatas MOVISTAR”)
4- Reto da organizantoj surlokaj (tion ni devus havi…)
5- Amaskomunikiloj


La itineroj devus esti sufiĉe allogaj laŭ ĵurnalista vidpunkto, ekz.: Barcelona-Moskva, Amsterdam-Beijing, ktp.
Oni povus fari filmon kaj/aŭ verki libron pri la aventuroj (mi uzas la pluralon ĉar eventuale povus vojaĝi pluraj samtempe. Eĉ Esperŝipoj…)


Nu, jen la ideo. Ke pluraj riĉiĝu per ĝi!
Published at 05:44PM ( 10 comments / 666 visits )
This post is public

January 12, 2009

Pri "Atlantika marbordo"

Temas pri ambicia projekto (ĉu neŭtrala lingvo internacia ne estas tia?) antaŭvidita por la jaro 2010. La celo estas ke trupo de geaktoroj kaj muzikistoj vojaĝu per buso inter la urboj Buenos Aires kaj New York (Bonaero-Novjorko). Se poste kunordigiĝas la Pacifika marbordo, ni revenos tra alia vojo. Teatraĵoj, muziko, prelegoj kaj lingvo internacia. Sponsoroj, ideoj kaj proponoj: plej bonvenaj!

Kial la jaro 2010? Ĉar la buso devos halti en Kubo, por la UK!

Nu, jen la ideo. Poste la laboro. Espereble iam ĝi realiĝos.

ĝis

Ale

Published at 08:23PM ( 7 comments / 615 visits )
This post is public

December 24, 2008

Video

Karaj,

jen video en kiu mi kantas la tangon "Pro nur unu kapo" (Por una cabeza).

ĉion bonan,

Ale.

read more
Published at 01:00PM ( 45 comments / 4462 visits )
This post is public

December 19, 2008

Tempo katas sed vivo TGV-as

La ondoj de la maro kunportis nevideblajn botelojn kun mesaĝoj ene. La mesaĝo estis ĉiam la sama: nun, nun, nun. Tio okazis en La Ciotat, urbo en kiu la fratoj Lumiere malkovris la eblecon projekcii bildojn tiel ke ili aperu kvazaŭ realajn: la komenco de kino. En La Ciotat ankaŭ troviĝas la unua salono en kiu oni pagigis la homojn por spekti tiujn filmojn. Nu, antaŭ kelkaj tagoj mi revis pri mia unua kaj nura filmo. Temus pri paso de TGV tra stacidomo: silento, paso de la TGV, silento. Certe ne gajnus premiojn, sed kia ĝojo por tiuj kiuj amas ĉi misteran aventuron! Unu el la unuaj filmoj de la fratoj nomiĝis "Alveno de trajno".

Ŝanĝante la temon, tiuj sekvantaj mia foto kroniko pri la turneo konstatis ke jam de longe ĝi ne aktualas. Mi devis ŝpari miajn fortojn por povi koncerti kiel eble plej bone, por povi malaperi kaj permesi ke la mesaĝo transdoniĝu kiel tiu de la ondoj maraj.

Antaŭ ol forlasi la varmon hejman por eniri la vintran nokton Lionan survoje al KTP (trinkejo esperanta), mi ŝatus danki plej elkore al tiuj kiuj helpis en la realigado de ĉi intensa turneo espomuzika:

ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto), Poznan, Pollando. Estas tiuj kiuj ekbruligis la fajron!

Floreal Martorell: respondeculo pri la eldonado de tiom multe da Emuziko, ke nur pro tio muzikistoj kaj muzikŝatantoj devus akompani min en la dankadon. Krome, kaj interalie, li bonege kunordigis ĉion kunordigeblan por ke la vojaĝo estu kiel eble plej agrabla.

Lars Sözüer: li skribis por mi manifestojn kiuj permesis ke mi malstreĉiĝu kaj ĝoju. Nur ilin legante, ĉio funkciis.

Al ĉiuj gastigantoj! Sen ili, la afero ne funkcius. Aŭ ne estus tiom agrabla. Ĉe ili mi retrovis fortojn kaj kuraĝigon, ripozon kaj amikecon, kiam mi tion plej bezonis. Ne tiom simplas la ĉiutagan vojaĝadon kaj koncertadon, kiel mi supozis. Pro tio: dankon, karaj!!

Al la Kataluna Kongreso de Esperanto kaj, anticipe, al IS, IF kaj NR.

Kaj al vi, kompreneble!!

Eble vi ne scias kio estas TGV. Temas pri trajno tre rapida.

Mi devas foriri. Bv; pardoni min se la teksto estas iom konfuza sed mi devis skribi tuj, nun kaj jam.

sed ĉiam elkore!

plej amike,

Ale.



Published at 04:54PM ( 4 comments / 472 visits )
This post is public

December 8, 2008

Kata ton daimona eaytoy

Li restis fidela al sia propra spirito. La cetero estas literaturo.

Published at 08:35PM ( 2 comments / 557 visits )
This post is public

November 19, 2008

Ĉu siesti aŭ ne siesti?

La plej gravaj homaj demandoj ofte simplas. Ekz: ne ĉefrolas la poezinivelo de homo, kiam vi intencas kundormi. Plej gravas scii ĉu la alia ronkas aŭ ne, ĉu li aŭ ŝi eltiros vian kovrilon aŭ ne. Ĵus reveninte el la Kataluna Kongreso en Sabadell, mi atendas la lavmaŝinon por poste atendi la sekmaŝinon por esti preta por plenigi la valizon per novaj aventuroj. Tiuj kiuj povas kaj deziras trovos plenan kalendaron de la turneo ĉe http://turneoj.wikispaces.com/Cossavella+2008#kalendaro

pacon, amon kaj ridon,

Ale.

Published at 12:51PM ( 4 comments / 706 visits )
This post is public

November 15, 2008

Koroj kiel lampoj

kiel ĉevaltrajnoj senbridaj, fulmrapidaj. Pasiaj koroj sangantaj, vivaj. Heroldoj de tempoj estontaj, pioniraj koroj amontaj, Nu, koroj por kiuj la brusto ŝajnas ne sufiĉe grandi. Teneraj muskoloj sensciaj, naivaj rajdantoj de l' verper'. Giganta batado varma, efemereterne zigzaga. Ĝojpur' blanka, oblikva, ruĝa. Ho! Koro festema, de l' temp' ebria: kantu plej ĝoje en ĉi maten' anima. Malaperigu limojn de l' materi' betona kaj disradiu vi la kanzon' belsona.

Published at 10:23AM ( 2 comments / 482 visits )
This post is public

October 27, 2008

En la ruĝaj stratoj de Hamburgo

Li pagis sian dozon de beleco. Kvazaŭ flava submarŝipo brua, li postlasis siajn semojn en ujo kaŭĉuka. Evidentiĝis tiam -subite, tuj- ĉiuj malfortaĵoj de la sistemo, kaj ĝi rompiĝis antaŭ siaj pacaj okuloj kvazaŭ sekaj branĉoj sub elefanta paŝo. Poste kirliĝis la trajnoj kun la homsvarmoj, la tagoj kun la ne plenumitaj promesoj, la teo kun la ĝisoj kaj ktp... el tio ekestis blanka floro, pura, kiu, post sekundoj, ankaŭ malaperis, kiel ondoj en la maro de l' forges'.

Dume vi feriis, vi dormis en la ĝangalo de la necerteco.

Mi... nu, mi rigardis tra la fenestro kaj la suno brilis, do, mi decidis promeni.

Published at 01:44PM ( 2 comments / 344 visits )
This post is public

February 16, 2008

Liberiĝo el la katenoj de sovaĝa kapitalismo

Dum unu el miaj koncertoj por ne esperantistoj en la Kanariaj Insuloj, mi ricevis donace ĉapon bufonan kies foton vi povas vidi sube. Mi decidis kunporti ĝin por helpi la homojn en ilia liberiĝprocezo de unu el la plej evidentaj simboloj de la konsumsocio: mono. Dum kelkaj parolas pri financa aŭ ekonomia krizo, aliaj vendas mamzonon ornamitan per diamantoj kun prezo de 5 milionoj da dolaroj. Kaj la klimatŝanĝo? ni vidos...

Iu homo kiu gajnis la loterion diris ke post ricevo de la mono li havis pri da problemoj ol iam ajn en sia vivo kiel malriĉulo. Ke li preferus ne esti gajninta, ke la mono estas ŝarĝo. Memkompreneblas ke mi ne kredas tion. Se tiel estus, li donacus la monon kaj la aferon estus solvita. Aŭ temas nur pri avidoproblemo? Ĉiuokaze mi deziras esti preta por helpi lin aŭ aliajn en lia situacio. Mi kunportos la ĉapon liberigan...

Se vi havas problemojn pro troa riĉeco, ne hezitu kontakti min. Mi havas ideojn tre kreivajn. Eĉ pli ol fabriki mamzonon kiu kostos 7 milionoj da dolaroj!

Nu, ŝanĝante la temon. Ekde nun, mi ne scias kiom ofte mi povos eniri la reton kun tempo por alŝuti fotojn aŭ respondi mesaĝojn. Sed ni restos enkontakte!

Plej amike,

Ale.

Published at 04:24PM ( 2 comments / 556 visits )
This post is public

January 5, 2008

Perfekta cirklo

Antaŭ kvar monatoj, en Bariloche (argentina patagonio), adiaŭis min la neĝo vintra. Hodiaŭ mi alvenis al Dresden (Germanio, lasta urbo de la turneo), kaj ĉio blankas simile. Fermiĝas tiel perfekta cirklo transnacia, turnea kaj muzika. Mi ege feliĉas pro ĉi tiu sperto, pro la bonaj kaj la ne tiom bonaj momentoj. Finfine, ĉiuj kune kreis la harmonion plej misteran, la vojaĝon realan.

ĉion bonan por la jaro 2009!

Ale

Ps: La suno brilas en Buenos Aires! Estas varme kaj mia korpo diris Dankon kiam mi kunportis ĝin al la rivero por malstreĉigi ĝin, por kurigi ĝin. La vojaĝo vintra estis bonega, sed nun... la suno.



Published at 06:36PM ( 5 comments / 357 visits )
This post is public

January 1st, 1970

Esperbusoj

Per lingvo internacia interkompreniĝos homoj vojaĝantaj en la Esperbusoj. Ruldomoj transnaciaj, ambasadoroj de kulturo paca, vivantaj ekzemploj survojaj de la fama interna ideo. Tiuj busoj vojaĝos de urbo al urbo, prefere prezentante spektaklojn, prelegojn kaj/aŭ kursojn. Kio bezonatas por ke ili eku? 1- Homoj (tion ni havas…). 2- Busoj (fabrikanto de veturiloj tiaj povus interesiĝi pri la eventuala propagando devenanta el vojaĝoj supozeble tre komentataj). 3- Sponsoroj (trinkaĵoj energidonaj, asekurkompanioj, radoj, manĝaĵoj, telefonkompanioj, ktp, ekz.: “en la buso sufiĉas Esperanto, sed por paroli hejmen, bezonatas MOVISTAR”). 4- Reto da organizantoj surlokaj (tion ni devus havi…) 5- Amaskomunikiloj



La itineroj devus esti sufiĉe allogaj laŭ ĵurnalista vidpunkto, ekz.: Lisboa - Moskva, Amsterdam - Beijing, ktp.

Oni povus fari filmon kaj/aŭ verki libron pri la aventuroj (mi uzas la pluralon ĉar eventuale povus vojaĝi pluraj samtempe. Eĉ Esperŝipoj…)



Nu, jen la ideo. Ke pluraj riĉiĝu per ĝi!

Published at 03:00AM ( 0 comments / 118 visits )
This post is public

January 1st, 1970

Flugpoemoj

Reveninte al Argentino mi elmanigis skribaĵojn tujajn kiujn mi disponigas al vi en ĉi solena akto de la akademio. Ne havas titolojn kaj ne estis lingve kontrolitaj.


Tra kosmaj kranoj

likas efemera la vivo likva

Jaroj kunpremiĝas

kaj maleksplodas

en sekundoj

kristale travideblaj

dum stevardinoj ridetas fake

verŝante la ruĝan vinon

sango de l´ tempo

en plastajn glasojn senesperajn




Flugi kaj ellasi

spurojn

en spacoj foraj

Tuŝi la mensojn

kaj la rozojn

Alproksimiĝi al praaj kaĝaj fabeloj

Kiel agloj


Magnetaj temploj estontaj

Preĝejoj de senfinaj emoj metalaj

Tuboj kaj havenoj

Flugantaj virtoj

subtilaj pekoj nuancaj

Kaj l´odoro de l´ Zubrovka

Bjalistoka

kuracilo lanta



Velur´ konsola

de l´ hotel´

higiena

Akustika fono

blinda torento

de mizero

Mistero seka

venanta el kie iam la dinosaŭroj trembligis la teron

sed ne plu



Kan´ vakua

bambua sorto atoma

Sola lago muta

atestanta tion

Mallaŭta lamo langa

Oma paradizo

silenta kaj joga

Kanibala festeno sanga



Ĉizitaj vizaĝoj rokaj

garantias konstantan feliĉon

en la prizon´ de l´ ĝoj´

Neniam brilas en ĝi mallumo

nur mortoj puzlaj

grapole nigraj



Tuja malpoezio

Bastarda ido de l´ enuo

Sensenca kunigo de literoj

Turo de ŝnuroj

Aŭ serpentoj



En ĉi mondo

kunvivas harmonie

am´ kaj hororo

Ĉi kolekto de

poemoj vomaj

blataj matenmanĝoj

naskiĝis sen klarigo

kiel kaktuso dezerta

kies pravigon

ne troveblas en vortaro ajna


Unu post la alia

la lipoj

kugloj celantaj la liberon

de l´ necio

alvenis al urboj neekzistantaj

kortuŝe forgesante

la stelojn kaj la radojn

Tiam la lupo LSDa enfaŭkigis la horloĝojn

kaj ni alvenis

subite

hejmen



Plezuraro

kies plenumigo

ŝuldiĝas al la morto

de ĉiuj fantazioj holivudaj

ne sufiĉus por pravigi

la ĝojon

kiun mi eltiras

el la simpla rigardo

de viaj okuloj

kiam vi dormas


Arta vesperto

vi scias ke

kelkaj ne komprenas

ke oni ne ĉiam povas diri la veron

sed en la mondo de la maloj

ekzistas bezonoj

nur satigeblaj per la nuligo

de alies emon



Published at 03:00AM ( 2 comments / 310 visits )
This post is public


( 18 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Alejandro Cossavella

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...