Jacek Published on March 15, 08
by Jacek

Jacek's blog

Browse posts
Lando de infaneco
Posted on July 19, 08
17 comments (latest 3 hours ago)
Kaŝuba Aboco.
Posted on April 2nd, 08
18 comments (latest 5 weeks ago)
Hipokriteco
10 comments (latest 9 days ago)
Ĉu valoras diskuti?
Posted on March 4, 08
10 comments (latest 4 months ago)
Nova uzanto de ipernity
Posted on March 2nd, 08
1 comment (latest 5 months ago)
La legendo pri terura drako kaj brava princo Krak.
Posted on February 27, 08
2 comments (latest 6 months ago)
Legendo pri Krakova klarionisto.
Posted on February 27, 08
1 comment (latest 5 months ago)
La legendo pri la prico Popjel, kiun musoj manĝis.
Posted on February 27, 08
La socia pozicio de virino en antikva Egiptio.
Posted on February 24, 08
5 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 359 visits

Hipokriteco

Saturday March 15, 2008 at 05:15PM

Grandaj potenc-landoj. Konstantaj anoj de Sekurec-Konsilantaro ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Ekskluziva klubo de potenculoj…Laŭ la mandato de UNO ili devus agi favore al paco kaj sekureco en la mondo. La oficialaj dokumentoj estas plenaj de gravaj vortoj pri Paco kaj Demokratio, pri Homaj Rajtoj kaj Virina Emancipado. Gazetaraj kaj televidaj raportoj estas plenaj de fotoj, en kiuj noble-aspektantaj politikistoj kaj bonmanieraj diplomatoj renkontiĝas dum sennombraj konferencoj. Arto de diplomatio. Elegantaj uniformoj. Ridetoj kaj manpremoj. Luksaj apartamentoj, grandiozaj bankedoj.

Samtempe menciitaj landoj estas la plej grandaj produktantoj kaj vendistoj de armiloj.
Ekster la homa vido, en bone garditaj kabinetoj negociistoj disvolviĝas diskretajn interparolojn. Negocoj kaj marĉandoj  kiuj temas pri milionaj mon-sumoj. Kontraktoj kaj interkonsentoj pri la dato de armil-livero.

Simpla homo neniam rigardas ĉi-tiujn fi-negocojn. Simpla homo ĉiutage rigardas nur efikon de tiu de tiu armil-komercado: raportojn pri milito, bildojn pri hom-buĉado, perfortoj  kaj atencoj. Homo ĉiutage spektas fi-agojn, kiuj estas tute kontraŭaj al paco, demokratio kaj homaj rajtoj. Homo spektas perforton,  kiu grandparte trafas virinojn kaj infanojn. Nur malmultaj homoj demandas: „kial?” kaj ankoraŭ pli malmultaj kuraĝas respondi ĉi-tiun demandon.

10 Comments / add your comment?

esocom says:
Des malpli agas kontraŭ tiu hipokriteco.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Jes, Frank,des malpli agas... Via komento estas trafa - simpla homo aŭ timas aŭ ne kredas ke li (ŝi) povas efektive ion fari.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Sed kiel agi? Antau cxio bone informigxi, cxu? Sed ni havas pliajn malavantagxojn (tempomankon, rimedomankon) ankau cxe informigxado.

Iu akuzis esperantiston pro simila agado (armilproduktado). Mi nun devus spuri, kiel precize tiu afero statas. Fakte, estas malfacile.

La abstrakta nivelo estas facila. Mi malaprobas armadon ktp. Sed poste devas sekvi laboro, cxu jes. Oni ne okupigxu pri gramatiko, sed pri malkovro de agado de acxuloj. Cxar ja ne suficxas tempo por cxio.

Amike

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Kara Jacek,
vi tut bone priskribis tiun malricxecon de animoj de la homoj kiuj vendas armilojn kaj morton per tre belajn ridetojn kaj alia akompano...veturiloj, apartamentoj, bankedoj...
Sed ne nur ili havas malricxan animon, plej multo de la homaro spektas cxiujn agadojn kaj sekvas novajxojn sen kapablo vere vidi kion okazaz kaj deziro diri ion ajn. Ili nur kun granda felicxo konstatas ke tio okazas al aliuloj kaj ne al ni cxiuj,
Neniam homoj komprenus ke malfelicxoj ne okazas nur ie malproksime, al aliuloj...ktp
Mi dankas al vi tiun artikolon kiun povas almenaux iom alproksimigxi senton ke ni devas laute krii:
NI DEZIRAS PACON :::::: KIU DEZIRAS MILITON HAVU GXIN EN PROPRA HEJMO
kisetojn al vi amiko kara
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Bonege, trafe verkita artikolo... kaj bedaurinde ankau chio veras.... Mi aldonas nenion, char kiel vi esprimis vin, respegulas ankau miajn pensojn en ege bona formo.
Manpemon, Jacek!!!
Posted 5 months ago. ( permalink )
~ Lukaso ~ says:
Ege bona teksto, Jacek! Jen la malantaŭo de "granda mondo"... Unuigita Mondo de Burokratismo, Hipokriteco kaj Militoj...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Brigitte Monfort says:
Tre interesa vervo. Vere homo preferas kvanton ol kvaliton, ekzemple mia blogo estas vizitita por malmultaj personoj, tio okazas pro cxiuj scias ke mi estas junulino, sed se mi volis ke mia blogo estus vizititaj por granda kvanto da personoj mi malfermos alian pagxon kun nomo kaj foto de mia avo, tamen mi preferas la veron.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Jes, Brigitte. Pli bone estas vivi simple kaj en la vero. Kaj vi tute ne bezonas havi multajn vizitantojn por senti sin valora kaj felicxa...Pli bone havi kelkajn intimajn amikojn ol grandan aron de konatuloj, kiuj estas indiferentaj preter-pasantoj:). Brakumojn kaj kisetojn por vi.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dima Ŝevĉenko says:
Nia mondo estas plenŝutita per tiaj formalaj organizoj. Pli multe parolas pri paco kaj malarmigo tiuj landoj, kiuj mortigas pli da homoj.
Posted 9 days ago. ( permalink )
Jacek says:
Dankon, Dima, pro viaj rimarkoj.
Posted 9 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.