About this blog

  • 3 posts
  • 998 visits

» add a comment?

february 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

February 19, 2008

Chu solidara pri paco? Do, skribu!

Restas nur du tagoj por sendi solidarecmesaĝojn al la virinoj de Hiroŝimo, kiuj preparas ekspozicion okaze de la internacia virina tago. Tiuj mesaĝoj subtenu ilian strebadon al antaŭenigo de paco en la mondo. Necesos nur kelkaj minutoj al vi por sendi mesaĝon al la (tute malsupra) retadreso kaj tiel esprimi vian solidarecon...

Jen la mesaĝo de OSIOKA Taeko el Hiroŝimo :

---

Mi kaj mia edzo laboris bone okaze de lasta UK en Jokohamo !
En la 92a UK ni ekspoziciis la 158 respondajn mesagxojn el 50 landoj de Internacia Virina Tago 2007 en Hirosima, kaj en aliaj lokoj 5 fojojn.
Ankaux cxi jare mi petas vian kunlaboron por la Internacia Virina Tago de UN 2008 en Hirosima.

----------------------------------------------------------------

Solidareca Mesagxo el Hirosima por la Internacia Virina Tago 2008

Estimataj, Karaj Sinjorinoj en la Mondo!

En la nomo de kunveno por la Internacia Virina Tago 2008 ni preparkomitato de 20 grupoj kaj municipo Hirosima sendas al vi cxiuj elkore amikecan saluton.

Okaze de Internacia Virina Tago en la 8a de marto ni havos kunvenon, spektos dokumentan filmon "HIMEYURI" (matenstela lilio) kaj dancon kaj kanton de Okinavo. La filmo temas pri lernantinoj, viktimoj en la milito sur insulego Okinavo, kiu havas belan naturon kaj ricxan kulturon plejsude en Japanio.

En la dua mondmilito cxe surtera batalo logxantoj de Okinavo estis entiritaj. 94 000 japanaj soldatoj kaj proksimume 150 000 logxantoj mortis, plej parte virinoj, infanoj, kaj maljunuloj. Hodiaux en Okinavo sidas 75% de usonaj militbazoj en Japanio, kaj okupas 11% da tereno de Okinavo.

En la mondo dauxras bataloj kaj militoj, cxiam unue malfortuloj estas distretataj perforte. Ni volas studi kia estis la faktoj en la batalo de Okinavo kaj plifortan povon por paco. Ni samtempe havos ekspoziciojn de "Porpacaj Mesagxoj de Virinoj en la Mondo", "Batalo en Okinavo", kaj simpozion pri "Partopreno de Virinoj en Politika Decido".

Ni virinoj en Hirosima kordeziras neniam plu ripeti teruran militon. Ni tenas la Japanan Konstitucion kun la 9a artikolo :

"La Japana Popolo, sincere deziras internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por cxiam rezignas kaj militon, kio estas ekfunkcio de regnopotencoj, kaj minacon per armita forto aux uzon de armita forto, kiel rimedon por solvi internacian konflikton.

Por realigi la celon de la antauxa paragrafo gxi neniam tenas landan, maran kaj aeran fortojn kaj ankaux aliajn militfortojn. Ni ne agnoskas la rajton de militado de la regno.
"

Ni klopodu por paco kaj homaj rajtoj kun virinoj en la mondo.

Ni trans muroj de nacieco, religio, kaj kulturo kunlaboru man-en-mane, tenu reciproke por konstruado de paca 21a jarcento.

Bonvolu doni al ni vian mesagxon pri paco. Ni prezentos gxin en la ekspozicio por la Virina Tago helpe de esp-istoj en la mondo.

S-ino NOBUMASA Tieko, la Reprezentanto de la Komitato por Internacia Virina Tago 2008/ Municipo Hirosima

 

Kun organizoj de Socia Partopreno de Virinoj/ de Japana Konferenco 2007 / WE-Palaco / Semipalatinsk Projekto / de Lokaj Virinaj Organizoj / Kina Karavano / de Telkomunika Industrio / de Bonfarto de Familio sen

 

Patro (gubernia k urba) / Novjapana Virina Asocio / Japana Medicina Laborsindikato / Savu Irakajn Infanojn / Patrina Asocio por Bonkvalitaj Libroj / Tutjapana Instruista Sindikato en urbo Hirosima / Laborsindikato

 

de Municipaj Oficistoj / Virina Demokratia klubo / YWCA de Hirosima / Laborsindikato de Urbaj Oficistoj / Arko de Hirosima / Gubernia Ligo de Patrinoj / Virina Sekcio de Emerita Sindikato.

