| february 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | |||
Miaj korespond-amikoj ofte demandas: kial mi komencis lerni Esperanton? Jen estas kelkaj miaj pripensoj, kiuj povas interesiĝi ankaŭ novajn adeptojn de la lingvo.
1) Esperanto estas lingvo de amikeco.
Homoj lernas Esperanton, ĉar ili serĉas amikojn en la mondo. Ili serĉas kontakton kun alia homo, ĉar ili deziras ekkoni alian kulturon kaj ekkoni la vivon de homoj en aliaj landoj. Ili deziras vivi la pacan kaj amikan vivon. Ili deziras amikiĝi, renkontiĝi kun alia homo, kune ludi, ridi, kune pasigi tempon.
Tute alia afero estas, kiam homo lernas iun el “mondaj lingvoj”. Temas pri angla, hispana, ĉu ekzemple franca lingvo. Dum la lernado de tiuj lingvoj mankas io por lernantoj. Mankas sentemo kaj amo, ĉar homoj lernas ĉi-tiun lingvon pro praktikaj kialoj. Lingvo estas tie senanima ilo. Kie temas pri gajno kaj profito tie ne estas loko por bonvolemo kaj amikeco.
2) Esperantistoj estas pac-amantaj homoj.
Esperantistoj deziras konstrui pacan kaj amikan mondon. Ili deziras ekkoni kaj kompreni alian homon, alian kulturon. Kompreno kondukas al paco kaj toleremo. Por konstrui pacon inter popoloj kaj hom-grupoj, unue devas kreski la paca sento en homaj menso kaj koro.
3) Esperantistoj estas homoj kun riĉa kaj vigla menso.
Esperantistoj interesiĝas pri vivo de homoj en aliaj landoj, kaj tiamaniere ili ekkonas la riĉon de pens-manieroj, riĉon de filozofiaj kaj religiaj sistemoj. Ili estas homoj scivolemaj pri la mondo kaj ili havas vastajn mensajn horizontojn. Ili konscias, ke esenco de homa vivo estas: konado kaj amo. Per praktikado de Esperanto homo riĉigas sian menson kaj ekkonas interesajn kaj valorajn homojn
4) Esperantistoj estas homoj sentemaj kaj helpemaj.
Homoj kiuj lernas esperanton estas amikemaj, helpemaj, bonvolemaj. Ili volonte helpas unu al la alia, ĉar kompreno kaj kunsento kun alia homo estas karakteriza eco de "esperantismo".
5) Esperanto ebligas la facilan kontakton inter homoj de diversaj nacioj.
Esperanto ebligas rekte kaj facile interkomunikiĝi . Esperanto ebligas konigi aliajn homojn pri miaj konvinkoj kaj samtempe ĝi ebligas min ekkoni la konvinkojn de aliuloj.Tio estas grava afero, ĉar tiamaniere ni kreas veran bildon de alia nacio alia kulturo. Ni forigas la falsan bildon de iuj aferoj (stereotipojn).Ni vidas, ke ĉiuj homoj esence havas la samajn celojn kaj dezirojn
Laste, Esperanto estas justa, racia, kaj logika solvo. Tio estas memkomprenebla afero. Do, la lingvo Esperanto estas io pli ol la nura lingvo. Ĝi estas iu-sence koncepto de vivo. Koncepto de vivo en kiu grava estas amikeco, homa kompreno, toleremo kontraŭ alia homo. En tiu koncepto ĉiuj homoj estas same gravaj kaj egalaj kaj ĉiu homo kondutas respekteme al alia homo. Tiamaniere Esperanto kontribuas al konstruado de paca mondo. Ĉiutage Esperantistoj en la tuta mondo per uzado de neŭtrala lingvo konstruas civilizacion de amikeco kaj amo.
Ĝuste tial mi praktikas kaj amas Esperanton.
Send a message
Search for members