La pozicio de virino en antikva Egiptio estis tre alta. Tiu konstato povas vere miri hodiaŭan homon, sed ja tia estis realo. Dum la regado de Ptolomea dinastio (305 - 30 antaŭ Kristo) tiu ĉi pozicio estis eĉ grandega. Virino povis esti reganto, pastrino, krome: kiel dom-mastrino ŝi havis tre vastan liberecon, kaj ofte okazis ke ŝia edzo dependis de ŝi.Ĝenerale, en neniu el antikvaj ĉu nuntempaj nacioj virino havis tiel vastaj rajtoj kaj privilegioj kiel en Egiptujo.
Laŭ scienculo Max Muller la egipta virino estis forta, sendependa, simila al moderna virino, eĉ: “virino de estonteco”.
Laŭ la teksto de unu papiruso el Leiden iu egipta alt-rangulo sincere konfesas, ke li sin devigis(laŭ la volo de sia edzino) gast-akcepti nur tiujn homojn, kiujn ŝi elektos . Krome, li transdonos al ŝi ĉiujn donacojn, kiujn li ricevos.
A.Wiedemann distingas tri rangoj (gradoj) inter antikvaj egiptaj virinoj:
Fratino (sent), kiu laŭ la lokaj moroj rajtis edziniĝi al sia frato; edzino (hemt) kaj dom-mastrino (nebt pa). Al tiu ĉi lasta (dom-mastrino) Egiptano donis en administadon la tutan havaĵon.
H. Brugs kaj Revillout- esploristoj de antikva Egiptio okupiĝis pri la papirusoj, skribitaj en “demotika” lingvo (malnov-Egipta skrib-sistemo). Laŭ tiuj dokumentoj ni ricevas multajn informojn pri rajtoj de egiptaj edzinoj. Edziĝaj kontraktoj konvinkas nin, ke laŭleĝaj rajtoj de Egiptanino etis tiel alta, kiel en neniu alia lando.
En antikva Egiptujo estis du specoj de edzeco. Viro rajtis edziĝi “prov-tempe” al elektita kunulino. Tiu-ĉi “prov-edziĝo” daŭris unu jaron. Post unu jaro la “geedzoj” dis-iĝis, se ili ne estis kontentaj pri si. La kontrakto fariĝis tiam mal-valida, kaj virino re-ricevis sian doton kaj edziĝajn donacojn. Tamen, se la provo bone rezultis, tiam virino rang-altiĝis al la rango de “dom-mastrino” kaj ŝi ricevis vastajn rajtojn.
Edzino en edziĝa kontrakto rezervis al si la rajton de divorco, kaj en la okazo de divorco ŝi ricevadis la grandan mon-sumon. Tiu ĉi mon-sumo estis garantita en la formo de hipoteko. Krome, la edzo en edziĝa kontrakto sin devigis trans-doni la tutan sian posedaĵon al la plej maljuna filo de tiu-ĉi geedzeco.Tiu ĉi filo nur post la morto de sia patro inter-dividis heredaĵon inter frataro.Krome, la edzo kontraktis al sia edzino en la formo de donaco, por ekskluziva uzo: monon,moveblan havaĵon kaj nemoveblan posedaĵon, lasante por si mem nur malgrandan monsumon por viv-teno, enbalzamigo kaj aĉeto de la tombo.
Edzino povis libere aĉeti, vendi, pruntepreni aĵojn, ĉar ŝi estis tute sendependa de sia edzo-laŭleĝe. Dum la regado de Ptolomeo la III-a (246-221 antaŭ Kristo) edzinoj sin rezervis la rajton de divorco, kaj la edzo tute na havis rajton tuŝi ŝian propraĵon. Ŝi memstare administris sian propraĵon. Tamen dum la regado de Ptolomeo la IV-a je la nomo: “Filopator” (221-204 antaŭ Kristo) la rajtoj de edzinoj estis iom limigitaj.Knabinoj edziniĝis en la aĝo de 12 jarojn , kaj eĉ pli june. Junuloj edziĝis en la aĝo de 15 jarojn. Poligamio (multedzineco) estis permesita, sed nur reĝoj kaj riĉuloj praktikis ĝin.
Se temas pri moraleco de egiptaj virinoj- la opinioj estas dividitaj ĉi-teme. Kelkaj sciencistoj (egiptologoj) mencias la historion de biblia edzino de Potifaro (Putifar), kaj asertas, ke egiptaj virinoj estis voluptemaj kaj diboĉaj. Aliaj sciencistoj mildigas ĉi-tiun opinion.
La franca esploranto G. Maspero skribas, ke la konduto de Egiptaninoj estis libera kaj senĝena. Ŝi vivis en la mondo, kie moroj kaj kutimoj estis favoraj al senĝena konduto. Kiel infano ŝi ludis nuda kun ŝiaj fratoj. Kiel edzino ŝi devis vidigi siajn nudajn mamojn (laŭ la tiama modo) kaj vesti sin en travideblaj vestojn.Do, dum la festenoj kaj amikaj renkontiĝoj ŝi prezentis sin preskaŭ nuda. Krome: en urboj dom-servistoj portis nur la bendon, volvitan ĉirkaŭ kokso, kaj kamparanoj en vilaĝoj kamp-laboris tute senvestitaj.
Ankaŭ dum la religiaj kaj ŝtataj ceremonioj la seksaj elementoj ludis gravan rolon. Tia atmosfero ne estis favora al geedza fideleco kaj ĉasteco.La verkisto Diodor asertas, ke kokro (adulto) estis severe punata. Li asertas, ke eĉ la provo de adulto estis punata per 1000 baston-batoj, kaj en unu egipta verko la kokrita edzo mortigis sian edzinon kaj ĵetis la kadavron al hundoj por manĝi.
Ŝajnas tamen, ka la ĉiutaga praktiko estis pli milda ol severaj leĝoj.
W. Max Muller “Die Liebespoesie der alten Aegypter” Lepzig,1899.
G. Maspero “Les contes populaires de l’Egypte ancienne traduitset commentes” Paris 1882
A. Wiedemann “Die Religion der alten Aegypter” Munster 1890
Send a message
Search for members
Imre Szabo says:
Dimitrije Janicic says:
Stelo says:
Cxiukaze mi gratulas al vi vian atentemon kaj respektojn al virinoj,
amike Dana
Fanjo Manjo says:
Neuza Brienze says: