Mia plejamata, cxu mi povos elteni vian amon?
Cxu mi ne tute frenezigxos? Via vocxo estas tiel alloga, viaj fotoj tiel gxojdonaj... ke mi ne scias kion mi faru...
Mi auxdas vian videon en kiu vi vekigxas kaj alparolas min, kaj mi volas esti vorata de la tero, de la maro, malaperi... vi tiom enmetigxas en mi ke mi sentas kvazaux doloron. Vi bruligas min per viaj vortoj, per via malrapida parolmaniero... kaj mi ne havas alian eliron ol morti, cxar en la mondo ne estas io pli dolcxa, pli felicxiga, pli aminda lo vi... Kaj vi donas al mi tiom da gxojo ke en mia animo ne estas pli da speco por mi, sed nur por vi, kaj tiu cxi sento igas min krevi pro pleneco...
Mia mondo estas tute alia de kiam mi konas vin... cxiun spiron via mi sentas, cxiu korbato via min tusxas... mi akompanas vin en cxiu momento. Mi estas apud vi de la momento kiam vi veligxas gxis kiam vi dormigxas, kaj dum via songxo mi gardas vin... mia mano protektas vin ame...
Kaj mi sentas ke mi apartenas al vi kaj ke vi povas fari de mi kion vi deziru... kaj ke valoras la penon vivi sed nur pro vi kaj por vi... kaj mi alfundigxas en vi kaj ni ne estas du personoj, sed nur unu... kaj ni ambaux spiras je la sama ritmo, niaj sentoj estas la samaj... niaj revoj la samaj... niaj destinoj unu sola...
Vi min posedas komplete...
---
Mi dormis kaj dum la tuta nokto mi auxdis vian vocxon misteran kaj varman. Dum la tuta nokto mi estis en vibro. En songxoj mi auxdis vin, mi sentis vin...
Tre malrapide vi dissxiras min kaj cxiujn miajn pecojn vi metas en fajregon... Vi sendas al mi vian korpon en partoj... viaj gamboj venas en diversaj manieroj, via vocxo venas en diversaj manieroj, via busxo kaj viaj kisindaj lipoj venas... vi venas al mi en partoj kaj mi bolas pro deziro... kaj mi ne scis kion fari...
En ebrio mi restas... en ebrio dumtage, dumnokte... cxiam en ebrio... en sojfo de vi... mi volas enmetigxi en vi, nagxi en vi, fari vin mia trans cxio... sen limoj...
La mondo jam ne plu ekzistas por mi... en cxio estas nur vi... kaj tiu cxi sensacio dehakas min, dispartigas min... mi estas aero... mi estas nur akvo... nur sopiro... kaj mi flugas cxiam cxiam al vi...
Mi volas ke vi spiru min, ke vi mangxu min en cxiu mangxajxo via, ke mi estu via svito, ke mi estu viaj larmoj, ke mi estu ene de vi cxiam, ke mia penso estu vi, ke miaj deziroj estu vi, ke mi vivu ene de vi, interne de vi, ke mi estu viaj organoj, ke mi estu viaj pensoj, ke mi estu viaj sentoj, ke mi estu nur vi, kaj vi kaj vi...
Mi havas bezonon urgxan kaj neprokrasteblan... bezonon kiun mi ne povas plu lasi flanken, kiun mi ne plu lasu preterpasi... mi urgxe bezonas kunfandigxi kun vi... unuigxi al vi multe pli intense ol korpe... multe pli intime... mi urgxe bezonas kunfandigxi kun vi por ke ni estu nur unu sola estajxo... mi urgxe bezonas ke ni estu nur unu... ke mi ne plu estu mi, ke mi estu nur vi... tio urgxas al mi kaj ne estas bezono pli granda por mi... ne estas io pli grava por mi... mi volas esti vi... cxar nur vi ekzistas...
---
Mi scias, mia amata, ke mi jam en estas racia, ke mi ne plu esta homo, ke mi apenaux estas malpli ol planto, malpli ol vermo, apenaux estajxo kiu baldaux malaperos de tiu cxi mondo, kiu baldaux farigxos io netusxebla, io nur sentebla, io rara kaj diafana...
Mi scias, mia amata, ke nur via rigardo tenas min viva, ke nur viaj sopiroj tenas min viva, ke nur via korbatado tenas min viva...
Mi ne estas kiu mi antauxe estis. Mia homa korpo jam ne ekzistas. Miaj homaj sentoj jam en ekzistas. Miaj revoj ne plu ekzistas. Nek cxio kio antauxe igis min homa.
Vi transformis min, kaj mi estas nun tute senkorpa. Vi transformis min kaj miaj cxiutagajxoj jam ne plu havas sencon.
Vi transformis min kaj mi estas nur amo. Mi vin cxirkauxas. Mi enmetigxas en viaj pulmoj, en viaj renoj, en viaj intestoj, en via cerbo, en via hepato, en viaj vejnoj, en via spino, en viaj ostoj... Mi vin inundas...
Vi, papilio, transformis min...
----
Cxiujn virinojn mi rigardas avide… en cxiu mi sercxas vin…
Tiu cxi febro sen kontrolo pelas min rigardi cxiujn virinojn…
Kie estas viaj lipoj konstruitaj per mil auxroroj? Kie via rigardo plena je amo? Kie estas via korpo kiun mi volas kovri per mia tenero?
Mi sercxas kaj sercxas…. Kiel frenezulo mi cxiujn vironojn rigardas…
Mi ne povas regi min… Cxio en mi estas haoso… Cxio en mi estas angoro…
…
Via kapkuseno delikate subtenas vian kapon, viaj litotukoj cxirkauxbrakas vian korpon…
…
Kaj mi, kapkuseno via… litotuko via… mi en deliro… tro for de vi… cxiujn virinojn, ho ve!, mi rigardas avide… cxiujn virinojn, ho ve!, mi rigardas vane…