About this blog

  • 14 posts
  • 1467 visits

» add a comment?

april 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

April 2nd, 08

Kaŝuba Aboco.

En Pollando ĉe la marbordo de Balta Maro vivas specifa popol-grupo de Kaŝuboj. Ili vivas en belega lando, plena de arbaroj kaj lagoj. Dum jarcentoj ili okupiĝis pri fiŝado kaj agrikulturo. Kaŝuboj ege amas sian landon, lingvon kaj kulturon. Kvankam kaŝuba lingvo estas esence formo de pola lingvo, ni povas diri pri specifa dialekto, tamen kaŝuboj forte substrekas ĝian unikecon . Dum jarcentoj ili devis multe batali por konservi sian apartecon. Plej malfacila tempo por kaŝuba lingvo estis en 19-a jarcento, kiam kaŝuba teritorio estis sub la administrado de germana imperio. Kanceliero Bismarck deziris kulture unuiĝi germanan imperion, tial en lia koncepto ne estis loko por lingvaj apertecoj. Kaŝuboj diversmaniere batalis por konservi sian identecon. Interesa formo de ĉi-tiu batalo estis la „kaŝuba aboco”. Kio ĝi estis? Do, ĝi estas simpla kanto, en kiu alterne ripetaĝas la kaŝubaj vortoj. La kanto celis instrui al lernantoj la nomojn de objektoj en kaŝuba lingvo. Instruisto kantis la kaŝubajn nomojn de divesaj objektoj kaj samtempe li montris per indikilo la aĵojn en la tabulo. Lernantoj ripetadis la nomojn de diversaj aĵoj kaj bestoj.

Kaŝuba aboco.

 Tio estas mallonga, tio estas longa

Jen estas kaŝuba ĉefurbo.

Tio estas basviolono, tio estas violono

Tio signifas kaŝubon…

Fluis la sonoj de kanto, kaj lernantoj facile kaptis la vortojn de sia gepatra lingvo.

Jen estas la jugo, jen estas la bovo

Jen estas la tuto kaj jen estas la duono...

Interesa estas la deveno de la kanto.Germanaj kaj nederlandaj almigrintoj kunportis kun si iun kanton. Ĝi estis gaja kaj ŝerca kanto, kiun gastoj kantis ĝin dum geedzaj festoj.
Kaŝuboj adaptis la kanton por instruado de kaŝuba lingvo.
Kaŝuboj sukcesis savi sian lingvon. La lingvo daŭre vivas. En kaŝeuaj urbetoj Kartuzy kaj Chojnice, estas muzeoj, kie turistoj povas admiri belegajn artaĵojn, kaj ankaŭ aŭskulti la kaŝuban aboco-n. Se iu deziras aŭskulti la „aboco-n” bonvolu serĉi ĝin en miaj muzikaĵoj:)

 

© Published at 16:08 ( 13 comments / 224 visits )
This post is public

March 15, 08

Hipokriteco

Grandaj potenc-landoj. Konstantaj anoj de Sekurec-Konsilantaro ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Ekskluziva klubo de potenculoj…Laŭ la mandato de UNO ili devus agi favore al paco kaj sekureco en la mondo. La oficialaj dokumentoj estas plenaj de gravaj vortoj pri Paco kaj Demokratio, pri Homaj Rajtoj kaj Virina Emancipado. Gazetaraj kaj televidaj raportoj estas plenaj de fotoj, en kiuj noble-aspektantaj politikistoj kaj bonmanieraj diplomatoj renkontiĝas dum sennombraj konferencoj. Arto de diplomatio. Elegantaj uniformoj. Ridetoj kaj manpremoj. Luksaj apartamentoj, grandiozaj bankedoj.

Samtempe menciitaj landoj estas la plej grandaj produktantoj kaj vendistoj de armiloj.
Ekster la homa vido, en bone garditaj kabinetoj negociistoj disvolviĝas diskretajn interparolojn. Negocoj kaj marĉandoj  kiuj temas pri milionaj mon-sumoj. Kontraktoj kaj interkonsentoj pri la dato de armil-livero.

Simpla homo neniam rigardas ĉi-tiujn fi-negocojn. Simpla homo ĉiutage rigardas nur efikon de tiu de tiu armil-komercado: raportojn pri milito, bildojn pri hom-buĉado, perfortoj  kaj atencoj. Homo ĉiutage spektas fi-agojn, kiuj estas tute kontraŭaj al paco, demokratio kaj homaj rajtoj. Homo spektas perforton,  kiu grandparte trafas virinojn kaj infanojn. Nur malmultaj homoj demandas: „kial?” kaj ankoraŭ pli malmultaj kuraĝas respondi ĉi-tiun demandon.

© Published at 17:15 ( 8 comments / 188 visits )
This post is public

March 4, 08

Ĉu valoras diskuti?