 

Peranto de mesagxoj por la kunveno:

 

OSIOKA Taeko

osioka@mail.goo.ne.jp

Limdato:la 20an, feb.

 

Bv. doni al responda mesagxo noton pri via nomo, agxo, kaj okupo, urbo mi petas.

© Published at 10:42 ( 0 comments / 416 visits )
This post is public

February 15, 2008

Esperanto-instruado en Dua Vivo

Lastan aŭtunon mi malkovris Duan Vivon, kaj ekde novembro mia avataro, Triksi Arbizu, pretis gvidi tie porkomencantan kurson. Allogis min la eblo realtempe komuniki per kaj pri la internacia lingvo. Post diversaj instruspertoj en Unua Vivo en Francujo, mi volis sperti la rektan metodon kun internacia lernantaro.

Ve, mi tute ne antaŭvidis la teknikajn problemojn: maleblo konekti al Dua Vivo, sonsistemo ne disponebla al ĉiuj, klara videblo de la afiŝoj surtabulaj, ... kaj tiujn rilatajn al la sistemo mem: eblas nek montri perfingre aferojn, nek gesti por klarigi. Malgraŭ tio, la unuaj lecionoj kunigis lernantojn el Japanujo, Pollando, Usono, Francujo, ktp. kaj iliaj entuziasmaj komentoj igis min daŭrigi la lecionojn, kvankam mi komence tute ne konvinkiĝis pri la rezulto.

Iom post iom mi lernis tion, kion eblas fari en Dua Vivo kaj kion ne, kaj la instrumetodo adaptiĝis al tia medio. Mi daŭre insistas pri la uzo de sonsistemo, ĉar laŭ mi, elparolado estas grava afero por komencantoj, kiujn aliaj interretaj kursoj ne ebligas. Tamen mi provas samtempe partoprenigi lernantojn, kiuj ne disponas la eblon voĉe komuniki. Tio eble estas la plej malfacila afero en la nunaj lecionoj.

El mia ĝis nun uzata instrumetodo evoluinta ĉefe danke al la redaktaro, Katalin Kovats, kaj la lerniloj de edukado.net kreiĝis sistemo uzanta afiŝojn, kiuj klarigas la nocion (ekz. demandvorto kaj respondoj, pluralo, prepozicioj, ...), kaj aliaj kiuj utilas al praktikado de tiu nocio (priskribo de bildoj, serio de demandoj, ...). Tiuj afiŝoj baziĝas je propraj ideoj, je materialoj de edukado.net kaj lastatempe ankaŭ je la lernolibroj de Stano Marcek (Esperanto per rekta metodo) kaj David Keefe (BekKurso). Kvankam la pretigo de tia materialo estas sufiĉe temporaba, mi ŝatas tiun laboron, kiu konsistas el serĉado, elekto kaj kunmetado de bildoj por simple klarigi gramatikerojn, sen la uzo de nacia lingvo. En la metiejo de edukado.net (atingebla al membroj de edukado.net - se vi ankoraŭ ne membriĝis, profitu la okazon: membriĝo estas rapida kaj senpaga, kaj vi malkovros veran trezorejon pri instrumaterialoj, instruspertoj kaj multaj aliaj aferoj) disponeblas la materialo uzata dum la lecionoj en Dua Vivo.

Se iam vi deziros partopreni aŭ almenaŭ ĉeesti lecionon en Dua Vivo, ne hezitu, venu merkredon je 11:30 DV-tempo (20:30 MET) en la ĉambregon "kavaliroj de l' tempo" en Esperanto-lando. Triksi Arbizu bonvenigos vin.

 

© Published at 09:16 ( 2 comments / 267 visits )
This post is public

© Published at 10:47 ( 2 comments / 166 visits )
This post is public


( 3 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Bea Allée