Forpasis nia kara amiko TAON de La Mevo el Japanio !
|
| La Mevo (ONO Takao - "Taon") |
Ni ĵus ricevis tre tristan novaĵon; la forpaso de nia amiko Taon kaj unu el la plej fruaj kunlaborantoj de EUROKKA kaj Vinilkosmo (Taon kreis la unuan retpaĝon de EUROKKA / VINILKOSMO ankoraŭ disponebla ĉe www.s-w.co.jp/~taon/eurokka )
Li estis ankaŭ famkonata kiel artisto sub nomo "La MEVO" (www.s-w.co.jp/~taon/lamevo/lamevo.html) kiu eldonis 3 albumojn "La Nomkarto" en 1987, "Bluo" en 1991 kaj "Vizaĝoj" en 1993.. plej laste laŭ instigo de Flo de Vinilkosmo li finfine eldonis en 2003 "Kompilaĵon" en limigita kvanto kiu kunigis la tri albumojn kaj ankaŭ la remiksitan muzikon "Flava Brankul' " aperintan en Vinilkosmo-Kompil' vol.1 eldonita en 1995.
Krom en la muzika kampo, Taon aktivis en Jokohama Esperanto-Rondo.
Li estis unu el la du motoroj por la projekto fari elektronikan esperanto-japanan vortoliston al ĉiu kapvorto de PIV. Pri tiu ĉi lasta agado, s-ro Hirotaka, alia motoro, skribas en sia blogo je la 14a de oktobro, ĉe: http://www.vastalto.com/blog/ .
Taon naskiĝis en Jokohamo la 9an de majo 1961 kaj forlasis nin la 11an de oktobro 2008
Malapero de Esperanto-artisto estas granda perdo por esperanto-kulturo kaj estas dolora al niaj koroj...
Aldonajn informojn pri Taon kaj lia muzika agado vi trovos en tiuj retejoj :
eo.wikipedia.org/wiki/Ono_Takao
eo.wikipedia.org/wiki/La_Mevo
Kondolence kaj omaĝe al nia amiko ni aldonas ĉi tie la kanton de lia Flava Blankul' aperinta en
Vinilkosmo-Kompil Vol 1 kaj en la "Kompilaĵo" de La Mevo.
Ĉi tiu estas la reprilaborita kaj remiksita versio en la "Kompilaĵo" de 2003
|
| Kompilaĵo - La Mevo |
|
| La Mevo dum koncerto (Taon ĉe… |
Ĉi sekvas la informo sentita de SIBAYAMA Zyun'iti
Al la muzikamantoj,
Ni informas, ke la 11an de oktobro, forpasis s-ro ONO Takao
pro kancero, en urbo Jokohamo, kie li kreskis kaj agadis.
Li estis esperantista muzikamanto, kun grupo
nomata La Mevo, fondita en 1986.
(lia retejo ankoraŭ restanta: http://www.s-w.co.jp/~taon/ )
(la prezento en MusicExpress:
http://www.musicexpress.com.br/artisto.asp?Artista=280 )
{{{ sibazyun@nifty.com SIBAYAMA Zyun'iti }}}
Send a message
Search for members




Anjopro says:
Ege triste, tamen muzikamike, Anjo
Ailanto says:
Mirna Marino says:
Restas post ni niaj faroj, kontribuoj, laboroj, semoj! Li lasas la sian! Tial li farigxas neforgesebla!
Al la familio miajn kondolencojn!
Al la movadanoj: "Parolu, mondo!" omagxos lin en sia proksima elsendo.
Attila Schimmer says:
Fajro says:
eo.wikipedia.org/wiki/Ono_Takao
eo.wikipedia.org/wiki/La_Mevo
Rogener Pavinski says:
Manolopro says:
Irek Bobrzak says:
Cezar /Kaiserpro says:
Laetaprinco Princo says:
Luizo says:
Miajn kondolencojn al familianoj kaj al verda rondo.
ĴomArt kaj Nataŝapro says:
Diomar Chávez Obregón says:
Hiske says:
Ni lernis esperanton en sama rondo de nia urbo kaj li kaj mi lernis sama
supera mez-lernejo en Japanio.
Mi tre bedaŭras ke li forpasis tre flue(ni estis sama aĝo.)