| july 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
Plimulto da homoj ŝatas rememori feliĉajn jarojn de infaneco. Infanaĝo estas tempo de senzorgeco.Ho, jes, infanoj ankaŭ travivas dramojn kaj tragediojn- sed kiom malmulte ili signifas kontraŭ la dilemoj de adolta vivo? Infanaĝo (ĝenerale) estas plenita de amo kaj zorgo de niaj karuloj: patrino, patro, geavoj… Kaj tiu amo kaj zorgo vekas senton de sekureco, sendanĝereco. Ĉarmo de infaneco konsistas ankaŭ en tio, ke infano sentas cxion pli forte, pli intense.Ĉu vi memoras la fortan bonodoron de sun-varmigita arbaro, la odoron de freŝa aero post la somera tempesto?. Kiom fortaj ili restis en nia memoro! Ankaux la ĝojo estis pli ĝojplena kaj timo estis pli timiga.. Eble ni memoras nian infanan timon, kiam en malluma cxambro eliris Monstroj de Nokto, kaj ni timis malfermi okulojn de sub la lit-kovrilo…Cxiuj travivaĵoj de infaneco estis pli ekscitaj…ekscito pro atendo al naskiĝotaga donaco…, sento de ĝojego okze de fino de lerneja jaro…. Eĉ malsignifaj aferoj povas veki ĝojegon, eŭforion .Alloga por ni estas ankaux infana simpleco. Infanoj estas sinceraj en sia parolo kaj ago, kvankam tiu- ĉi sincereco kelkfoje povas esti kruela por aliuloj. Ĉar jen estas la naturo de infano: infano diras kio estas en ĝia kapo kaj en infana parolo mankas la falso kaj ŝajnigo.. Kiam homo fariĝas pli aĝa, tiam li (ŝi) nostalgie revenas la feliĉa lando de infaneco.. Tie, en iom malklaraj anguloj de nia memoro, ni re-trovas bildojn de niaj karuloj, kiuj ne plu estas inter ni…Tie ni povas amoplene alpremiĝi al la sino de nia patrino, kaj aŭskulti la gajan rakonton de nia amata avo. Tie ni povas karesi la felon de kato-amiko, aŭ renkontiĝi kaj ludi kun gekolegoj, inter laŭta krio kaj rido. Lando de infanco estas antikva greka Arkadio, lando de simpla kaj feliĉa vivo.. Ĝi estas sekura ŝirmejo kaj neniu sorto-bato kaj tempesto ne povas ĝin detrui. Inter nia hasta, ĉiutaga kurado ni trovu momenton por viziti ĝin de tempo al tempo, por iomete ripozi…
Send a message
Search for members
