Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod." Published on October 14, 2008
by Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."'s blog

Browse posts
Nia ĉi semajna elekto 5 ! / Notre sélection de la semaine 5 ! / Nuestra seleccion de la semana
Posted on November 18, 2008
TV- programo en Rusio pri esperanto kun interalie Mikaelo Bronŝtejn
Posted on November 9, 2008
9 comments (latest 11 months ago)
Definitiva kalendaro de la Eŭropa Turneo de Ale Kosabela ekde la 1a de Novembro 2008
Posted on October 28, 2008
7 comments (latest 11 months ago)
Jen la nova albumo por decembro 2008 !
Posted on October 23, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
Forpasis nia kara amiko TAON de La Mevo el Japanio !
14 comments (latest 9 months ago)
La Pafklik registras la rep-albumon "Fek al Esperanto!"
Posted on October 4, 2008
10 comments (latest 10 months ago)
Informletero n-ro 23 / Lettre d'info n°23 / Newsletter # 23
Posted on September 15, 2008
Pri la turneo de Alejandro Cossavella
Posted on September 10, 2008
7 comments (latest 12 months ago)
Le nouvel album de La Perdita Generacio, déjà disponible !
Posted on September 2nd, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 2 064 times

Forpasis nia kara amiko TAON de La Mevo el Japanio !

Tuesday October 14, 2008 at 10:24AM

Forpasis nia kara amiko TAON de La Mevo el Japanio !

La Mevo (ONO Takao - "Taon")
La Mevo (ONO Takao - "Taon")

Ni ĵus ricevis tre tristan novaĵon; la forpaso de nia amiko Taon kaj unu el la plej fruaj kunlaborantoj de EUROKKA kaj Vinilkosmo (Taon kreis la unuan retpaĝon de EUROKKA / VINILKOSMO ankoraŭ disponebla ĉe www.s-w.co.jp/~taon/eurokka )

Li estis ankaŭ famkonata kiel artisto sub nomo "La MEVO" (www.s-w.co.jp/~taon/lamevo/lamevo.html) kiu eldonis 3 albumojn "La Nomkarto" en 1987, "Bluo" en 1991 kaj "Vizaĝoj" en 1993.. plej laste laŭ instigo de Flo de Vinilkosmo li finfine eldonis en 2003 "Kompilaĵon" en limigita kvanto kiu kunigis la tri albumojn kaj ankaŭ la remiksitan muzikon "Flava Brankul' " aperintan en Vinilkosmo-Kompil' vol.1 eldonita en 1995.

Krom en la muzika kampo, Taon aktivis en Jokohama Esperanto-Rondo.

Li estis unu el la du motoroj por la projekto fari elektronikan esperanto-japanan vortoliston al ĉiu kapvorto de PIV. Pri tiu ĉi lasta agado, s-ro Hirotaka, alia motoro, skribas en sia blogo je la 14a de oktobro, ĉe: http://www.vastalto.com/blog/ .

Taon naskiĝis en Jokohamo la 9an de majo 1961 kaj forlasis nin la 11an de oktobro 2008

Malapero de Esperanto-artisto estas granda perdo por esperanto-kulturo kaj estas dolora al niaj koroj...

Aldonajn informojn pri Taon kaj lia muzika agado vi trovos en tiuj retejoj :

http://www.s-w.co.jp/~taon/

eo.wikipedia.org/wiki/Ono_Takao
eo.wikipedia.org/wiki/La_Mevo

Kondolence kaj omaĝe al nia amiko ni aldonas ĉi tie la kanton de lia Flava Blankul' aperinta en

Vinilkosmo-Kompil Vol 1 kaj en la "Kompilaĵo" de La Mevo.

Ĉi tiu estas la reprilaborita kaj remiksita versio en la "Kompilaĵo" de 2003

Kompilaĵo - La Mevo
Kompilaĵo - La Mevo

"Flava Blankul'" - La Mevo


La Mevo dum koncerto (Taon ĉe gitaro)
La Mevo dum koncerto (Taon ĉe…

Ĉi sekvas la informo sentita de SIBAYAMA Zyun'iti

Al la muzikamantoj,

Ni informas, ke la 11an de oktobro, forpasis s-ro ONO Takao

pro kancero, en urbo Jokohamo, kie li kreskis kaj agadis.

Li estis esperantista muzikamanto, kun grupo

nomata La Mevo, fondita en 1986.

(lia retejo ankoraŭ restanta: http://www.s-w.co.jp/~taon/ )

(la prezento en MusicExpress:

http://www.musicexpress.com.br/artisto.asp?Artista=280 )



{{{ sibazyun@nifty.com SIBAYAMA Zyun'iti }}}

ONO Takao (Taon)
ONO Takao (Taon)



14 Comments / add your comment?

Anjopro says:
Akceptu mian kondolencon.
Ege triste, tamen muzikamike, Anjo
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
Ailanto says:
Mi tre tristas. Lia muziko brilas.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Mirna Marino says:
Jes! Malbone scii pri tio! Bedauxrinde, tiu okazajxo estas nia nura vivo-certeco: Iam ni mortos!
Restas post ni niaj faroj, kontribuoj, laboroj, semoj! Li lasas la sian! Tial li farigxas neforgesebla!

Al la familio miajn kondolencojn!

Al la movadanoj: "Parolu, mondo!" omagxos lin en sia proksima elsendo.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Attila Schimmer says:
De nove forlasis nin valora esperantisto en siaj junaj jaroj. Mi estas triste!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fajro says:
Posted 13 months ago. ( permalink )
Rogener Pavinski says:
Kun bedaŭro pro forpaso de kolego muzikista.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Mi ĵus konas pri Taon... nur por scii pri lia morto. Estas bedaŭrego, ke tiel juna homo mortas. Tio domaĝigas min, samgeneracia al Taon.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Irek Bobrzak says:
:(
Posted 13 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Mi kondolencas kun vi ĉiuj, Flo! Jen do talento malpli en Esperantio, denove tiu insida malsano kaptis homon!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Laetaprinco Princo says:
Li ne forpasis, li vivos eterne en verdaj koroj ...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Luizo says:
Oni bonvole malbezonas tiajn novajhojn, tamen ili chiam venas.
Miajn kondolencojn al familianoj kaj al verda rondo.
Posted 12 months ago. ( permalink )
ĴomArt kaj Nataŝapro says:
Niajn kondolencojn. Ni vere bedaûras...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Diomar Chávez Obregón says:
La Esperanta Kulturo kaj nia movado, perdis junan jue sprita muzikkomponisto, mi ege malĝojas, mia kondoleco lian familion.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Hiske says:
Mi estas novulo de ĉi tiu reto kaj mi estis amiko de taon en Jokohamo Japanio.
Ni lernis esperanton en sama rondo de nia urbo kaj li kaj mi lernis sama
supera mez-lernejo en Japanio.
Mi tre bedaŭras ke li forpasis tre flue(ni estis sama aĝo.)
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...