Kiam mi spektas diskutojn en diversaj forumoj kaj babilejoj, tiam mi sin demadas: ĉu valoras diskuti? Ja, ĉiu homo havas determinitajn vidpunktojn pri diversaj temoj, determinitan koncepton pri politikaj kaj mondaj problemoj. Ĉiu havas sian propran politikan kredon kaj religiajn konvinkojn. Tiuj ĉi konvinkoj estas firmaj, stabilaj kaj plej ofte neŝanĝeblaj. Ja, ili estas rezulto de longjaraj pripensoj kaj longjaraj spertoj de  individuo. Ĉu diskutado en la babileloj kaj forumoj estas do senco-hava afero? Ja, plejofte la diskuto konsistas el prezento de sia vidpunkto kaj argumentado, ke ĝuste mia vidpunkto estas prava kaj vera. Diskutantoj unue provas montri sian vidpunkton al aliuloj. Kiam argumentoj ne trafas al diskutanto, tiam diskuto fariĝas disputo, eĉ kverelo. Ofte sekvas malagrablaj vortoj, insultoj kaj nervozaj konstatoj. Ĉu estas do saĝe kaj sencoplene komenci diskutadon pri kontraŭdiraj problemoj? Ĉu ne estus pli bone eviti diskuteblajn temojn kaj paroli nur pri neŭtralaj banalaĵoj? Mia opinio estas jena: malgraŭ ĉio jes!  Diskuto estas pozitiva afero.  Ja, eĉ se ni ne sukcesos konverti iun al nia vidpunkto, tamen ni ekkonos lian (ŝian) pens-manieron. Ni ekvidos alian skalon de valoroj, ni pli facile komprenos aliulon. Eĉ se diskuto estos nura prezentado de tute aliaj vidpuntoj, ni tamen atingos ion valoran. Eble ni en kelkaj punktoj mildigos nia akran kaj nepacigeblan opinion , eble ni fariĝos iom pli indulgemaj , komprenemaj, toleremaj. Eble ni lernos esti pli humilaj en la oceano da viv-konceptoj kaj diversaj kredoj. Povas esti, ke danke al diskuto ni sukcesos rigardi kelkajn aferojn de alia flanko, de alia vid-punkto.  Eble ni eksentos kun honto nian troan fanfaronadon kaj stultan rigidecon. Do, ni diskutu kaj disputu, ni interbatalu per vortoj. Ni ne hezitu argumenti por defendi nian vidpunton.Tamen samtempe ni tenu moderecon. Diskuto ne estu provo ridigi  aŭ ofendi nian diskutanton.
Kaj se la temperaturo de diskuto fariĝos tro alta…ni haltiĝu kaj ni iom meditu.
Ni provu supreniĝi en nia imago kaj rigardi sur la Terglobon de la de kosma perspektivo. Jen ni estas en mirinda kosmo-spaco, kaj jen ie sube estas nia blua planedo, kovrita per nuboj kaj nebulo… ĝi kirliĝas malrapide en absoluta silento. Majeste kaj belege. Kontinentoj kaj oceanoj estas apenaŭ videblaj. De tiu perspektivo ni tute ne scipovas ekvidi malgrandajn hometojn . Ni tute ne vidas ties ridindan vetkuron por atingi pli da povo, pli da signifo kaj  pli da mono. De tiu perspektivo ni pli bone vidas, kia estas la vera signifo de  la „sur-teraj” aferoj kaj kiom mallarĝa estas la skalo de niaj lokaj problemoj. Vere, tiu ĉi kosma perspektivo estas bona loko por fariĝi pli saĝa kaj pli humila.

© Published at 16:36 ( 10 comments / 250 visits )
This post is public

March 2nd, 08

Nova uzanto de ipernity

Mi invitis al Ipernity junan esperantistinon el Francio. Se iu estus afabla bonvenigi kaj kuraĝigi ŝin, ŝia konto estas: Brigitte Monfort.

© Published at 20:55 ( 1 comment / 115 visits )
This post is public

February 27, 08

La legendo pri terura drako kaj brava princo Krak.

  Iam, antaŭ longaj, longaj jaroj, en la loko kie estas nun urbo Krakovo estis granda setlejo. La reganto de la setlejo estis princo Krak. La princo loĝis en la kastelo. La princa kastelo troviĝis en la roka monteto: Vavel. La monteto altiĝis super la setlejo, kaj estis bona defenda loko. Tamen ene de la monteto estis granda kaverno, kaj en la kaverno loĝis terura drako. La drako estis aĉa besto. Ĝi muĝis, kaj el ĝia buŝego eliĝis flamoj de fajro. La kutima manĝaĵo por la drako estis vivantaj homoj: junuloj kaj junulinoj. Oni puŝadis kompatindajn knabinojn en la drakan kavernon. Kiam la drako ne ricevis sian kutiman manĝaĵon, tiam ĝi tuj fariĝis furioza kaj ĝi mem kaptis homojn, ŝafojn kaj bovinojn. Finfine, loĝantoj diris: sufiĉe! Ni ne povas plu vivi tiamaniere! Kaj ili petis Krak, ke li liberigu ilin de malfeliĉo. La brava princo Krak decidis : mi venkos drakon! Li kuraĝe batalis kun sovaĝa besto kaj en laciga batalo li mortigis la drakon. Alia
 versio de la legendo diras, ke Krak venkis drakon danke al ruzaĵo. Estis la juna ŝuisto, kiu havis la jenan ideon:
  Li prenis la felon de ŝafo kaj plenigis ĝin per la gudro kaj sulfuro. Poste li kunkudris (kun-kudris) la felon kaj metis ĝin ĉe la enirejo al draka kaverno. Matene, la malsata drako eliris el sia kaverno. Drako englutis la felon kaj post kelka tempo la drako sentis ke en ĝia stomako brulas fajro. La drako iris al rivero (Vistula ) kaj komencis trinki senmezure akvon de la rivero. Ĝi trinkis, trinkis, trinkis ....kaj finfine ĝi dis-pec-iĝis je mil pecoj kun granda bruo. Kaj jen estis la fino de la terura drako.
  Krak vivis ankoraŭ multajn jarojn, kaj la setlejon oni komencis nomi: "Krakow" kio signifas: „la urbo de Krak” . La dankema popolo, post la morto de Krak per propraj manoj faris monteton (ŝutis  monteton), kiu estis monumento por la brava princo. Amaso da homoj portis grundon kaj ŝutis ĝin en unu loko. Tiamaniere formiĝis monteto 20 metrojn alta. La monteto konserviĝis ĝis la hodiaŭa tago. Same la draka kaverno restis ĝis hodiaŭ kaj ĝi estas alloga loko por eksterlandaj turistoj, kiuj vizitas la urbon Krakov.
  La jaroj pasis... hodiaŭ la drako ŝajnas esti tute simpatia besto, ĝi fariĝis memoraĵo kaj amuleto por turistoj, kaj krakov-anoj tre ŝatas ĝin!  Ĉe la piedo de monteto Vavel estas la monumento de la drako, kaj ĉiujare en la urbo estas „draka festo”. Kaj la princo Krak? Kron la monteto li eĉ ne havas sian monumenton!!

Multaj interesaj informoj pri urbo Krakov oni povas legi en la paĝo: www.magiczny.krakow.pl -bedaŭrinde, ne en Esperanto:(

© Published at 19:00 ( 2 comments / 126 visits )
This post is public

February 27, 08

Legendo pri Krakova klarionisto.

Unue- mallonga klarigo:

Krakovo- estas malnova urbo sude de Pollando, iama cxefurbo de la lando.

klariono- estas speco de trumpeto, kiun oni uzas por ludi alarm-melodion, vok-signalon.

Antaŭ longaj jaroj, en 13-a jarcento,mongolaj taĉmentoj multfoje invadis la landojn de orienta Eŭropo. Mongoloj (tiutempe nomitaj: tataroj ) rajdis sur siaj rapidaj ĉevaloj kaj atakis plurajn urbojn de mez-epoka mondo. Ili lerte uzis paf-arkojn, kaj sabrojn, kaj ĉie vekis teruron kaj timon.
En 1240 jaro la tatara taĉmento kaŝe alproksimiĝis al muregoj de Krakovo. En matena nebulo tataroj estas preskaŭ nevideblaj. Tamen la urba gardisto (klarionisto) bone plenumis sian taskon. El la alta turo de Sankta Maria Preĝejo li rimarkis la danĝeron. Li komencis trumpeti la vok-signalon, kaj tiamaniere li alarmis la loĝantojn de la urbo. Urbanoj sukcesis rigli la urbajn pordegojn kaj organizi defendon. Tamen, kiam la gardisto (klarionisto) ludis la vok-melodion, la malamika sago trafis lian gorĝon. La brava klarionisto fariĝis heroo kaj por-eterne restis en memoro de krakov-anoj. Centoj da jaroj pasis, sed la famo pri la klarionisto daŭre vivas. Je la memoro de brava klarionisto ĉiu-hore aŭdiĝas la sono de trumpeto de la pinto de la Preĝejo. La melodio fluas en ĉiuj ĉielaj direktoj:norden, suden, orienten kaj okcidenten.Kaj... la melodio abrupte rompiĝas, ĝuste en la momento kiam la tatara sago mortigis la klarioniston.Hodiaŭ la melodio estas plenumata de la anoj de fajro-brigado.
En pola ŝtata radio (la unua programo de Pola Radio) ĉiu-tage je la horo 12.00 oni povas aŭdi la melodion de vok-signalo :). Ĝi estas kvazaŭ simbolo de daŭrado de pola tradicio kaj kulturo.


Vok-signalo de la Turo de Sta…

© Published at 18:04 ( 1 comment / 71 visits )
This post is public

February 27, 08

La legendo pri la prico Popjel, kiun musoj manĝis.

Legendo pri la princo Popjel, kiun musoj manĝis.
La legendo koncernas la malnovajn tempojn, ĉirkaŭ la 8-a jarcento. En la terenoj de hodiaŭa Pollando vivis diversaj gentoj, kaj ĉiu gento havis sian princon. En tiu tempo ankoraŭ ne estis unu ŝtato nek unu reganto. Tiutempe la pejzaĝo de la lando estis tute sovaĝa. Preskaŭ ĉie estis arbaregoj, kaj nur ĉe la riveroj kaj ĉe la lagoj estis malmultaj homaj setlejoj.
Ĉirkaŭ la lago Goplo loĝis gento de Polanoj. Sur la lago estis insulo, kie la maljuna princo Popjel konstruis sian kortegon. En la centro de la kortego altiĝis granda turo. Ĉirkaŭ la kortego  estis setlejo: Kruszwica (kruŝvica).
 La princo Popjel estis malbona princo, drinkulo kaj kanajlo. Li tute ne zorgis pri sia popolo.
Lia edzino Gerda, estis bela sed malbona.
Kiam ŝi naskis 2 filojn, princo Popiel estis tre fiera kaj feliĉa. Li entute perdis la kapon por sia edzino. Li aŭskultis nur konsilojn de Gerda! La onkloj de Popjel malamis Gerda-n, ĉar ili sciis, ke ŝi havas malbonan influon je la princo.
Onkloj de Popjel planis, ke iam, post la morto de Popiel ili elektos iun bonan kaj justan princon, kiu regos la landon.
Gerda malamis la onklojn kaj ŝi deziris mortigi ilin. Ŝi deziris, ke iam ŝiaj filoj regu la landon. Gerda estis ruza, kaj ŝi eltrovis la teruran planon.
Ŝi sciigis, ke Popjel morte malsanis. Ŝi ankaŭ diris, ke Popjel deziras lastfoje ekvidi ilin kaj adiaŭi. La onkloj aŭskultis ŝian peton kaj alvenis al kastelo. Ili eniris la ĉambregon. En la ĉambrego Popjel kuŝis sur la lito kvazaŭ mortanta. Li diris,  ke li deziras drinki miel-drinkaĵon je la honoro de liaj onkloj. Tamen en la drinkaĵo estis veneno.( Popjel kompreneble nur ŝajnigis drinkadon). Onkloj tute ne suspektis la ruzaĵon, kaj ili drinkis la miel-drinkaĵon. Post momento onkloj mortis en grandaj turmentoj. Popjel diris al popolo, ke onkloj deziris sen-tron-igi lin, kaj ili ricevis la justan punon. Li malpermesis enterigi la kadavrojn de la onkloj.Nun Gerda kaj Popjel triumfis. Popjel bankedis kaj festis sian sukceson. Dume, post kelkaj tagoj la svarmo da musoj eliĝis el la kadavroj. Ili invadis la princan kastelon. Terurita Popjel rifuĝis kaj sin enŝlosis en la turo. Sed vane!
Musoj eniris la turon, kaj manĝis Popiel-on kaj lian familion. Tiel diras la legendo. Estas malfacile imagi, ke musoj dis-ŝiras homon je la pecoj:). La legendo estas fabelo. Sed en ĉiu fabelo estas peco de la vero. Do, kelkaj historiistoj diras jene: popolo ribelis kontraŭ Popjel. Polanoj sieĝis la turon. Popjel havis multe da manĝo en la turo (multe da greno), do li sentis sin mem-fida kaj sekura. Sed kiam li malfermis la ejon kie estis la greno li ekvidis, ke musoj manĝis la tutan grenon. Li timis morti pro malsato kaj trinkis venenon. En la filmo pri Popjel reĝisoro ĝuste tiamaniere prezentis la situacion.
Kaj aliaj historiistoj diras jene: la legendo pri Popjel priparolas la periodon, kiam formiĝis la centra povo. Estis bataloj inter princoj, kiuj deziris akiri povon,regadon super la tuta lando. La gento (tribo) je la nomo "Musoj"  venkis Popjel-on. Kaj jen estas la ekspliko de la legendo. La Musa Turo ĉe la lago Goplo staras gis hodiaŭ kaj estas atestanto pri pra-malnova historio.

 

© Published at 16:45 ( 0 comments / 74 visits )
This post is public

February 24, 08

La socia pozicio de virino en antikva Egiptio.

La pozicio de virino en antikva Egiptio estis tre alta. Tiu konstato povas vere miri hodiaŭan homon, sed ja tia estis realo. Dum la regado de Ptolomea dinastio (305 - 30 antaŭ Kristo) tiu ĉi pozicio estis eĉ grandega. Virino povis esti reganto, pastrino, krome: kiel dom-mastrino ŝi havis tre vastan liberecon, kaj ofte okazis ke ŝia edzo dependis de ŝi.Ĝenerale, en neniu el antikvaj ĉu nuntempaj nacioj virino havis tiel vastaj rajtoj kaj privilegioj kiel en Egiptujo.
Laŭ scienculo Max Muller la egipta virino estis forta, sendependa, simila al moderna virino, eĉ: “virino de estonteco”.
Laŭ la teksto de unu papiruso el Leiden iu egipta alt-rangulo sincere konfesas, ke li sin devigis(laŭ la volo de sia edzino) gast-akcepti nur tiujn homojn, kiujn ŝi elektos . Krome, li transdonos al ŝi ĉiujn donacojn, kiujn li ricevos.
A.Wiedemann distingas tri rangoj (gradoj) inter antikvaj egiptaj virinoj:
Fratino (sent), kiu laŭ la lokaj moroj rajtis edziniĝi al sia frato; edzino (hemt) kaj dom-mastrino (nebt pa). Al tiu ĉi lasta (dom-mastrino) Egiptano donis en administadon la tutan havaĵon.
H. Brugs kaj Revillout- esploristoj de antikva Egiptio okupiĝis pri la papirusoj, skribitaj en “demotika” lingvo (malnov-Egipta skrib-sistemo). Laŭ tiuj dokumentoj ni ricevas multajn informojn pri  rajtoj de egiptaj edzinoj. Edziĝaj kontraktoj konvinkas nin, ke laŭleĝaj rajtoj de Egiptanino etis tiel alta, kiel en neniu alia lando.
En antikva Egiptujo estis du specoj de edzeco. Viro rajtis edziĝi “prov-tempe” al elektita kunulino. Tiu-ĉi “prov-edziĝo” daŭris unu jaron. Post unu jaro la “geedzoj” dis-iĝis, se ili ne estis kontentaj pri si. La kontrakto fariĝis tiam mal-valida, kaj virino re-ricevis sian doton kaj edziĝajn donacojn. Tamen, se la provo bone rezultis, tiam virino rang-altiĝis al la rango de “dom-mastrino” kaj ŝi ricevis vastajn rajtojn.
Edzino en edziĝa kontrakto rezervis al si la rajton de divorco, kaj en la okazo de divorco ŝi ricevadis la grandan mon-sumon. Tiu ĉi mon-sumo estis garantita en la formo de hipoteko. Krome, la edzo en edziĝa kontrakto sin devigis trans-doni la tutan sian posedaĵon al la plej maljuna filo de tiu-ĉi geedzeco.Tiu ĉi filo nur post la morto de sia patro inter-dividis heredaĵon inter frataro.Krome, la edzo kontraktis al sia edzino en la formo de donaco, por ekskluziva uzo: monon,moveblan havaĵon kaj nemoveblan posedaĵon, lasante por si mem nur malgrandan monsumon por viv-teno, enbalzamigo kaj aĉeto de la tombo.
Edzino povis libere aĉeti, vendi, pruntepreni aĵojn, ĉar ŝi estis tute sendependa de sia edzo-laŭleĝe. Dum la regado de Ptolomeo la  III-a (246-221 antaŭ Kristo) edzinoj sin rezervis la rajton de divorco, kaj la edzo tute na havis rajton tuŝi ŝian propraĵon. Ŝi memstare administris sian propraĵon. Tamen dum la regado de Ptolomeo la IV-a  je la nomo: “Filopator” (221-204 antaŭ Kristo) la rajtoj de edzinoj estis iom limigitaj.Knabinoj edziniĝis en la aĝo de 12 jarojn , kaj  eĉ pli june. Junuloj edziĝis en la aĝo de 15 jarojn. Poligamio (multedzineco) estis permesita, sed nur reĝoj kaj riĉuloj praktikis ĝin.
Se temas pri moraleco de egiptaj virinoj- la opinioj estas dividitaj ĉi-teme. Kelkaj sciencistoj (egiptologoj) mencias la historion de biblia edzino de Potifaro (Putifar), kaj asertas, ke egiptaj virinoj estis voluptemaj kaj diboĉaj. Aliaj sciencistoj mildigas ĉi-tiun opinion.
La franca esploranto  G. Maspero skribas, ke la konduto de Egiptaninoj estis libera kaj senĝena. Ŝi vivis en la mondo, kie moroj kaj kutimoj estis favoraj al senĝena konduto. Kiel infano ŝi ludis nuda kun ŝiaj fratoj. Kiel edzino ŝi devis vidigi siajn nudajn mamojn (laŭ la tiama modo) kaj vesti sin en travideblaj vestojn.Do, dum la festenoj kaj amikaj renkontiĝoj ŝi prezentis sin preskaŭ nuda. Krome: en urboj dom-servistoj portis nur la bendon, volvitan ĉirkaŭ kokso, kaj kamparanoj en vilaĝoj kamp-laboris tute senvestitaj.
Ankaŭ dum la religiaj kaj ŝtataj ceremonioj la seksaj elementoj ludis gravan rolon. Tia atmosfero ne estis favora al geedza fideleco kaj ĉasteco.La verkisto Diodor asertas, ke kokro (adulto) estis severe punata. Li asertas, ke eĉ la provo de adulto estis punata per 1000 baston-batoj, kaj en unu egipta verko la kokrita edzo mortigis sian edzinon kaj ĵetis la kadavron al hundoj por manĝi.
Ŝajnas tamen, ka la ĉiutaga praktiko estis pli milda ol severaj leĝoj.
 
W. Max Muller “Die Liebespoesie der alten Aegypter” Lepzig,1899.
G. Maspero “Les contes populaires de l’Egypte ancienne traduitset commentes” Paris 1882
A. Wiedemann “Die Religion der alten Aegypter” Munster 1890

 

© Published at 08:56 ( 5 comments / 147 visits )
This post is public

February 23, 08

Elegio

Krzysztof Arciszewski(1592-1656)

(La temo de la versaĵo estas elegiaj sentoj de la poeto, kiu devis fuĝi al transmara Brazilo. Versaĵo estis verkita dum la forlaso de patrolando)

 Valeta 
 
Ho, malĝojaj gepatroj! Tiel destinis Dio
Plor' kortuŝa, lamento - vin helpos nenio.
Mi ankaŭ ploris, sed en kor' espero venas
Kaj ĝi pro la subita ŝanĝo jam ne svenas.
Mi ne lasos triumfi al la sorto fia
Kun ĉiu hom' mi fidas je protekto Dia
Li estas mastr' de l'mondo kaj en sia domo
Li ne lasas ke manku bonhavo al homo.
Jen, Li donas loĝejon: Eŭrop' , Amerikon
Kaj al aliaj homoj: Azion, Afrikon.
Se Li deziras kontraŭ mi juĝ' fari
-nek vi nek mi povas tion kontraŭstari.
Nur obei verdikton...Kaj nur Dio konas
Trans kiu maro loĝi Li al ni  ordonas.
Mi vidas, ke ne trafis min perdo subita
Prefere mi opinias la ŝanĝon profita!
Se nur al krimoj niaj Dio indulgema
Estos kaj kontraŭ pekoj-pardonema,
Tiam en agoj niaj ni prosperos plue
Preĝu tion kun mi, Gepatroj,surgenue.
Ho,bona estas Dio, Dio kompatema
Li kutime pardonas al homo pentema
Se nur al pent' sincere homo penas veni.
- kion mi votis kaj promesis teni.
Do, mi iras aŭdace, gvidas min Di' kaj fortuno
Ne timante furiozon de Mars' kaj Neptuno.

(esperantigis:

 Jacek)

© Published at 19:54 ( 0 comments / 120 visits )
This post is public

February 23, 08

Czeslaw Milosz: " Vi, kiu faris maljustaĵ’ al homo".

Czeslaw Milosz: " Vi, kiu faris maljustaĵ’ al homo".

Vi, kiu faris maljustaĵ' al homo/
simpla, aflikton lian ekridante/
Arlekenaron ĉirkaŭ vi havante/
Jen por konfuzi bonon kun malbono/

Eĉ se aliaj antaŭ vi kliniĝis/
Virton kaj saĝ' al vi atribuante/
Orajn medalojn je l' honor' forĝante/
-feliĉaj, ke ankoraŭ unu tag' postvivis/

Sekur’ ne estu! /
La poet' memoras/
Se vi lin murdos- naskiĝos alia/

Kaj ĉiu far', parolo, estos registrita.
Pli bona estus por vi maten' vintra/
Kaj ŝnur', kaj branĉo pro la ŝarĝ' kurbita./
 

Pola poeto 1911-2004, Nobelpremiito

(esperantigis: Jacek)
 

© Published at 18:53 ( 4 comments / 133 visits )
This post is public

February 18, 08

Kion fari por plibonigi la mondon?

Kion fari hodiaŭ?
Kion fari por plibonigi la mondon?
Plej ofte homoj diras: “Ni devas sekvi la vojon de dia volo. Amu dion kaj amu homon kiel sin mem”. Aliaj diras: por sanĝi la mondon ni agu por la bono de malfortaj, malfeliĉaj, malgrandaj fratoj... Ni donu manĝon, hejmon, medicinan zorgon al malfortuloj. Ankoraŭ aliaj vokas: Ni protektu naturan medion : ni zorgu pri pura akvo, aero, protektu arbarojn. Multaj krias: ni kontraŭstaru militojn! Ja ni vivas kvazaŭ ĉe la eksplodonta vulkano. Ni konstruu pacan mondon, ni konstruu pontojn inter homoj, ni zorgu pri bonvolemo, komprenemo. Ni devas detrui armilojn, limigi armil-komercadon. Tiam estos sufiĉe da mon-rimedoj por manĝigi, loĝigi kaj vesti malriĉulojn de la mondo. Aliaj diras: ni bezonas pli justan ekonomian sistemon, ni devas pli juste dividi viv-rimedojn…Ni devas helpi al regionoj de malforta ekonomio- provizi akvon, nuligi ŝuldojn. Ankoraŭ aliaj asertas: ni unue detruu murojn de obskureco - tiam malaperos humiligo de popoloj, sklaveco, ekspluatado de infanoj kaj virinoj...
Kion do fari? Kio estas plej grava afero?
Ne estas ununura recepto- estas multaj vojoj kiuj kondukas al la celo...Ni devas agi laŭ nia eblo, laŭ nia povo. Ĉiu povas kaj devas iamaniere kontribui al plibonigo de la mondo…Ni devas agi je ĉiuj niveloj. Je la nivelo de nia homa, personeca evoluo- ni devas plibonigi nian konduton, riĉigi menson, ĉiutage perfektiĝi… Je la nivelo de familio ni devas eduki infanojn por bon-homeca konduto. Kaj laste: je la socia nivelo ni devas agi por bonstato de loka komunumo, regiono-ĝuste laŭ niaj kapableco. Se ni faras nenion aŭ preskaŭ nenion-tiam ni ŝuldas al ĉiu malbono kiu ekzistas en la mondo. Nia timemo, neniofarado, silenta akcepto, egoisma ekspluato de vivo – kaŭzas, ke en la mondo vekiĝas demonoj de malamo kaj fajro de militoj.
Kiam ni vidas homojn suferi, murdi aliulojn, morti de malsato vi ne rajtas silenti. Ho, ni ne diru:"ŝuldas politikistoj, potenculoj, riĉuloj de la mondo". Estas NI, kiuj ŝuldas,ĉar ni nenion faras...

© Published at 14:55 ( 2 comments / 124 visits )
This post is public

February 18, 08

La vera belo de homo.

Kiam mi estis juna knabo, mi ofte vojaĝis al arbaro, kiu kreskis proksime de mia urbo. En  la arbaro troviĝis eta lago… Ĝi aspektis tre ĉarme. Ĉe la vespero la surfaco de la lago estis glata , kiel spegulo. Arboj, ĉielaj nuboj- reflektiĝis sur la akva supraĵo… En la silento de vespero la lago estis vere ĉarma, belega kaj alloga.

Mi ankaŭ memoras alian lagon, kiun mi atingis dum miaj someraj vojaĝoj. Ĝi situis en libera naturo, ekster la arbaro. Surfaco de la lago estis griza kaj sulko-plena, ĉar la vento sulkigis la akvosupraĵon. Tial la akvo ne reflektis ĉielon kaj la nubojn …

Ĝi estis simpla akvo-rezervujo, sen ia ajn ĉarmo, sen ia ajn allogo… En ĉirkaŭaĵo estis multe de aliaj lagetoj, same simplaj, senkoloraj.

Sed nun mi returnas al arbara lago…Iutage mi provis penetri per bastono la fundon de la lago kaj mi skuiĝis pro abomeno! La fundo estis plena de ŝlimo kaj plena de fetoro, kaj en la ŝlimo estis aĉaj vermoj.

Dume la dua lago, kiu situis en libera spaco, kvankam ĝi ne estis alloga, sed ĝi estis taŭga por naĝago… En la fundo estis pura sablo, kaj la akvo estis bonega: malvarma, freŝa kaj pura…

Kial mi rakontas ĉi-tiun historion?

Jen, kiam ni rigardas al alia homo - ni ofte fiksas nian atenton en la karna kovraĵo de homo.Tio koncernas precipe virojn. Viroj ofte admiras eksteran belecon de virinoj: kaj ili okul-pritaksas ĉu la virinoj estas sveltaj, bel-vizaĝaj kaj bel-figuraj… Sed tio tute ne estas grava. Se ni deziras ekkoni la veran valoron kaj belon de homo ni devas agi tute alimaniere.

Ni devas penetri tra la karna eksteraĵo, kaj fiks-rigardi en la profundon de homo. Kio estas en lia (ŝia) kapo kaj en koro? Kiaj estas liaj (ŝiaj) veraj pensoj kaj deziroj ?

Nur tiam vi ekvidos la veran valoron kaj belon de homo.

 

 

© Published at 14:44 ( 0 comments / 104 visits )
This post is public

February 18, 08

Vortoj

Kio estas vorto? Jen, ĝi estas hazarda kunligo de sonoj, kiuj kreas en homa imago la bildon de iu aĵo aŭ iu ideo.
Ĉiutage ni estas ĉirkaŭitaj per la maro da vortoj. Ni ĉiutage aŭdas vortojn en la strato, en laborejo, en televido. Banalaj vortoj pri vetero, pri ĉiutagaj aferoj. Sed plimulto de tiuj vortoj estas indiferentaj, senvivaj kaj senpasiaj.  Amaso de sekaj informoj, senkoloraj eldiroj, kiuj ne plenigas nian koron kaj menson. En la maro de vortoj ni ofte sentas solecon. 
Sed estas ja vortoj kiuj tuŝas nian animon.
Jen, kiam ni aldonas nian koron, personan senton, al la vorto - tiam la vorto viviĝas. Tiam la vorto fariĝas viva, kaj ĝi vekas emocion, vivo-ĝojon kaj senton de feliĉo.
Homo serĉas kontakton, renkontiĝon kun alia homo – en reala mondo aŭ en virtuala mondo de interreto - ĉar li sopiras al vortoj plenaj de sento: plenaj de amo, plenaj de bonvolemo. Ni serĉas amikan interparolon, korespondon - ĉar ni sopiras al sentoplenaj vortoj, kiuj igas nin ridi, kunsenti, plori kune kun alia homo, nia amiko. Ni sopiras al vivantaj vortoj, kiuj riĉigas nian menson kaj animon.
Esperanto ne estas nur lingva fenomeno. Esperanto ebligas nin dissendi vortojn pri paco kaj amikeco al alia homo.Ĝi estas bonega ilo, kiu helpas al ni konstrui vojon al la koro de alia homo. Kaj jen estas klarigo de ĝia daŭrado.

© Published at 14:13 ( 1 comment / 117 visits )
This post is public

February 18, 08

Kial mi lernis Esperanton?

Miaj korespond-amikoj ofte demandas: kial mi komencis lerni Esperanton? Jen estas kelkaj miaj  pripensoj, kiuj povas interesiĝi ankaŭ novajn adeptojn de la lingvo.

 

1) Esperanto estas lingvo de amikeco.

Homoj lernas Esperanton, ĉar ili serĉas amikojn en la mondo. Ili serĉas kontakton kun alia homo, ĉar ili deziras ekkoni alian kulturon kaj ekkoni la vivon de homoj en aliaj landoj. Ili deziras vivi la pacan kaj amikan vivon. Ili deziras amikiĝi, renkontiĝi kun alia homo, kune ludi, ridi, kune pasigi tempon.

Tute alia afero estas, kiam homo lernas iun el “mondaj lingvoj”. Temas pri angla, hispana, ĉu ekzemple franca lingvo. Dum la lernado de tiuj lingvoj mankas io por lernantoj. Mankas sentemo kaj amo, ĉar homoj lernas ĉi-tiun lingvon pro praktikaj kialoj. Lingvo estas tie senanima ilo. Kie temas pri gajno kaj profito tie ne estas loko por bonvolemo kaj amikeco. 

2) Esperantistoj estas pac-amantaj homoj.

 Esperantistoj deziras konstrui pacan kaj amikan mondon. Ili deziras ekkoni kaj kompreni alian homon, alian kulturon. Kompreno kondukas al paco kaj toleremo. Por konstrui pacon  inter popoloj kaj hom-grupoj, unue devas kreski la paca sento en homaj menso kaj koro.

3) Esperantistoj estas homoj kun riĉa kaj vigla menso.

Esperantistoj interesiĝas pri vivo de homoj en aliaj landoj, kaj tiamaniere ili ekkonas la riĉon de pens-manieroj, riĉon de filozofiaj kaj religiaj sistemoj. Ili estas homoj scivolemaj pri la mondo kaj ili havas vastajn mensajn horizontojn. Ili konscias, ke esenco de homa vivo estas: konado kaj amo. Per praktikado de Esperanto homo riĉigas sian menson kaj ekkonas interesajn kaj valorajn homojn

4) Esperantistoj estas homoj sentemaj kaj helpemaj.

Homoj kiuj lernas esperanton estas amikemaj, helpemaj, bonvolemaj. Ili volonte helpas unu al la alia, ĉar  kompreno kaj kunsento kun alia homo estas karakteriza eco de "esperantismo".

5) Esperanto ebligas la facilan kontakton inter homoj de diversaj nacioj.

Esperanto ebligas rekte kaj facile interkomunikiĝi . Esperanto ebligas konigi aliajn homojn pri miaj konvinkoj kaj samtempe ĝi ebligas min ekkoni la konvinkojn de aliuloj.Tio estas grava afero, ĉar tiamaniere ni kreas veran bildon de alia nacio alia kulturo. Ni forigas la falsan bildon de iuj aferoj (stereotipojn).Ni vidas, ke ĉiuj homoj esence havas la samajn celojn kaj dezirojn

Laste, Esperanto estas justa, racia, kaj logika solvo. Tio estas memkomprenebla afero. Do, la lingvo Esperanto estas io pli ol la nura lingvo. Ĝi estas iu-sence koncepto de vivo. Koncepto de vivo en kiu grava estas amikeco, homa kompreno, toleremo kontraŭ alia homo. En tiu koncepto ĉiuj homoj estas same gravaj kaj egalaj kaj ĉiu homo kondutas respekteme al alia homo. Tiamaniere Esperanto kontribuas al konstruado de paca mondo. Ĉiutage Esperantistoj en la tuta mondo per uzado de neŭtrala lingvo konstruas civilizacion de amikeco kaj amo. 

Ĝuste tial mi praktikas kaj amas Esperanton. 

© Published at 11:30 ( 3 comments / 64 visits )
This post is public


( 14 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Jacek