Iam, antaŭ longaj, longaj jaroj, en la loko kie estas nun urbo Krakovo estis granda setlejo. La reganto de la setlejo estis princo Krak. La princo loĝis en la kastelo. La princa kastelo troviĝis en la roka monteto: Vavel. La monteto altiĝis super la setlejo, kaj estis bona defenda loko. Tamen ene de la monteto estis granda kaverno, kaj en la kaverno loĝis terura drako. La drako estis aĉa besto. Ĝi muĝis, kaj el ĝia buŝego eliĝis flamoj de fajro. La kutima manĝaĵo por la drako estis vivantaj homoj: junuloj kaj junulinoj. Oni puŝadis kompatindajn knabinojn en la drakan kavernon. Kiam la drako ne ricevis sian kutiman manĝaĵon, tiam ĝi tuj fariĝis furioza kaj ĝi mem kaptis homojn, ŝafojn kaj bovinojn. Finfine, loĝantoj diris: sufiĉe! Ni ne povas plu vivi tiamaniere! Kaj ili petis Krak, ke li liberigu ilin de malfeliĉo. La brava princo Krak decidis : mi venkos drakon! Li kuraĝe batalis kun sovaĝa besto kaj en laciga batalo li mortigis la drakon. Alia
versio de la legendo diras, ke Krak venkis drakon danke al ruzaĵo. Estis la juna ŝuisto, kiu havis la jenan ideon:
Li prenis la felon de ŝafo kaj plenigis ĝin per la gudro kaj sulfuro. Poste li kunkudris (kun-kudris) la felon kaj metis ĝin ĉe la enirejo al draka kaverno. Matene, la malsata drako eliris el sia kaverno. Drako englutis la felon kaj post kelka tempo la drako sentis ke en ĝia stomako brulas fajro. La drako iris al rivero (Vistula ) kaj komencis trinki senmezure akvon de la rivero. Ĝi trinkis, trinkis, trinkis ....kaj finfine ĝi dis-pec-iĝis je mil pecoj kun granda bruo. Kaj jen estis la fino de la terura drako.
Krak vivis ankoraŭ multajn jarojn, kaj la setlejon oni komencis nomi: "Krakow" kio signifas: „la urbo de Krak” . La dankema popolo, post la morto de Krak per propraj manoj faris monteton (ŝutis monteton), kiu estis monumento por la brava princo. Amaso da homoj portis grundon kaj ŝutis ĝin en unu loko. Tiamaniere formiĝis monteto 20 metrojn alta. La monteto konserviĝis ĝis la hodiaŭa tago. Same la draka kaverno restis ĝis hodiaŭ kaj ĝi estas alloga loko por eksterlandaj turistoj, kiuj vizitas la urbon Krakov.
La jaroj pasis... hodiaŭ la drako ŝajnas esti tute simpatia besto, ĝi fariĝis memoraĵo kaj amuleto por turistoj, kaj krakov-anoj tre ŝatas ĝin! Ĉe la piedo de monteto Vavel estas la monumento de la drako, kaj ĉiujare en la urbo estas „draka festo”. Kaj la princo Krak? Kron la monteto li eĉ ne havas sian monumenton!!
Multaj interesaj informoj pri urbo Krakov oni povas legi en la paĝo: www.magiczny.krakow.pl -bedaŭrinde, ne en Esperanto:(
Send a message
Search for members
Dorina says:
Gražina pro says: