Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod." Published on February 22, 2008
by Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."'s blog

Browse posts
Nia ĉi semajna elekto 2 ! / Notre sélection de la semaine 2 ! / Nuestra seleccion de la semana 2 !
Posted on March 15, 2008
Vinilkosmo Newsletter n° 22 Esperanto Music World News
Posted on February 28, 2008
3 comments (latest 20 months ago)
Lettre d’info de Vinilkosmo n°22 / Informletero de Vinilkosmo n-ro22
Posted on February 28, 2008
Informletero de Vinilkosmo n-ro 22
Posted on February 28, 2008
Ne estu pirato!
3 comments (latest 14 months ago)
Nia ĉi semajna elekto !
Posted on February 20, 2008
1 comment (latest 20 months ago)
Nova albumo de Jacques YVART / Nouvel album de Jacques YVART/ Jacques IVART’s new album
Posted on February 15, 2008
" Invito por vojaĝo " Jacques YVART
Posted on February 15, 2008
" Sen lim' ĝis ... " albumo de DUOBLE UNU
Posted on February 15, 2008

More information

This post is public
Attribution + no Derivs
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 842 times

Ne estu pirato!

Friday February 22, 2008 at 07:09PM

Ne estu pirato!

Ni volas atentigi vin pri tio ke, se vi aldonas en via paĝaro muzikojn kun kopirajtoj, ne sufiĉas indiki ĉe la muzikoj “ĉiuj rajtoj rezervitaj”, sed vi ankaŭ devas malebligi ilian elŝutadon.

Ankaŭ ni konsilas kiam eblas, peti la permeson al la eldonejoj kaj indiki la titolojn kaj la artistojn… kaj eĉ se eble ligon al la eldonejo...

Legu ĉi sube la indikojn de Paŭl Peeraerts por parametri la muzikojn kun rezervitaj rajtoj :

Eblas rimarki ke kelkaj Esperanto-parolantoj tie ĉi alŝutas al sia paĝaro plurajn muzikojn de diskoj, kaj krome permesas, ke aliaj denove elŝutu (=kopiu) ilin. Tio kompreneble estas kontraŭleĝa, sed povus esti, ke la koncernaj membroj eĉ ne konscias, ke ili tiel ebligas piratan kopiadon.
Se vi senrajte alŝutas muzikojn de diskoj, vi riskas nuligon de via konto.
Zorgu, ke tiujn kelkajn muzikaĵojn oni ja povu aŭdi, sed ne kopii kaj ĉefe ne meti la plenan titolon sed nur fragmenton..

Laŭleĝe estas permesite meti fragmenton de maksimumo 45 sekundoj por muzikoj kopirajtaj.

Kiel procedi por ke neniu povu kopii la muzikan fragmenton , kiun vi alŝutis?



Unue necesas diri ke por spertuloj ĉio kio troviĝas en interreto estas alŝutebla tamen estas maniero por la nespertuloj malfacili la kopiadon jene ...


Dekstre de ĉiu dokumento vi vidas la frazon "Kunhavigoj kaj dokumentoj (ŝanĝi?)". Alklaku la vorton ŝanĝi. Poste elektu la duan karton Permesilo. Tie vi elektu la supran eblon "Neniun". Tion vi faru por ĉiu muzikaĵo, kiu estas kopirajta.


Poste vi iru al la menuo Mia spaco, poste al la menuero Agordoj kaj fine al la ligilo Originaloj kaj EXIF-informoj kaj tie elektu ĉie la eblon Nenio speciala. Tio signifas, ke neniu vizitanto havas apartajn rajtojn pri tio, kion vi alŝutis.

Precizigo :

Tiu lasta ne nepre damaĝas la ceteron. La unua permesilo havas prioritaton super la dua. Do se al viaj propraj originaloj vi donas la permesilon "Libera" aŭ iun ajn atribuon, kaj al la kopirajtitaj muzikaĵoj, kiuj ne estas viaj, neniun permesilon, tiam ĉio perfekte funkcias.

Ĉiu ajn povos elŝuti la originalon de viaj propraj fotoj, filmetoj kaj sonaĵoj sed la muzikaĵoj kopirajtitaj ne estos elŝuteblaj.

Kaj se vi ne bone komprenis kun tiuj detalaj klarigoj, jen :

Kiel procedi paŝo post paŝo :


A - unua agordo :
1) Iru tute malsupre de via paĝo en la griza parto kaj tie alklaku ĉe "Mia konto"
2) En ĉapitro "Dokumentoj kaj arkivoj" dekstre vi alklaku ĉe "Originaloj kaj Exif-informoj"
3) Tie marku la cirkleton en ĉiuj lokoj "Nenion el tiuj tri"
4) Tute malsupre klaku la bluan butonon "Tuj apliki"


B- dua agordo :
1) Vi iru al la paĝo de via dokumento (ekzemple unu el viaj muzikoj)
2) Tie dekstre malsupre de la paĝo iru al "Kunhavigoj kaj komentoj" kaj alklaku ĉe "Ŝanĝi"
3) Tie alklaku supre ĉe "Permesilo"
4) Marku la unuan cirkleton "Neniun (ĉiuj rajtoj rezervitaj)"
5) Malsupre klaku la bluan butonon "Konservi"


Jen tiel via dosiero ne plu estas elŝutebla sed nur konsultebla (videbla se estas foto kaj aŭskultebla se estas muziko).

Por kontroli ĉu la apliko bone funkciis vi devas elsaluti kaj reveni al via paĝo sen ensaluti (kiel se vi estus alia vizitanto) kaj vidu ĉu la muziko estas elŝutebla, ankaŭ vi povas peti al unu el viaj amikoj en Ipernity tion kontroli por vi..

Sukceson ..

3 Comments / add your comment?

dew says:
mi tute konsentas kun flo kaj nur volas aldoni du ligojn rilate al la temo:
ĉe www.tejo.org/eo/node/225 vi trovas mallongan blogeron de mi pri kial senpermesa distribuado de kopirajtita materialo damaĝas la e-movadon.
ĉe artista.ikso.net/eurokka/materialo/piratado_tt.pdf troviĝas artikolo pri muzika piratado (de tejo tutmonde 118-120) kiu klarigas kial nepermesata kopiado kaj distribuado estas dangxera al malgrandaj eldonejoj. ĝi ankaŭ donas superrigardon pri kiom kostas produkti kd-on ĉe malgranda eldonejo kiel vinilkosmo.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Alain Collignon says:
mi ne trovis dekstre la frazon " kunhavigoj kaj dokumentoj" !
Sed mi ne volas problemon, mi viŝis la muzikon koncernan !

Mi volas diri tamen ke ni trovas multajn muzikojn elŝuteblajn sur retejo, eĉ esperanta! estas bone ke ni povas elŝuti, ĉar ni ne povus partigi kun ĉiuj belan muzikon esperantan !
Posted 14 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
saluton Alain ,
Nu mi vidas vian mesaĝon nur nun .. mi pardonpetas do pro la malfrua respondo.
En ĉiu dokumento dekstre de la dokumento en la malsupra parto estas unue :

Temo-etikedoj

Aldoni etikedon
Membro-etikedoj

Aldoni membron

Tiu ĉi rilatas al mi
Kunhavigoj kaj komentoj (ŝanĝi) jes estas ĉi tie !!!!

jes ĉu vi vidas nun ?
jes efektive estas eĉ amase da muzikoj elŝuteblaj ĉie kaj tio estas vere katastrofa afero se la muzikoj estas tiel pirate disdonataj ĉie !
La eldonejojn nenion plu povos eldoni... homoj estas segantaj la arbon kiu donas la fruktojn !

Kaj tio damaĝas la disko-disvendado kiu pli kaj pli disfalas...
Plej verŝajne la eldonejoj malaperos en venontaj jaroj... kaj neniu plia nova disko eldoniĝos...
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...