Jacek Published on April 2nd, 2008
by Jacek

Jacek's blog

Browse posts
Lando de infaneco
Posted on July 19, 2008
17 comments (latest 6 weeks ago)
Kaŝuba Aboco.
18 comments (latest 2 months ago)
Hipokriteco
Posted on March 15, 2008
10 comments (latest 7 weeks ago)
Ĉu valoras diskuti?
Posted on March 4, 2008
10 comments (latest 5 months ago)
Nova uzanto de ipernity
Posted on March 2nd, 2008
1 comment (latest 7 months ago)
La legendo pri terura drako kaj brava princo Krak.
Posted on February 27, 2008
2 comments (latest 7 months ago)
Legendo pri Krakova klarionisto.
Posted on February 27, 2008
1 comment (latest 7 months ago)
La legendo pri la prico Popjel, kiun musoj manĝis.
Posted on February 27, 2008
La socia pozicio de virino en antikva Egiptio.
Posted on February 24, 2008
5 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 600 visits

Kaŝuba Aboco.

Wednesday April 2nd, 2008 at 04:08PM

En Pollando ĉe la marbordo de Balta Maro vivas specifa popol-grupo de Kaŝuboj. Ili vivas en belega lando, plena de arbaroj kaj lagoj. Dum jarcentoj ili okupiĝis pri fiŝado kaj agrikulturo. Kaŝuboj ege amas sian landon, lingvon kaj kulturon. Kvankam kaŝuba lingvo estas esence formo de pola lingvo, ni povas diri pri specifa dialekto, tamen kaŝuboj forte substrekas ĝian unikecon . Dum jarcentoj ili devis multe batali por konservi sian apartecon. Plej malfacila tempo por kaŝuba lingvo estis en 19-a jarcento, kiam kaŝuba teritorio estis sub la administrado de germana imperio. Kanceliero Bismarck deziris kulture unuiĝi germanan imperion, tial en lia koncepto ne estis loko por lingvaj apertecoj. Kaŝuboj diversmaniere batalis por konservi sian identecon. Interesa formo de ĉi-tiu batalo estis la „kaŝuba aboco”. Kio ĝi estis? Do, ĝi estas simpla kanto, en kiu alterne ripetaĝas la kaŝubaj vortoj. La kanto celis instrui al lernantoj la nomojn de objektoj en kaŝuba lingvo. Instruisto kantis la kaŝubajn nomojn de divesaj objektoj kaj samtempe li montris per indikilo la aĵojn en la tabulo. Lernantoj ripetadis la nomojn de diversaj aĵoj kaj bestoj.

Kaŝuba aboco.

 Tio estas mallonga, tio estas longa

Jen estas kaŝuba ĉefurbo.

Tio estas basviolono, tio estas violono

Tio signifas kaŝubon…

Fluis la sonoj de kanto, kaj lernantoj facile kaptis la vortojn de sia gepatra lingvo.

Jen estas la jugo, jen estas la bovo

Jen estas la tuto kaj jen estas la duono...

Interesa estas la deveno de la kanto.Germanaj kaj nederlandaj almigrintoj kunportis kun si iun kanton. Ĝi estis gaja kaj ŝerca kanto, kiun gastoj kantis ĝin dum geedzaj festoj.
Kaŝuboj adaptis la kanton por instruado de kaŝuba lingvo.
Kaŝuboj sukcesis savi sian lingvon. La lingvo daŭre vivas. En kaŝeuaj urbetoj Kartuzy kaj Chojnice, estas muzeoj, kie turistoj povas admiri belegajn artaĵojn, kaj ankaŭ aŭskulti la kaŝuban aboco-n. Se iu deziras aŭskulti la „aboco-n” bonvolu serĉi ĝin en miaj muzikaĵoj:)

 

18 Comments / add your comment?

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Kara Jacek,

tio estas tre interesa por mi. Mi legis pri tiu popolo ankau en laromano La lada tambureto.
Gxis nun por mi la Esperanta nomo estis Kasxuboj de Günter Grass.

Mi skribos poste...

Amike

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Kara Blazio!
Via erudicio estas vere impona, kaj tio-ĉi tute ne estas flataĵo. En la teksto mi uzis la vorton: "kaŝeba", "kaŝebo" ĉar la prononco de tiu ĉi nomo (fare de kaŝuboj mem) pli similas al tiu formo. La vokalo en la vorto estas io meza inter "e" kaj "u'. Tamen en esperantaj vortaroj oni uzas la formon: "kaŝuba" kaj tio do estas pli korekta formo.
La fama verkisto G. Grass havas efektive kaŝuban devenon. Mi tre dankas vin por viaj komento kaj viaj rimarkoj:) Por ne fari konfuzon mi ŝanĝis la tekston. Amikaj salutoj!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Tre koran dankon! Prosperon en cxio!

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Cxiam la "aboco" amuzigis min. Bonege , ke kasxuboj zorgas pri sia dialekto, eble ili ecx uzas gxin en lernejoj cxu? Laux mi gxi estas unu de plej malfacilaj dialektoj en Pollando.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Kara Hanka,

Tomasz Chmielik tradukis en Esperanton la romanon *La lada tambureto* de Günter Grass: tie rolas kasxuboj. Tomasz tradukis ankaux kasxubajn frazojn en Esperanton, plurloke en la romano, kun iometa modifado de la norma Esperanto

Frazo el la Kasxuba Esperanto-deialekto de Tomasx ChmIelik:

Ausxkultu, Vranka, cxu vi ne laborit ante tjom kaj tjom da jaroj en lo segej apud Sxvec?

(Ausxkuktu, Vranka, cxu vi ne laboris antaux tiom kaj tiom da jaroj en la segejo apud Sxvec?

Mi mencias, kun pardonpeto, ke *amuzi* mem estas verbo transitiva: kasxuba aboco supozeble *amuzis*. *amuzas* vin, ne *amuzigas*. (Tio estas malgrava).

Amike salutas vin

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 6 months ago.
Mirabelinka replies:
Kara Blazio!
Dankon :-) Mi estas aŭtodidaktino(?) kaj neniam mi estas certa. Temen de tri semajnoj mi partoprenas E-kurson en la Dua Vivo kaj kiam la instruistino demandis kion ni proponas por venonta leciono mi petis prelegon pri -ig; -iĝ ĉar tio plu estas enigmo por mi :-)
Kordankon, vere por mi similaj korektoj ĉiam estas tre valoraj do mi petas ... Bv. esti plu tiel helpema :))))
Mi ankaŭ vin tre amike salutas !
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Plej grave estus, ke oni ne instruu -ig- kaj -igx- samtempe, plej komence.
Krome, unue lernu, Hanka, se estas eble, cxiam bazan formon de vorto (ravi, bela, kulmino), ne iun el la derivitaj formoj, por ke vi mem konsciiu, kiel konstruigxas derivo-serio

Se via "unua" lernita vorto estas derivita. (ekz. rava, beligxo, kulmina), eble vi pli facile
produktas poste erarojn.

Estas interesa demando, kion fari, se jam la plimulto diras *amuzigi* anstatau *amuzi*.?
se plimulto decidas, tiam la "bonaj lernintoj" devos cedi, kaj forlasi la Fundamenton.... cxu jes?

Amike

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Mi pensas, ke kelkaj kaŝuboj ne tre ŝatus ke oni nomu kaŝuban lingvon "dialekto", ĝi ja estas tute memstara lingvo (fakte de ne tro longa tempo oni agnoskas tion, dum la socialisma periodo lingvistoj - pro politikaj kaŭzoj certe - parolis pri la kaŝuba kiel pri regiona dialekto de la pola) :)

przemek.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Ha! jes Hanka, vi pravas. Iam dum someraj ferioj mi kun mia amiko iris al la loka bier-trinkejo en iu kaŝuba urbo (Kartuzy?), ĉar ni deziris iom aŭskulti la "lokan dialekton". Ni apenaŭ komprenis ion ajn, kvankam ni ankoraŭ ne komencis drinkis la bieron!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
hehe, jes, ankaux por mi jam post unu biero cxio estas pli facila ;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Grizalupo says:
Tre interesa la Kasxuba Aboco! Cxu vi scias ,ke en Hungario vivas homoj kun familia nomo Kasuba / prononcu: kasxuba/? Versxajne ili havas kasxuban devenon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Dankon pro via komento, Grizalupo. "Kaŝub", "Kaŝuba" - estas ne nur la nomo de etna popol-grupo, sed ankaŭ ĝi estas familia nomo sufiĉe populara. 19-a jarcento estis la periodo de intensa migrado; homoj kiuj serĉis pli bonan ekonomian vivon migradis al Usono, Brazilo kaj ankaŭ al pluraj Eŭropaj landoj. Multaj loĝantoj de sud-orienta Pollando migris ankaŭ al la urboj kaj teritorioj de Aŭstrio-Hungara Imperio, kie ekonomiaj cirkonstancoj estis pli favoraj. Eble en tiu tempo setliĝis en Hungario la familioj je la nomo Kasuba? Amikajn salutojn!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Grizalupo says:
Dankon pro la klarigo!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiser pro says:
Kara,

mi tradukis kristnaskan kanton de la kaŝuboj el germana traduko, kiu ne estas rimita kaj tamen bone kanteblas...




Kaŝuba kristnasko-kanto

Se vi, knabo, en kaŝuba lando,
se vi estus do ĉe ni naskita!
Ne sur fojno estus vi kuŝinta,
sur lanugoj estus vi dorminta.

Ne en stalo aĉe vi kuŝintus,
ĉe la forno starus via lito.
La sinjoro pastro mem alkurus;
Li vin, kaj la panjon, tre honorus.

Ni tre varme estus vin vestintaj!
Ĉapon portus vi ŝaffelan,
palton bluan el kaŝuba drapo,
pelte subŝtofitan, kun rubandoj.

Propran zonon ni vin donus,
por piedoj viaj ruĝajn ŝuojn,
belajn kaj per najloj firmigitajn!
Kiel reĝo estus vi vestita!

Kaj per manĝo ni vin plenŝtopintus!
Je mateno blankan panon kun mielo
kaj buteron, bonan stufitaĵon,
je tagmez' griaĵon, flavan saŭcon.

Anseraĵon, tripojn kun zingibro,
graskolbason kaj omleton oran,
kaj en kruĉoj la bieron fortan.
Kiom ni vin estus plenŝtopintaj!

Nian tutan koron ni vin donus!
Kaj ni ĉiuj fariĝintus piaj,
la genuoj niaj sin fleksiĝus,
kaj ĉielen la piedoj irus.

Kaj neniam plu grenejo brulus,
je dimanĉ' ne sangus kap' ebria-
se vi, knabo, en kaŝuba lando,
se vi estus do ĉe ni naskita!

tradukis Cezar

Rimarko: La kanto prruvas plian fojon, kion vi jam aludas...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Dankon, Przemek, por via komento. Ĉu kaŝuba lingvo estas nur variaĵo de pola lingvo aŭ ĉu ĝi estas tute aparta lingvo- estas teoria diskuto (laŭ mia opinio). Mi tamen povas legi tekstojn ĉu kantojn en kaŝuba lingvo-dialekto, kaj mi komprenas preskaŭ ĉion. Do, la kaŝuba lingvo, popol-arto kaj kulturo estas por mi "hejmaĵo". Mi tute ne havas senton, ke tio estas ia fremda, aparta kulturo. Pozdrawiam! :)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Ĉu vere la lingvon vi senprobleme komprenas? :) Por mi la slovaka kaj la belorusa ekzemple ankaŭ estas iom kompreneblaj, tamen neniu postulas ke ili estu konsiderataj kiel dialektoj de aliaj lingvoj :)

La ekzemplo estu la kaŝuba kanto "Zemia rodno", aŭskultebla ĉi tie, kiun - sen pola traduko - mi tre malprecize komprenas (krom propraj nomoj, majaj floroj, kaj kelkaj detaletoj).
Posted 3 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Pri disvastiĝo de la lingvoj aŭ dialejktoj: antaŭ kelkaj jaroj mi feriis en Cadore (Kadore), en norda parto de Italio- urbeto Pieve (naskiĝloko de granda Tiziano). Tie mi ekaŭdis prononci far lokaj virinoj vorton "jeĵyny" (pole jerzyny); mi petis ilin, pri kio temas, kaj la sinjorinoj montris al mi fruktetojn kolektitajn en montaro. Estis ĝuste polaj jerzyny, esperante-robusoj.Tio komprenigas al mi ke lingvoj-dialektoj havas longajn krurojn (aŭ radikojn- laŭprefere)
amike Helena
Posted 2 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Dankon, Helena por via interesa kontribuo. :)
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.