Kion fari hodiaŭ?
Kion fari por plibonigi la mondon?
Plej ofte homoj diras: “Ni devas sekvi la vojon de dia volo. Amu dion kaj amu homon kiel sin mem”. Aliaj diras: por sanĝi la mondon ni agu por la bono de malfortaj, malfeliĉaj, malgrandaj fratoj... Ni donu manĝon, hejmon, medicinan zorgon al malfortuloj. Ankoraŭ aliaj vokas: Ni protektu naturan medion : ni zorgu pri pura akvo, aero, protektu arbarojn. Multaj krias: ni kontraŭstaru militojn! Ja ni vivas kvazaŭ ĉe la eksplodonta vulkano. Ni konstruu pacan mondon, ni konstruu pontojn inter homoj, ni zorgu pri bonvolemo, komprenemo. Ni devas detrui armilojn, limigi armil-komercadon. Tiam estos sufiĉe da mon-rimedoj por manĝigi, loĝigi kaj vesti malriĉulojn de la mondo. Aliaj diras: ni bezonas pli justan ekonomian sistemon, ni devas pli juste dividi viv-rimedojn…Ni devas helpi al regionoj de malforta ekonomio- provizi akvon, nuligi ŝuldojn. Ankoraŭ aliaj asertas: ni unue detruu murojn de obskureco - tiam malaperos humiligo de popoloj, sklaveco, ekspluatado de infanoj kaj virinoj...
Kion do fari? Kio estas plej grava afero?
Ne estas ununura recepto- estas multaj vojoj kiuj kondukas al la celo...Ni devas agi laŭ nia eblo, laŭ nia povo. Ĉiu povas kaj devas iamaniere kontribui al plibonigo de la mondo…Ni devas agi je ĉiuj niveloj. Je la nivelo de nia homa, personeca evoluo- ni devas plibonigi nian konduton, riĉigi menson, ĉiutage perfektiĝi… Je la nivelo de familio ni devas eduki infanojn por bon-homeca konduto. Kaj laste: je la socia nivelo ni devas agi por bonstato de loka komunumo, regiono-ĝuste laŭ niaj kapableco. Se ni faras nenion aŭ preskaŭ nenion-tiam ni ŝuldas al ĉiu malbono kiu ekzistas en la mondo. Nia timemo, neniofarado, silenta akcepto, egoisma ekspluato de vivo – kaŭzas, ke en la mondo vekiĝas demonoj de malamo kaj fajro de militoj.
Kiam ni vidas homojn suferi, murdi aliulojn, morti de malsato vi ne rajtas silenti. Ho, ni ne diru:"ŝuldas politikistoj, potenculoj, riĉuloj de la mondo". Estas NI, kiuj ŝuldas,ĉar ni nenion faras...
Send a message
Search for members
esocom says:
De ekstero ŝajnas absurda kion faras la homaro, kaj la ekspluantoj kaj la ekspluatoj. Nu, la homoj havas liberan volon kiu povas sin ankaŭ direkti kontraŭ si. Aŭ la homa raso ankoraŭ provas evoluiĝi al relative stabila biologia speco aŭ la tero nur estas eksperimenta tereno por enkarnigitaj animoj malrapide vibrantaj. Ja estas mirige kion Dio permesas al ni!
Renkontiĝas du planedoj en la spaco. Demandas la unua: "Kiel vi fartas?" La alia respondas: "Malbone. Mi kredas ke mi havas homo sapiens." La unua: "Ne zorgu. Tian mi ankaŭ jam havis. Tio foriras de si mem."
Roland Platteau says: