Grandaj potenc-landoj. Konstantaj anoj de Sekurec-Konsilantaro ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Ekskluziva klubo de potenculoj…Laŭ la mandato de UNO ili devus agi favore al paco kaj sekureco en la mondo. La oficialaj dokumentoj estas plenaj de gravaj vortoj pri Paco kaj Demokratio, pri Homaj Rajtoj kaj Virina Emancipado. Gazetaraj kaj televidaj raportoj estas plenaj de fotoj, en kiuj noble-aspektantaj politikistoj kaj bonmanieraj diplomatoj renkontiĝas dum sennombraj konferencoj. Arto de diplomatio. Elegantaj uniformoj. Ridetoj kaj manpremoj. Luksaj apartamentoj, grandiozaj bankedoj.
Samtempe menciitaj landoj estas la plej grandaj produktantoj kaj vendistoj de armiloj.
Ekster la homa vido, en bone garditaj kabinetoj negociistoj disvolviĝas diskretajn interparolojn. Negocoj kaj marĉandoj kiuj temas pri milionaj mon-sumoj. Kontraktoj kaj interkonsentoj pri la dato de armil-livero.
Simpla homo neniam rigardas ĉi-tiujn fi-negocojn. Simpla homo ĉiutage rigardas nur efikon de tiu de tiu armil-komercado: raportojn pri milito, bildojn pri hom-buĉado, perfortoj kaj atencoj. Homo ĉiutage spektas fi-agojn, kiuj estas tute kontraŭaj al paco, demokratio kaj homaj rajtoj. Homo spektas perforton, kiu grandparte trafas virinojn kaj infanojn. Nur malmultaj homoj demandas: „kial?” kaj ankoraŭ pli malmultaj kuraĝas respondi ĉi-tiun demandon.
Send a message
Search for members
esocom says:
Jacek says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Iu akuzis esperantiston pro simila agado (armilproduktado). Mi nun devus spuri, kiel precize tiu afero statas. Fakte, estas malfacile.
La abstrakta nivelo estas facila. Mi malaprobas armadon ktp. Sed poste devas sekvi laboro, cxu jes. Oni ne okupigxu pri gramatiko, sed pri malkovro de agado de acxuloj. Cxar ja ne suficxas tempo por cxio.
Amike
Blazio
Stelo says:
vi tut bone priskribis tiun malricxecon de animoj de la homoj kiuj vendas armilojn kaj morton per tre belajn ridetojn kaj alia akompano...veturiloj, apartamentoj, bankedoj...
Sed ne nur ili havas malricxan animon, plej multo de la homaro spektas cxiujn agadojn kaj sekvas novajxojn sen kapablo vere vidi kion okazaz kaj deziro diri ion ajn. Ili nur kun granda felicxo konstatas ke tio okazas al aliuloj kaj ne al ni cxiuj,
Neniam homoj komprenus ke malfelicxoj ne okazas nur ie malproksime, al aliuloj...ktp
Mi dankas al vi tiun artikolon kiun povas almenaux iom alproksimigxi senton ke ni devas laute krii:
NI DEZIRAS PACON :::::: KIU DEZIRAS MILITON HAVU GXIN EN PROPRA HEJMO
kisetojn al vi amiko kara
Dorina says:
Manpemon, Jacek!!!
~ Lukaso ~ says:
Brigitte Monfort says:
Jacek says: