Kiam mi estis juna knabo, mi ofte vojaĝis al arbaro, kiu kreskis proksime de mia urbo. En la arbaro troviĝis eta lago… Ĝi aspektis tre ĉarme. Ĉe la vespero la surfaco de la lago estis glata , kiel spegulo. Arboj, ĉielaj nuboj- reflektiĝis sur la akva supraĵo… En la silento de vespero la lago estis vere ĉarma, belega kaj alloga.
Mi ankaŭ memoras alian lagon, kiun mi atingis dum miaj someraj vojaĝoj. Ĝi situis en libera naturo, ekster la arbaro. Surfaco de la lago estis griza kaj sulko-plena, ĉar la vento sulkigis la akvosupraĵon. Tial la akvo ne reflektis ĉielon kaj la nubojn …
Ĝi estis simpla akvo-rezervujo, sen ia ajn ĉarmo, sen ia ajn allogo… En ĉirkaŭaĵo estis multe de aliaj lagetoj, same simplaj, senkoloraj.
Sed nun mi returnas al arbara lago…Iutage mi provis penetri per bastono la fundon de la lago kaj mi skuiĝis pro abomeno! La fundo estis plena de ŝlimo kaj plena de fetoro, kaj en la ŝlimo estis aĉaj vermoj.
Dume la dua lago, kiu situis en libera spaco, kvankam ĝi ne estis alloga, sed ĝi estis taŭga por naĝago… En la fundo estis pura sablo, kaj la akvo estis bonega: malvarma, freŝa kaj pura…
Kial mi rakontas ĉi-tiun historion?
Jen, kiam ni rigardas al alia homo - ni ofte fiksas nian atenton en la karna kovraĵo de homo.Tio koncernas precipe virojn. Viroj ofte admiras eksteran belecon de virinoj: kaj ili okul-pritaksas ĉu la virinoj estas sveltaj, bel-vizaĝaj kaj bel-figuraj… Sed tio tute ne estas grava. Se ni deziras ekkoni la veran valoron kaj belon de homo ni devas agi tute alimaniere.
Ni devas penetri tra la karna eksteraĵo, kaj fiks-rigardi en la profundon de homo. Kio estas en lia (ŝia) kapo kaj en koro? Kiaj estas liaj (ŝiaj) veraj pensoj kaj deziroj ?
Nur tiam vi ekvidos la veran valoron kaj belon de homo.
Send a message
Search for members