Kiam mi spektas diskutojn en diversaj forumoj kaj babilejoj, tiam mi sin demadas: ĉu valoras diskuti? Ja, ĉiu homo havas determinitajn vidpunktojn pri diversaj temoj, determinitan koncepton pri politikaj kaj mondaj problemoj. Ĉiu havas sian propran politikan kredon kaj religiajn konvinkojn. Tiuj ĉi konvinkoj estas firmaj, stabilaj kaj plej ofte neŝanĝeblaj. Ja, ili estas rezulto de longjaraj pripensoj kaj longjaraj spertoj de individuo. Ĉu diskutado en la babileloj kaj forumoj estas do senco-hava afero? Ja, plejofte la diskuto konsistas el prezento de sia vidpunkto kaj argumentado, ke ĝuste mia vidpunkto estas prava kaj vera. Diskutantoj unue provas montri sian vidpunkton al aliuloj. Kiam argumentoj ne trafas al diskutanto, tiam diskuto fariĝas disputo, eĉ kverelo. Ofte sekvas malagrablaj vortoj, insultoj kaj nervozaj konstatoj. Ĉu estas do saĝe kaj sencoplene komenci diskutadon pri kontraŭdiraj problemoj? Ĉu ne estus pli bone eviti diskuteblajn temojn kaj paroli nur pri neŭtralaj banalaĵoj? Mia opinio estas jena: malgraŭ ĉio jes! Diskuto estas pozitiva afero. Ja, eĉ se ni ne sukcesos konverti iun al nia vidpunkto, tamen ni ekkonos lian (ŝian) pens-manieron. Ni ekvidos alian skalon de valoroj, ni pli facile komprenos aliulon. Eĉ se diskuto estos nura prezentado de tute aliaj vidpuntoj, ni tamen atingos ion valoran. Eble ni en kelkaj punktoj mildigos nia akran kaj nepacigeblan opinion , eble ni fariĝos iom pli indulgemaj , komprenemaj, toleremaj. Eble ni lernos esti pli humilaj en la oceano da viv-konceptoj kaj diversaj kredoj. Povas esti, ke danke al diskuto ni sukcesos rigardi kelkajn aferojn de alia flanko, de alia vid-punkto. Eble ni eksentos kun honto nian troan fanfaronadon kaj stultan rigidecon. Do, ni diskutu kaj disputu, ni interbatalu per vortoj. Ni ne hezitu argumenti por defendi nian vidpunton.Tamen samtempe ni tenu moderecon. Diskuto ne estu provo ridigi aŭ ofendi nian diskutanton.
Kaj se la temperaturo de diskuto fariĝos tro alta…ni haltiĝu kaj ni iom meditu.
Ni provu supreniĝi en nia imago kaj rigardi sur la Terglobon de la de kosma perspektivo. Jen ni estas en mirinda kosmo-spaco, kaj jen ie sube estas nia blua planedo, kovrita per nuboj kaj nebulo… ĝi kirliĝas malrapide en absoluta silento. Majeste kaj belege. Kontinentoj kaj oceanoj estas apenaŭ videblaj. De tiu perspektivo ni tute ne scipovas ekvidi malgrandajn hometojn . Ni tute ne vidas ties ridindan vetkuron por atingi pli da povo, pli da signifo kaj pli da mono. De tiu perspektivo ni pli bone vidas, kia estas la vera signifo de la „sur-teraj” aferoj kaj kiom mallarĝa estas la skalo de niaj lokaj problemoj. Vere, tiu ĉi kosma perspektivo estas bona loko por fariĝi pli saĝa kaj pli humila.
Send a message
Search for members
Cindy Mckee pro says:
Mi volas reveni al ĉi tiu artikolo.
Jacek says:
Margit Juhász says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Mi kelkfoje pensas, ke eble la starpunktoj en certa diskuto ja restas samaj,
sed la diskutintoj komencos la diskuton s e k v a n iom alimaniere.
Cetere, ne cxiu rilatas same al la diskutoj emocie, ecx cxe la reala enhavo, ni diru, estas pli-malpli sama.
Kiu tro "dependas" de diskuto, eble devas fari pauxzon, kaj pauzinte reveni al la sama temo...
(Tin vi mem ja diris...)
..
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 4 months ago.
Peter Bowing says:
Ĉiu pensas, sed malmultaj pensas logike. Kiam oni skribas, oni provas logikan diskurson komstrui. Kiam oni prezentas la diskurso al aliaj, kiuj trovas truojn de fakto kaj/aǔ logiko, oni lernas.
La rajto al skribi libere gravas. Bedaǔrinde hodiaǔ iom falas kurteno, la kurteno nomigas sin la ‘respect agenda’ vestite kiel ‘multiculturalism’ Kosmopolitanismo surbaze de liberismo mi apogas; ‘multiculturalism’ surbaze de diversaj religioj, kiuj postulas kontroloj, mi ne apogas.
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Jacek says:
Helena Tylipska says:
Dimitrije Janicic says:
Tilio says: